Laŭroj/La statuo de Zamenhof

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Noktaj fantomoj Indekso : Laŭroj
La statuo de Zamenhof
Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo


DUA MENCIO
La statuo de Zamenhof

La Tempveturilo[redakti]

Profesoro Stelverdo ĵus finis sian skribadon.

Morgaŭ li faros paroladon pri Esperanto antaŭ la Literatura Klubo, kies ano li estas. Malfrue li laboras, verkante elokventan tezon, ĉar li intencas elkonvinki sian aŭdantaron, ke antaŭ ĉio la kara lingvo disvastigos la belaĵojn de la literaturo tra la mondo, donos al la reĝoj de beletristiko pli da fideluloj, ol ili iam antaŭe havis, kaj, en tempo pli-malpli longa, naskos rason de geniuloj kompare kun kiuj, la mortintaj verkistoj ŝajnos pigmeaj, malfortaj kaj malspritaj. Gravege estas, ke lia parolado bone sukcesos por gajni la aprobon de la kleruloj en la universitato Kamponto, kie Profesoro Stelverdo sin okupadas.

Tie ĉeestos la estro de l’ universitato, Dro Sekpolvo, dormema konservativulo, kiu malŝatas ĉion novan. Li eĉ edziĝis je maljuna sinjorino. Nu, multe da malnovaj aĵoj estas ŝatindaj,—ekzemple, bona vino, libroj legitaj ĝis parkereco, amataj amikoj,—sed antaŭ ol mi kondukus al la poredzeca altaro grizharan ostulinon, mi... nu, mi humilege petus senkulpigon, aŭ preferus ekzilon en Barbaregujo. Sed malgraŭ siaj fantazietoj kaj amo al antikvaĵoj, Dro Sekpolvo estas kleregulo, kiu havas multe da influo inter la scienculoj. Se nur Profesoro Stelverdo povos lin konvinki, ke Zamenhof nur elsekvis la principojn de Bacon, aŭ preferinde de Pitagoro, ĉio estos bona.

La lampo en la profesora ĉambro lumis malhele; la fajro brulis duberuĝe, ankoraŭ disĵetante, antaŭ ol ĝi estingiĝos, komfortan varmon. En tiu noktmeza horo la senbrueco, kutima en la ĉambraro, kie loĝadis la profesoro, estis pli observebla ol ordinare. Li levis sin de la skribtablo kaj lasis sin fali sur brakseĝon antaŭ la kameno, primeditante sian temon por ĝin fiksi bone en sia memoro. Sur la kamenbreto la horloĝa pendolo batetadis ritme, ritme, ritme. Ĝia sonado, meĥanike konstanta, trankviligis lian lacan cerbon; la remburita seĝo donis dolĉan ripozon al liaj membroj; la malhela lumo disverŝis preĝejan pacon, kaj en la dormiga varmo de la terkarba fajro la muskoloj de la profesoro malstreĉiĝis.

Nenia trairanto tra la kvarangula ĝardenplaco, sur kiun la fenestroj de la kolegiaj konstruaĵoj elrigardis, vekis el ĝia kvieteco la senmovecon de la nokto; nenia bloveto ŝancelis la folion lastrestantan sur la branĉo, kaj eĉ la striaj nubetoj baris la radiojn de la luno serene rajdanta en la nigrablua ĉielo, kvazaŭ por malhelpi ian maltrankviligan influon.

Ŝajnas, kvazaŭ ĉio simpatie volus ekdormi; eĉ la horloĝo daŭrigis sian tiktakadon pli kviete, sed ĉiam ritme, ritme, ritme. La profesoro senkonscie adaptis al ĝia unutona sonado vortojn, vortojn, vortojn; senenergie kaj nelaŭte li elparolis la bonekonatan himnon de l’ Espero:

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.

—Vi do parolas Esperanton,—ekdiras voĉo devenanta de malantaŭ la balanciĝanta kapo de la profesoro.

Surprizite, la profesoro sin turnas malantaŭen, por vidi, kiu parolas, kaj tuj lia surprizo fariĝas mirego. El kie venas la parolinto? Kiu li estas? Kion li volas? Ĉu ŝtelisto? La profesoro restas muta pro mirego, ĉar neniam antaŭe li vidis tian homon.

—Mi aŭdis esperantajn parolojn, kaj tial mi haltis,—klarigis la novalveninto.—Ne miru, ne timu, ne ataku min,—li rapide aldonis, ĉar la profesoro eksaltis kaj subite ekprenis fajrferon.—Havu paciencon, kaj mi klarigos ĉion.

La profesoro, iom hontanta pro sia momenta kuraĝmanko, kaj pensante, ke estas neeble, ke Esperantisto havus malbonajn intencojn, respondas:

—Tio ĉi estas nepardonebla altrudo. Kiel vi venis en mian privatan ĉambron, kaj kial mi ne devas tuj vin forpeli?

—Sinjoro, mi petas, ke vi ne agu tro rapide. Kompleze bonvolu min aŭskulti. La klarigo, kiun mi volonte al vi faros, estos longa kaj malfacila, sed, mi certigas vin, vi bedaŭros nek la tempon nek la toleremon, kiujn mi petas, ke vi donu al mi.

