Konsiloj pri Higieno/Klorozo, anemio

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 35-36)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Klorozo, anemio

Tiu ĉi ĉiutage videbla malsaneco de gejunuloj kaj precipe de junulinoj devenas de netaŭga nutrado kaj vestiĝado. Se oni volas atingi veran kaj daŭran sukceson, oni devas komenci per reguligo de la dieto. Oni devas forlasi bieron, vinon, acidaĵojn, spicojn, kafon, teon kaj abundan viand-nutraĵon; komence oni prenu lakton, legomojn, ovojn, griaĵon, grandan kvanton da kuiritaj kaj nekuiritaj fruktoj kaj verdan salaton, kiu preparita per citronsuko estas tre nutranta. La vestaĵoj neniel devas premi kaj oni devas tute forlasi la korseton por eviti ĉiun premon. Malvarmaj, mallongaj banoj, malvarmaj lavoj, gimnastiko kompletigas la kuracadon. Nokte oni lasu la fenestron malfermita, precipe se pluraj personoj dormas en unu ĉambro. Se estas eble, restado sur la kamparo, en bona aero apud akvo aŭ en montoj havas bonan efikon.