La Botistoj/Aleksis Kivi

El Vikifontaro
Tradukita de Hilma Hall
(p. 139-142)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ALEKSIS KIVI.

Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz. de Holberg, plue biblion kaj Kalevala[1]. Lia unua publikigita verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit» (La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas en la aero, sed staras solide sur krusto de l’ tero, kiel reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866 aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l’ nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea». Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta ekstaza proza teatraĵo alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l’ publiko. Samtempe li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en nia lando.

La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank’ al tiu virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.

La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua, kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia hejmregiona malriĉulejo.

Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.

Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en vereco sin bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo, kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa spegulo.



  1. La finna nacia epopeo.