Konsiloj pri Higieno/Atako

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 36)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Atako

Ĝis alveno de la kuracisto, oni malligu la vestojn de la malsanulo, oni metu lin sur oportunan kuŝejon kun kapo alta sur kuseno kaj zorgu pri trankvilo. Se estas sangalfluo al la kapo, oni faru malvarmajn kompresojn sur la frunto kaj donu klisteron kun varmeta akvo kaj vinagro. Malvarmaj frotoj de la frunto, brusto, dorso kaj ventro estas tre rekomendindaj, sed ili devas esti farataj tre rapide. Ĉe maljunaj, malfortikaj personoj oni faru varmajn pied-kompresojn.