Kredu min, Sinjorino!/Ni forton pli freŝan akiras

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 217-227)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
39. NI FORTON PLI FREŜAN AKIRAS.

Estis dimanĉo posttagmeze. Liza kaj mi estis en la pensiona sidĉambro. La pensiona servistino ordigis la tablon post nia tagmanĝo kaj foriris. Tra la fenestro vidiĝis pluvoduŝataj domoj kaj pluvolavataj stratoj. Disaj homoj de tempo al tempo rapide preterpasis kun mallevitaj kapoj por povi pli bone sin ŝirmi kontraŭ vento kaj pluvo. Liza sidis komforte en brakseĝo apud gaja fajro, legante dimanĉan gazeton, kaj mi sidis kontraŭ ŝi, nervoze fumante unu cigaredon post alia.

„Liza,” mi komencis.

Liza mallevis la gazeton, ridetis al mi kaj diris: „Nu, nu, ne ĝenu vin. Estas krizo: do kio? Jam centfoje vi diris tion; sed hodiaŭ estas dimanĉo, do forgesu la komercon kaj ĝiajn problemojn! Hodiaŭ ni ripozu. Jam delonge ni ne estis liberaj de komercaj pensoj...... eĉ dum dimanĉoj. Mi bone scias, ke la afero brulas. Do ĝi brulu ankoraŭ dum unu tago...... vi trovos solvon, tion mi scias. Jen — legu unu el tiuj gazetoj kaj estu dankema, ke vi ne estas unu el la murditoj tie raportitaj!” Kaj kun plua rideto ŝi reprofundiĝis en sian gazeton.

Mi silentis. Ŝia hodiaŭa bonhumora flegmo estis tute ne kutima ĉe ŝi, kaj ŝia certeco, ke mi trovos solvon, ne tuŝis min flate, sed nur agacis miajn nervojn.

Jam de longe mi vidis faktoron, kiu povus detrui nian komercon, sed mi ne antaŭvidis, ke ĝi frapos nin tiel subite kaj forte. La malhelpa faktoro, kiun mi vidis, estis simple tio, ke estis inter unu skota foiro kaj alia longaj interspacoj, kaj dum la atendado nia ŝparita mono eluziĝas. Tiu manko de kapitalo delonge ĝenis min, ĉar mi timis, ke eventualaj malsukcesaj foiroj aŭ daŭra forta konkurenco povus pereigi nian entreprenon. La grandaj anglaj foiroj estas ja multnombraj, kaj tie longa atendado ne necesas, sed ili estas tre altkostaj kaj ofte saltas de unu ekstremo al alia: tio estas, ili povas esti aŭ grandaj sukcesoj aŭ plenaj fiaskoj. Partopreni tiujn per nia limigita kapitalo estus tro riske.

Ni ja provis la ŝancon, enirinte en grandan foiron en Ayr. Ĝi estis tro granda por esti lokita eĉ en granda halo, do la organizantoj starigis aron da tend-pavilonoj. Mi antaŭtaksis ĝin sukcesa kaj mi luis unu standon por la kuiriloj kaj tri aliajn por diversaj artikloj. La Ayr'a foiro tute fiaskis. Ĉar Ayr estas marborda urbo kaj la vetero estis belega, la homoj simple ne envenis. Nia elspezo por la kvar standoj, la stoko kaj pluraj helpantoj preskaŭ nudigis nian bankkonton. Kaj nun restas longa atendo ĝis la sekvanta foiro. Jen la nuntempa krizo. Ni jam provis utiligi la interfoiran tempon per luo de haloj en urbetoj, por tie montri la kuirilojn, sed malgraŭ reklamado homoj ne envenis en sufiĉa nombro. Ili ja envenis bonnombre kiam la famo de niaj eksponadoj vastiĝis, sed tio okazis nur dum la lastaj unu-du tagoj, kaj ne restis sufiĉe da tempo por bone negoci.

„Liza.”

„Jes, kio?”

„Lasu la gazeton por momento.”

„Ho do,” ŝi diris rezigne. „Ĝuste kiam mi legas juĝejan raporton pri du viroj, kiuj konsentis interŝanĝi edzinojn!”

