Kredu min, Sinjorino!/Kaj rapide kreskas la afero

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 227-234)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
40. KAJ RAPIDE KRESKAS LA AFERO.

Pasis jaroj. Nun estas tri Zila’oj kaj tri Rossetti’oj. Ĉiu el la tri paroj staras sur scenejo en malsamaj partoj de la lando je la sama horo, kaj ĉiu Rossetti anoncas: … Laŭ mia scio ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan.” Sed la fenomeno ne estas tiom stranga, kiom ĝi ŝajnas. Ni evoluis kaj pli entreprenis kaj nun havas tri samajn kuirajn eksponadojn kaj tri Zila-prezentojn; tio estas, tri trupoj kun po kvar laborantoj. Ni re-nomis ĉiun ĉefan paron de la du aliaj trupoj per niaj nomoj, ĉar tiel ni ŝparis monon per grandkvanta presigo de unueca reklammaterialo. La afiŝoj estis prete presitaj, kaj helpanto en sia hejmo surpenikis la nomojn de la urbo, halo kaj la datojn en tiucela spaco ĉe la supro de la afiŝoj. Tiuj pretigitaj afiŝoj estis sendataj ĉiusemajne al la tri urboj, kie okazos la prezentoj.

Post la unua prezento de Zila, mi plibonigis la kodon, por ke ĝi servu pli larĝe per minimumo da parolado, kaj kelkajn semajnojn poste ni forlasis tiun kodon tute kaj enkondukis sistemon, laŭ kiu mi tute ne bezonis paroli. Post mia sursceneja anonco mi silentis, krom anonci de tempo al tempo la sekvontaĵon, Zila restis ĉiam blindumita per bandaĝo. Nia matura sistemo, efektive, enhavis tri silentajn kodojn, kiujn ni uzis sinsekve, flue kaj nerimarkeble ŝanĝante de unu al la alia. La avantaĝo de la ŝanĝa sistemo estas, ke ĝi konfuzas iun lertulon, kiu ekperceptus unu el la uzataj kodoj. Ni nun kapablis respondi ankaŭ al skribitaj demandoj, kaj tiu parto de la prezento iĝis la plej alloga. Virinoj svarmis en la halon, por ke Zila respondu al iliaj demandoj kaj konsilu al ili pri problemoj. Ni ankaŭ vendis talismanojn kun horoskopoj en bele koloritaj kovertoj — po unu ŝilingo, kvankam la pogranda prezo estis malpli ol dekono de tiu sumo. Ni nun ankaŭ enspezis pli per la postulo de enirpago.

Mia parolo pri silenta komunikado eble vekos ĉe la leganto nekredemon aŭ almenaŭ miron kaj scivolon. Kaj nun mi devas efektive malkontentigi vin, ĉar mi ne intencas klarigi la novan teknikon, kiun ni iom post iom ellaboris. La nekredemulo povos daŭre ne kredi, la scivolulo scivolos vane. Pardonu, sed tio estas mia sekreto, kiun mi ne malkaŝos. Sialoke mi priskribos detale kaj tute senblage nian novan prezentaĵon, kiel ĝin vidis la publiko, kaj poste...... oni konjektu laŭplaĉe aŭ sidu en senkomprena mistifiko.

Al la kuirila ekspono ni aldonis kvar eksponetojn de malgrandaj kuirejaj artikloj. La hala enirpago sufiĉis por pagi niajn elspezojn, do la malneta profito ĉe la kuiriloj fariĝis neta profito. Ne plu ni transportis niajn varojn kaj rekvizitojn al stacidomo per buso aŭ pruntita manĉareto. Ni havis tri aŭtomobilojn, unu por ĉiu trupo. La disdonon de cirkuleroj kaj afiŝoj ni ĉiam faris persone, por ke ili estu trafe lokitaj. Al la reklamado ni donis grandan atenton. En ĉia vetero, eĉ pluva aŭ neĝa, ni eliris kaj konscience metis cirkuleron en ĉiun pordon kaj metis ĉiun afiŝon kie eble kaj kie permesite...... aŭ nepermesite.