La profesoro, en la daŭro de tiu ĉi parolo, observis, ke lia vizitanto sidas sur ia maŝino, malsimpla amaso da metalaj radoj,—malgrandaj radoj, verdaj kaj purpuraj kun masivaj periferioj. Kiel ĝi venis tien tra fermita pordo, tiel subite, tiel senbrue, li ne povis diveni. La malhela lamplumo ne ebligis, ke la profesoro ekzamenu la detalojn, sed evidentiĝis je l’ unua ekvido, ke tio ĉi li havas eksterordinaran okazon. La voĉo aŭdata estas ekstreme belsona, kaj la maniero de la parolanto tre ĝentila, kvazaŭ li dezirus krei bonan impreson tamen tute sen troservemo. La kolero de la profesoro, kiu sekvis lian unuan miregon, formortis; lia scivolo ekscitiĝas; jen estas problemo ja solvinda. Sed kiel komenci ĝian solvon ne estas facile diveneble. Jen homrajdata maŝino envenas nokte en fermitan ĉambron! Korpa homo parolanta Esperanton, kune kun metala maŝino videbla, tuŝebla! Tio estas nek sonĝo nek fantomo. Eĉ Flammarion[1] mem ne povus tion klarigi. Ĝi transpasas teosofismon, spiritualismon kaj Flammarion’ismon kunmetitajn! Multaj kontraŭemaj sentoj interbatalas en la cerbo de la profesoro: konfuzo, mirego, timo, admiro, dubo, sciamo; tamen super ĉio ekregas konvinketo, ke tiu, kiu parolas Esperanton, estas amika kaj konfidinda. Jes! li ne dubos plu; li fidos je si; «la domo de anglo estas lia kastelo», li timos nek fantomon nek diablon, des malpli Esperantiston, eĉ se tiu ĉi ekaperus el la tombo mem!

Sin fortikiginte per tiaj pensoj, la profesoro demetas la fajrferon; li sin armos per racia argumentado anstataŭ per fera batilo. Se necese, li rompos la kapon de la trudinto per skolastika rezonado, prefere ol per vulgara kuireja ilo.

—Sinjoro,—li diras malvarme,—pli ol klarigo estus bezona, se tio ĉi estus simple neinvitita entrudo, sed ĉar ĝi ŝajnas nekomprenebla mistero, mi atendos pacience, ĝis vi dispelos la mallumecon de mia kompreno.

—Per tiuj vortoj mi rekonas vian profesoran ĝentilecon kaj lernamon. Vi ekspertas ion, vi nescias kion; vi nomas ĝin mistero de vi ne komprenebla, kaj samtempe vi ne volas ĝin antaŭjuĝi. Mi ne deziras, mi ne petas plion. Sen plua antaŭparolo, nur dankante vin por via komplezo, mi desaltos de la selo kaj tuj enprofundiĝos en mian temon.

Konformigante la movon al la intenco, la novetrovita Esperantisto antaŭenvenas.

—Tiu maŝino,—li diras,—estas provaĵo. Mi elpensadas pliperfektigotan maŝinon, kaj dume mi faris unuan provon por certiĝi, ĉu ĝi taŭgas. Ĝi funkcias sufiĉe bone, sed mi opinias, ke mi povos plibonigi ĝin post mia unua eksperimento. Vi vidas tiun ĉi ciferplaton, (kiel malluma estas la ĉambro!) ĝi sciigas min, ke ni estas en la jaro 1906. Ĉu tio estas konstatebla?

—Jes,—respondas la profesoro, kun demandantaj okuloj.

—Bone! Kiam mi ekveturis mi diris al mi: mi reiros ĝis ĉirkaŭ 1900, ĉar antaŭ tiu jaro, diras niaj historiistoj, ne multe da Esperantistoj ekzistis, kaj, krom angla, mi ne scias alian lingvon.

I, too, am English (mi ankaŭ estas anglo),—interrompis la profesoro,—Pray, let us continue our conversation in our mother-tongue. (Mi petas, ni daŭrigu nian interparoladon en nia patrinlingvo.)

—Ha! Ha! vi uzas la literaturan lingvon de la Viktoria epoko,—ridante respondis la vizitanto,—kiun apenaŭ mi komprenas. Mi estas metalurgiisto kaj meĥanikisto, kaj mi tute ne klopodis pri literaturaj aferoj. Nia ordinara, nuntempa lingvo tre diferenciĝas de la lingvo de Carlisle kaj Spencer.[2] Pro la ĝenerala akceptado de Esperanto, oni trovus la lingvon de vi parolatan nur en la libroj de la studistoj de la literaturo. Pri la vorto, la litero kaj la elparolado, nia lingvo jam de longe tre aliiĝis, ĉar, unue, la Usonanoj[3] reformis la ortografion laŭ la elparolado, kaj, due, la vortoj uzadataj de la tiama burĝaro kun ilia elparolado estas komune alprenitaj. Do, kun via permeso, mi daŭrigos en Esperanto.

—Kiam mi vidis, do,—la obstina Esperantisto daŭrigis,—ke la montrilo de mia maŝino alproksimiĝas al la difinita dato, kaj mi aŭdis parolon en mia kutima lingvo, mi pensis, ke estus saĝe, ke mi haltu ĉe tiu oportuna okazo. Tiel mi faris, kaj jen mi estas, en via ĉambro, neatendite, neinvitite, kaj,—li aldonas ridetante,—laŭ via plaĉo, elpelote.