„Je la amo de Dio, donu iom da atento! Mi scias, ke la solvo troviĝas en la sukcesigo de ĉehalaj eksponoj, kaj mi volas paroli al vi pri tio. Eĉ se vi ne povas helpi, aŭskultu. La vortigo de miaj pensoj helpos al mi klare pensi. Nu, la kosto de haloj estas malalta, kaj tio disponigas monon por bona reklamado, sed reklami nur kuirilan eksponadon ne sufiĉas. Necesos io alia. Mi jam pensis pri parado de modaj virinaj vestoj, sed la kosto de transporto de vestoj, la necesaj drapiraĵoj ktp., la salajro de tri-kvar manekenoj plus sperta virino por estri la montradon, estas tro altaj. Kaj cetere estas intersezonaj tempoj, kiam la montro de lastsezonaj roboj estas tro malfrua kaj la tempo estas tro frua por tiuj de la venonta sezono. Mi ankaŭ pensis pri ia spektaklo, ekzemple ĵonglado, sed tiaj aferoj interesas nur virojn kaj junulojn, kaj precipe la junuloj estas neutilaj al ni, eĉ malutilaj. Nu, Liza, vi estas virino; do kio interesas vian sekson?”

„Viroj,” ŝi diris.

„Damne, estu serioza!"

„Tre serioza afero estas viroj por virinoj.”

„Se vi ne serioziĝos, ankaŭ mi serĉos edzon por aranĝi interŝanĝon de edzinoj! Sed ŝercoj flanken! Mi ja multe pripensis ĉi tiun problemon kaj mi devas trovi solvon. Mi ne ŝatus reiri al dungiteco post mia longa klopodado komerci proprakonte.”

„Kara, kara, kara,” admonetis Liza. „Se ĉio fiaskiĝos, la mondo pro tio ne finiĝos! Ni havas unu la alian, do ne estu tiel pesimisma.”

„Amo sen pano estas malbona plano,” mi diris cinike. „Tamen malgraŭ miaj vortoj mi ne estas vere pesimisma interne, sed mi ja devas scii ion pri la estonteco.”

„Nur tio? Bone, kara Vik, mi povas diri al vi pri via estonteco.”

„Ĉu vi efektive havas pretan ideon? Ĉu estas pro tio ke vi ne ĝenis vin?” mi diris esperplene.

„Certe, mi povas detale diri al vi pri via estonteco. Jen ĝi estas en la gazeto...... momenton...... jes, jen via naskiĝdato, la dek-oka de oktobro. Vi naskiĝis sub la zodiaka signo de Libra (pesilo). Aŭskultu: Dum ĉi tiu semajno vi devas esti tre singarda, sed se vi sukcesos eviti malfacilaĵojn, vi havos grandan sukceson kaj ĉio bona ven......

Senpacience mi eksplodis: „Tiuj malbenitaj sensencaĵoj! Tiuj stultaj frenezaĵoj! Mi ne komprenas kiel la virinoj povas interesiĝi — momenton! Eble tio estas la solvo...... hm, jes — virinoj ja interesiĝas scii pri la estonteco pere de astrologio, aŭ pere de manaŭgurado aŭ aŭgurado per tetasoj aŭ ludkartoj au mi-ne-scias-kio......! Nu,” mi daŭrigis, ekscitite, „se ni povus enkonduki ion tian en nian aferon, se vi povus pozi kiel aŭguristino......”

Liza rigardis min okulstreĉe. „Ĉu vi intencas, ke mi divenu la estontecon de personoj per la linioj sur iliaj manplatoj?”

„Jes, certe...... Ne, la ideo ne taŭgas. Ĝi estas tro malklere vulgara kaj malaltigos la seriozecon de nia kuirilo...... Mi...... jes!...... jen la ideo: ke vi divenu iliajn pensojn — jes, telepatio. Jen la ideo, telepatio! Kaj vi povos aldoni resumon de ilia pasinteco kaj estonteco.”

„Ĉu vi volas serioze diri, ke mi agu kiel Madame Zingra? Sed tio estas absurda. Vi scias, ke mi tute ne posedas tiun kapablon. Mi ne povas telepatie ricevi iun ajn penson. Vi blagas, ĉu ne?”

„Mi ne blagas, mi estas tute serioza. Mi scias, ke Zingra kaj aliaj posedas ian naturan doton, kapablon kiun ni eĉ ne komprenas, sed devas esti maniero artifiki tian prezentaĵon. Necesas nur, ke mi eksciu kion la homoj volas scii kaj ke mi komuniku ĝin al vi per ia kodo.”

„Kodo?” diris Liza nekomprene.

