La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Ĉapitro 1

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Enhavo Indekso : La Aventuroj de Alicio en Mirlando
de Lewis Carroll
Tradukita de E. L. Kearney
Mirinda Falego!
Ĉapitro 2
Aŭskultu tiun-ĉi tekston (helpo | legi priskribon aŭ elŝuti)
Ĉapitro 1
Mirinda Falego!

Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek de­segnojn nek konversaciojn, kaj “por kio utilas libro,” pensis ŝi, “enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?” Ŝi do ekpripensis—ne tre vigle ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema—ĉu la plezuro fari ĉenon el lekan­tetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj.

Tio ja ne estis tre mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon dir­anta al si:—

“Ho, ve! mi malfruos!”

(Kiam poste ŝi pripensadis la aferon, ŝajnis al 2ŝi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, ĝi ŝajnis al ŝi tute ordinara.)

Tamen, kiam la kuniklo el sia veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj, rigardinte ĝin, tuj plira­pidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, ĉar subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kiu havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon. La scivolemo en ŝi ekflamiĝis! Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin.

Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton.

La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj, kondukis rekte antaŭen, same kiel fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis malsupren kaj fariĝis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceliĝi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton.

Mi ĵus diris “tre profundan.” Nu, aŭ la ŝakto estis efektive tre profunda, aŭ ŝi falis tre mal­rapide; ĉar dum la daŭro de tiu stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile ĉirkaŭ­rigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, ŝi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar estis tie tro mallume. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ, tie ĉi kaj tie, 3ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon.

De unu el la bretoj, Alicio, falante tra la ŝakto, deprenis marmeladujon.

“Nu,” pensis Alicio, “kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, eĉ pri falo de l’ supro ĝis malsupro de l’ ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos eĉ de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon.” (Tion oni povas kredi.)

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Ĉu neniam la falo finiĝos? “Mi volus scii,” diris ŝi laŭte, “kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj.” (Alicio jam antaŭe lernis en la lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro manko da aŭskul­tantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) “Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon aŭ longitudon mi penetris? 4(Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn.)

Post ne longe ŝi rekomencis:—“Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kap­malsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj.” (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris aŭskultantojn); “mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ Aŭstralio?’” (Ŝi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klin­saluti falante tra l’ aero. Ĉu vi povus tion fari?) “Sed ŝi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan.”

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: “Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min.” (Dajna estas ŝia kato.) “Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. Dajna, vi karul’, ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?’” Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—“Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?” kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe “Ĉu 5katojn manĝas vespertoj?” (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun “ĉuon” ŝi esprimis.) Ŝi sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en mano kun Dajna kaj diras al ŝi tre solene:—“Dajna, vi diru al mi la veron; ĉu iam vi manĝis vesperton?” kiam (ho, la sur­prizego!) subite ŝi falis plomp! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finiĝis!

Pro la folioj ŝi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn ŝi rigardis supren. Super la kapo ĉio estis malluma, sed rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ĝi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte eĉ unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, “se mi malfruos, ĉielo savu miajn orelojn!”

En tiu momento ŝi estis preskaŭ apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj ŝi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj. Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj de­mandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon.

6Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj mal­antaŭ la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis.

Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ĝi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la kori­doreto—en—la plej belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel ŝi sopiris eliĝi tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolĉaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ la kapon! “Kaj eĉ se la kapo bone trairus,” ekpensis nia kom­patinda Alicio, “tre malmulte utilus tio sen la ŝultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopiĝi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?” Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaŭ nenio. Kompreneble neniel utilus staradi ĉe la pordeto, sekve ŝi reiris al la tablo 7kun la ekespero trovi sur ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi trovis sur ĝi boteleton (“kiu certege ne kuŝis tie antaŭe,” diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.

“Tre facile estas diri ‘Trinku min’” pensis la saĝulineto, “sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per ‘veneno.’” Ĉar ŝi ja antaŭe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per ‘veneno,’ preskaŭ certe estas ke pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon.

Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni ne markis per ‘veneno’, Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. “Ja, tre bongusta ĝi estas,” diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj 8rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis!)

De Alice's Abenteuer im Wunderland Carroll pic stars.jpg

“Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopiĝas!” Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, “ĉar”—diris ŝi—“povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?” Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin!

Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris.

La vitra tablo.

“Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere,9diris al si Alicio tre severe. “Mi ordonas al vi tuj ĉesi la ploron.” Ŝi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ la konsilo!) kaj kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis plori; kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi estas du personoj.) “Sed tiu ŝajnigo ne utilus nun”—ŝi malĝoje ekpensis—“ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe por fari eĉ unu respektindan personon!”

Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis sur vitran skato­leton, kiu kuŝas sub la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: “Manĝu Min.”

“Nu,” diris Alicio, “mi vin manĝos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se nur okazos tio, ne tre gravas la kielo.” Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko dirante al si “Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?” kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin la konstato ke ŝi restas konstante samalta. Kiam oni manĝas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese 10kiam okazis nur ordinaraĵoj. Do, por ion okazigi, ŝi laboradis per la dentoj ĝis de la kuko neniom restis.

De Alice's Abenteuer im Wunderland Carroll pic stars.jpg