Laŭroj/Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo

El Vikifontaro
La statuo de Zamenhof Indekso : Laŭroj
Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo
Koboldoj


TRIA MENCIO
Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo


Tiam, en la jaro 1868, mi estis juna, dekdujara knabeto. Miaj gepatroj, terkulturistoj, loĝadis en malgranda vilaĝo, proksime de la rivero Doubs, en la samnoma departemento. En ĉi tiu parto de Francujo, la plej multaj vilaĝanoj estas ne nur plugistoj, sed ankaŭ vinberistoj, kaj tie ĉi eble, ankoraŭ pli ol en alia ajn provinco, oni estas prava diri pri la franca kampisto, ke li estas ekstreme laborema kaj ŝparema.

Al mi, infano, la kampara vivado tre plaĉis, kaj nun mi volonte redirus laŭ la latina poeto: O fortunatos nimium, sua si bona norint, agricolas! Sed mi devas konfesi, ke la tuta laboro mia konsistis en tio, ke mi iom helpis mian patrinon en sia modesta mastrumado, kaj ke mi plej ofte kuris kaj libere vagis ĉirkaŭe sur la kampoj kaj herbejoj. Kun aliaj bubetoj de la vilaĝo, jen ni nin banis aŭ fiŝkaptis en la rivero, jen ni elnestigis birdidojn,—knaboj estas senkompataj,—jen ni iris en arbaron, kolekti frambojn, fragojn aŭ avelojn. Vere feliĉa tempo!

Mi tamen rapidas aldiri, ke tian sovaĝan vivadon mi nur ĝuis dum la interklasa tempo. Mia patro, kvankam malmulte klera, tre ŝatis la sciencon kaj ne permesis, ke mi perdu mian tempon; tial mi neniam forestis sennecese de la klaso.

En tiu tempo, sub la regado de la imperiestro Napoleono III, la publika instruado ne estis tiel progresinta, kiel nun, dank’ al la Respubliko: la gepatroj ne ĉiam volonte sendis siajn infanojn en la lernejon, precipe pro tio, ke ili devis pagi la sumon da 12 frankoj jare, kaj tiu malalta prezo tamen estis ofte eĉ tro granda por malriĉaj plugistoj. Mi enfine ankoraŭ aldonos, ke la nun rakontota historio okazas en la monato Aŭgusto, la lastan tagon de la instrujaro.

Tiun tagon posttagmeze mi do iris, kiel kutime, en la lernejon; sed, ĉar estis la sezono de la grenrikolto, la pli granda parto de la lernantoj troviĝis sur la kamparo, kaj ni ne estis multaj je la unua horo antaŭ la komunuma domo, kie ni ludis, antaŭ ol eniri. La lernejestro kutime ne alvokis nin, kaj ni iris mem, sen tamburo nek sonorilo, en la klasoĉambron, por relegi niajn lecionojn. Sed, ĉi tiun fojon, ni ja ne pensis pri la lecionoj, kaj ni ludis plu kaj plu; ni ankaŭ ne atentis la horon: neniu el ni kompreneble posedis poŝhorloĝeton kaj la antikva turo de la vilaĝa preĝejo ankaŭ ne surhavis horloĝon; sed, kvankam ni iom konsciis, ke la unua, t. e. la horo de la eniro, jam estas preterpasinta, ni tamen daŭre amuziĝis, sen riproĉo de konscienco, ĉar nia instruisto ankoraŭ ne estis en la klaso. Li troviĝis efektive en sia loĝejo sur la supra etaĝo, kie li tagmanĝis kun kolegoj. Kompreneble ni ne plendis pro tiu prokrasto, ni male konstatis kun plezuro, ke nia paŭzo longtempe daŭras.

Jam estis la dua proksimume, kaj neniu el ni intencis eniri en la lernejon, nek reiri domen; ni ĉiam ĝoje distriĝis kaj ludadis sur la korto, kiam subite aperis bele vestita sinjoro antaŭ nia modesta instruejo. Lian Moŝton ni admiris kun lia luksa, cilindra silkĉapelo kaj lia nigra somersurtuto: tian grandsinjoron ni malofte vidis en nia dezerta vilaĝo. Sed ni lin ankoraŭ pli admiris, kiam ni eksciis, ke li estas la akademia inspektoro de Besançon, la ĉefurbo de nia departemento.

—Ĉu estas nun la horo de la paŭzo?—li diris;—kial vi ne estas en la lernejo?

—La instruisto nin ne alvokis ĝis nun,—ni respondis,—kaj ni amuziĝas tie ĉi en la korto.

—Kie do li estas, via lernejestro?

—Li ankoraŭ tagmanĝas sur la supra etaĝo kun amikoj.