„Jes, mi klarigos. Mi devas trovi vortojn, kiujn mi povas meti nature en frazojn. Ni antaŭaranĝos, ke tiuj vortoj havu specialan signifon. Vi priatentos nur tiujn vortojn kaj per tiuj vi komprenos. Ekzemple se ni aranĝos, ke la vorto Ĉu signifas januaro, tiam necesos nur, ke mi diru al vi ion enhavantan la vorton Ĉu, kaj vi scios, ke la respondo estas januaro.”

„Ho, sed necesus tiom da vortoj por signi ĉion! Ne, ne estas eble,” diris Liza.

„Ne necese, ĉar se mi demandus al vi pri nombro, ĉu povus signifi la nombron unu. Se mi pritraktus monon, la sama ĉu povus signifi unu antaŭaranĝitan moneron — aŭ unu ludkarton ktp. Mi scias ke tio ne sufiĉas, sed mi povos evoluigi la sistemon, ĝis ni povos priskribi kion ajn. Mi certas, ke mi povos elpensi taŭgan kodon — jes, tion mi ja povos fari. Ankoraŭ mi ne scias ĝuste kiamaniere — sed mi kreos, mi tuj kreos kodon!” mi aldonis, entuziasmiĝante. „Donu al mi paperon, kaj mi eltrovos, jes, mi ellaboros kodon!”

* * * *

Dum plena semajno mi klopodis fari kaj perfektigi kodojn. Mi verkis unu, Liza lernis ĝin, kaj ni ekzercis. Sed en la praktiko ĉiam montriĝis malbonaĵoj, do mi verkis alian. Liza preskaŭ freneziĝis, ĉar la daŭra lerno kaj mallerno de unu kodo post alia estis granda mensa streĉo. Sed mi ne laciĝis. Kiam unu kodo montris ian netaŭgecon, mi modifis aŭ novverkis ĝin. Finfine mi ellaboris kodon, kiu ŝajnis praktika.

* * * *

Ĉio estis preparita. Halo estis luita, afiŝoj, biletoj kaj cirkuleroj presitaj kaj gazetreklamoj aperigitaj. Per simpla anagramo de la nomo Liza mi nomigis ŝin Zila, kiu estas neordinara nomo enhavanta ecojn de fremdeco kaj mistero. La reklamoj priskribis ŝin „telepatia fenomeno, kiu povas diveni la pensojn” ktp. Kiom eble ni reklamis la Zila-prezenton kaj la kuirilan prezenton aparte, tiel ke ĉiu pensu, ke estas pli ol du personoj, kiuj rolas en la halo. Ekzemple unu murafiŝo fanfarone reklamis, ke C. Rossetti (ĉefkuiristo) kaj f-ino Adamson (fama eksponistino el Olympia, Londono) eksponas la senakvan kuirilon, kaj la alia afiŝo reklamis, ke Madame Zila, la telepatia mirindulino, estas venigita je granda kosto ktp. La luita halo estis en urbeto ekster Glasgovo.

Venis la tempo por la unua prezento de Zila. Liza estis nervoza. La halo estis iom pli ol duonplena de homoj.

„Ne ekscitiĝu,” mi diris al ŝi. „Fidu al mi. Se ne iros ĉio laŭ la plano, mi scios manovri, kaj cetere, se la prezento estos eĉ malbona, ne gravas. Ni devas komenci; poste ni plispertiĝos. Ĉu vi volas, ke mi eksponu, por ke vi povu dume trankviliĝi?”

„Ne,” ŝi diris. „Ju pli mi pensos pri la afero, des pli mi nervoziĝos. Pli bone, se mi mergos min en la eksponlaboro.”

„Bone,” mi diris. „Mi rekontrolos la ludkartojn kaj la notlibron.”

La eksponado finiĝis kaj la mendoj bone envenis. Rapide ni kuris al la malantaŭa ĉambreto kaj deprenis niajn kuiristajn uniformojn. Mi tuj estis prete vestita en frako.

