La Botistoj/Akto kvina

El Vikifontaro
Tradukita de Hilma Hall
(p. 114-138)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l’ dometo estas tablo, sur kiu vidiĝas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero. Malantaŭe vidiĝas pinarbaro.—TOBIO kaj ZEBEDEO venas el maldekstre.)

TOBIO. Ĉu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj eĉ ekstere sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraŭ aperas ĉe ŝi, ĉar en sia juneco ŝi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Ŝi tre plaĉis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam eĉ ili devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino ŝi estis. Ni interkonatiĝis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco profundiĝis pli kaj pli kaj kaŭzis fine edziĝon. Mi eĉ devis pagi »gudromonon»[1] pro Esko, devis gudrigi preĝejon. Nu, nu! Juneco kaj malsaĝeco, maljuneco kaj saĝeco, diras la proverbo. Junulo estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antaŭen rapidas, precipe nuntempe.

ZEBEDEO. Antaŭe kun pugnita mano kaj buŝo kuntirita ni kontraŭbatalis la pasiojn, kaj la karaktero feriĝis. Sed mankas sufiĉa forteco de la volo ĉe tiu generacio, ĝi dancas laŭ la fajfilo de siaj inklinoj.

TOBIO. Jes, jes.—Ĉu vi memoras kiel ĉe la »trabveturiga festo»[2] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laŭ sakfajfilo de Hansu, la estona maljunulo?

ZEBEDEO. Dum miaj oficvojaĝoj mi okaze tien alvenis.

TOBIO. Multajn petolaĵojn ni tie faris. Inter alie forĝisto, la ŝerculo, fulgigis mian vizaĝon ĝuste je la ekiro. La fripono! Mi nesciis la aferon antaŭ ol en hejmo Marto min atakis pri tio.—Nu, tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turniĝi en la malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?

ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: »Nenia kolono, nur rapidkura flugo.»

TOBIO. Tion ankaŭ mi opinias.—Sur la akvoj ĝi ruliĝas kvazaŭ granda kristnaska bulko.—Tiu mondo estas ronda kaj plena da kaŝanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas ambaŭ glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj ĉion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al okazintaĵoj de nia vivo.—Kantoro, havu la bonecon! Ne malŝatu feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.

ZEBEDEO. Mi gustumos!

TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!

ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.

TOBIO. Laŭplaĉe, sed por feliĉo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur gustumante.)

TOBIO. Bonvolu sukeron aŭ bulkon poste laŭ via plaĉo; mia rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel ĝi ŝajnas; el ĝi gutetas je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco havas lokon en la kapo, kaj tiu mano ĝin efektivigas praktike; sanaj korpo, okuloj, oreloj kaj ĉiuj membroj; brava edzino kaj du filoj, kaj sur sia propra terpeco li loĝas sur la libera, resonanta pinplataĵo.—Tie ĉi estas fortega eĥo, sonigu ĝin per via voĉo, kantoro!

ZEBEDEO. Nun estas nek ĝusta tempo, nek loko por psalmokanto.

TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni aŭdu la eĥon.

ZEBEDEO. La la la laa! (Eĥo.)

TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Mänttälä ... Hih! (Ĵetas sian ĉapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj taŭzas lian hararon.)

MARTO. Tuj silentu, falko!—Kion vi faros tie ĉi ekstere? Kantoro, bonvolu eniri. (Iras en la domon.)

TOBIO (reprenas sian ĉapon). La grandŝirmila ĉapo de Esko; li ricevis la mian pro la edziĝofesto. (Ektrinkas.)

ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la taŭzo.

TOBIO. Tiun ĉi antaŭtufon ŝi iom ektaŭzis, sed mi pardonas al ŝi, ĉar ŝi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kaŭze de la festo. Ŝi egalas fulmon. Ĉu vi atentis la rapidecon de ŝia ago? Kiel sago ŝi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj dume havis tempon taŭzi min.

ZEBEDEO. Sceptro ĉe virino estas malĝojiga signo; ĝi antaŭsciigas ruinon de l’ nacioj. Kiam en Romo la granda potenco kliniĝis al sia falo, la prostituinoj, virinaĉoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro tremis antaŭ la virino. Kia honto! Ĉie volupto kaj amuzo.—Tobio! Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l’ mondo, bankroto, kaj eterna konfuzo nin proksimiĝas, kiam ŝi sin vestas per pantalono kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj—(signife rigardante Tobio’n) nin taŭzi.