* * * *

Mi ĉiam rememoras tiujn tagojn kun aparta plezuro. Ni nomas ilin „la tagoj de la tri trupoj”, Liza, mi kaj la dungitoj laboris fortege, sed la laboro estis ludo. Vere, streĉa ludo, sed tamen ludo. Ni estis familio en la plej bona apliko de la vorto. La laboro farenda estis ĉiam volonte farata. Ne gravis, se mi, la estro, devis lavi la plankon, aŭ se fariĝis necese, ke ni ĉiuj laboru dum la tuta nokto pakante kaj transportante la varojn. Kune ni laboregis, kune ni klopodis, kune ni ŝercis, kune ni ruzis. Mi ne povas memori eĉ unu fojon, kiam okazis malakordiĝo. Por la dungitoj ni estis „Liza“ aŭ „Vik”, kaj por ni ili estis Joĉjo aŭ Manjo. Se nomo de nova laboranto ne venis agrable aŭ flue al la lango, ni arbitre ŝanĝis ĝin; se venis labori ĉe ni edzino, ni tuj titolis ŝin fraŭlino. Ni kunloĝis, kunmanĝis, kunŝercis, kunludis, sed antaŭ la publiko estis tute alie. Ĉiu respektplene titolis la alian per „sinjoro” aŭ „fraŭlino”. Sur la stratoj ni afable sed digne mienis al ĉiuj. Anstataŭ aĉeti dudek cigaredojn en unu butiko, ni aĉetis po dek en du butikoj, por konatiĝi kun kiel eble plej multe da butikistoj kaj tiamaniere reklami pli vaste nian aferon.

Por reklama celo ni uzis ĉiujn artifikojn. Kelkajn el tiuj artifikoj oni povus nomi decaj nur en la kadro de komercaj moroj. Inter ni estis akra, senpremia konkursado. Ĉiu strebis trovi novajn, trafajn manierojn reklami. Unu trupo per subaĉeto manovris, ke la urbeta anoncisto kriu pri nia prezentaĵo tra ĉiu strato, kaj plie atingis, ke li anoncu la oficialajn sciigojn preskaŭ flustre, sed plenvoĉe kriu nian. La alia trupo superis tion. Ili sin maskis kaj iris tra la stratoj portante afiŝtabulojn fronte kaj dorse, kaj svingante sonorilojn por altiri atenton. La tria trupo nepre devis superi la aliajn, do ĝi luis azenon kaj ĉaron. Ili fiksis tabulojn al ĉiuj flankoj de la ĉaro kaj metis reklamojn sur ilin. Sur la antaŭan tabulon ili metis grandlitere la jenajn vortojn:

Nun iu ajn povas kuiri perfekte

— kaj por emfazi, ke iu ajn ja povas perfekte kuiri, ili vestis la azenon per kuirista uniformo kun la alta ĉapo! Aliaj rimedoj estis manovri permeson iri sur kinoscenejon kuiriste vestita kaj anonci nian prezenton (kiu malplenigos la kinon la postan semajnon); manovri ke gazetreklamoj estu presitaj kap-al-tere, manovri ke leterportistoj liveru niajn cirkulerojn al foraj kamparaj domoj — kaj en unu urbo ni eĉ aranĝis kun la poŝtoficejo, ke oni sonorigu sinsekve ĉiun telefonon en la urbo, por ke ni povu persone inviti la telefonatojn al nia halo.

Foje okazis, ke ni prezentis en unu urbo kaj intencis iri al alia proksima urbo la postan semajnon. Ni nomu la unuan urbon A kaj la duan urbon B. Nu, la distrikta semajna gazeto liveriĝis en ambaŭ urboj vendrede. Vendredo estis la lasta vespero de nia prezentaĵo en la urbo A. Nia kutima komerca taktiko estis kredigi al la publiko, ke oni ne povas aĉeti niajn kuirilojn post nia foriro, kaj tiu taktiko ĉiam envenigis mendojn grandnombre dum la lasta vespero. Sed ni devis reklami nian venon al urbo B en la distrikta gazeto, kaj se la loĝantaro de A scios per la reklamo, ke ili havos alian eblon aĉeti en B dum la sekvanta semajno, ili ne aĉetos panike dum la lasta vespero en A. Estis do necese, ke la urbo B sciu per gazetreklamo ke ni venos, kaj estis same necese, ke la urbo A ne sciu kien ni iros! Ni do iris al la gazetoficejo, kaj per insistego, per promesoj de grandaj estontaj reklamoj kaj per ĉiaj argumentoj ni sukcese atingis, ke tiun semajnon la gazeto liveriĝu en A unu tagon malfrue! Ĉion ajn ni provis kaj, kvankam ne ĉiam, tamen ofte ni sukcesis.

Mi memoras, ke foje mi direktis la aŭton kaj kunhavis unu el miaj helpantoj, George. Ni traveturis la urbon, serĉante lokojn por afiŝi. Ni vidis dufenestran butikon. La rulkurtenoj pendis, la pordo estis fermita, kaj ni certis, ke la butiko estas provizore fermita aŭ tute vaka.

„Gluu afiŝon sur tiun fenestron,” mi diris al George. Ĵus George komencis, jen elvenis la butikisto kaj komencis insulti nin. „For de ĉi tie!” li kriis. „Kia aŭdaco! Tuj haltu! Ne metu tiun gluaĵon sur mian fenestron!”