„Nu, estu preta enveni tuj post mia enkonduka parolado,” mi admonis Liza kaj, kontrolinte denove, ke mia blanka kravato sidas dece, mi rapidis sur la scenejon. Mi lokis lignan brakseĝon sur la mezon de la scenejo, malŝparis du-tri minutojn per ŝajna okupiĝo por doni tempon al Liza, poste mi rektiĝis antaŭ la ĉeestantaro kaj komencis:

„Gesinjoroj,” — viroj en la halo estis nur du — „mi fieras anonci al vi la mirindan Madame Zila, kiu posedas tiun raran dotan kapablon, kiu ebligas al ŝi diveni viajn pensojn kaj vidi la estontecon. Laŭ mia scio ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan. Dum ŝia fama kariero ŝi helpis al miloj per sia konsilo. Ni povas konsideri nin efektive bonŝancaj, ke la potenca firmo, kiun mi reprezentas, venigis Zila per granda kosto ke ŝi prezentu sin al vi senpage. Kelkaj el vi eble demandas al si: kia rilato troviĝas inter la kuirarto kaj la prezento de Zila? En unu vorto — nenia. Mia firmo venigis Zila sole por reklami, tio estas, por fokusi atenton sur nian senakvan kuirilon. Nun, kun granda plezuro, mi prezentas al vi Madame Zila.”

(La leganto komprenos, ke en la prezentaĵo, kiu sekvas, mi uzas tro simplan, elementan kodon, por ke mi povu klare demonstri nian procedon. Tiun simplan kodon la leganto, se li deziras, povos ekstrakti el la dialogo — la kodvortoj staras kursive. — La priskribo pri la efiko sur la ĉeestantojn estas aŭtenta.)

Liza envenis vestita en nigra vespertualeto arĝente ornamentita kaj riverencis. Obtuza murmureto trairis la halon kiam la anaro rekonis, ke ŝi estas f-ino Adamson, kiu ĵus eksponis. Mi kondukis ŝin ceremonie al la brakseĝo kaj per nigra bandaĝo mi vindis ŝiajn okulojn, evitante kovri la orelojn. Mi reiris al la mezo de la scenejo, prenis el la poŝo kompleton de ludkartoj, kaj anoncis:

„Unue por montri al vi la ĝeneralan kapablon de Madame Zila, mi venos inter vin. Mi deziras, ke personoj elektu kartojn el ĉi tiu kartaro kaj ke la elektantoj estu tre zorgaj, ke mi ne ekvidu la prenitajn kartojn.”

Mi iris al unu sinjorino, kaj ŝi prenis karton el la fasko. Mi turnis min al Liza kaj diris: „Madame Zila, diru rapide do la nomon de la karto.”

„La kvin de piko,” respondis Liza.

„Dankon, mi respondis kaj, irante al alia elektanto, mi diris: „Bonvolu nun diri la duan karton.”

„La sep de karoo.”

„Koncentriĝu,” mi rapide diris.

Liza metis la manon al sia frunto kaj diris: „Ne, nun mi vidas ĝin pli klare. Ĝi estas la sep de kero.”

„Dankon.”

Mi nun prenis el la poŝo ordinaran notlibron kaj anoncis: „Mi nun dezirus, ke kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin.” Mi iris al unu sinjorino kaj flustris al ŝi: „Skribu kvar ciferojn sur ĉi tiu paĝo.” Ŝi faris tion, kaj mi same petis al tri aliaj apudaj sinjorinoj. Mi reprenis la notlibron, kaj je tiu ekzakta momento Liza diris: „La sumo de tiuj nombroj estas 22.719.” Mi tiam iris al alia virino, kiu sidis ĉe la alia flanko de la halo kaj petis ŝin adicii, kaj kiam ŝi tion faris, la rezultato estis tiu, kiun Liza diris, (,Dank” al Dio, ke neniu vidis min turmi la paĝojn!” mi diris al mi.)

Mi poste iris al alia virino kaj flustris: „Kiu estas via naskiĝtago?” Kaj post la respondo mi turnis min al Liza kaj diris: „Ĉu vi scias tuj la naskiĝtagon de la sinjorino?”

„La sesa de aŭgusto. — Vi naskiĝis sub la signo de Leo (leono). Vi havis zorgojn dum via vivo, sed per via natura kuraĝo vi ne permesis ke tiuj zorgoj malesperigu vin. Vi estas bona, sindonema amikino por viaj amikoj, sed vi ne...... ne...... eh...... ne...... ŝatas viajn malamikojn.” Mia stomako kirliĝis ĉe aŭdo de tiu lama banalaĵo kaj mi rapide ĵetis flankan rigardon al la aŭdantaro, sed ĉiu rigardo montris nur streĉan intereson al Liza. „Dank' al Dio pro la malavara dissemo de stultuloj en ĉi tiu mondo,” mi spiris. Post mallonga hezito Liza daŭrigis: „Estas iu, kiu kaŝe agas kontraŭ vi. Mi ne volas diri ŝian nomon publike, sed vi facile povos diveni kiun mi aludas. Estu singarda. Via estonteco estas ĝenerale rozkolora, kaj mi vidas konsiderindan monsumon, kiu venos al vi. Entreprenu ion malfacilan je ĵaŭdo, ĉar tiu tago estas por vi feliĉoporta.”