Apenaŭ duonkomprenante, la profesoro demandas al si: «kia homo estas tiu ĉi? Ĉu lunatikulo? Laŭ lia konduto, ne; laŭ liaj absurdaĵoj pri angla lingvo, kredeble jes. Mi igos lin paroli pri lia maŝino, kaj poste ekscios, kion fari.»

—Sinjoro,—ekdiras la profesoro,—la gastameco malpermesas, ke mi vin elpelu. Mi estas fraŭlo kaj sola; do via ĉeestado plezurigos al mi. Via maŝino interesas min. Diru, mi petas, kia ĝi estas, ĉar al mi ĝi estas tute stranga.

—Ne sole al vi,—respondas la fremdulo,—sed al ĉiu. Ĝi estas nove elpensita. Mi nomas ĝin la tempveturilo. Mi petas, ke vi vin pretigu kontraŭ granda surprizo, ĉar tio, kion mi diros al vi estos miregiga. Vi vivas en la jaro 1906, mi vivas en la jaro 2059....

—Neeble! Tute neeble!—la profesoro ekkrias. Nun li havas la ŝlosilon, kiu malkaŝos la misteron; la sinjoro estas frenezulo.

—Pardonu min,—daŭrigas So Estontulo, (tiel mi lin nomos),—mi petis, ke vi vin preparu kontraŭ granda surprizo. Vi opinias, ke mia maŝino estas strangaĵo, sed antaŭ ol mi finos mian klarigon vi pensos, ke mia historio estas centoble pli stranga. Mi insiste petas, ke laŭ via promeso, vi prokrastu vian juĝon ĝis la fino.

—Sendube vi jam vidis,—So Estontulo aldonas post paŭzo,—tupon turniĝantan, tiel rapide, ke ĝi ŝajnas senmova. Plie, la radioj de rapidege ruliĝanta rado fariĝas nevideblaj. Ĉu, do, vi ne povas figuri al vi solidan korpon turnatan tiel rapidege, ke ĝi ankaŭ fariĝas nevidebla? Eĉ se, pro manko de potenco sufiĉe forta, vi ne jam tion vidis, tamen tion vi povus imagi, ĉar vi, scienculo, scias, ke sub la ĉielo ekzistas multaj aferoj, pri kiuj la filozofoj neniam revis. Kio okazas, do, ĉe tia solida korpo tiel rapidege kaj nevideble turniĝanta? Ĉu ĝi ne trapasas tra la daŭro de la tempo, kvankam ĝi mem ŝajnas senmova kaj nevidebla? Nu, do, atentu tion ĉi (mi esperas, ke mi ne vin ĝenas), kiam oni estas en ekspresa vagonaro, oni ŝajnas esti senmova, kaj la ĉirkaŭaĵoj preterkuradas. Tiel simile estas ĉe la solida korpo jam pridirita; se oni rajdus sur ĝi oni estus nevidebla kaj senmova, kaj la tempdaŭro, tra kiu oni pasus, ŝajnus preterkuri proporcie laŭ la rapideco de la aksturnoj de la korpo. Jen vi havas la ĝermojn de la bazaj principoj, laŭ kiuj mi konstruis mian maŝinon. Sed, se mi ne estus eltrovinta du novajn metalojn kun eksterordinaraj reciprokaj proprecoj por produkti rapidegan movon, (vi vidas ilin, tie en la maŝino: unu estas la verda; la alia, la purpura), la elpensado de mia tempveturilo ne estus ebliĝinta. Tiel okazis, ke mi, homo de la tria jarmilo, povas paroli kun vi, kiu vivadas en la dudeka jarcento.

La profesoro rerigardis la vizitanton por legi en liaj trajtoj lian karakteron. Li ŝajnas afabla kvankam regema, serioza, sed ne sen bonhumoro; prudenteco kaj inteligenteco elradias el lia masiva frunto kaj brilaj okuloj. Li kaj lia tempveturilo estas egale enigmaj. Tamen la profesoro konkludas: «neniu krom frenezulo povas paroli tiajn sensencaĵojn».

—Sinjoro,—daŭrigas Estontulo,—dufoje en viaj pensoj vi nomis min frenezulo. Mi pardonas vin pro via neevitebla nescio,—li aldonas kun dolĉa maniero, supera, sed tute sen aroganteco,—sed permesu, ke mi vin avertu, ke en mia epoko la psikologia scienco jam tiagrade antaŭeniradis, ke mi kapablas iom koni pensojn neelparolatajn, precipe kiam ili estas intensivaj. Gardu, do, viajn pensojn, tiel same, kiel vi atentas pri viaj paroloj.

Profesoro Stelverdo ne povis digesti tiun ĉi sciigon, kaj plicertiĝis, ke lia vizitanto estas forkurinto el ia lunatikejo. Li ekserĉis rimedon por elpeli tiun ĉi, kiu tiel facile parolas pri neeblaj fifantaziaĵoj. La strangulo, eksentante la novan manovron, rekomencas la atakon de alia flanko.

—Sinjoro, mi ekvidas, ke vi ne estas preparita por la konvinkiĝo per la teorio, sed feliĉe mi alportis kun mi konkretaĵon, kiu nepre min pravigos. Mi ne parolos plu pri mia maŝino, ĉar mi ne povas permesi, ke vi ĝin ekzamenu. Ĝi estas nove elpensita, kaj mi ne volas, ke iu antaŭprenu la gloron, kiu propre apartenas al mi. Alie, la maŝino mem, la ido de mia longa laborado, pruvus, ke mi diras la veron. Sed mi montros al vi ion alian.