TOBIO. Ĝuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi koleriĝas. Taŭzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos, kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente silenti.—Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas ektrinkon kaj maĉas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj okuladas laŭlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunleviĝon.

MARTO. Vane ŝajnas ilin atendi.

TOBIO. Hodiaŭ vespere ili devas reveni laŭ la interkonsento.

MARTO. Ili povas reveni hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ kiam ajn; sed pensu, se ili revenus sen fianĉino!

TOBIO. Sen fianĉino?

MARTO. La opinio de junulino aŭ ŝia edukanto eble ŝanĝiĝis.

TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.

MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus multe pli proksima al la heredaĵo ol Esko, nia filo; nur la tria proklamo mankas. La ebleco por ke ŝi kaj la malbenita forĝisto ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas pli ol fajro de l’ infero. Je Dio! Mi ĵuras, ke tio ne okazos. Se la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentiĝu kun tiu, kiun mi havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel malsata aglo. Li devas tuj edziĝi, sed pro tio vi devas ankoraŭ intrigi kun la preposto.

TOBIO. Mi agos laŭ via volo. Sed tia disreviĝo ne timigu nin. Baldaŭ ili alvenos kaj la fianĉino sidas apud Esko kiel floro de Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaŭ ili alvenos dum sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la mano je la vojdisiĝo. Kaj mi ĵuras, Marto, ke mi ankoraŭ vespere dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.—Sed kion opinii pri Ivaro, kiu ĝis nun ne revenis?

MARTO. Ke li vivas, ni scias, ĉar li ja estas vidita sur la stratoj de Hämeenlinna, sed klukanta pro ebrieco.

TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie revenante, jes, tute certe.

MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kuŝu eĉ membron ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi memorigas vin: ne ebriiĝu hodiaŭ, se vi ne volas esti enbarota en la porkejon.

TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena momento!

MARTO. Eniru la ĉambron kaj ne parolaĉu. (Tobio eniras, Marto sola.) Vi restas ankoraŭ, sentaŭgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon distordos, ĉar hodiaŭ mi ne estas ludema.—(Janjo venas.) Sed jen ŝi venas. Ĝoju, ĉar vi ne restis pli longe!—Ĉu vi ricevis siropon?

JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.

MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.

JANJO. Mi ne ricevis.

MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.

JANJO. Kion mi povis fari?

MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu ŝin pri la dek ovoj, kiujn ŝi ŝuldas al mi kaj diru al ŝi, ke, se ŝi ne redonas ilin, mi elŝiros la okulojn el ŝia kapo, kiel faris antaŭe la diablo kun sorĉistino de Kittilä. (Janjo iras dekstren. Karlo de Lenjo venas.)

KARLO. Ĉu Ivaro ne jam revenis el la urbo?

MARTO. Ne.

KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi estos sen municio.

MARTO. Estas eble.

KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kaŭzis al mi via filo.

MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.)

ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Ĉu la urbovojaĝanto jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian monon!

MARTO. Tion ankaŭ mi kredas.

ANJO. La mizerulo, ĉu en la urbo aŭ en Mezvoja drinkejo li pasigas la tempon diboĉante?

MARTO. Iru lin serĉi, se vi tion volas scii.

ANJO. Estus plie tasko de lia patrino.

MARTO. Silentu, virinaĉo! alie mi vin elĵetos per unu piedfrapo ĝis via domaĉo (Krisĉjo venas el dekstre.) Kion vi volas?

KRISĈJO. Ne tiel koleru, Marto; ĉar mi sciigas al vi gajan novaĵon. Esko proksimiĝas kun sia juna edzino; bela junulino! Ŝiaj vangoj egalas matenruĝon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaŭ ili vidiĝos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian ĉevalon.

MARTO. Vi mensogas!

KRISĈJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto aŭdiĝas.) Jen ili estas! (Aparte.) Mi ankaŭ aŭdas radbruon. Kion tio signifas? Ĉu Miĉjo ŝercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo elvenas el la ĉambro, la unua sufiĉe ebria.)

TOBIO. Mi aŭdis tonojn de klarneto, ili proksimiĝas.

KRISĈJO. Tuj ili alvenas!

TOBIO. Kiel edziĝfeste! Kiun marŝon ludas la tajloro?

