Konsiloj pri Higieno/Piedŝvito

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Piedŝvito

Tiu ĉi montriĝas precipe ĉe personoj, kiuj malzorgas la haŭtflegadon kaj ĝi ofte kaŭzas vundadon de la piedoj. Matene kaj vespere malvarmaj lavoj kaj dufoje dum semajno unu vaporbano de la kruroj kun posta malvarma akvosurverŝo malaperigas tiun malagrablaĵon. Multaj homoj kredas, ke oni ne devas forigi la piedŝvitadon, ĉar per tio malsanecoj okazas; tio estas tute erara opinio, kiu eble devenas de tio, ke oni vane uzis pudron kaj ŝmiraĵojn kaj, ĉar oni ne sukcesis kuraci, oni supozis, ke la malbono devas resti, aŭ ke en mala okazo aliaj malsanecoj aperos.