La Kava Nadlo/Ĉapitro 6
Iu historia sekreto.
La decido de Botreleo estis rekta : li agus sole. Antaŭsciigi justicon estis tro danĝera. Krom tio ke li povis proponi nur probablecojn, li timis la malrapidecojn de justico, la certajn maldiskretecojn, iun antaŭan kompletan enketon dum kiu Lupeno, neeviteble avertita, povus senhaste efektivigi bonorde sian retiriĝon.
La morgaŭon, ekde la oka, sian pakaĵon sub la brako, li forlasis la gastejon kie li loĝis ĉirkaŭ Kuziono, atingis la unuan renkontitan arbedon, demetis siajn vestaĵojn de laborulo, denove iĝis la juna angla farbisto kiun li antaŭe estis, kaj prezentiĝis ĉe la notario de Eguzono, la plej granda urbeto de la regiono.
Li rakontis ke la lando plaĉis al li, kaj ke se li trovus taŭgan loĝejon, li
volonte ekloĝiĝus en ĝi kun siaj gepatroj. La notario indikis plurajn bienojn. Botreleo sugestis ke oni parolas al li pri la kastelo de la Nadlo, norde de la Krezo[1].
- Fakte, sed la kastelo de la Nadlo, kiu apartenas al unu el miaj klientoj de kvin jaroj, ne estas vendota.
- Li do loĝas en ĝi ?
- Li loĝis en ĝi, aŭ pli ĝuste sia patrino. Sed tiu ĉi, opinianta la kastelon iom malĝoja, ne ŝatis resti tie. Tiel ke ili forlasis ĝin la pasintan jaron.
- Kaj neniu loĝas tien ?
- Jes ja, iu Italo, al kiu mia kliento ludonis ĝin por la somera sezono, la barono Anfredo.
- Ha ! La barono Anfredo, iu ankoraŭ juna viro, la aspekto sufiĉe rigidafekta...
- Vere, mi nenion scias... Mia kliento rekte traktis la aferon. Ne estis lukontrakto... iun simpla letero...
- Sed ĉu vi konas la baronon ?
- Ne, li neniam eliras la kastelon... Per aŭtomobilo, foje, kaj nokte, ŝajnas. La proviantoj estas faritaj de maljuna kuiristino kiu parolas al neniu. Strangaj homoj...
- Ĉu via kliento konsentus vendi sian kastelon ?
- Mi ne kredas. Tio estas historia kastelo, el la plej pura stilo Ludoviko la XIIIa. Mia kliento amegis ĝin, kaj se li ne ŝanĝis sian opinion...
- Ĉu vi povas doni al mi sian nomon ?
- Ludoviko Valmeras, 34, vojo de la Monto-Tabor.
Botreleo entrajniĝis de Parizo ĝis la plej proksima stacidomo. La postmorgaŭon, post tri senrezultaj vizitoj, li finfine trovis Ludovikon Valmeras-on. Li estis ĉirkaŭ tridekjara viro, kun komunikema kaj simpatia vizaĝo. Botreleo, taksanta neutile ruzi, konatigis sin klare kaj rakontis siajn penadojn kaj la celon de sia postulo.
- Mi havas ĉiun kialon pensi, li konkludis, ke mia patro estas enprizonigita en la kastelo de la Nadlo, sendube kune kun aliaj viktimoj. Kaj mi venas peti al vi tion kion vi scias pri via luanto, la barono Anfredo.
- Ne multo. Mi renkontis la baronon Anfredon la lastan vintron en Montekarlo. Eksciinte hazarde ke mi proprietis kastelon, ĉar li deziris pasigi someron en Francio, li proponis al mi luofertojn.
- Li estas viro ankoraŭ juna...
- Jes, okuloj vigloplenaj, hararo blonda.
- Ĉu barbon ?
- Jes, finite de du pintoj kiuj falas sur falsa kolumo fermiĝanta malantaŭe, kiel la kolumo de kleriko. Cetere, li iom aspektas anglan pastron.
- Estas li, murmuris Botreleo, estas li, tiel kiel mi vidis lin, estas lia ĝusta priskribo.
- Kiel !... Vi kredas ?...
- Mi kredas, mi certas ke via luprenanto ne estas alia ol Arseno Lupeno.
La rakonto amuzis Ludovikon Valmeras-on. Li konis ĉiujn aventurojn de Lupeno kaj la peripetioj de lia lukto kontraŭ Botreleo. Li frotis al si la manojn.
- Nu, la kastelo de la Nadlo baldaŭ fariĝos fama... tio kio ne estas por malplaĉi al mi, ĉar esence, de kiam mia patrino ne plu loĝas tie, mi ĉiam havis la ideon liberiĝi de ĝi ĉe la unua okazo. Post tio, mi trovos aĉetanton. Tamen...
- Tamen ?
- Mi petas vin agi nur per la plej ekstrema diskreteco kaj sciigi policon nur en plena certeco. Imagu ke mia luanto ne estus Lupeno !
Botreleo elmetis sian planon. Li irus sole, dumnokte, li transirus la murojn, kaŝiĝante en la parko...
Ludoviko Valmeras tuj haltis lin.
- Vi ne trairus tiom facile murojn el tiu alteco. Se vi sukcesus tion, vi estus ricevita de du grandegaj hundegoj kiuj apartenas al mia patrino kaj kiujn mi lasis en la kastelo.
- Ba ! Iu buleto...