So Estontulo sin turnas al la maŝino, el kiu li elprenas nigran skatolon, kiun li prezentas al la profesoro. En ĝi estas du vitraĵoj por la okuloj, kaj el la flankoj eliras kaŭĉuka tubo kun tuberformaj finiĝoj.

—Tiu ĉi aparato,—klarigas la neelpelebla vizitanto,—iom similas je la kinematografo konata de vi. Sed ĝi estas multe pli oportuna, pli taŭga; plie, ĝi videbligas ne nur la vidaĵon laŭ ĝia natura koloro, sed ankaŭ aŭdebligas la aŭdaĵon. Per ĝi oni povas vidi kaj aŭdi ĉion, kio okazas en la mondo.

—Eble eĉ flari ankaŭ,—la profesoro interrompas ironie.

—Ne, ĉar pro neuzado, la flarsento de la homo preskaŭ ne ekzistas. Tamen ni havas ilon, kiu plifortigas odorojn, tiel same, kiel la mikroskopo pligrandigas objektojn.

—Sed ĉu vi ne trodiras pri via aparato? Kiel, ekzemple, vi povas vidi tion, kio okazas ĉe la antipodo? Tio ne estas ebla.

—Sinjoro, tio estas efektive tiel ebla, kiel per la telefono vi povas aŭdi la homan voĉon transoceane. Sed ni ne diskutu pri la afero, la horo tre malfruiĝas, ni provu ĝin. Tenu la skatolon antaŭ la okuloj; rigardu tra la vitraĵo; kion vi vidas?

—Mi vidas urbon nekonatan de mi; la placo estas ornamita per multaj flagoj kun verda stelo en la angulo. Supre de la domoj naĝas centoj da aerveturiloj; en ili estas homoj. La aerveturiloj estas sen balono kaj ŝajnas perfekte direkteblaj; ili sin aranĝas laŭ rondo. Sur la placo estas io tegita. Kio estas? Pardonu, ke mi ne kredis vin.

La humileco de la profesoro estis kompatinda. Lia skeptikeco foriĝis. Lia sintenado elmontris, kiom li bedaŭras sian nekredemon. Li ekkonis, ke antaŭ li staras superulo, pli klera, pli sperta ol li; iu, kies ŝuagrafon li estas neinda malhokumi.

So Estontulo premis butonon de l’ aparato; li ne ŝajnis rimarki la aliiĝintan konduton de sia gastiganto.

—Tio ĉi estas nur enkonduko,—li diris.—Mi haltigis la aparaton, kaj antaŭ ol mi ĝin remetos, mi klarigu. Kiam mi ekveturis, mi sciis, ke neniu min kredos. Do, ĉar mi intencis halti ĉirkaŭ la 1900a jaro, mi kunprenis kun mi vidaĵon de hodiaŭa okazintaĵo, t. e. je la 15 de Decembro 2059, okazintaĵo, kiu tre interesos la fruajn Esperantistojn. Hodiaŭ oni maltegis la statuon de Zamenhof en Bjelostoko. Vidaĵo de l’ okazo nepre konvinkos la nekredemulojn, ke efektive mi estas sur la tero hodiaŭ je la 15 de Decembro 2059. Vi vidos tion, kio okazis, kaj ankaŭ vi aŭskultos la paroladon de Aleksandro Romanofo, kiu prezidis ĉe la maltega ceremonio. Oni elektis lin, ĉar li estas praprafilo de la imperiestro, kiu regnis en Rusujo, kiam Zamenhof naskiĝis. Sed estas necese, ke mi reiru tuj al mia propra epoko; la horo estas tre malfrua, kaj eĉ ni en la tria jarmilo bezonas dormi. Mi lasos kun vi la aparaton, kiun oni nomas la malproksim-vidilo. Mi instruos vin, kiel oni ĝin uzas, kaj revenos morgaŭ je la sama horo por aŭdi, kion vi pensos pri la viditaĵo.

—Mi dankas vin,—respondas Profesoro Stelverdo,—la rendevuo tre konvenas por mi. Mi estos tute libera.

Per rapidaj moviĝoj So Estontulo tuŝis la diversajn pecojn de l’ aparato, klarigante kiel ĝi funkcias, kiel oni ĝin alĝustigas. Poste li saltis sur la selon de sia tempveturilo; kelkaj krakadoj aŭdiĝas; la radoj ekturniĝas. La vizitinto, kune kun la maŝino, komencas vibri kaj fariĝi malfacile videbla; ili ŝajnas kvazaŭ ombro, kaj tuj poste malaperas. El la aero venas la voĉo de la foriranto; ĝi havas sonon plimalfortiĝantan, kiel la fajfo de lokomotivo eniranta en tunelon:

—Ĝis revido,... ĝis mor...g....aŭ!—ĝi diras, kaj la profesoro restas sola.

La Malproksim-vidilo[redakti]

Sola? jes, sola, se oni povas alskribi solecon al tiu, en kies cerbo tumultego da interplektiĝantaj pensoj traturniĝadas.