Nia lernoĉambro troviĝis sur la teretaĝo kaj la inspektoro, kiu jam staris en la pordo, subite ekvidis, ke li povos fari ian malican surprizon al sia subulo, kiu tiel malfruas por alveni en la lernejon, kaj ridetante li igis nin senbrue eniri en la klasoĉambron.

Ni tuj okupis niajn kutimajn sidlokojn sur la benkoj, kaj ni profunde silentiĝis, tiel, ke super niaj kapoj, oni povis iom aŭdi la babiladon kaj ridadon de la ĝojaj drinkantoj. La tuta lernantaro konsistis el 12 knaboj kaj 14 knabinoj, ĉar tiam en malgrandaj vilaĝoj oni instruis la infanojn de l’ ambaŭ seksoj en unu sama ĉambro: unuj sidis dekstre, la aliaj maldekstre kaj en la mezo staris la katedro de la lernejestro.

Ĉi tie sidiĝis la inspektoro, dirante:

—Infanoj miaj, ĉar via instruisto ne ankoraŭ alvenis, mi tuj volas komenci sen li la inspektadon kaj demandi vin pri tio, kion vi lernis.

Mi antaŭe devas diri, ke en tiu epoko la lernado de la kateĥismo kaj de la Sankta Historio estis tre grava afero; en ĉiu vilaĝo la instruisto estis kvazaŭ la helpanto de la pastro kaj tiu ĉi ofte ripetis al ni: «Kion signifas la homa scienco kompare kun la Dia? kion servos al vi ĉiuj trezoroj surteraj, se vi ne savos vian animon.» Oni do ne miros, ke la inspektoro komencis sian ekzamenon per la Sankta Skribo.

—Ci nigruleto!—li diris alparolante iun knabon,—rakontu al mi la historion de Jozefo.

Nia nigrulo konis la tutan, longan historion kaj, kvankam iom balbutante, li brave rakontis, kiel kaj kial Jakobo pli amis Jozefon, ol siajn ceterajn filojn; kiel la fratoj fariĝis ĵaluzaj kaj enviemaj; kiel ili vendis la malfeliĉan Jozefon kiel sklavon al Ismaelidaj pretermigrantoj; kiel li fariĝis la ĉefministro de Egiptujo, kaj kiel li fine venigis la maljunan patron kaj sian tutan familion al la reĝa kortego.

—Bone, bone!—diris la inspektoro,—mi cin komplimentas, knabeto; ci meritas bonan noton.

—Nun ci, la dikkapulo!—li diris; (la dikkapulo, ĝi estis mi),—ĉu ci bone scias la kateĥismon? Nu! diru: Kiuj estas la anĝeloj?

—La anĝeloj,—mi respondis unutone,—estas la servistoj de Dio, kiu ilin sendas de la ĉielo sur la teron, por komuniki Liajn ordonojn al la homoj.

—Kio estas la infero?

—La infero estas la loko, kie troviĝas la demonoj, kaj kien iras la pekuloj post sia morto, por tie suferi dum la tuta eterneco.

—Bone! perfekte!

Li ankaŭ demandis min kaj aliajn pri la sep sakramentoj, pri la sep ĉefaj pekoj, pri la diaj kaj ekleziaj ordonoj, k.t.p., kaj la respondoj estis kontentigaj. Nian kateĥismon efektive ni bone konis: ĉiun tagon ni lernis unu ĉapitron en la lernejo kaj la sekvantan dimanĉon dum la meso, la pastro, el sia predika katedro, pridemandis nin publike. Tial la inspektoro devis interne konfesi, ke nia estro, kvankam li nun iom diboĉas super ni, nin tamen bone instruas.

—Kaj ci, la blonda knabineto tie!—demandis plue la inspektoro iun beletan, bluokulan knabinon;—kiel ci nomiĝas?

—Paŭlino G...,—ŝi respondis.

—Nu! diru al mi, kian finiĝon ricevas la substantivoj en la multenombro?

—Oni formas,—ŝi respondis,—la multenombron ĉe la substantivoj, aldonante la literon s al la ununombro. La nomoj, kiuj finiĝas per s, xz, ne ŝanĝiĝas en la multenombro; tiuj nomoj, kiuj finiĝas per alail ŝanĝas sian finiĝon en ; la nomoj per ou, au, eu... —; tion scias la bedaŭrindaj infanoj, kiuj lernas la francan gramatikon. Ho Dio! ĝi ne similas la esperantan! Tial la inspektoro aŭdis kun miro nian knabinon eldiri parkere kaj senerare ne nur la ĝeneralan regulon, sed ankaŭ la esceptojn kun multe da ekzemploj.

