Kroniko (Fervoja Esperantisto, Decembro 1910)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Kroniko.
Kroniko ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KRONIKO

HOLANDUJO. — Ni legas en « Franca Esperantisto », novembra Nº : « Estas fondita en Boxtel, kun la titolo “Esperanto Klubo de Fervojaj Oficistoj”, grupeto da fervojistoj, kiu jam sukcesis , interparolinte kun fremdaj esperantistaj vojaĝantoj, plene vidi la servojn, kiujn la lingvo donos al la fervojistoj. »

GRANDA BRITUJO. — Esperanto kaj la fervojaj Kompanioj. — La angla fervoja Kompanio « North-Eastern Railway » eldonis senpagan ilustritan libreton pri la tre bela pejzaĝo, kiun trapasas ĝia linio. Tiu eldonaĵo, presita Esperante kaj Angle, estas grandvalora, egale por lernanto kaj spertulo.

Plie, la Kompanio presigis, en Esperanto, libreton, kiun, kun lumbildoj, ĝi pruntedonas al ĉiu serioza Esperanto-oficisto.

JAPANUJO. — Nia agema delegito, S-ro Takahaŝi, fervoja inĝeniero en Kobe (Aki) faras, en sia lando, bonegan propagandon por nia afero per artikoloj en la fakaj gajetoj, kaj per paroladoj.

FRANCUJO. — S-ro F. Drudin, prezidanto de l’ Amikaro Esperantista, en Lyon, faros la 11-an de Novembro paroladon ĉe la granda « Salle des Réunions Industrielles » de la « Palais du Commerce ». Tiu konferenco estas dediĉita al la fervojistoj de tiu grava urbo kaj tuj post ĝi, S-ro Croizier-Deronzières faros kurson speciale rezervitan por la fervojistoj.

— S-ro Berlande, nia prezidanto, klopodas por organizi esperantan kurson ĉe la Pariza Stacidomo (Kompanio Paris-Lyon-Méditerranée).

AŬSTRUJO. — La aŭstriaj fervojistoj ricevis cirikuleron, kies kopion ni donas sube :

Akto Nº 55392-II.
Cirkulero Nº 302.
Uzado de la lingvo « Esperanto » por celoj de
internacia komuniko sur fervojoj.

Laŭ la ordono de i. r. fervoja ministerio, oni disdonas samtempe ian nombron da ekzempleroj de la verketo « Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto » (la demando de interancia helplingvo kaj Esperanto), de J. Borel, ĉefe por bezono de personaro, havanta rilatojn kun internacia publiko.

Pri tio, oni atentigas, ke la « Unio de germanlingvaj-aŭstriaj Esperanto-grupoj », en Wien I, Stubering Nº 18, donas klarigojn pri lingvo Esperanto, kaj aranĝas senpagajn instruadkursojn pri ĝi.

Wien, la 18-an de Junio 1910.

Je i. r. direktoro,
D-ro Schubert.