ZEBEDEO. Marŝon de Bjorneborganoj!

TOBIO. Marŝon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro eĥas kvazaŭ dum lupĉaso.—Sed kial ili kantkriadas?

KRISĈJO. Ĝuste kiel dum lupĉasado.

TOBIO. Tiu kantkriado?

KRISĈJO. Ĝi estas krio de ĝojo kaj gajeco.

TOBIO. Jes, forĝisto! »Ĝojiĝu kaj gajiĝu, Kristnasko estas nun!» Ni refariĝu amikoj, forĝisto! Nun mi pardonos al ĉiuj, eĉ al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laŭ la fluo malsupren.—Jen mia mano, forĝisto!

KRISĈJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l’ alia.)

TOBIO. Ĉiam ni estu amikoj!

KRISĈJO. Tiel longe kiel ni povos.

TOBIO. Jes, forĝisto!

ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe.

TOBIO. Edziĝofesto de Esko!

MARTO. Bruto, vi ja ebriiĝis, spite mia severa malpermeso?

TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas vin hontigi per eterna forkuro!

MARTO. Ekmarŝu, se plaĉas al vi!

TOBIO. Pro kio ekmarŝi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne timigas, ĉar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.—Bruto! Ne kolerigu mian koron!

MARTO. Fermu la buŝon tuj!

ZEBEDEO. Trankviliĝu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane ni akceptu la gefianĉojn!

TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fianĉo alvenas!—Sed kia ciganaro de tie vidiĝas? (Ivaro, Zakario, Niko, Esko kaj Andreo, ĉiuj sidantaj sur la ĉaro, proksimiĝas kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantaŭo. Zakario kaj Andreo levas siajn ĉapelojn.)

MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.

TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana ŝarĝo?

IVARO. Ĝi ja estas monŝarĝaĵo. Ĉiuj malsupreniru. Mi volas manĝi. (Ili malsupreniras el la ĉaro. Ivaro forigas la ĉevalon de la sceno.)

TOBIO. Klarigu al mi tiun aperaĵon, se eble!

ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estaĵon. Ĉu vi nenion observas?

TOBIO. Ĉu estas sonĝo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin kondukas de piedo?

ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la aferon, Ivaro!

IVARO. Aŭdu, aŭdu la ĝojsciigon! Sovaĝe mi min kondutis, pli ol antikve la perdita filo. Ho, ve! Ĉion mi malŝparegis; ŝarĝon, monon kaj la vendaĵojn mi perdis, sed jen tiu, kiu ĉiujn truojn replenigos, jen sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?

IVARO. Li estas la ŝtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni riĉiĝos, patro!

TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas. Fulmotondru kaj fajru, la tago de feliĉo venis kaj de ĝojo miaj okuloj nigriĝas. Ho, hundbojo! ŝtelisto, mi preskaŭ emas vin kisi!—Sepcent, kaj kvincent plue!

IVARO. Ni aĉetos bienon!

TOBIO. Bonegan bienon!—Marto mia, mia aminda Marto, la feliĉo nin favoras.

IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!

TOBIO. Ĉiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun feliĉtagon!

IVARO. Ankaŭ mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis lin, doninte lian fianĉinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri sia longa restado survoje. Miĉjo ankaŭ estis trompa. Findrinkinte la monon de Esko, li disiĝis de sia kamarado kvazaŭ bandito, donante al li eĉ vangofrapon. Tion li faris!

TOBIO. Certe tiu afero ŝajnas iom malagrabla...

MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fianĉino kiel Miĉjo!

TOBIO. Malplezure vere estas; sed ĉio estu forgesata kaj kompensata per tiu ĝojmomento!

MARTO (aparte). Se la afero estas kia ĝi ŝajnas, vere la dorsoj de Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)

TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj aŭdu la feliĉon, kiu okazis al ni. Jen la granda ŝtelisto kaptita!

NIKO. Ĉu estas vi, Janjo, anĝelineto mia? venu kaj liberigu la manojn de via patro, por ke li ĉirkaŭprenu vin!

TOBIO. Kion li diras?

JANJO. Ĉu vi mia patro?

NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne ŝtelisto. Estu trankvila, filino mia!

ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Järvelä, kvankam tre ŝanĝita.—Ĉu vi ankoraŭ konas min?

NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!

ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l’ mondo.

