Konsiloj pri Higieno/Flegado al frostiĝintoj
Aspekto
Flegado al frostiĝintoj
Malnova popola rimedo kontraŭ frostiĝintaj membroj estas frotado per neĝo, sed tio ĉi tute ne estas konsilinda. Oni kuŝigu frostiĝinton en varmigitan liton kaj frotu lin per lantukoj aŭ brosu lin ĝis la korbato reiĝos aŭdebla. Oni tenu sub la nazo odor- kaj ekscitilojn kaj donu al la malsanulo, ĝis alveno de la kuracisto, varman akvon kun citronsuko aŭ vino.