Kvina faka kongreso de la fervojistoj (Fervoja Esperantisto, Julio 1914)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Kvina faka kongreso de la fervojistoj.
Kvina faka kongreso de la fervojistoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Junio 1914
KVINA FAKA KONGRESO DE LA FERVOJISTOJ

Ni memorigas, ke la 5-an de Aŭgusto okazos la Fakkongreso de la Fervojistoj kaj ni petas ĉiujn niajn kamaradojn, kiuj intencas partopreni tiun manifestadon, sendi aliĝon poŝtkarte kiel eble plej baldaŭ al S-ro George Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

PROGRAMO

Matene. — Vizito de pariza elektra stacidomo kaj laborejo, sub la gvidado de inĝeniero.

Vespere, je la 14-a horo. — Kunveno de la Fervojistoj, anoj aŭ ne de la Tutmonda Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.

Raporto pri « Fervoja Esperantisto » ; Elekto de la Komisiaro, kiu okazos voĉe kaj letere je la 4-a ; Esperantista eminentulo faros propagandan konferencon ; Frata vespermanĝo je la 20-a horo, ĉe la bufedo de la stacidomo de la Fervoja Kompanio P. L. M. (bela bufedo ornamita per ornamaĵoj kaj plafonaj pnetraĵoj). — Prezo : 1 Sm. 60.

Ni ricevos kun plezuro kaj dankemo ĉiujn ajn proponojn rilate al la Kongreso, nia Asocio aŭ « Fervoja Esperantisto ».