- Mi dankas vin ! Sed ni supozu ke vi eskapus ilin. Kaj poste ? Kiel vi enirus en la kastelon ? La pordoj estas masivaj, la fenestroj estas kraditaj. Kaj plie, tuj enirinta, kiu gvidus vin ? Estas okdek ĉambroj.
- Jes, sed ĉi tiu ĉambro havas du fenestrojn ĉe la dua etaĝo… ?
- Mi konas ĝin, ni nomas ĝin la ĉambron de Visterioj. Sed kiel vi trovus ĝin ? Troviĝas tri ŝtuparoj kaj iu impliko de koridoroj. Mi kiom ajn donus al vi la gvidfadenon, klarigus la sekvendan irejon, vi perdiĝus.
- Venu kun mi, diris Botreleo ridante.
- Neeble. Mi promesis al mia patrino rekuniĝi kun ŝi en la Sudon.
Botreleo reiris ĉe la amiko kiu gastigis lin kaj komencis siajn preparojn. Sed, ĉirkaŭ la tagfino, kiam li pretiĝis foriri, li ricevis la viziton de Valmeras.
- Ĉu vi ankoraŭ volas min ?
- Se mi volas !
- Nu ! Mi akompanas vin. Jes, la ekspedicio allogas min. Mi kredas ke ni ne enuos, kaj tio amuzas min implikiĝi en ĉio tio... Kaj krome, mia helpo ne estos senutila al vi. Vidu, jen jam iu komenco de kunlaborado.
Li montris dikan ŝlosilon tute malglata pro rusto kaj kun antikva aspekto.
- Kaj tiu ĉi ŝlosilo malfermas ?... demandis Botreleo.
- Malgrandan poternon kaŝitan inter du murapogiloj, forlasita ekde jarcentoj, kaj ke mi eĉ ne opiniis nepre sciigi al mia luanto. Ĝi rigardas al la kamparo, precize al la rando de la arbaro...
Botreleo abrupte interrompis lin.
- Ili konis ĝin, tiun elpasejon. Estas evidente tien ke la individuo kiun mi postsekvis, eniris en la parkon. Nu, la ludpartio estas bela, kaj ni gajnos ĝin. Sed malbeno, necesas ludi atenteme !
Post du tagoj, laŭ la paŝoj de malsatega ĉevalo, alvenis en Krozanto iu rulhejmo de ciganoj kies ĝia kondukanto ricevis permeson por enremizigi fine de la vilaĝo, sub malnova forlasita hangaro. Krom la kondukanto, kiu estis neniu alia ol Valmeras, estis tri junuloj okupataj plekti brakseĝoj per vimenvergoj : Botreleo kaj du el liaj kamaradoj de Janseno.
Ili restis tie dum tri tagoj, atendante favoran nokton, kaj vagante aparte en la ĉirkaŭaĵo de la parko. Unufoje, Botreleo ekvidis la poternon. Realigita inter du murapogiloj, ĝi preskaŭ konfuziĝis, malantaŭ la kurteno de rubusoj kiu kovris ĝin, kun la desegno formita de la ŝtonoj de la murego. Fine, la kvaran nokton, la ĉielo kovriĝis per dikaj nigraj nuboj kaj Valmeras decidis ke ni skoltus, riskante returneniri se la cirkonstancoj ne estis favoraj.
Ili ĉiuj kvar transiris la malgrandan arbaron. Poste, Botreleo rampis inter la erikoj, skrapvundis siajn manojn al rubusa heĝo, kaj, duonleviĝante, malrapide, per gestoj kiuj sin detenis, enŝovis la ŝlosilon en la seruron. Delicate, li turnis. Ĉu la pordo estus malfermanta sub lia strebado ? Ĉu riglilo ne malebligis tion ĉe la alia flanko ? Li ekpuŝis, la pordo malfermiĝis, sen knaro, sen skuo. Li estis en la parko.
- Ĉu vi estas tien, Botreleo ? demandis Valmeras, atendu min. Vi du, miaj amikoj, gvatu la pordon por ke nia retiriĝo ne estos barata. Ĉe la plej malgranda danĝero, iu fajfo.
Li prenis la manon de Botreleo, kaj ili enprofundiĝis en la densan ombron de la arbustoj. Iu pli klara spaco prezentiĝis al ili kiam ili alvenis al la rando de la centra razeno. Sammomente, iu lunradio filtris, kaj ili ekvidis la kastelon kun ĝiaj pintaj turetoj aranĝitaj ĉirkaŭ tiu pintiĝanta nadlo al kiu sendube sia nomo rilatas. Neniu lumo ĉe la fenestroj. Neniu bruo. Valmeras manpremis la brakon de sia kunulo.
- Silentu.
- Kio ?
- La hundoj tien... vi vidas ilin...
Iu graŭlo aŭdiĝis. Valmeras mallaŭtege fajfis. Du blankaj siluetoj eksaltis kaj laŭ kvar saltoj venis kuŝiĝi ĉe la piedoj de la mastro.
- Mildege, infanoj... kuŝu tien... bone... ne plu movu...
Kaj li diris al Botreleo :
- Kaj nun ni paŝu, mi estas trankvila.
- Ĉu vi certas pri la vojo ?
- Jes. Ni proksimiĝas al la teraso.
- Kaj posten ?
- Mi memoras ke, maldekstren, ĉe la loko kie la teraso, kiu superstaras la riveron, stariĝas samnivele kun la fenestroj de la teretaĝo, estis ŝutro kiu malbone fermas kaj kiun ni povas malfermi de ekstere.