TOBIO. Ĉu vi ankaŭ min konas?

NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.

TOBIO. Malfeliĉulo! Mi eĉ nun kompatas vin amike.

NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj peĉan vizaĝon la ploro ŝanĝiĝis al rido, mi ridis tiel, ke la kajuto resonis.

TOBIO. Bone, vi maljuna ŝtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu apartenas tiu peĉa vizaĝo?

NIKO. Al edzo de botista Marto.

TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivaĵoj.

NIKO. Ĉu via dorso antaŭ nelonge sentis la vipon de Marto?

TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antaŭa najbaro mia. Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.

NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn manojn.

JANJO (aparte). Ĉu mi vidus mian patron, sed kiel ŝteliston. Mi tremas de timo.

KRISĈJO (aparte). Mi feliĉon esperas, tamen timas la plej malbonon.

NIKO. Liberigu min, alie mi kaŭzos pereon ĉirkaŭ mi, kiel okazas dum krevas turniĝanta muelŝtono.—Liberigu min!

ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.

NIKO. Pro kio vi kaptis min?

ZAKARIO. Ĉar vi estas ŝtelisto.

NIKO. Ŝtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj renversas Zakarion per la piedŝnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin ĵeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se plaĉas al vi konservi viajn kraniojn.

KRISĈJO. Ne tuŝu lin, sed diru kaŭzon pro kio vi lin ligis. Jen mi staras kaj defendas lin.

ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.

TOBIO. Li ne povas forkuri.

IVARO. Mi bone detenas lin.

NIKO. Baldaŭ mi foriĝos.—Sed ĉu vi estas mia filino? (Ĉirkaŭprenas Janjon.) Janjo mia, ĉu vi povas pardoni al mi?

JANJO. Ĉion, ĉion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.

NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el mia ŝipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo ĝuste tiam, kiam okazis la ŝtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi tiam troviĝis kaj alvenis rekte el angla ŝipo. Ĉion tion ĉi mi povas atesti; ankaŭ tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de tiu viro.

ZAKARIO. Ĝin vi ricevos, kiam plaĉos al mi.

IVARO (aparte). Ĉu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.

ESKO (starante malantaŭ la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas. (Eriko, la helpjuĝanto venas.)

TOBIO. Jen la helpjuĝanto kvazaŭ laŭ peto.—Mi admonas vin en nomo de l’ leĝo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita ŝtelisto de l’ grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.

ERIKO. Kion vi babilas? Tiun ŝteliston oni ekkaptis hieraŭ ĉe la preĝejo de Vanaja, mi mem ĉeestis.

IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaŭ mi.

ESKO (aparte). Mi estas malfeliĉa!

NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?

ERIKO. Kian ŝercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo, kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaŭ kelkaj tagoj mi vidis vin porti en Hämeenlinna?

NIKO. Aŭskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaŭ aliaj, se plaĉas al vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikaĵeton en Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri ŝtelisto, kiun oni supozis troviĝi en la ĉirkaŭaĵo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi la ŝteliston, se li vidiĝus, sur sian ĉaron kaj lin veturigi al sia hejmparoĥa policestro. Mi sciiĝis, ke ni estis samparoĥanoj kaj, ĉar mi estis tre laca, plaĉis al mi atingi la hejmon veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri ĝustan similecon kun la ŝtelisto. Ĉio fariĝis laŭdezire. Dum la mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun pinton kaj faris makulon apud la nazon—kaj ĝi ree foriĝu! (Deviŝas la makulon.) Plue alian jakon kaj ĉapelon, kiujn donis al mi la mastro, kaj la fama ŝtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj kvazaŭ agloj sin ĵetis sur min, ligis kaj kun ĝojkrio—ĉar ili kredis sin trovintaj multekostan trezoron—veturigis min hejmen. Jen mi nun staras kaj dankas por la veturigo.

ERIKO (ridas). Ŝerculo!

JANJO. Patro mia, estu bonveninta!

KRISĈJO. Estu bonveninta! Vi venis ĝustatempe. Ho, kiel feliĉe! Jen do estas la patro de Janjo, ŝia ĝusta edziniganto. (Al la helpjuĝanto.) Helpjuĝanto, fariĝu mia svatisto.

ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forĝisto Krisĉjo, bonega kaj brava viro, kiu amas vian filinon; donu ŝin al li, li meritas bonan edzinon.

NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?

JANJO. Malkaŝe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro, mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.—Tiun viron mi jam de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej kara deziro estus edziniĝi kun li, sed obstine oni malebligis nian edziĝon. Ho, patro mia! mi multe suferis.

NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.

JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Ĉio ja nun fariĝis bona.

ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severaĵojn spertis; sed la proverbo diras: »la haringeto ne difektiĝas en la salo».

NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke ŝi estas honesta knabino.—Prenu manon de via amiko; mi fianĉigas vin, mi ankaŭ. (Krisĉjo kaj Janjo manprenas unu la alian.)

MARTO (aparte). Ĉio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne eltenas plu.

NIKO. En la proksima dimanĉo oni anoncu la trian fojon.

KRISĈJO. Tiam ni ankaŭ festos nian edziĝon kaj akceptos la kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, ĉar Esko ne plu povas kun ni konkuri. Eĉ se li tuj fianĉiĝus, tri semajnoj devas pasi ĝis lia edziĝo, sed al ni sufiĉas nur kvin tagoj. La venko estas nia! Sed kion tio ĉi signifas komparate kun vi, knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!—Malgraŭ ĉio, la venko estas nia!

ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!—Verecon mi elparolas. Tiun orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia rajto al leĝa unuiĝo, sed ĉio ŝanĝiĝis.—Vi, kiuj asertas neekziston de direktanta providenco, venu tien ĉi, al korto de botisto Tobio, por vidi ekzemplon; ĝi estas vin blindigonta kiel la blueta fulmo.—Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la justeco. Jen nia konsolo!—Sed kian miregindaĵon oni alportas tien ĉi? (La kromgastoj portante Miĉjon, alvenas el dekstre.)

ESKO. Estas ja vi, Miĉjo? (Ili sidigas Miĉjon teren.)

1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandaĝata; li rompis sian piedon.

ESKO. So, Miĉjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.

TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu trankvile vian lokon.

ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l’ glavo de la venĝanĝelo. Ĉielo, mi dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo paradus ĉe ni ĝis la nuboj, uzurpus la tronon de l’ alteco, kaj mallumo de l’ pereo fariĝus nia eterna heredaĵo, sed ekvilibron, ho ĉielo! tenas tie ĉi via punanta spirito.—Jes, Miĉjo Vilkastus, jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli saĝe. (Rigardas lian piedon.) Malbona rompo. Post sep semajnoj vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, ĝis la tombo sin sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La kromgastoj ekiras, forportante Miĉjon.)

ERIKO. Mi devas agi laŭdeve.—Esko, Karri vin leĝe persekutas por respondi pri viaj faraĉoj je la edziĝofesto de lia edukatino. La juĝa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en vilaĝo Hätylä.—Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.

TOBIO. Kion mi aŭdas?

MARTO (aparte). Ĉu tio ankoraŭ?

TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen ĉapelo kaj dua ŝuo! Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Ĉu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi tuŝu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.—Venu!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko proksimiĝas malrapide sian patron.)

TOBIO (tre ebria. Metas ambaŭ siajn manojn sur ŝultron de Esko). Jes, nun ni estas disiĝintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj okuloj! Iru!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko malproksimiĝas kelkajn paŝojn de sia patro.)

TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via ĉapo. (Ĵetas de sia kapo la ĉapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas ĝin kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edziĝus, bulo!—Redonu la rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron. Tobio ĝin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?—Neniu respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas.

ESKO. Ĝi ja estas mia parafo. Laŭ mia opinio ĝi estis necesa, por esti leĝa.

ZEBEDEO. Kia aroganteco!

TOBIO (disŝiras la leteron kaj ĵetas la pecojn kontraŭ vizaĝon de Esko.) Aĉulo!

ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro!

TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!—(Al Ivaro.) Vin mi ankaŭ ungogratos.—Kie estas prezo de l’ ŝarĝaĵo?

ANJO. Kie estas mia flartabako?

KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletaĵoj?

IVARO (aparte). Nun estas mia vico.—Mi fariĝu freneza, eble tio savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.)

TOBIO. Raportu pri la aĉetaĵoj, malfeliĉulo egale kiel Esko. Dio gardu min por vi!

IVARO (ŝajnigante freneza). Ĉiela spiralo peze malsuprenfalis el la nuboj kaj la piedo rompiĝis.