Li demandis nin ankaŭ pri la geografio, la historio de Francujo, la aritmetiko kaj.... nia instruisto ankoraŭ ne venis en la klason. Tamen la inspektoro tute ne perdis la paciencon; li ĉiam atendis malice la alvenon de sia subulo kaj ĝojis interne, pensante pri la baldaŭa surprizo.

Li sekve daŭrigis sian inspektadon: li trarigardis la kajerojn, librojn, skribaĵojn kaj fine, por iom distriĝi, li alparolis la plej junajn gelernantojn kaj demandis iun ŝerceme:

—Ĉu ci povas diri al mi, kiu estas la patro de la Jakobidoj?

—Abrahamo;—estis la respondo.

—Kiom faras 20 minus 20?—Li demandis iun alian; kaj, ĉar tiu ĉi silentis:

—Nu, se ci havus en cia poŝo 20 frankojn, kaj se ci ilin perdus, kion ci havus tiam en cia poŝo?

—Mi havus truon,—respondis la infano.

—Jen bonega, trafa respondo. Diru nun: 7 paseroj sidas sur arbo; alvenas ĉasisto, kiu morte pafas tri el ili, kiom da birdoj nun sidas ankoraŭ sur la arbo?

La juna lernanto kompreneble tuj respondis 4; sed mi levis la manon, dirante:

—Ne, ne; Sinjor’ Inspektoro; nenia birdo plu restas sur la arbo, ĉar la netrafitaj tuj forflugas.

—Jes, bone; estas ĝuste. Nun,—pludiris la inspektoro,—ĉar ci estas tiel sagaca kalkulisto, ci ankoraŭ devas solvi la jenan problemon. Iru al la tabulo kaj skribu: Ia ŝipo estas longa je 60 metroj, larĝa je 15 metroj kaj profunda je 10 metroj; ĝia plej granda masto estas alta je 20 metroj. Kioman aĝon havas la ŝipkapitano?

La inspektoro ridetis, sed mi serioze tuj respondis:

—Sinjor’ Inspektoro; inter la amplekso de la ŝipo kaj la aĝo de ĝia kapitano ekzistas nenia rilato; la problemo estas nesolvebla.

—Jes, evidente. Kian metion havas cia patro?

—Li estas terkulturisto kaj ankaŭ ŝtonĉizisto.

—Kiomjara ci estas?

—12-jara.

—Kian profesion ci volas elekti?

—Mi ne scias, sed miaj gepatroj intencas min sendi la proksiman jaron en duagradan lernejon.

—Bone, ci certe fariĝos lerta matematikisto, kaj kiam ci estonte lernos la regulon de la algebra multipliko, ci rememoros pri mi pro la sekvanta komparo, kiun mi mem eltrovis:

plus × plus = plus: la amikoj de niaj amikoj estas niaj amikoj;
plus × minus = minus: la amikoj de niaj malamikoj estas niaj malamikoj;
minus × plus = minus: la malamikoj de niaj amikoj estas niaj malamikoj;
minus × minus = plus: la malamikoj de niaj malamikoj estas niaj amikoj.

Dirinte tiun aferon memorindan, Lia Inspektora Moŝto tiris el la veŝtpoŝo sian belan oran horloĝeton:

—Ho Dio!—li ekkriis surprize—estas jam la tria pretere kaj mia homo ankoraŭ ne venas de supre; mi volas tuj fini ĉi tiun aferon. Nun, karaj infanoj, estas sufiĉe por hodiaŭ, la klaso estas finita. Mi faras vin liberaj de nun, kaj eliru tuj rekte al via familio. Ĝis revido kaj feliĉan libertempon!

Ni silente eliris; tamen la lignaj ŝuoj, kiujn ni portis tiutempe, faris sufiĉe da bruo, por ke oni nin aŭdu el la unua etaĝo, kaj efektive nia instruisto el sia fenestro vidis nin forirantaj. Li tute ne realvokis nin, li male diris al siaj kolegoj:

—Ha! vidu tiujn karajn infanojn! ili estas pravaj; ili nun foriras de si mem antaŭ la kvara horo; en tiu ĉi lasta tago de la instrujaro mi ne mallaŭdos, nek tenos ilin. Ni ankaŭ, karaj amikoj, povas sekve iom eliri sur la kamparon kaj promeni fumante nian cigaron.

Ili do sin pretigis por foriri; dume nia Inspektoro restis tute sola en la klaso, ekzamenante nun la registrojn de la lernejestro. Enfine ĉi tiu kaj liaj ambaŭ kunuloj ekbruis sur la ŝtuparo. Per Dio! ili ne suspektas la proksiman ĉeeston de la superulo, kiu nun klare aŭdas iliajn voĉojn kaj paŝojn. Lia koro iom batas kaj li ridetas ĉe la penso, ke nun....

