Saltu al enhavo

La ĉiela bluo

El Vikifontaro
La ĉiela bluo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Lingvo Internacia - 1 februaro 1905.pdf/1 atakis ĉiujn problemojn. Li aljuĝis tiun ĉi koloron al miksiĝo de blanka suna lumo, resendata de superaj tavoloj de l’aero, kun la densega nigraĵo de la netrapenetrebla spaco.

Granda Newton siavice priinteresiĝis. Laŭ lia opinio, la koloro de la ĉielo devenus de rebrilo de suna lumo ĉe akvogutetoj entenataj en aero.

Certe alloga estis tiu ĉi teorio. Sed alia scienculo, Clausius, renversis ĝin en 1847-a jaro. Tiu ĉi kalkululo rimarkis, ke se l’aero estus plenigita per akvobuletoj, la optikaj aparatoj ilin treege dikigus kaj montrus al ni en la spaco aregojn da sunoj !

En 1869-a jaro, Tyndall elmetis komprenon pli ĝustan kaj apogatan sur fenomenoj nomataj «polarizo de la lumo» kaj «ilumino de la vaporoj».

Aliaj serĉuloj alskribis la kolorecon al transsendiĝo de sunaj vibroj tra la polvoriĉaĵo formata de nia atmosfero. Efektive, estas okulvidebla, ke Tero, kiel aliaj ĉielaj korpoj, rondiras kaj promenas tra polvonubo devenanta de ĝia dispecetiĝo kaj senĉesa balaiĝo de ventoj. Eble, eĉ kredinde, Suno, nia suno, elsendas radiojn Röntgen‘ajn, nigrajn vibraĵojn, kiuj rompiĝante tra la polvoturnaĵo, elvokus ĉe niaj okuloj pro nesciata kaŭzo, impreson de blueco.

Proksimume tiel, kun multe da apudaj, implikaj kaj malnetaj sciencaj konsideroj, la «polvistoj» klarigas la bluecon de la ĉielo.

Sed ekzistas ankaŭ «kontraŭpolvistoj» kiuj tute ne tion ĉi konsentas. S-ro W. Spring, profesoro en la Lieĝa Universitato, resumis iliajn argumentojn ĉe kongreso de la Svisa Societo de Naturaj Sciencoj.

Laŭ S-ro Spring, polvoj malheligas la brilon de l’bluo anstataŭ ĝin elvoki : ju malpli estus polvoj ĉe la rigarda direkto, des pli blua aperus la ĉielo. Ĝi estas teorio, «pri pureco» tre logika, se — irante de la simplo al la malsimplo — oni taksas la fenomenojn larĝege okazantajn en la spaco komparante ilin kun tiuj, malgrandegaj kaj malnoblaj, okazantaj en niaj surteraj loĝejoj, kiam, en puriga celo, ni tie faras tro multe da balailbatoj.

La lieĝa scienculo eldiras do, ke ĉiuj bluaj ŝajnaĵoj observataj de ni estas klarigeblaj kaj eĉ kalkuleblaj matematike, se ni atentas la solan aĵon « fluidan oksigenon ».

Efektive, oni antaŭ nelonge prosperis industrie fluidigi la aeron.

Sed, kiam tia ĉi aero, elfluas, transverŝiĝas en la fabrikaj aparatoj, ĝi aperas, kiel havanta belegan bluegan koloron, kapablan ĝojigi ĉiujn pentristojn kaj revivigi ĉiujn poetojn. Oni do povas demandi, ĉu tiaj polveroj, kiaj estas en la spaco, Tero kaj ceteraj planedoj, ne estus ĉirkaŭataj de bulforma atmosfero, kiu ebligus ilian naĝadon en ĉiela oceano da bluega fluida oksigeno aŭ aero?

Fenomeno nomata de fizikistoj « kalefacio » liveras ĉirkaŭecan figuron por tiu ĉi supozo. Se oni ĵetas akvoguton sur ruĝigitan metalplataĵon, anstataŭ subite disvaporiĝi, la guto buliĝas, turniĝas rapidege super la plataĵo, de kiu ĝi estas apartigata per gasa ujo elasta kaj ŝirmema : ĝi estas en stato « kugloforma ». Se la metalo malvarmiĝas, kuntuŝo fariĝas kun la fluidaĵo, la kugloformeco malaperas kaj la bulo eksplodas.

En ĉiu akvoguto certe estas mikroboj, « malgrandeguloj ». Imagu ni, ke ili havas prudenton. Dum la tempo — longa por ili — kiam la guto turnegiĝis super la varmaĵo, ili vivis en sia disstreĉita atmosfero kaj eble multegiĝis ; ili ekvidis la ruĝecon de la metala plataĵo, kaj nomis ĝin « sia suno »! kaj ĉio daŭris unu momenton, sed tiu ĉi momento ŝajnis esti jarcentoj por tiuj malgrandeguloj, kiuj ĝin mezuris laŭ horloĝo de sia mallongega ekzisto. Post ĉeso de la kalefacio, la guto tuŝis la varman plataĵon, disrompiĝis, malaperis, kaj la mikroboj disiĝis tra la spaco, eble sin demandanta: «kial nia ĉielo estas blua?» Ni estos tie por respondi al ili: sed kiam ni metas la saman demandon al ni mem, ankaŭ malgrandeguloj, kiu respondos?

Nesciulo