Kroniko (Fervoja Esperantisto, Februaro 1911)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Kroniko.
Kroniko ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KRONIKO

AŬSTRUJO. — Nymburk (Bohemujo). — Post klopodoj de nia asociano, S-ro Josef Silhart, fervoja konduktoro en Nymburk, fervojista grupo fondiĝis en tiu urbo ; prezidanto : S-ro Blazêk, sekretario S-ro Stein, kasisto : S-ro Mottl, bibliotekisto : S-ro Neumann.

En la apudaj urboj : Vlakava, Bobrovice, Libice, Caslava, Kutna Hora, multaj fervojistoj eklernas Esperanton ; la bonega cirkulero de la fervoja ministro en Aŭstrujo donas, de nun, bonajn rezultatojn.

FRANCUJO. — Lyon’o. — La parolado farita la 11-an de Novembro de S-ro Drudin, prezidanto de l’ Amikaro Esperantista en Lyon’o, tre bone sukcesis ; la kunveno estis prezidita de S-ro Jabeuf, delegito de U. E. A., kiu, kun kelkaj vortoj, prezentis la oratoron, kaj estis ĉirkaŭita de S-roj Planat kaj Mion, inspektoroj de la kompanio P. L. M.

Post kelkaj klarigoj pri la lingvo Esperanto, S-ro Drudin montris la utilecon de tiu genia lingvo speciale por la fervojistoj, kiuj povos doni al la vojaĝantoj ĉiujn necesajn informojn dum la vojaĝoj en fremda lando.

En la tago, kiam ĉiuj fervojistoj parolos Esperanton, ĉiuj vojaĝantoj, veturantaj trans la limoj, volos lerni ĝin.

Tiun ĉi tagon, grava progreso estos farita por la disvastiĝo de Esperanto kaj de la pacaj ideoj inter la diversaj popoloj.

La diversaj gazetoj en Lyon’o raportis tre favore pri tiu sukcesplena parolado.

Sekve de tiu kunsiido, esperanta kurso malfermiĝis la 17-an de Novembro en salono de la stacidomo Saint-Paul (Sankta-Paŭlo) ; dudeko da gelernantoj aŭskultis la profesoron, S-ron Deronzières.

Ni kore dankas S-rojn Drudin kaj Deronzières pro tiu bona propagando.

Lyon’o. — Ni legas en la januara numero de « Franca Esperantisto », ke nova fervojista grupo fondiĝis apud la granda stacidomo de « La Mouche » (La Muŝo). Provizora sidejo 7, Avenue Berthelot. Prezidanto : S-ro Schaub, 165, avenue Berthelot.

GERMANUJO. — En Germanujo fondiĝis, la 2-an de Oktobro 1910, «Unuigo de la Esperantistaj Germanaj Fervojistoj », kiu celas propagandi Esperanton inter la germana fervojistaro.

La anoj de tiu societo estas, de nun, sufiĉe multaj, por ebligi la eldonon de monata gazeto « Fervojo Esperantisto », kiu faciligos la lernadon de nia lingvo al la germanaj fervojistoj.

Tuj post la fondo de tiu societo, la prezidanto, S-ro Otto Glade, staciestro en Küllenhahn, apud Elberfeld, sendis leterojn al 19 fervojaj kompanioj en Germanujo, por ke ili bonvolu rekomendi la lernadon de Esperanto al ĉiuj fervojistoj. Plie, tiu agema kolego sendis artikolojn al diversaj fakaj gazetoj.

La celoj de tiu nacia societo estas tro similaj al la niaj, por ke ni ne aprobu ĝin : ju pli la germana unuiĝo varbos membrojn, des pli nia internacia Asocio ricevos germanajn anojn, por la plej granda sukceso de nia kara lingvo.

Do, ni sendas sincere al niaj germanaj kolegoj niajn plej korajn dezirojn por la plena progresado de tiu entrepreno.

USONO. — Washington D. C. — Ni ricevis tro malfrue por enpresi en nia 1-a numero, la jenan adreson :

« Washington D. C. La esperantistaj fervojistoj, kunvenintaj en la sepa Internacia Kongreso, sendas sian plej koran saluton la ĉiuj membroj de de “Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.”

Ĉiam anstaŭen, kiel eble plej rapide.

G. W. Lee, Lisle Terwilleger, John A. Sheil, Roger P. Heller, Norman H. Hastings, R. Flessing, G. Warnier »

En la nomo de la anoj de nia Asocio, ni dankas sincere niajn usonajn kolegojn pro tiuj afablaj paroloj, kaj sendas al ili niajn plej korajn salutojn.

Atlanta. — Nia fervora delegito en Usono, S-ro Wellons, skribas al ni, ke, post diversaj klopodoj, li presigas kelkajn anoncojn en la fervojaj gazetoj en Usono : « Mi esperas havi baldaŭ kelkajn rezultatojn por raporti al vi, li diras, sed bonvolu almenaŭ diri, ke Ameriko raportas Espero’n kaj estontajn planojn, kaj ke la jam esperantistoj fervojaj rigardas kun granda intereso la noblajn penojn de niaj eŭropaj kunfratoj. »

DANUJO. — Nia agema delegito, S-ro Hinrichsen, petis, antaŭ kelkaj monatoj, de sia ĝeneraldirekcio, la saman favoron, kiun niaj saksaj kolegoj ĵus ricevis de sia ĝeneraldirekcio, nome la permeson pendigi senpage afiŝojn pri la societo « Esperanto » en la Dresdenaj stacidomoj. Tiu peto malsukcesis ; tamen la direkcio ne estas tute sen intereso por nia afero, ĉar sur la 2-a paĝo de gvidlibreto pri Kopenhago, oni povas legi unupaĝan anoncon de la danaj kaj meklenburgaj ŝtatfervojoj, redaktitan Esperante, kaj pagitan 100 kr. (55,5 ₷).

La kvar fakgazetoj el Danujo afable raportis pri nia 1-a numero, eĉ unu el ili represis pecon de la enhavo.