„Dankon,” mi diris. Post demando al alia sinjorino mi rapide diris al Liza: „Mi volas, ke vi donu al mi klare la naskiĝdaton de la sinjorino.” Ĉe tiu kompleksa komuniko, Liza ekeraris: „Via naskiĝtago estas la naŭa de novembro, kaj…” „Ne!” kriis la koncerna virino, antaŭ ol mi povis ion diri al Liza, „mia datreveno estas la deknaŭa de oktobro!”

Liza metis la manon al sia frunto, sed antaŭ ol ŝi povis paroli, sinjorino, kiu sidis du vicojn malantaŭ la plendantino, diris: „Sed mia naskiĝtago estas la naŭa de novembro.” Tuj mi kaptis la okazon. Mi levis la manon kaj kriis: „Ĉiu haltigu la pensadon, tio ne donas ŝancon al Madame Zila, ĉar ŝi ricevas ĉies impresojn — jen ŝi ricevis la penson de alia sinjorino!”

„Mi ja pensis pri mia datreveno,” jesis la dua sinjorino.

Ni servis du-tri aliajn virinojn per diro de iliaj naskiĝdatoj kaj la sekva konsilo, kaj antaŭ ol mi povis iri al plua, unu el la viroj, kiuj staris apogite ĉe la malantaŭa muro, mansignis al mi. Iom suspekteme, mi iris al li. Li diris al mi: „Mia datreveno estas la 24-a de marto.” Mi diris al Liza: „Ĉu vi povas do diri nun la naskiĝtagon de ĉi tiu sinjoro?” Sed kiam Liza respondis per: „Ĝi estas la dudek-kvara de marto,” la viro kontraŭstaris per: „Madame Zila eraris. Mi diris tiun daton al la sinjoro ĉi tie, sciante, ke Zila diros same, sed mia vera dato estas la dudek-kvina de junio!” — kaj li mienis mokan, sciplenan rideton. Mi turnis min al li kaj diris: „Sinjoro, vi ofendas Madame Zila, kiu komplezis veni de la ĉefaj urboj por konsili al vi. Tute nature, se vi diris la dudek-kvaran de marto', vi ankaŭ pensis la dudek-kvaran de marto, kaj Madame Zila divenis vian penson.”

„Kiel honte!” diris kelkaj sinjorinoj, kaj sekvis indigna murmureto tra la halo.

Venis la fino. La lasta persono foriris el la halo. Mi metis la manon kamaradece sur la ŝultron de Liza kaj diris: „Donu al mi vian manon, kolegino, ni venkis la unuan baron.”

„La naŭa de januaro,” ŝi respondis kaj ni ambaŭ ridis.

„Do la homoj ne ŝatas siajn malamikojn!” mi ŝerce mokis.

„Mi scias,” Liza respondis. „Mi estis ekscitita. Mi vidis la venontan banalaĵon, sed mi ne povis deturni min de ĝi — sed cetere, ankaŭ vi ne estis perfekta. Imagu: vi diris al la anaro, ke ili haltigu la pensojn!”

„Jes,” mi konsentis. „Eĉ diktatoro ne povus tion devigi. Tamen mi ne pensas, ke mi postulis malfacilan taskon al nia klerularo!”

„Mi estas kontenta, ke la unua provo ne tute fiaskis. Mi ŝvitis, dum mi sidis en tiu seĝo. Ĉu vi pensas, ke ni faris bonan impreson per tiu kripla prezento?”

„Mi certas, ke jes. Mi atentis ilin, kaj mi ne rimarkis skeptikajn mienojn, tute male, kaj mi ankaŭ aŭdis disajn frazojn diritajn inter ili, dum ili forlasis la halon, kaj oni laŭdis.”

„Mi estas tre kontenta,” spiris Liza.

„Kaj mi ne estas kontenta,” mi diris. „La kodo ne estas taŭga. Oni eble ne divenas la kodon; sed oni povas facile suspekti, ke mi iel vorte kodas al vi. Ne, mi devas trovi ion pli lertan. Ni uzu la nunan kodon provizore, sed mi devas fari alian.

„Kioooooooo?!”


* * * *