Konsiloj pri Higieno/Sufokiĝintoj

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 19)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Sufokiĝintoj

Plej urĝe estas doni freŝan aeron al la sufokiĝinto kaj lavi lian vizaĝon per malvarma akvo. Konsilindaj estas klisteroj de malvarma akvo, kiel ankaŭ brosado de la manplatoj kaj pied-plandoj. Per tiklado de la laringo oni devas kaŭzi vomadon kaj poste doni al la malsanulo glason da vino por refortiĝi. En okazo de ŝajna morto oni ŝprucigu sur la pacienton malvarman akvon kaj energie frotu lin per varmaj tukoj. En tia cirkonstanco oni ankaŭ donu vinagran klisteron.