Konsiloj pri Higieno/Rimedoj por varmiĝi

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Rimedoj por varmiĝi

Facile oni varmiĝas per longa, profunda enspiro kun fermita buŝo, daŭrigante ĝis varmo venas. La profunda enspirado akcelas la rondiron de l’ sango. Kiu ofte suferas pro malvarmemo, agos bone, prenante kelkafoje roman vaporbanon. Korpa movado estas ĉiam la plej efika maniero por varmiĝi. Rilate al trinkaĵoj, la sperto montras, ke malvarma citron-limonado pli bone taŭgas por varmigo ol punĉo, varma vino k. c. Tiuj ĉi trinkaĵoj alportas varmon nur al la kapo, sed ne varmigas la tutan korpon.