Fakte, kiam ili alvenis, post puŝado, la ŝutro cedis. Per diamanta pinto, Valmeras detranĉis iun fenestran vitron. Li turnis la espanjoleton. Unu post la alia, ili transiris la balkonon. Ĉifoje ili estis en la kastelo.
- La ĉambro kie ni estas, diris Valmeras, troviĝas funde de la koridoro. Poste, estas grandega vestiblo ornamita per statuoj kaj ĉe la fino de la vestiblo, iu ŝtuparo kiu alvenigas al la ĉambro okupita de via patro.
Li antaŭeniris unu paŝon.
- Ĉu vi venas, Botreleo ?
- Jes. Jes.
- Sed ne, vi ne venas... Kion vi havas ?
Li ekkaptis lian manon. Ĝi estis malvarmega, kaj li rimarkis ke la junulo kaŭris sur la planko.
- Kion vi havas ? li ripetis.
- Nenion... tio pasos.
- Sed ankoraŭ...
- Mi timas...
- Vi timas !
- Jes, naive konfesis Botreleo... estas miaj nervoj kiuj ne plu eltenas... Mi sukcesas ofte regi ilin... sed hodiaŭ, la silento... la emocio ... Kaj plie, ekde la tranĉilpiko de tiu registristo... Sed tio pasos ... vidu, tio forpasas...
Li fakte sukcesis stariĝi, kaj Valmeras kuntiris lin el la ĉambro. Ili blindopalpe sekvis koridoron, kaj tiom dolĉe, ke ĉiu el ili ne perceptis la ĉeeston de la alia.
Iu malintensa lumeto tamen ŝajnis lumigi la vestiblon al kiu ili direktiĝis. Valmeras elŝovis la kapon. Estis noktolampeto metita ĉe la malsupro de la ŝtuparo, sur servotableto kiun oni vidis tra la fragilaj branĉoj de palmo.
- Haltu ! flustris Valmeras.
Apud la lampeto, estis gardosoldato, staranta, kiu tenis fusilon.
Ĉu li vidis ilin ? Eble. Almenaŭ io devis maltrankviligi lin ĉar li alŝultrigis.
Botreleo falis surgenue kontraŭ la kesto de arbusto kaj li ne plu movis, la koro kiel furioza en sia brusto.
Tamen, la silento kaj senmoveco de objektoj trankviligis la gardosoldaton. Li mallevis sian armilon. Sed lia kapo restis direktata al la kesto de la arbusto.
Teruraj minutoj elfluis, dek, dek kvin. Iu lunradio enŝoviĝis tra iu fenestro de la ŝtuparejo. Kaj subite Botreleo ekkonsciis ke la radio moviĝis nesenteble kaj ke, antaŭ dekkvin aliaj, dek aliaj minutoj, ĝi estus sur li, lumigante lin plenvizaĝe. Ŝvitaj gutoj falis de sia vizaĝo sur liajn tremantajn manojn.
Lia angoro estis tia ke li estis restariĝonta kaj forkuronta, sed memoranta ke Valmeras ĉeestis, li ĉirkaŭrigardis kaj miris vidi lin, aŭ pli ĝuste diveni lin kiu rampis en la mallumo ŝirmite de arbustoj kaj de statuoj. Jam li atingis la malsupron de la ŝtuparo, proksime, je kelkaj paŝoj, de la viro. Kion li faros ? Transiri spite ĉion ? Suprengrimpi sole al la liberigo de kaptito ? Sed ĉu li kapablus preterpasi ? Botreleo ne plu vidis lin kaj ŝajnas al li ke io estis tuj efektiviĝonta, io kiun la silento, pli peza, pli terura, ŝajnis ankaŭ antaŭsenti.
Kaj subite ombro kiu eksaltis sur la viron, la noktolampeto kiu estingiĝas, la bruo de lukto... Botreleo ek-alkuris. Ambaŭ korpoj ruliĝis sur la pavimo. Li volis alkliniĝi. Sed li aŭdis raŭkan ĝemon, suspiron, kaj tuj unu el la kontraŭuloj restariĝis kiu kaptis al li la brakon.
- Rapide ... Ni iru tien.
Estis Valmeras.
Ili grimpis du etaĝojn kaj elpaŝis ĉe la eniro de koridoro kiun tapiŝo kovris.
- Dekstren, flustris Valmeras... la kvaran dormoĉambron maldekstren.
Baldaŭ ili trovis la pordon de tiu ĉambro. Kiel ili supozis, la kaptito estis enŝlosita. Necesis al ili duonhoro, duonhoro de sufokitaj klopodoj, de mallaŭtigitaj provoj por cedigi la seruron. Fine ili eniris. Blindopalpe Botreleo malkovris la liton. Lia patro dormis. Li milde vekis lin.
- Estas mi, Izidoro... kaj iu amiko... Nenion timu... ellitiĝu... ne unu vorton...
La patro vestiĝis, sed ĝuste antaŭ eliri, li mallaŭte diris al ili :
- Mi ne estas sola en la kastelo...
- Ha ! Kiu ? Ganimard ? Ĥolmes ?
- Ne... Almenaŭ mi ne vidis ilin.
- Do ?
- Iu fraŭlino.
- F-ino de Sankta-Verano, tute sendube ?
- Mi ne scias... mi plurfoje ekvidis ŝin de malproksime en la parko... kaj krome, elklinigante min el mia fenestro, mi vidas la ŝian... Ŝi faris al mi signalojn.
