Konsiloj pri Higieno/Desinfekto post komunikeblaj malsanoj

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 9)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Desinfekto post komunikeblaj malsanoj

Post danĝeraj, infektemaj malsanoj, kiel ekz. skarlatino, difterio, oni desinfektu laŭ sekvanta procedo: 1. Korp- kaj lit-tolaĵon oni kuiru en sapumita akvo. – 2. Vestaĵoj, matracoj, kap-kusenoj, litkovriloj, remburitaj mebloj kaj tapiŝoj devas esti frapitaj kaj elmetitaj kelkajn tagojn al aero aŭ pli bone al suno. – 3. La planko, la lignaj kaj metalaj partoj de l’ mebloj kaj muroj, la fenestroj, pordoj, fornoj kaj aliaj objektoj estu lavataj per varma sapumita akvo, kun aldono de sodo. Poluritajn meblojn oni frotu per malseka viŝilo. – 4. Plej bone estas, tute forigi la tapetojn kaj anstataŭigi ilin per novaj; se tio ne estas ebla, oni frotu ilin per malsekaj tukoj. – 5. Blankigitaj muroj estu freŝe kalkumataj. – 6. Post kompleta desinfekto, la ĉambro estu tute aerumata (per trablovo) kaj neloĝata dum kelkaj tagoj. – 7. La balaaĵojn oni kolektu kune kaj bruligu.