Konsiloj pri Higieno/Averto kontraŭ ekscitiloj

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 16)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Averto kontraŭ ekscitiloj

Alkoholo, kafo, forta viand-buljono estas ekscitiloj por la nervsistemo kaj por la koro. La per tio kreita eksciteco estas sekvata de malfortiĝo. — La plej malutila veneno por homo restas la alkoholo, kiu en iu ajn formo, se oni uzas ĝin konstante, atakas la nervsistemon kaj la cerbon, kaj paralizas la agadon de l’ koro. Tio povas okazi egale per vinoj, likvoroj, brandoj aŭ bieroj. Ĉiuj tiaj ekscitiloj ne estas fortikiloj, kiel oni ofte kredas tute erare, ili agas nur kvazaŭ vipobato al lacigita ĉevalo: ili nur dum momento streĉas la fortojn, sed des pli multe lacigas poste. Kiam oni trouzas la fortojn de ĉevalo per ekscitiga vipado, ĝi fine falas kaj ne plu povas labori.