Kara leganto, verŝajne vi vidis iam la maron, la vastan, senliman maron, la bluan maron ridetantan en ĝia somera beleco. Ĝi (preskaŭ mi skribis: ŝi) ridetas al vi, elĵetante al vi el sia lazura supraĵo riĉon da oraj lumeretoj, tiel same kiel amrigardetoj el la okuloj de via ĉarmulino; ĝiaj ondetoj plaŭdantaj, tiel same kiel ŝmacetaj kisoj, diradas pri plezuro kaj plena ĝuo sen penso pri la estonteco; la freŝeco ozonplena de ĝiaj saletaj ventetoj similas je la parfumita spiro de l’ amatino via, al vi donante novan vivon kaj forton. Ha! la koketulino! ĝi ne estas ĉiam tiel aminda; kiel la logema virino, ĝi havas siajn kapricojn kaj modojn. Sed ĉu vi iam vidis la vintran maron en ĝia sovaĝeco? Krom tiuj, kiuj malsupreniras al la maro en ŝipoj kaj vidas la mirindaĵojn de l’ profundo, la plejmulto ne konas la maron, kiam decembra uragano levas la akvojn ĉielen. Tiam la ondegoj senĉese sin ĵetadas sur la rokan bordon, ĉasante unu la alian, batante kaj rebatante, sin sursaltante, formanĝante, englutante kun reciproka furiozeco, rulante la ŝtonojn kun terura bruo, disrompante la krutaĵojn, ĝis la akvo dissolviĝas kaj vaporiĝas en ŝprucaĵon kaj ŝaŭmon, nur por tuj rekomenci sian ĉiaman bataladon.

Simila uragano movis la pensojn kaj emociojn de Profesoro Stelverdo ĝis la fundo. Supernaturaj estis egale la eniro kaj eliro de la vizitinto, spite de liaj kvazaŭsciencaj klarigoj. La akademia sereneco ne kutimas renversiĝi per tiaj eksterordinaraĵoj; facile estas kompreni do, ke Profesoro Stelverdo estis superkonfuzita.

Kiel ofte, kiam oni estas en la mezo de gravega kaj urĝa afero, ia bagatelo, ia triviala penso trudas, kaj postulas la atenton. Sir Thomas More, bona kaj justa, mortkondamnita, starante sur la eŝafodo, metante la kapon sur la ŝtipon, demovis sian barbon de sub la kolo, dirante al la ekzekutisto apudstaranta kun la hakilo preta por la mortdononta frapo: «ne dishaku mian barbon; domaĝe estus, ke ĝi difektiĝu, ĉar vere ĝi ne ofendis». Simile, dum la morala renversiĝo de nia profesoro, subita penso trairis tra lian kapon. «Mizerulo!» li ekkriis, «ve al mia angla malfruema saĝo! Jen mirakla vizitanto el ia nekonata lando, kaj mi tute forgesis lin regali. Eĉ mi minacis kaj insultis lin! Kion li pensos pri mi? Ke mi estas sovaĝulo? Ke ni en la dudeka jarcento estis barbaroj sensciaj? Sed ho ve! la bedaŭro estas senutila. Mi nur esperas, ke li konos, ke la ekstrema strangeco de la renkontiĝo konfuzis ĉiujn miajn pensojn kaj senigis min je la plej ordinara ĝentileco. Vere mi nescias, ĉu mi staras surpiede aŭ surkape! Kiam li revenos, mi penos pruvi al li, ke...».

Lia rigardo refalis sur la malproksim-vidilon, kiun ankoraŭ li portis en la mano, kaj la scivolo supervenkis la bedaŭron. «Tio ĉi almenaŭ restarigos mian kredon», li diris, «aŭ male. Mi ĝin ekprovos».

Li almetis la kaŭĉukajn tubojn al la oreloj, trarigardis la vitraĵojn kaj ekfunkciigis la aparaton tiamaniere, ke ĝi iru iom malrapide. Jen, kion li observis.

Antaŭ la okuloj vidiĝas la tuta urbo. Estas kvazaŭ la observanto starus sur altaĵo aŭ eble sur turo. Ha! nun ni povas konjekti, kie ni lokiĝis; certe, sur aerveturilo, rigardantaj la urbon de supre kaj je oportuna proksimeco. Sed kia urbo! Tian Zamenhof mem neniam vidis; li ne rekonus sian naskiĝurbon, la lokon, kie li pasigis siajn knabjarojn; kie li staris silente, senmove, aparte de siaj kunlernantoj, ne partoprenante en iliaj ludoj, tamen sopirante al kunuleco kun ili, doloroj kaj esperoj kontraŭbatalantaj en la koro, turmentate de granda ideo formiĝanta en sia cerbo. Ne, li ne rekonus tiun ĉi urbon, ĉar rusan karakteron ĝi tute ne havas. Oni nescius, ĉu oni estas en Parizo aŭ Bagdado aŭ Valparajzo; la domoj estas konstruitaj laŭ nenia nunekzistanta tipo. Belegaj ili estas, eĉ grandiozaj; gracio kaj daŭreco, arto kaj fortikeco kuniĝas laŭ kunakordaj proporcioj. Koloro, formo kaj materialo, ĉiuj egale perfektaj, kunmiksiĝas por fari ĉarmegan eksteraĵon; kompreneble la arĥitekturistoj zorgis, ke liaj bonegaj konstruaĵoj estu tiel ornamaj kaj taŭgaj interne, kiel estetikaj ekstere. Feliĉuloj, kiuj tie enloĝadas!