- Ĉu vi scias kien estas ŝia ĉambro ?
- Jes, en tiu koridoro, la tria dekstren.
- La blua ĉambro, flustris Valmeras. La pordo estas kun du klapoj, ni havos malpli da problemo.
Fakte, unu el la pordoklapoj rapidege cedis. Estis la patro Botreleo kiu sin taski averti la fraŭlinon.
Post dek minutoj, li eliris la ĉambron de ŝi kaj diris al sia filo :
- Vi pravis... F-ino Sankta-Verano.
Ili malsupreniris ĉiuj kvar. Ĉe la malsupro de la ŝtuparo, Valmeras haltis kaj klinis sin super la viro, poste kuntirinte ilin al la ĉambro de la teraso :
- Li ne mortis, li vivos.
- Ha ! Botreleo mildige ekspiris.
- Feliĉe, la klingo de mia tranĉilo fleksiĝis... la frapo ne estas mortiga. Kaj plie kio, tiuj kanajloj ne meritas kompaton.
Eksteren, ili estis ricevataj de la du hundoj kiuj akompanis ilin ĝis la poterno. Tie, Botreleo retrovis siajn du amikojn. La malgranda bando eliris el la parko. Estis la tria matene.
Tiu ĉi unua venko ne povis sufiĉi por Botreleo. Apenaŭ li lokis sian patron kaj la fraŭlinon, li pridemandis ilin pri la homoj kiuj restadis en la kastelo, kaj aparte pri vivaranĝoj de Arseno Lupeno. Li tiel eksciis ke Lupeno venis nur ĉiujn tri aŭ kvar tagojn, alvenante vespere per aŭtomobilo kaj revojirante ekde la mateno. En ĉiu el liaj vojaĝoj, li vizitis la du kaptitojn, kaj ambaŭ konsentis laŭdi lian respekton kaj lian ekstreman afablecon. Nun li ne devis troviĝi en la kastelo.
Ekster li, ili ĉiam vidis nur iun maljunan virinon, komisiita por la kuirado kaj la mastrumado, kaj du virojn kiuj laŭvice prigardis ilin, kaj kiuj ne parolis al ili, du subuloj kompreneble, juĝante laŭ iliaj manieroj kaj iliaj fizionomioj.
- Du komplicoj tamen, konkludis Botreleo, aŭ pli ĝuste tri, kun la maljunulino. Estas penduminduloj kiuj necesas ne neglekti. Kaj se ni ne perdas tempon...
Li tuj surbicikliĝis, rapidis ĝis la urbeto Eguzono, vekis la ĝendarmaro, svingis ĉiujn, sonorigis la sturmon kaj revenis al Krozanto je la oka sekvita de la brigadisto kaj de ses ĝendarmoj.
Du el tiuj viroj garde restis apud la rulhejmo. Du aliaj lokiĝis antaŭ la poterno. La kvar lastaj, komanditaj de ilia ĉefo kaj akompanitaj de Botreleo kaj de Valmeras, direktiĝis al la ĉefa enirejo de la kastelo. Tro malfrue. La pordo estis larĝe malfermita. Iu kamparano diris al ili ke antaŭ iu horo, li vidis aŭtomobilon eliri el la kastelo.
Fakte, la traserĉado donis neniun rezulton. Laŭ ĉia probableco, la bando devis lokiĝi tie en nomada bivako. Ni trovis kelkajn vestaĵojn, iom da tuko, mastrumilojn, kaj jen la tuto.
Tio kio pli mirigis Botreleo kaj Valmeras, estis la malapero de la vundito. Ili ne povis retrovi la plej etan postsignon de lukto, eĉ ne sangoguton sur la pavimo de la vestiblo.
Bone pripensite, neniu materiala atestaĵo povintus pruvi la pasadon de Lupeno en la kastelo de la Nadlo, kaj oni rajtintus malagnoski la asertojn de Botreleo kaj de lian patron, de Valmeras kaj de F-ino de Sankta-Verano, se ni ne finis malkovri, en ĉambro kuntuŝiĝanta al tiu kiun okupis la junulino, duondekduon de admirindaj bukedoj al kiuj estis alpinglita la vizitkarton de Arseno Lupeno. Bukedoj disdegnitaj de ŝi, velkintaj, forgesitaj... Unu el ili, krom la karto, surhavis leteron kiun Rajmonda ne vidis. Posttagmeze, kiam tiu ĉi letero estis sensigeligita de la enketjuĝisto, ni trovis dek paĝojn da petegoj, da preĝpetoj, da promesoj, da minacoj, da malespero, la tutan frenezon de iu amo kiu konis nur malestimo kaj forpuŝo. Kaj la letero tiel finis : "Mi venos mardon vespere, Rajmonda. Ĝis tiam, pripensu. Pri mi, mi akceptos ĉiujn riskojn".
Mardon vespere, estis la vespero mem de tiu tago kiam Botreleo ĵus liberigis F-inon de Sankta-Verano.
Oni memoras la grandegan manifestadon de surprizo kaj de entuziasmo kiu eksplodis tutmonde post la novaĵo de ĉi tiu neatendita elnodiĝo : F-ino de Sankta-Verano libera ! La junulino kiun deziregis Lupeno, por kiu li komplotis siajn plej makiavelajn kombinojn, forŝirita el liaj ungegoj ! Ankaŭ libera la patro de Botreleo, tiu ke Lupeno, en sia troa deziro de armistico kiun necesigis la postuloj de sia pasio, tiu ke Lupeno elektis kiel ostaĝon. Ambaŭ liberaj, la du malliberuloj !