Sed ho ve! nun la instruisto forlasis la koridoron kaj tute forgesis reeniri en la apudan klason por vidi, ĉu ĉio estas en ordo, aŭ ĉu almenaŭ neniu infano enrestas: nenion aŭdante, nenion suspektante, li trankvile ŝlosis la pordon de la domo kaj foriris kun siaj kolegoj.

Vi eble nun pensas, kara leganto, pri la itala sentenco: Se non è vero, è ben trovato (se tio ne estas vera, ĝi estas bone elpensita), sed mi vin certigas, ke ĉi tiu historieto estas entute vera, kaj ke nia Inspektora Moŝto nun estas reale enfermita kaj ensloŝita en la klasoĉambro.

Surprizite, li komence ne sciis, kion fari; kelkaj minutoj pasis, kaj li sin demandis, ĉu li ne alvokos la forirantojn; sed tio estus vana, ili estis jam malproksime, aŭ ĉu li ne krios por helpo; sed tio estus ja tro ridinda. Fine li malfermis unu fenestron kaj vidis, ke ĝi ne estas tre alta, du metrojn proksimume; sed sube troviĝis bedaŭrinde profunda kelŝtuparo; tial li ne povis sin lasi sendanĝere elgliti malsupren ĝis tiu ŝtuparo. Ŝajnis al li pli oportune salti trans la kavernan ŝtuparon, larĝan je du metroj. Kaj, ĉar neceso fariĝas leĝo, li elektis ĉi tiun lastan manieron por sin savi.

Preninte la seĝon de la instruisto el la katedro, li sin levis sur la malsupran randon de la fenestro, kaj, kaptinte sian belan silkĉapelon en la dekstran manon, li vive eksaltis el la fenestro kaj refalis feliĉe trans la ŝtuparo en la ĝardenon. Jen li estas ekster la domo. Dum kelkaj momentoj li pensis pri tio, kion li devas fari? Ĉu li reiros en la ĉefurbon, nenion dirinte pri la afero? Ne, certe ne; li volas havi atestantojn en la komunumo mem kaj rakonti la aventuron, por ke oni povu iom ridi kaj hontigi la instruiston.

Li do forlasis la ĝardenon, kaj sur la strato li demandis iun plugiston, kiu revenis el la kampoj, pri la loĝejo de la vilaĝestro. Ĉi tiu estis mia propra onklo kaj loĝis apud nia domo. La inspektoro rakontis al li sian tutan aventuron kun la lernejestro: la unuan parton de la historio mi jam bone konis, sed mi neniel estus suspektinta la duan, nome, la enŝlosiĝon de la inspektoro.

—Ha jes!—ekkriis mia onklo, ridante el plena gorĝo,—mi ĵus vidis la tri sinjorojn preteriri sur la strato; nia instruisto estis kun siaj du kolegoj, la lernejestroj de B... kaj de M... (najbaraj vilaĝoj):

—Kio!—rediris la inspektoro,—la instruistoj de B... kaj de M... troviĝis kun li; estis ili, kiuj, kun li, festenis sur la supra etaĝo! La afero estas kurioza: mi ja kaptis tri birdojn kune en la sama nesto.

Mia onklo tuj komprenis, ke li iom senpripense parolis; pro tio, akompanante la inspektoron al la stacidomo, li volis plej eble rebonigi la aferon, kaj almenaŭ iom senkulpigi nian instruiston. Konsekvence li petis la inspektoron, ke li bonvolu esti indulgema.

—Vi scias,—li diris,—ke nia instruisto estas tre juna; nur antaŭ du jaroj li eliris el la Normala Lernejo kaj li estas apenaŭ dudek-trijara. Kutime li ja estas fervora kaj laborema, lia hodiaŭa kulpo estas escepto, kaj al junuloj oni devas multon pardoni. Mi tial insiste petas, ke vi lin ne eksigu aŭ forsendu en alian postenon, tiom pli, ke, de mia parto, mi estos kontenta eviti skandalon en mia komunumo.

La inspektoro tion promesis al mia onklo.

—Sed kondiĉe,—li aldiris,—ke la tri kulpuloj venos morgaŭ Besançon’on ĉe min, por ricevi mallaŭdon certe merititan.

Vespere, kiam mi raportis la aventuron al miaj gepatroj, ili ankaŭ kompreneble ekridis; sed mia patro baldaŭ aldiris plej serioze:

—La bubo estas nun 12-jara, li ne plu reiros en nian lernejon; post la somerlibertempo ni lin sendos en la urban liceon.

Kaj tia estis mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo, kiun mi, la kvindekjarulo, neniam forgesis.

Herman Boucon.