Sub la radioj de la norda suno, en la klara frosta aero, ĉio ekbriletas hele. La neĝkovritaj stratoj preskaŭ blindigas nin, tiel blankaj ili estas! La sunlumo rebrilas de miriadoj da glacikristaloj, kiel multego da fajreroj. La malvarma freŝeco de l’ atmosfero saltigas la sangon en la vejnoj, komunikante al ĉiu sentojn plezurajn kaj feliĉajn. En la larĝaj stratoj, lokitaj regule sed por bela efekto, oni vidas amason da homoj, kies gajemaj vizaĝoj elmontras la ĝojon en la koro. Ĉien rapidas glitveturiloj. Ha! ili estas sen ĉevaloj; tra la stratoj ili rapidegas, multe el ili laŭ unu direkto. La veturantoj rigardas per viglaj okuloj la stratnomojn, skribitajn pole kaj Esperante sur la domoj. Jen «Strato Zamenhof»! Ĉu estas eble, ke la Majstro iam loĝis en tiu strato? Ha! jes, sendube! vidu tiun tabuleton:

Tie ĉi naskiĝis, la 15 de Decembro 1859,
Lazaro Ludoviko Zamenhof,
aŭtoro de la lingvo esperanto.
«Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo».

La vera alpilgrimejo! Estas preskaŭ neeble ĝin preterpasi, ĝin forlasi, tiel ĝi altiras al si adoreton. Sed ni ne povas haltadi tie; almovo tra la stratoj al ia centra punkto tiras nin kun si. Ni sekvu ĝin! Piedirantoj, glitveturiloj, aerveturiloj, eĉ kelkaj ĉevalrajdantoj kaj ĉevalveturiloj (tiuj ĉi ŝajnas kuriozaj postvivantoj el la antikveco) kuncentriĝas al la placo. Signalo aŭdiĝas! Rapidu, rapidu, ni estos tro malfruaj! Ĉio estas agemeco, akcelo, eksciteco, konfuzo! Aŭskultu! Forta voĉo sonas, kiel trumpeto; iu kriegas mallongajn ordonojn, klare kaj difine. Tuj la ĥaoso fariĝas ordo. La placo mem pleniĝas per la amaso; sur ĉiu balkono staras multaj atendantoj; ĉia niĉo, kie unu povus trovi lokon, estas okupata. En la aero grandegaj veturiloj larĝigas siajn flugilojn; centope ili sin ordigas tiamaniere, ke ĉiu povas vidi la spektaklon.

Tuj poste, unu el ili malsupreniras. La heraldo ekkriegas; vidu, li uzas specon de megafono. Ĉiu el tiu multego aŭdas perfekte lian voĉon. Li anoncas, ke Aleksandro Romanofo, kies praavoj regnis en tiu ĉi parto da la terglobo, kiam Zamenhof memvole oferis la plej bonajn jarojn el sia vivo por Esperanto, estas speciale delegita por paroli la panegiron.

Nenio, nek uniformo, nek oficsigno, distingigas la oratoron de la cetero de l’ alestantoj; tie li staras, simpla homo, kies meritoj aŭ malmeritoj dependas sole de li mem, de lia kapableco aŭ manko de kapableco. Oni juĝos lin laŭ liaj faroj. En la antaŭparton de la aerŝipo li venas, kaj ekprenante megafonon, li komencas paroli.

La Parolado de Aleksandro Romanofo[redakti]

Hodiaŭ ni festas la naskiĝon de unu el la elektinduloj de la homaro. Antaŭ ducent jaroj, je la 15 de Decembro, 1859, naskiĝis en tiu ĉi urbo Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies statuon mi baldaŭ maltegos.

Al li ni ŝuldas nekalkuleblan ŝuldon; de li ni ricevis senprezan donacon; per li la kapabloj de la homaro netakseble multobliĝis.

La mondo tre bezonis lin; tamen, kiam li sin ekprezentis, tiu sama mondo lin blinde ignoris.

Jes, la mondo tre bezonis lin. Dum la jarcento, antaŭ ol li naskiĝis, la interrilatoj spiritaj, moralaj, materiaj, de homo kun homo, jam multoble kreskis. La relvojoj ŝpinis araneaĵon sur la karto geografia; sur la libervojo de l’ oceano glitis multego da vaporŝipoj; la telegrafo metis zonon ĉirkaŭ la globo, plirapide ol sinjorino surmetas la sian sur la talion. Scienculoj enprofundiĝis en la misterojn de la Naturo, kaj vekis novan inteligentecon. Ĉie kaj ĉien demanda spirito spiris sur la homan animon. La klereco fariĝis komuna akiraĵo. La ordinara homo ne restis plu muta besto, kontenta, se nur oni lin nutris; li postulis nutraĵon por sia intelekto, kaj, sen tio, li rifuzis satiĝi.

Tamen ekzistis barego.

