Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj/Modeloj de leteroj de ŝanĝo

El Vikifontaro
Modeloj de leteroj de ŝanĝo.


London, 1ª Januaro 18 . .

Post vido, pagu tiun-ĉi unuan leteron de ŝanĝo al sinjoro A., la sumon de 236 fr. (ducent tridek ses frankoj), valuton ricevitan, kaj metu ilin en mian konton laŭ avizo (sciigo).

Al sinjoro P . . ., komercisto en Parizo.


————————


Berlin, 7ª Marto 18 . .

Monaton post hodiaŭ vi pagos por tiu-ĉi unua letero de ŝanĝo laŭ la ordono de sinjoro L. la sumon de ducent frankoj sesdek centimoj, valuton ricevitan, kaj metu ĝin en konton laŭ avizo.

Al sinjoro E., komercisto en Nantes.


————————


London, 6ª Februaro 18 . .

Sinjoro!

Mi tratis hodiaŭ sur vin la sumon de kvarcent kvindek frankoj, pagotajn post vido al sinjoro L. aŭ laŭ lia ordono kaj mi vin petas pagi tiun-ĉi traton kaj meti en mian konton.

Kun estimo

N. N.

Al sinjoro R., bankiero en Parizo.


————————


Asigno.

Bona por 6000 frankoj.

London, 15ª Decembro 18 . .

La 20an Januaron de l' jaro venonta vi pagos al sinjoro Moore, aŭ laŭ lia ordono la sumon de sesmil frankoj, valuton ricevitan kaj metu ĝin en mian konton.

N. N.

Al sinjoro F . . ., komercisto en Cherbourg.