Kaj la sekreto de la Nadlo kiun oni kredis nepenetrebla, konata, publikigita, popularigita en ĉiuj anguloj de la universo !
Vere la popolamaso amuzis. Oni prikanzonis la venkitan aventuriston. "La Amoj de Lupeno", "La plorĝemoj de Arseno !...", "La amsopira ŝtelisto.", "La plendokanto de la poŝoŝtelisto". Tiuj kriiĝis sur la bulvardoj, tiuj zumkantiĝis en la laborejo.
Estanta la kerno de la klaĉoj, persekutita de intervjuistoj, Rajmonda respondis per la plej ekstrema deteniĝemo. Sed la letero ekzistis, kaj florbukedoj, kaj la tuta mizera aventuro ! Lupeno, ofendmokita, ridindigita, perdis sian prestiĝon. Kaj Botreleo estis la idolo. Li ĉion vidis, ĉion antaŭdiris, ĉion klarigis. La depozicio kiun F-ino de Sankta-Verano faris antaŭ la enketjuĝisto pri sia forrabo, konfirmis la hipotezon kiun la junulo imagis. Pri ĉiuj punktoj, la realaĵo ŝajnis submetiĝi al tio kiun li antaŭe dekretis. Lupeno trovis sian mastron.
Botreleo postulis ke sia patro, antaŭ reveni en la montojn de Savojo, prenis kelkajn monatojn de ripozo sub la suno, kaj li mem veturis lin, tiel kiel F-ino de Sankta-Verano, apud Nico, kie la grafo de Jevro kaj lia filino Suzana estis instalintaj por trapasi la vintron. Postmorgaŭe, Valmeras alportis sian patrinon apud siaj novaj amikoj, kaj ili tiel formis malgrandan kolonion arigitan ĉirkaŭ la vilao de Jevro, kaj sur kiu duona dekduo da viroj dungitaj de la grafo priatentis nokte kaj tage.
Komence de oktobro, Botreleo retorika studento, iris al Parizo redaŭrigi la iradon de siaj studoj kaj prepari siajn ekzamenojn. Kaj la vivo rekomencis, kvieta tiufoje kaj sen incidentoj. Kio cetere povis okazi ? Ĉu la milito ne estis finita ?
Siaflanke, Lupeno devis havis la tre netan impreson de tio, kaj ke restis al li nur kliniĝi antaŭ la faritaĵo, ĉar ian tagon liaj du aliaj viktimoj, Ganimard kaj Herloko Ĥolmes, ekreaperis. Tamen, ilia reveno al la vivo de tiu ĉi mondo tute mankis de prestiĝo. Estis hokĉifonisto kiu retrovis ilin, kajo de la Juvelistoj, antaŭ la polica prefektejo, kaj ambaŭ endormigitaj kaj ligitaj.
Post semajno de plena konsterniĝo, ili sukcesis reakiri la gvidadon de siaj ideoj kaj raportis - aŭ prefere Ganimard rakontis, ĉar Ĥolmes enfermiĝis en obstina muteco – ke ili realigis, surŝipe de la jakto La Hirundo, vojaĝon de ĉirkaŭnavigado ĉirkaŭ Afriko, ĉarman instruan vojaĝon kie ili povis rigardi sin kvazaŭ liberaj, krom kelkaj horoj kiujn ili travivis funde de holdo, dum la ŝipanaro malsupreniris en ekzotajn havenojn. Pri ilia surteriĝo ĉe la kajo de la Juvelistoj, ili memoris nenion, sendube endormigitaj ekde pluraj tagoj.
Tiu liberigo estis la akcepto de la malvenko. Kaj, ne plu luktante, Lupeno tutaprobe proklamis ĝin.
Iu okazaĵo cetere montris tion ankoraŭ pli okulfrapan : estis la gefianĉiĝo de Ludovikon Valmeras kaj de F-ino de Sankta-Verano. En la intimeco kiun kreis inter ili iliaj aktualaj vivkondiĉoj, la du gejunuloj enamiĝis reciproke. Valmeras amis la melankolian ĉarmon de Rajmonda, kaj ĉi tiu, vundita de la vivo, avida pri protekto, submetiĝis al la forto kaj la energio de tiu kiu tiom brave kunhelpis por ŝia savo.
Ni atendis la geedziĝan tagon kun kelka anksio. Ĉu Lupeno ne dezirus rekomenci la atakon ? Ĉu li favore akceptus la senrimedan perdon de la virino kiun li amis ? Du aŭ tri fojojn, oni vidis ŝtelvagi ĉirkaŭ la vilao individuojn kun suspektinda mieno, kaj Valmeras devis eĉ sin defendi, iun vesperon, kontraŭ pretenda ebriulo kiu pafis lin per pistolo, kaj traboris lian ĉapelon per kuglo. Sed ĉion enkalkulinte, la ceremonio efektiviĝis dum la tago kaj horo deciditaj, kaj Rajmonda de Sankta-Verano iĝis S-ino Ludoviko Valmeras.
Estis kvazaŭ la sorto mem estis partia por Botreleo kaj postsubskribinta la venkoraporton. La popolamaso tiom bone sentis tion ke estis en tiu momento ke ekstaris, inter liaj admirantoj, la ideo de granda bankedo kie ni festus lian triumfon kaj la falegon de Lupeno. Mirinda ideo kaj kiu vekis la entuziasmon. En dekkvin tagojn, tricent aliĝoj estis kolektitaj. Oni sendis invitojn al Parizaj gimnazioj, po du studentoj por ĉiu retorika klaso. La gazetaro ekkantis himnojn. Kaj la bankedo estis tio kio ne povis malsukcesi esti, iu apoteozo.
