Kvina faka kongreso de la fervojistoj (Fervoja Esperantisto, Junio 1914)
Dum la Deka Kongreso okazos la 5-an de Aŭgusto, ĉe Gaumont-Palaco, la Kvina faka Kongreso de la Fervojistoj.
Estus necese, ke multaj samideanoj ĉeestu. Por igi pli vojistojn, kiuj intencas partopreni tiun manifestadon, sendi aliĝon poŝtkarte kiel eble plej baldaŭ al S-ro Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).
Matene. — Vizito de la pariza elektra stacidomo kaj laborejo, sub la gvidado de inĝeniero.
Vespere, je la 14-a horo. — Kunveno de la Fervojistoj, anoj aŭ ne de la Tutmonda Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.
Raporto pri « Fervoja Esperantisto » ; Elekto de la Komisaro, kiu okazos voĉe kaj letere je la 4-a ; Esperantista eminentulo faros propagandan konferencon ; Frata vespermanĝo je la 20-a horo.
Ni ricevos kun plezuro kaj dankemo ĉiujn ajn proponojn rilate al la Kongreso, nia Asocio aŭ « Fervoja Esperantisto ».