En Eŭropo sola pli ol 250 lingvoj estis parolataj. Unu lingvano ne komprenis la vortojn de alia lingvano. Kiel nun estas ĉe la kanajlaro, en la mezafrika arbarego, en la ĉirkaŭaĵoj de la tibetaj montegoj, tiel same estis tra la mondo, kiam Zamenhof naskiĝis. Lingvo, ĉu parolata, ĉu skribata, estis tiatempe la sola ilo por transdoni la penson, sed tiam ĝi ne havis la kapablon sin transporti trans la malvastajn landlimojn escepte malfacile kaj per la helpo de tradukistoj. Tiel ĉiu nacio loĝadis en izoleco, kaj la pensado restis mallarĝa, malriĉa, mallibera kaj malsana.

Imagu tian aferstaton, kaj komparu ĝin kun la nuna.

Tiam ekaperis fajrero. En la jaro 1887, Zamenhof publikigis sian unuan broŝuron, «Dro Esperanto: Internacia Lingvo». Li kvazaŭĵetis sian idon sur la sensimpatian mondon, dirante: «se mia lingvo estas taŭga, ĝi estu akceptata; se ne, ĝi pereu». Kuraĝo Sparta! Sed la novenaskito nek trompis lian konfidon nek perfidis sian gloran celon. Kiam Volta ekkreis sian elektran fajreron, sendaŭra lumero simila je la fiekbrileto de malseketa alumeto, li ne antaŭvidis la gravegajn rezultatojn defluontajn de sia eltrovo; sed al Zamenhof apartenas la ĉiamlaŭdinda merito, ke li ja sciis, eĉ antaŭ ol li eldonis sian libreton, ke li ekbruligas fajreron, kiu enflamigos, unue la klerulan mondon, kaj poste la tutan homaron. Ne nur elpensinto estis li; li estis profeto, kiu neniam dubas, ke lia antaŭdiro nepre efektiviĝos. «Venos iam la tempo», li diris tute sen fanfarono, «kiam Esperanto fariĝos posedaĵo de la tuta homaro».

Sed Esperanto ne venkis la mondon ĉe la unua bato. Longa batalado sekvis kontraŭ ignoreco, inercio kaj apatio. Per sia merito sole, Esperanto altiris al si aliĝanton post aliĝanto; ĝi supersaltis la landlimojn de sia patrujo; ĝi transpasis trans la marojn. Paŝo post paŝo, ĝi atingis la popolamason; en surprizo, la simpla regnano ektrovis, ke li estas ne nur naciano, sed homarano. La okuloj de la kompreno malfermiĝis. Baldaŭ, la popolamaso en unu lando kuniĝis kun siaj kunuloj en la aliaj, kaj, ĉar Esperanto jam ilin edukadis, jam levis ilian moralon, ili ne kuniĝis por malbonaj celoj. Tion ĉi la naciestroj notis; la influo de la vekitaj popoloj sin sentigis antaŭ la trono, ĉe la katedro, en la parlamentejo. Esperanto jam eniris en la lernejojn, kaj baldaŭ la edukado unuformiĝis; oni fondis centran, internacian edukadan estraron, kiu speciale zorgis pri la plej inteligentaj studentoj de ĉiuj landoj. Per tio, la scienco antaŭeniris paŝege, salte. La efikeco de la jam de longe elpensita senfadena telefono kreskis multe per la malproksim-vidilo; oni plibonigis la aerveturilon, kaj ĝi fariĝis praktika kaj rapidega transportilo. Pro la komuna alproksimiĝo de la nacioj, rezultis, ke la leĝaroj de la diversaj landoj kunsimiliĝis; por tio, oni bezonis centran internacian regadon. La bezono naskis la rimedon. Konsekvence, la armeo kaj militŝiparo fariĝis senutilaj. Dume tiuj, kiujn la Eŭropanoj malestime nomadis nigruloj, flavuloj, imitis la bonan ekzemplon; multe da ili, ĉiam pacemaj, se oni ne ilin incitas, superis la blankulojn, kaj volonte demetante armilojn ili elsekvadis pacajn okupadojn.

Tiu ĉi akceliĝo de homa pensado kaŭzis naturan sed flankan efekton. La opinioj kreskadis, ke akiradi posedaĵojn ne estas la ĉefa homa celo, ke la plej ŝatinda rekompenco al la laboro ne estas ĝia materia rezultato, sed la konscieco pri devo deve plenumita. La registaroj prenis sur sin la zorgadon pri la reala komforteco de la regatoj; al neniu mankis nutraĵo, vesto aŭ loĝejo: ĉiu ricevis konvenan edukadon proporcie laŭ sia natura kapablo. Altranga aŭ riĉa malsaĝulo ne suĉis plu la fruktojn de la laboro de la malriĉaj kaj la malfeliĉaj. La ŝtato taksis la valoron de ĉies servoj kaj laboroj; ĝi komencis konton en la nomo de ĉiu regato, debitante la koston de la subtenado al tiu konto, kaj kreditante la taksitajn servojn. Tiel la mono, oftege radiko de malbono, perdis multe da sia potenco, kaj avareco kaj avideco sin kaŝis sub malestimon.

Grado post grado, la centra regado ensorbis la naciajn registarojn; krom kelkaj izolaj kaj nefruktoportaj partoj, la tuta terglobo fariĝis unuiĝo de nacioj jam ne plu interbatalantaj. En unu vorto, la tuta plataĵo de la homa intelekteco leviĝis. En la fruaj tagoj de la civilizacio, unue la familio sin organizis; poste la gento; fine, per Esperanto, la homaro alprenis por sia devizo la vortojn «unu por ĉiuj, ĉiuj por unu», kaj anstataŭ la fierdiro «civis romanus sum», oni diris kun egala fiereco «mi estas homo».

