La Kava Nadlo/Ĉapitro 7

El Vikifontaro
Tradukita de la Vikifontara komunumo
Pierre Lafitte & CieParis (p. 215-249)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉapitro 7
La Traktato de la Nadlo.

Estas la kvara matene. Izidoro ne revenis al la gimnazio. Li ne revenos tien antaŭ la fino de la senindulga milito kiun li deklaris al Lupeno. Tion, li mallaŭte ĵuris al si, dum siaj amikoj aŭte veturigis lin, tute svenetanta kaj ofendata. Malprudenta ĵuro ! Absurda kaj nelogika milito ! Kion li povas fari, li izolita infano kaj sen armiloj, kontraŭ tiu fenomeno de energio kaj de potenco ? De kie ataki lin ? Li estas neatakebla. Kie vundi lin ? Li estas nevundebla. Kie trafi lin ? Li estas netrafebla.

Matene la kvaran... Izidoro denove akceptis la gastadon de sia samklasano de Janseno. Stare antaŭ la kameno de sia ĉambro, la kubutoj rekte plantitaj sur la marmoraĵo, la du pugnoj ĉe la mentono, li rigardas sian bildon ke la spegulo resendas al li.

Li ne plu ploras, li volas nek plu plori, nek turniĝadi sur sia lito, nek malesperiĝi kiel li faras ekde du horoj. Li volas pripensi, cerbumi kaj kompreni.

Kaj siaj okuloj ne forlasas siajn okulojn en la spegulo, kvazaŭ li esperis duobligi la forton de sia pensado kontemplante sian enpensan bildon, kaj trovi funde de tiu estulo, la kaprompan solvon kiun li ne trovas en si. Ĝis la sesa, li tiel restas. Kaj estas iom post iom ke, liberigita de ĉiuj detaloj kiuj komplikas ĝin kaj nebuligas ĝin, la demando aperiĝas al sia menso, tute seka, tute nuda, kun la rigoreco de ekvacio.

Jes, li eraris. Jes, lia interpreto de la dokumento estas falsa. La vorto "nadlo" ne celas la kastelon sur la randoj de la Krezo. Kaj, same, la vorto "fraŭlinoj" ne povas aplikiĝi al Rajmonda de Sankta-Verano kaj ŝia kuzino, ĉar la teksto de la dokumento datiĝas de jarcentoj.

Do ĉio estas refarenda. Kiel ?

Unu sola bazo de dokumentaro estus solida : la libro eldonita sub Ludoviko la XIVa. Sed, el la cent presitaj ekzempleroj de tiu kiu devis esti la Fermasko, nur du eskapis la flamojn. Unu estis ŝtelita de la gvardia kapitano kaj perdita. La alia estis gardita de Ludoviko la XIVa, transdonita al Ludoviko la XVa, kaj bruligita de Ludoviko la XVIa. Sed restas kopio de la grava paĝo, tiu kiu enhavas la solvon de la problemo, aŭ almenaŭ la kriptan solvon, tiu kiu estis alportita al Maria-Antoneta kaj englitita de ŝi sub la bindaĵo de ŝia preĝolibro.

Kio okazis al tiu ĉi papero ? Ĉu estas tiu kiun Botreleo tenis en siaj manoj kaj kiun Lupeno reprenigis al li per la registristo Breduo ? Aŭ ĉu ĝi ankoraŭ troviĝas en la preĝolibro de Maria-Antoneta ?

Kaj la demando finfine sendas al tiu ĉi : "Kio okazis al la preĝolibro de la reĝino ?"

Post kelkaj momentoj de ripozo, Botreleo pridemandis al la patro de sia amiko, eminenta kolektanto, ofte alvokita neoficiale kiel eksperto, kaj kiun, denove antaŭnelonge, la direktoro de unu el niaj muzeoj konsultis por la aranĝado de sia katalogo.

- La preĝolibro de Maria-Antoneta ? li ekkriis, sed ĝi estis postlasita de la reĝino al ŝia ĉambristino kun sekreta komisio enmanigi ĝin al grafo de Ferseno. Pie konservita en la familio de la grafo, ĝi troviĝas ekde kvin jaroj en vitrino.

- En iu vitrino ?

- De la muzeo Karnavaleto, tute simple.