Sed ĉarma kaj simpla apoteozo, ĉar Botreleo estis la heroo. Lia ĉeesto sufiĉas por realĝustigi la aferon. Li kiel kutime montris sin modesta, iom surprizita pro troaj bravokrioj, iom embarasita pro hiperbolaj laŭdoj kie oni asertis lian superecon super la pli famaj policistoj..., iom ĝenita, sed ankaŭ tre kortuŝita. Li diras tion per kelkaj paroloj kiuj plaĉis al ĉiuj, kaj kun la konfuzo de infano kiu ruĝiĝas esti rigardata. Li diris sian ĝojon, li diris sian fierecon. Kaj vere, tiom racia, tiom sinrega kiom li tiam spertis neforgeseblajn minutojn de ebrieco. Li ridetis al siaj amikoj, al siaj kamaradoj de Janseno, al Valmeras speciale veninta por aplaŭdi lin, al S-ro de Jevro, al sia patro.
Nu, ĉar li finis paroli kaj ke li ankoraŭ tenis sian glason en la mano, iu voĉbruo aŭdiĝis ĉe la ekstremo de la ĉambro, kaj ni vidis iun kiu gestadis svingante ĵurnalon. Oni restarigis la silenton, la entrudulo residiĝis, sed murmuro de scivolemo disvastiĝis ĉirkaŭe de la tablo, la ĵurnalo transiris man’al mane, kaj ĉiufoje kiam unu el la gastoj ekrigardis la proponatan paĝon, estis ekkrioj.
- Legu ! legu ! Oni kriis ĉe la kontraŭa flanko.
Ĉe la honortablo, oni leviĝis. La patro Botreleo iris preni la ĵurnalon kaj prezentis ĝin al sia filo.
- Legu ! legu ! Oni kriis pli laŭte.
Kaj aliaj bojdiris :
- Aŭskultu do ! Li tuj legos... Aŭskultu !
Botreleo staranta fronte al publiko, trarigardis en la vespera ĵurnalo kiun sia patro donis al li, la artikolon kiu kaŭzis tian bruegon, kaj subite, ekvidante titolon substrekitan per blua krajono, li levis la manon por postuli la silenton, kaj li legis per voĉo kiun la emocio pli kaj pli ŝanĝis, tiujn stuporigajn rivelojn kiuj neniigis ĉiujn siajn penadojn, aliigis siajn ideojn pri la Kava Nadlo kaj montris la vanecon de sia lukto kontraŭ Arseno Lupeno :
"Publika letero de S-ro Masibano, de la Akademio de la Surskriboj kaj la Beletro.
"Sinjoro Direktoro,
"La 17an de marto 1679 - mi bone diras 1679, estas do sub Ludoviko la XIVa – iu tre malgranda libro estis eldonita en Parizo kun tiu ĉi titolo : ===LA MISTERO DE LA KAVA NADLO,===
====la tutan veron denuncita por la unua fojo.====
=====Cent ekzempleroj presitaj de mi mem=====
=====kaj por la sciigo de la Kortego.=====
"Je la naŭa matene, dum tiu tago de la 17a de marto, la aŭtoro, tre juna viro, bone vestita, kies oni ne scias la nomon, komencis demeti ĉi tiun libron ĉe la ĉefaj moŝtuloj de la Kortego. Je la deka, tiam kiam li plenumis kvar el tiuj klopodoj, li estis arestita de gvardia kapitano, kiu kondukis lin en la reĝan kabineton kaj tuj reiris traserĉadi la kvar ekzemplerojn disdonitajn. Kiam la cent ekzempleroj estis kolektitaj, kalkulitaj, zorge foliumitaj kaj kontrolitaj, la reĝo mem ĵetis ilin en la fajron, krom unu kiun li gardis en sia posedo. Poste li komisiis la gvardian kapitanon eskorti la aŭtoron de la libro al S-ro de Sankta-Marto kiu siavice enŝlosis sian malliberulon unue en Pinerolo, poste en la fortikaĵo de la insulo Sankta-Margareta. Tiu viro kompreneble estis neniu alia ol la fama viro kun la fermasko.
"Neniam la vero estis konata, aŭ almenaŭ iu parto de la vero, se la gvardia kapitano, kiu ĉeestis dum la intervidiĝo, profitanta momenton kiam la reĝo deturniĝis, ne cedis al la tento eltiri el la fajrujo, antaŭ ol la fajro atingis ĝin, iun alian ekzempleron.
Post ses monatoj, tiu kapitano estis delevata sur la ĉefvojo de Gajlono en Manto. Liaj murdintoj senigis lin de ĉiuj liaj vestoj, forgesante, tamen, en lia dekstra poŝo juvelon kiun oni poste malkovris, iu diamanto el la plej rimarkinda kvalito, de konsiderinda valoro.
"En liaj paperoj, oni retrovis manskribitan noton. Li tute ne parolis pri la libro eltirita el la flamoj, sed li donis resumon de la unuaj ĉapitroj. Temis pri sekreto kiu estis konita de la reĝoj de Anglio, perdita de ili ĝuste kiam la krono de la kompatinda freneza Henriko la VIa transpasis sur la kapon de la duko de Jorko, malkaŝita de Johana de Arko al la reĝo de Francio Karlo la VIIa, kaj kiu, iĝinta ŝtatsekreto, estis transdonita de suvereno al suvereno per letero ĉiufoje resigelita, kiun oni trovis ĉe la lito de la mortonto kun tiu ĉi mencio : "Por la reĝo de Francio".
