Konsiloj pri Higieno/Malvarmaj lavoj

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 9-10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Malvarmaj lavoj

Ĉiutagaj lavoj de la tuta korpo estas tre rekomendindaj, sed devas esti komencataj en somero; post la lavado oni varmiĝu per promenado aŭ per dekminuta kuŝado en lito. La temperaturo de l’ akvo estu 16—18° Réaumur. Oni trempas dikan mantukon en akvon, tordas ĝin kaj rapide frotas sin per ĝi. Oni ankaŭ povas sin meti en malgrandan bankuvon, sin rapide akvumi per spongo kaj froti por tuj sekiĝi.