Religia pensado fariĝis tute libera, kaj ĉiaj sektoj baldaŭ trovis komunan fundamenton, nome la eternaj principoj de l’ Amo kaj Devo.

Kompato kaj vero ja sin renkontis; justeco kaj paco ja kisis unu la alian.

Ĉio tio ĉi estas historiaj faktoj, kiujn vi ja konas; sed rigardu la konkludon. Ĉion tion ĉi Esperanto igis ebla, ĉar ĝi, kaj nenio alia, detruis la baregon. Tio estas la ŝuldo, kiun ni ŝuldas al Esperanto; tio estas la neesprimebla merito de ĝia genia elpensinto. Li sukcesis, kie ĉiu alia maltrafis. Li trovis pasejon inter montaro ĝis tiam nesuperebla; li trovis la vojon, per kiu ni, liaj posteuloj, iras trankvile al la fina celo.

Sed mi konas la karakteron de tiu ĉi modesta glorindulo, se Zamenhof mem povus ĉeesti kun ni hodiaŭ, jen tio, kion li dirus:—«Ne trograndigu mian parton en la progresado de la mondo. Mi estas nur ero en la ĉeno de la disvolviĝo de la homaro; ĉeno, kiu komenciĝis antaŭ la historio; ĉeno, kies etendo estas senfina kaj nedifinebla. Periodo povos alveni, kiam mia elpensaĵo eluziĝos. Eĉ nun eksignoj pri tio ne mankas. Eĉ nun kelkaj el vi povas transdoni kaj ricevi pensojn senlingve, senparole. Ĉio pereas kaj forpasas. La komuna sorto falos sur Esperanton. Kial do trograndigi mian rolon?»

Trograndigi? Ne estas eble trograndigi lian rolon; por tio vortoj mankas. Sed ni gloregigas lian nomon, kaj niaj posteuloj en tio ĉi nian agon por ĉiam aprobos pro tio, ke—oni povas preskaŭ citi la vortojn de li mem skribitajn—ni gloregigas lian nomon, pro tio, ke en la mondon li venigis novan senton; malamikecon de la nacioj li faligis; li fortikigis la amon al frateco kaj la justeco inter ĉiuj popoloj, kaj la popoloj fariĝis unu granda rondo familia; li faris la mondon feliĉa.

Li faris la mondon feliĉa! La bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝis!

Li faris la mondon feliĉa! Tiujn vortojn vi tuj vidos neelstrekeble enĉizitajn en la nepereigebla bronzo de la piedestalo de tiu ĉi statuo. En la dek-naŭa jarcento Doktoro Esperanto skribis «ni faros la mondon feliĉa»; hodiaŭ, por ke la homaro ne forgesu sian ŝuldon, lia monumento, por lia ĉiama gloro, proklamas:

«Li faris la mondon feliĉa».

La Plenumo[redakti]

La parolado finiĝis kaj tuj mistera muziko aŭdiĝis; kvazaŭĉiela ĥoro ekkantis; ensorĉa melodio flosis tra la aero. Malrapide, dolĉe defalis la tegaĵoj kaj ekaperis kvazaŭvivanta statuo de la Majstro. Ne el malvarma blanka marmoro, ne el malmola kruela bronzo; tie staris ŝajne la homo mem, kiun ĉiu bona Esperantisto amas, kies trajtojn li fidele konservas en sia memoro, kies vortojn li trezorumas en sia koro. La majstro, profeto, pastro kaj amiko!

Tiam la tono de la muziko ŝanĝiĝis; komence, nelaŭta kaj funebra, kiel la ekĝemeto de perdita animo; poste, penanta kaj baraktanta, ĝi reprezentas akran militadon kontraŭ supernombra malamiko; jen noteto de venko eksonas, sin ripetas, ripetadas, kreskas, kreskadas, ĝis ĝi fariĝas ario de plenumita triumfo, kaj fine eksplodas en sonorega, ĝojega tumulto de harmoniaj sonoj.

Nenia aplaŭdo, nenia kriego, nenia ekstera signo de emocio; silento, pli elokventa ol ia ajn esprimo, sekvis. Profunde en la koro, interne en la kaŝejo de l’ animo, tremeta emocio agitis la ĉeestantojn.

Kvankam malheligita de la meĥanika aparato, kiun Profesoro Stelverdo uzis, la sensacio de tiu sceno lin trafis, lin frapis muta. Neniam li revidos similan apoteozon. Ĝis la tago de lia morto tiu memoro senvelke vivados.

El manoj li ellasis la malproksim-vidilon; sur la plankon ĝi falis. Tion li ne rimarkis; liaj tutaj pensoj kuncentriĝis al la ĵus vidita sceno. Kvazaŭ revante, li refalis sur la brakseĝon, dirante preskaŭ neaŭdeble: «Nun mi povas pace morti; mi ja vidis la plenumon».

John Ellis.

Piednotoj[redakti]

  1. Tre konata astronomiisto, kiu kolektis informojn pri «la nekonata mondo».
  2. Gloraj verkistoj anglaj, kiuj floradis dum la reĝinado de Victoria.
  3. La anoj de Unuigitaj Ŝtatoj en Norda-Ameriko.