TOBIO. Kiu?

IVARO. La ĉiela spiralo.

TOBIO. Kio?

IVARO. Tiu ĉi mondo renversiĝis, kiel diris sankta Petro.

TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikaĵoj.

IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj.

ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo!

ESKO. Eble estas vereco, ĉar li nun tre suferas, kiel ankaŭ mi.

IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan ŝtipon kontraŭ la pordon. Ĉu vi ion aŭdas el mia kapo?

ESKO. Nenion.

IVARO. Tie io aŭdiĝas.

ESKO. Kio tie aŭdiĝas?

IVARO. Nenio troa.

ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura.

IVARO. Kaj via estas ruĝa, kiel turka fadeno.—»El ruĝo glimas nigro», solvu tiun enigmon.

ESKO. Lasu enigmojn.

IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: »El ruĝo glimas nigro.»

ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.—Sed, frato mia, respondu al mi: ĉu efektive vi estas freneza?

ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas.

TOBIO. Li estas egale saĝa kiel mi.

IVARO (aparte). Ŝajnas ke eĉ tio ne helpas.

TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin ricevis.

ZEBEDEO. »Punu tie ĉi, ŝparu tie!»

TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu puno.—De kio mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis. Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentaŭguloj! La vipon vi sentos tiel, ke nia dometo ŝanceliĝos.—Esko, per kio mi kompensos vian monpunon?

ERIKO. Malpaco ĉe edziĝofesto fariĝas tre multekosta.

ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjuĝanto, ĉar mi ankoraŭ ne estas plenaĝa, pro tio mi eble klarigos la aferon per bastonadeto en la antaŭĉambro de juĝa kunsidejo, se mi volas. Sed tio estus honto.—Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.

ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi ŝajnas. Mi faris mian devon.

ZEBEDEO. Hodiaŭ virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho, tago de justeco!

TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edziĝon de mia filo; ŝajnas, ke neniu festo fariĝas; mi tamen invitis vin.

ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l’ vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia feliĉo. Ĝoju, Janjo!

JANJO. Venis do la tago de feliĉo, kiun antaŭe kiel malproksiman lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj ĝi ne volis al mi proksimiĝi. Nun tio okazis, sed mi ankoraŭ sentas min fremda en ĝia varma brilo, mi sentas min timema kvazaŭ infaneto.—Samtempe mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Ŝi ne malbenis vin, nur benis kaj diris: »Se foje via patro revenos al vi, diru al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!» Tion ŝi diris ĵus antaŭ ol ŝiaj okuloj fermiĝis.

NIKO (deviŝante siajn larmojn). La buklohara anĝelo de l’ konkordo hodiaŭ regas. Svingante sian neĝblankan flagrubandon ŝi el la ventega maro mian ŝipon kondukas al la haveno de l’ kvieto, kaj ree min ĉirkaŭas regiono de mia infaneco kaj ĝiaj vidaĵoj, paŝtejoj, erikejoj, herbejoj falĉitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj draŝejoj; ĉion tion ĉi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon aŭdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio gaje mi volas ĝin pasigi kaj malamiko, enviante mian feliĉon tiam ne ekzistu.—Kun loĝantoj de tiu domo, kun vi ĉiuj konsentiĝi mi deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj ŝanĝiĝu en amikan brilon. Kamaradoj kaj kunvilaĝanoj, tion ni faru!

ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!

TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tuŝas mian koron!

NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj vestojn.

JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.

TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.

MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaŭ vi, tamen pri unu afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun vi—ĉar mia karaktero estas ekkolerema—tion mi konfesas, sed ĉu mi iam sentigis al vi mian manon?

JANJO. Neniam, zorgantino mia!

MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas kvazaŭ hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj eĉ, se mi ilin kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas mem.

JANJO. Mi vin dankas ankaŭ pro via procedo. Per malsevereco eble mi estus fariĝinta malbonmora kaj nun estus malfeliĉa knabino, malestimata de ĉiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkaŝe povas renkonti la rigardojn de mia patro kaj fianĉo.

MARTO (aparte). Ho, Dio! ŝia parolo varmigas mian koron!

NIKO. Bela tago! Brueton mi aŭdas el suproj de l’ pinoj en la arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.—Najbaroj, la suno proksimiĝas al sia subiro; do forĵetu malamon kaj persekuton antaŭ ol reĝo de l’ tago kaŝas sian vizaĝon. Konkordon mi deziras!