Ĉi tiu sekreto koncernis la ekziston kaj determinis la pozicion de kolosa trezoro, posedata de la reĝoj kaj kiu kreskiĝis de jarcento al jarcento.
"Sed cent dek kvar jarojn poste, Ludovikon la XVIa, mallibera en la Templo, ricevis flanken unu el la oficiroj kiuj responsis pri priatentado de la reĝa familio kaj diris al li :
"- Sinjoro, vi ne havis, sub mia avo, la famkonata reĝo, iun prapatron kiu servis kiel kapitanon de la gvardio ?
"- Jes, via rega moŝto.
"- Nu, ĉu vi estus homo... ĉu vi estus homo...
"Li hezitis. La oficiro finis la frazon.
"- Kiu ne perfidus vin ? Ho ! via reĝa moŝto...
"- Do, aŭskultu min.
"La reĝo elpoŝigis malgrandan libreton kies li elŝiris unu el la lastaj paĝoj. Sed, ŝanĝante sian opinion :
"- Ne, pli bone taŭgas ke mi kopiu...
"Li prenis grandan paperfolion kiun li ŝiris por nur konservi malgrandan rektangulan spacon sur kiu li kopiis kvin liniojn de punktoj, de strekoj kaj de ciferoj kiujn surhavis la presita paĝo. Poste, bruliginte tiun ĉi, li kvaroble faldis la manskribitan folion, sigelis ĝin per ruĝa vakso kaj donis ĝin.
"Sinjoro, post mia morto, vi transdonos tion al la reĝino, kaj vi diros al ŝi : "Komisie de la reĝo, Sinjorino... por via moŝto kaj por lia filo..." Se ŝi ne komprenas...
"– Se ŝi ne komprenas ?...
"- Vi aldonos "Temas pri la sekreto de la Nadlo". La reĝino komprenos.
"Estante parolinta, li ĵetis la libron inter la braĝojn kiujn ruĝiĝis en la fajrujo.
"La 21a de Januaro, li grimpis sur la eŝafodon.
"Necesis du monatoj al la oficiro, pro la translokado de la reĝino al la domgardistejo, por plenumi la komision kies li estis taskita. Fine, per multaj insidaj intrigoj, li iam sukcesis troviĝi en la ĉeesto de Maria-Antoneta. Li diris al ŝi tiel ke ŝi povis apenaŭ aŭdi :
"Komisie de la ĵus mortinta reĝo, Sinjorino, por via moŝto kaj por lia filo.
"Kaj li prezentis al ŝi la sigelitan leteron.
"Ŝi certigis sin ke la gardistoj ne povis vidi ĝin, rompis la sigelojn, ŝajnis surprizita ĉe la vido de tiuj ĉi nedeĉifreblaj linioj poste, tuj ŝajnis kompreni. Ŝi amare ridetis, kaj la oficiro perceptis tiujn ĉi vortojn :
"- Kial tiom malfrue ?
"Ŝi hezitis. Kie kaŝi tiun danĝeran dokumenton ? Fine, ŝi malfermis sian preĝolibron, kaj en ia sekreta poŝo aranĝita inter la bindaĵo el ledo kaj la pergameno kiu kovris ĝin, ŝi englitis la paperfolion.
"- Kial tiom malfrue... ŝi diris.
"Estas probable, ja, ke tiu dokumento, se ĝi povintus alporti savon al ŝi, alvenis tro malfrue, ĉar dum la sekva oktobra monato, la reĝino Maria-Antoneta, siavice, grimpis sur la eŝafodon.
"Sed, tiu oficiro, foliumanta la paperojn de sia familio, trovis la manskribitan noton de sia praavo, la gvardia kapitano de Ludoviko la XIVa. Ekde tiu momento, li havis nur unu ideon, estis dediĉi siajn libertempon por klarigi tiun strangan problemon. Li legis ĉiujn latinaj aŭtoroj, tralegis ĉiujn kronikojn de Francio kaj tiujn de najbaraj landoj, enkondukiĝis en monaĥejojn, deĉifris la kontolibrojn, la ĉartarojn, la traktatojn, kaj li tiel povis retrovi kelkajn citaĵojn disĵetitaj tra la aĝoj.
"En Libro III de la Komentoj de Cezaro pri la milito de Gaŭlio, estas rakontita ke post la malvenko de Viridovikso per Tituliuso Sabinuso, la estro de la Caletesoj estis kondukita antaŭ Cezaron, kaj ke, por lia elaĉetpago, li malkaŝis la sekreton de la Nadlo...
"La Traktato de Sankta-Klara-sur-Epto inter Karlo la Simpla kaj Rollo, estro de la barbaroj de Nordo, sekvigas la nomon de Rollo per ĉiuj liaj titoloj, inter kiuj ni legas majstro de la sekreto de la Nadlo.
"La Saksa Kroniko (eldono de Gibsono, paĝo 134) parolante pri Vilhelmo-kun-granda-vigleco (Vilhelmo la Konkeranto) rakontas ke la stango de lia standardo finiĝis per akra pinto kaj tratruita de fendon laŭmaniere de kudrilo...