„Vi pravas, sinjoro,” mi diris al la butikisto kaj, turnante min al George, mi diris: „Kion vi faras? Ne metu gluon sur la fenestron, metu ĝin sur la dorson de la afiŝo!” La butikisto pli laŭte protestis: „Ne, ne, ne, tiu afiŝo malbeligas mian fenestron!”

„Tute prava vi estas,” mi respondis al la butikisto, kaj al George mi kriis: „Stultulo, ni ne povas lasi tiun kuirilan afiŝon tiele sur la fenestro de la sinjoro, ĝi aspektas malbele. Metu Zila-afiŝon sur la alian fenestron!”

„Jen,” mi diris al la butikisto, „tio nun estas bela. La du afiŝoj pariĝas belege kaj simetrie kaj logos atenton al via butiko. Dankon, kaj estu certa, ke ni aĉetos ĉe vi niajn spicaĵojn — kaj plie, jen kelkaj senpagaj enirbiletoj por vi kaj viaj favorataj klientoj.” Kaj, ridetante al li afable, ni foriris, antaŭ ol li povis konkludi, ĉu ni komplezis lin aŭ male. Mi ne scias, ĉu li deprenis la algluitajn afiŝojn aŭ ne, sed almenaŭ ni restis ĉe nia devizo provi ĉion.

En unu urbo ni luis halon; sed oni ne permesis al ni uzi la halon dum la merkreda posttagmezo, ĉar okazos belec-konkurso de urbaj infanetoj. Do marde vespere ni devis forigi niajn aĵojn for de la scenejo. Merkrede posttagmeze Zila kaj mi atendis en la hotelo ĝis la tempo, kiam ni povos iri al la halo por rearanĝi la scenejon por nia prezentado. Estis antaŭ la kvara, kiam mi diris al ŝi:

„Estas konsilinde, ke ni nun iru al la halo por tuj komenci la ordigadon post la beb-konkurso.”

Ni iris al la halo kaj tuj konstatis, ke daŭros ankoraŭ sufiĉe longe ĝis la fino de la infan-juĝado. Mi ekhavis ideon. Mi donis al Zila sigelitan koverton kaj diris al ŝi: „Donu ĉi tiun koverton al la hal-zorgantino kaj petu ŝin afable teni ĝin por vi, kaj poste demandu ŝin, kioma horo estas.”

Zila faris tion. Proksimume unu horon poste la juĝantoj venis al decido pri la plej bela infaneto kaj anoncis ĝian nomon. Mi tuj petis kaj ricevis permeson fari anoncon de la scenejo. Mi saltis sur la scenejon kaj anoncis la kuirilan eksponadon kaj la Zila-prezenton. Post tio mi vokis la halestrinon.

„Nu,” mi diris al ŝi, „vi havas koverton, ĉu ne?”

„Jes, sinjoro.”

„Ĉu ĝi estas sigelita?”

„Jes.”

„Kiu donis ĝin al vi?”

„Madame Zila.”

„Post kiam vi ricevis ĝin de Madame Zila, ĉu ĝi estis for de via posedo eĉ dum minuto?”

„Ne, mi havis ĝin dum la tuta tempo.”

„Ĉu vi eble scias, je kioma horo vi ricevis ĝin?”

„Jes, estis dek minutoj antaŭ la kvara.”

„Dankon, sinjorino.” Mi turnis min al la ĉeestantaro kaj diris: „Nun estas la kvina horo. Ĝis la nuna momento neniu, eĉ ne la juĝantoj mem, sciis kiu infaneto venkos la konkurson. Mi nun petas, ke la halestrino kompleze disŝiru la koverton kaj laŭtlegu kio estas skribita sur la papero en la koverto, kiun Madame Zila donis al ŝi antaŭ unu horo!"

La halestrino laŭtlegis...... la nomon de la ĵus venkinta infano.

La klarigo estas tute simpla. Kiam venis al mi la ideo, mi ĉirkaŭrigardis la halon por vidi, ĉu mi povos diveni la venkonton. Mi vidis tre grandan, grasan infaneton. Mi sciis, ke kutime ĉe tiuj konkursoj oni juĝas infanetojn kiel oni juĝas bovojn — laŭ la pezo kaj karnodiko pli ol laŭ la belo kaj saneco. Mi decidis elekti tiun pufan specimenon kaj iris al ĝi. Mi parolis per karesaj vortoj al ĝi kaj laŭdis ĝin al la fiera patrino. Mi petole demandis al la infaneto ĝian nomon, kaj la patrino kontente tradukis ĝian gluglon. Mi skribis la nomon sur paperon kaj metis ĝin en koverton. La ceteron vi scias. Se okaze mi estus maltrafinta, mi nur petus al Zila ke ŝi repostulu, sen klarigo, la koverton de la halestrino...... Jen ĉio.


* * * *