TOBIO. Mi ankaŭ, antaŭa mia kunkreskulo. Jen mian manon!

NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!

ESKO (aparte). Eĉ mia ŝtonmalmola koro sin movas kiel ŝtono, kiun oni movas. (Laŭte.) Ni ĉiuj repaciĝu! Krisĉjo, bonsaluton!

KRISĈJO. Bonsaluton!

ESKO. Bone!—Ĉu Ivaro?

IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.

ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.

IVARO. Pardonu mian ŝerceton. Repaciĝon efektive mi ankaŭ deziras. Plivole vizaĝoj de amikoj ol de malamikoj min ĉirkaŭu!

TOBIO. Marto, vi ankaŭ plibonvoligu vian koron! Vi silentas.

ZEBEDEO. Edzino de Tobio, aŭskultu al miaj vortoj. En koroj de ĉiuj vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraŭ vi kaj tiu penso senĉese vian sangon boligas; sed enprofundiĝu en vian propran koron, virino, kaj vi trovos kaŭzon de via kolero kaj furiozo tie. Kredu min!

TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, aŭdu!

MARTO. Ĉu tiu ĉi ne estas tago de malĝojo kaj ĉagreno? Niaj filoj fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!

ESKO. Pardonu al ni!

MARTO. Pardoni vin! Ĉu ĉio per tio estas riparata? Antaŭ ol viajn faraĉojn dum tiuj vojaĝoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)

NIKO. Ĝuste jes, Janjo mia! Aŭskultu, kion subdiris al mi mia filino kaj kion mi jam mem ankaŭ konsideris.—Amikoj ja kutimas egaldividi la kaptaĵon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Krisĉjo?

KRISĈJO. Tiel estu!

NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj malsaĝaĵoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faraĉojn.

TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi kredis. Duonon de l’ gajno!

NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laŭ volo de Janjo.

TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi ĉirkaŭprenos vin. La maljunulo vin volas ĉirkaŭpreni! (Ĉirkaŭprenas Janjon.)

MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la mondonaco.

ERIKO. La plej bonan mi vidis! Ĉio refariĝu bone!—Iru, Esko, kiam vi havas tempon al Karri kaj aranĝu la aferon kun li. Mi konas lin, monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj paciĝu kun li!

ESKO. Mi iros plejeble baldaŭ.

TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas kompensotaj.—Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!

IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.—For la ĝisnuna vivmaniero!

ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la glason! Mi volus vin regali per mia bastono!

IVARO. Bone regalu min!

ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraŭ fosas ĉirkaŭ la radiko de l’ arbo; sed baldaŭ montru bonajn fruktojn!

IVARO. Mi ion entreprenos!

ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!

IVARO. Mi fariĝos maristo, Niko!

NIKO. Bone kaj ĝuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon, tion sciigas al mi via karaktero!

IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn ĉi-tieajn parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn profetojn mi hontigos.

NIKO. Bone!

TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!—Tion faru, tion faru, kaj estu bonvenonta reen!

IVARO. La afero estas decidita.

ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros ĉi tie kune kun patro kaj neniam edziĝos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon. Trompistinoj ili estas.

ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaŭ estas plej bona.

ESKO. Neniam mi edziĝos, neniam, estas decidite.

MARTO. Tablon por edziĝofesto mi pretigis en nia domo, sed ĝi nun ŝanĝiĝu por fianĉiĝo de Krisĉjo kaj Janjo. Mi invitas vin ĉiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)

NIKO. Ĉiuj, ĉiuj! Neniu restu malantaŭ la muro.—Vi ankaŭ, maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli juna generacio.

KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.

NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Ĉiuj eniru! La ĝojo forigu malafablecon kaj ĉagrenon!

ESKO. Certe hodiaŭ malĝojo kaj ĝojo, dubo kaj espero alterne ŝanĝiĝis. Dukolora la tago estis kiel ŝafaro.

ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara ĉielo de l’ konkordo. Ni ĉiam memoru tiun grandan tagon!

TOBIO. Al la tablo, amikoj!—Iru antaŭe, Andreo, kaj ludu vian klarneton, poste venas la festirantaro. (Ĉiuj eniras en la domon, unue la tajloro, ludante marŝon de Bjorneborganoj.)



  1. Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.
  2. Vidu piednoton 5 pri laborfesto.