"En sufiĉe dubsenca frazo de sia pridemandado, Johana de Arko konfesas ke ŝi ankoraŭ havas sekretan aferon por diri al la reĝo de Francio, al kio ŝiaj juĝistoj respondis : "Jes, ni scias pri kio temas, kaj tial Johana pereos".
"- Per la virto de la Nadlo, foje ĵuras la bona reĝo Henriko la IVa.
"Antaŭe, Francisko la Ia, admonante la eminentulojn de Havro en 1520, elparolis tiun ĉi frazon kiun transdonas al ni la taglibro de burĝo de Honfloro :
"La reĝoj de Francio portas sekretojn kiuj fiksas la kondukon de aferoj kaj la sorton de urboj.
"Ĉiuj tiuj ĉi citaĵoj, Sinjoro Direktoro, ĉiuj rakontoj kiuj koncernas la fermaskon, la gvardia kapitano kaj lia pranepo, mi hodiaŭ retrovis ilin en broŝuro skribita ĝuste de ĉi tiu pranepo kaj eldonita en junio 1815, la antaŭ- aŭ post-tagon de Vaterlo, estis do dum, periodo de malordoj kiam la riveloj kiujn ĝi enhavis devis resti nerimarkitaj.
"Kion valoras tiu broŝuro ? Nenion, vi respondos, kaj ni devas atribui al ĝi neniun fidindecon. Tio estas mia unua impreso; sed kia ne estis mia stuporo, malfermante Komentojn de Cezaro ĉe la menciita ĉapitro, tie malkovri la frazon trovitan en la broŝuro ! Sama konstato pri la Traktato de Sankta-Klara-sur-Epto, la Saksa kroniko, la pridemandado de Johana de Arko, unuvorte ĉio kio eblas al mi kontroli ĝis nun.
"Fine, ekzistas ankoraŭ pli preciza fakto kiu raportas la aŭtoro de la broŝuro de 1815. Dum la kampanjo de Francio, sia ĉevalo estanta morta, li, oficiro de Napoleono, sonorigis vespere ĉe la pordo de kastelo kien li estis akceptita de maljuna kavaliro de Sankta-Ludoviko.
"Kaj li sinsekve ekaŭdis babilante kun la maljunulo ke tiu ĉi kastelo, situata sur la rando de la Krezo, nomiĝis la kastelo de la Nadlo, ke ĝi estis konstruita kaj baptita de Ludoviko la XIVa, kaj ke, laŭ lia nepra ordono, ĝi estis ornamita per sonorilturetoj kaj spajro kiu figuris la nadlon. Kiel dato, ĝi surhavis, ĝi devas ankoraŭ surhavi 1680.
"1680 ! Unu jaro post la publikigo de la libro kaj la malliberigo de la Fermasko. Ĉio klariĝis : Ludoviko la XIVa, antaŭvidante ke la sekreto povis malsekretiĝi, konstruis kaj baptis tiun kastelon por proponi al scivolemuloj naturan klarigon de la antikva mistero. La Kava Nadlo ? Iu kastelo kun pintaj turetoj, lokita sur la rando de la Krezo kaj apartenanta al la reĝo. Konsekvence oni kredis koni la respondon de la enigmo kaj esploradoj ĉesis !
"La kalkulo estis ĝusta, ĉar pli ol du jarcentojn poste, S-ro Botreleo falis en la kaptilon. Kaj estas tie, Sinjoro Direktoro, ke mi volis alveni skribante ĉi tiun leteron. Se Lupeno sub la nomo de Anfredo luprenis al S-ro Valmeras la kastelon de la Nadlo rande de la Krezo, se li loĝigis tien siajn du malliberulojn, estas ke li akceptis la sukceson de la neeviteblaj esploroj de S-ro Botreleo, kaj ke por akiri la pacon kiun li petis, li ĝuste insidis al S-ro Botreleo tion kion ni povas nomi la historian kaptilon de Ludoviko la XIVa.
"Kaj tra tio, ni estas alkondukataj al tio ĉi, nerefutebla konkludo estas ke li, Lupeno, kun liaj propraj lumoj, sen koni aliajn faktojn ol tiujn kiujn ni konas, sukcesis dank’al sorĉo de vere eksterordinara geniulo, deĉifri la nedeĉifreblan dokumenton; tio estas ke Lupeno, lasta heredanto de la reĝoj de Francio, konas la reĝan misteron de la kava Nadlo".
Tie finiĝas la artikolo. Sed ekde kelkaj minutoj, ekde la tekstero rilate al la kastelo de la Nadlo, ne plu estis Botreleo kiu legis. Komprenante sian malvenkon, premita sub la pezo de spertita humiligo, li ellasis la ĵurnalon kaj kolapsis sur sia seĝo, la vizaĝo kaŝata en siaj manoj.
Anhelante kaj skuita de emocio pro tiu ĉi nekredebla rakonto, la homamaso estis iom post iom proksimiĝinta kaj nun kunpremiĝis ĉirkaŭ lin. Oni atendis kun malpacienca angoro la vortojn kiujn li tuj respondos, la kontraŭdirojn kiujn li tuj obĵetos.
Li ne moviĝis.
Per dolĉa gesto, Valmeras malkrucigis al li la manojn kaj relevis sian kapon.
Izidoro Botreleo ploris.
- ↑ Vidu en la ĉapitro 5, "Krezo", france "Creuse" estas franca departemento. Sed alia senco de tiu franca vorto povas ankoraŭ esti "Kava".