Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj/Modeloj de leteroj komercaj

El Vikifontaro
Modeloj de leteroj komercaj.


Unua letero.
(Por komenci la korespondadon de komerco.)


Al Sinjoro . . . en . . .

Berlin, . . . .

Vian estimatan adreson ni dankas al niaj komunaj amikoj sinjoroj . . . kaj per tio-ĉi ni permesas al ni proponi al vi niajn servojn por la vendado kaj aĉetado de . . . . sur tie-ĉi loko.

Ni multe ĝojos se la nuna letero estos la komenco por korespondado, kiu povas esti utila tiel al vi kiel al ni, kaj ni vin certigas ke en ĉiu okazo ni penos fari ĉion eblan por la interesoj de niaj estimataj klientoj.

Donante la referencojn sube skribitajn, ni estas pretaj laŭ via deziro sendi al vi niajn kondiĉojn la plej malaltajn kaj ni atendas vian afablan respondon

Kun alta estimo
N. N.

Referencoj:

Sinjoroj . . .

     "     . . .


Respondo.
Berlin, . . . .

Al Sinjoro . . . en . . .

Respondante vian estimatan de . . ., ni dankas vin por via propono kaj ĉe l' okazo ni plezure akceptos viajn servojn.

Ni petas vin antaŭ ĉio, ke vi sendu al ni viajn plej malaltajn kondiĉojn, por ke en la okazo de bezono ni povu kalkuli ekzakte la koston de viaj artikoloj.

Kvankam dum la nuna stagnacio de komerco ni ne povas fari al vi tuj la esperon de grandaj operacioj, ni tamen kalkulas ke almenaŭ en la estonteco nia kunligo estos kontentiga por la ambaŭ flankoj.

Ni atendas vian respondon kaj restas

Kun la tuta estimo
N. N.


————————
Dua letero.
Hamburg ....

Sinjoro . . . en London.

Laŭ ordono kaj je kalkulo de Sinjoro . . . ni hodiaŭ forsendis per la vaporŝipo . . ., kapitano . . ., Londonon sub via adreso, 20 balojn da papero (po 5000 folioj en balo) kaj 8 kestojn da galanteria komercaĵo laŭ specifikacio aldonita, en tuta valora de . . . . Vi volu tuj plenumi la asekuradon de l' senditaĵo en la tuta valoro, kiel eble la plej profite je la kalkulo de niaj amikoj, kaj post la alveno prenu ilian ordonon.

Tiom por hodiaŭ.

Kun la plej granda estimo
. . . . .


Respondo.
London ....

Sinjoroj . . ., Hamburgo.

Kune kun via estimata letero . . . ni ricevis la specifikacion pri dudek baloj da papero kaj ok kestoj da galanteria komercaĵo, kiujn vi elsendis per vaporŝipo . . . Kapitano . . . je kalkulo de Sinjoroj . . . sub nia adreso, kaj ni plenumis la asekuradon je la kalkulo de la diritaj sinjoroj. Sciigon pri ĝi ni rekte al ili sendis.

Ĉiam pretaj por servi al vi, ni restas

kun respekto kaj estimo
. . . . .


————————


Tria letero.
Berlin, .....

Sinjoro . . . en . . . .

Mi ricevis vian leteron de . . . kun la specifikacio kaj la fakturo por la sumo de . . . . markoj de Germanujo, kaj kvankam la komercaĵoj kalkulitaj ankoraŭ ne alvenis en mian posedon, mi senda al vi per ĉi, por saldi la konton, asignon de . . . . markoj germanaj pagotan tri tagojn post vido en la Banko . . . de via urbo kaj mi vin petas sendi al mi la certigon de ricevo. Sendu al mi, mi petas, tuj kaj per vagonaro rapida tridek pecojn da tolo de la sama kvalito kiel la lasta. Tuj post la ricevo mi sendos al vi la leteron de ŝanĝo.

Rekomendante al vi la plej rapidan plenumon de tiu-ĉi komisio mi vin salutas kaj restas

Via humila
. . . . .


Respondo.
. . . ., ª, . . . .

Sinjoro . . . ., Berlin.

La monon transsenditan al mi en via estimata de . . ., per letero de ŝanĝo je markoj . . . . pagotaj de nia banko . . . mi enportis en vian konton krediton kaj kun danko saldis vian konton.

Via komisio donata al mi samtempe estos morgaŭ ekspedita, kaj mi esperas ke vi estos kontenta tiel je l' elekto kiel je l' kvalito de la komercaĵo al vi sendita.

Mi vin petas, ke vi honoru min daŭrige per viaj estimataj ordonoj kaj esperante ilin mi havas la plezuron resti via

plej humila
.....


————————


Kvara letero.
Lignica, ....

Sinjoro . . . . en Berlin.

Per poŝto returnanta volu sendi al mi vian plej novan precaron.

Mi baldaŭ bezonas viajn artikolojn, kaj se la precoj estos al mi konvenaj, mi sendos al vi mian mendon. Vin salutas

. . . . .


Respondo.
Berlin, ....

Sinjoro . . . . en Lignica.

Ni havas la honoron sendi al vi per ĉi nian plej novan precaron kiun ni rekomendas speciale al via afabla atento. Ni esperas ke la precoj la plej malalte notataj vin igos doni al ni viajn mendojn ankoraŭ por tiu-ĉi sezono. Estu certaj, ke ni ilin plenumos la plej akurate. Kun respekto

. . . . .


————————


Kvina letero.
Berlin, . . . .

Sinjoro . . . . en . . . .

Perdoj ne esperitaj kaj pli grandaj pagadoj min devigas vin peti ke vi sendu al mi la malgrandan saldon, kiun mi havas ankoraŭ ĉe vi. Rapidan alsendon mi dankos al vi senfine. Pardonu min, ĉar neordinaraj cirkonstancoj estas sole la motivo de mia postulo.

En espero ke vi plenumos mian peton mi subskribas

kun alta estimo
. . . . .


Respondo.
. . . . ., . . . . .

Sinjoro . . . ., Berlin.

Respondante vian estimatan de . . . kaj por saldi mian konton ĉe vi mi sendas al vi en aparta koverto markojn . . . . mono de Germanujo kaj retenas kiel kvitancon de ricevo la kvitancon de poŝto.

Mi vin kore salutas kaj restas

Via
. . . . .


————————


Modelo de aliĝo al la „Ligo Internacia de Esperantistoj“.


Al sinjoro . . . . . .

reprezentanto de l' Klubo Esperantista

en . . . . .

Mi deziras laŭ la „Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj“ fariĝi membro (oferanto) de tiu-ĉi ligo kaj sendas al vi . . . . markojn . . . . . pfenigojn (. . . rublojn . . . . kopekojn) kiel enporton por . . . . monatoj.

Mi penos trovi du personojn kiuj sendos al vi tian saman leteron.

Kun alta estimo

Adreso:

(Subskribo)