- Kaj tiu muzeo estos malfermata... ?

- Post dudek minutoj de nun.

Precize ĉe la minuto kiam malfermiĝis la pordo de la malnova hotelo de S-ino de Sevigne, Izidoro desaltis el aŭto kun sia amiko.

- Ej, sinjoro Botreleo !

Dek voĉoj salutis lian alvenon. Je sia mirego, li rekonis la tutan aron da reporteroj kiuj sekvis "la Aferon de la Kava Nadlo". Kaj unu el ili ekkriis :

- Estas amuze, ĉu ne ! Ni ĉiuj havis la saman ideon. Atentu, Arseno Lupeno eble estas inter ni.

Ili eniris kune. La direktoro, tuj avertitaj, metis sin sub ilia plena dispono, kondukis ilin al la vitrino, kaj montris al ili malluksan volumo, sen ia ornamaĵo, kaj kiu certe havis nenion reĝan. Iom da emocio tamen invadis ilin ekvidante ĉi tiun libron kiun la reĝino tuŝis dum tiom tragikaj tagoj, kiun ĉiaj plorruĝaj okuloj rigardis... kaj ili ne aŭdacis preni ĝin kaj esplori ĝin, kvazaŭ ili havis la impreson de sakrilegio...

- Hej, sinjoro Botreleo estas tasko kiu koncernas vin.

Li prenis la libron per malserena gesto. La priskribo bone kongruis al tiu kiun la aŭtoro de la broŝuro donis. Unue iu pergamena kovrilo, pergameno malpurigita, nigrigita, kelkloke eluzita, kaj, sube, la reala bindaĵo el rigida ledo.

Kun kia tremeto Botreleo informiĝis pri la kaŝita poŝo ! Ĉu estis fabelaĵo ? Aŭ ĉu li ankoraŭ retrovus la dokumenton skribitan de Ludoviko la XVIa, kaj postlasita de la reĝino al ŝia fervora amiko ?

Sur la unua paĝo, ĉe la supra parto de la libro, neniu kaŝejo.

- Nenion, li murmuris.

- Nenion, ili eĥe rediris, tremetante.

Sed ĉe la lasta paĝo, havante iom cedigi la malfermon de la libro, li tuj vidis ke la pergameno malgluiĝis de la bindaĵo. Li enŝovis la fingrojn... Io, jes, li sentis ion... iun paperon...

- Ho ! Li venke diris, jen... Ĉu eblas ?

- Rapide ! Rapide ! oni kriis al li. Kion vi atendas ?

Li tiris folion, duige falditan.

- Nu, legu !... Estas vortoj el ruĝa inko... Vidu !... Tio aspektas, kvazaŭ sango... tute pala sango... legu do !

Li legis :

"Al vi, Ferseno. Por mia filo, la 16an de oktobro 1793... Maria-Antoneta".

Kaj subite, Botreleo eligis perpleksan ekkrion. Sub la subskribo de la reĝino, estis ... estis, el nigra inko, du vortoj reliefigitaj de parafo... du vortoj : "Arseno Lupeno".

Ĉiu siavice, ĉiuj kaptis la folion, kaj la sama krio tuj eskapis :

- Maria-Antoneta... Arseno Lupeno.

Silento kunigis ilin. Tiu duobla subskribo, tiuj du nomoj kunligitaj, malkovritaj ĉe la fundo de la preĝolibro, tiu relikvo kie kuŝis, dum pli ol jarcento, la senespera alvoko de la kompatinda reĝino, tiu terura dato, la 16an de oktobro 1793, la tago kiam disfalis la reĝa kapo, ĉiu estis malĝoje kaj konsterne tragika.

- Arseno Lupeno balbutis unu el la voĉoj, tiel reliefigante tion kio estis konsternega vidi tiun diablan nomon ĉe la malsupro de la sankta folio.

- Jes, Arseno Lupeno ripetis Botreleo. La amiko de la reĝino ne sukcesis kompreni la senesperan alvokon de la mortiĝantino. Li travivis kun la memoro kiun sendis al li tiun kiun li amis, kaj li ne divenis la kialon de tiu memoro. Lupeno malkovris ĉion, li... kaj li prenis.

- Li prenis kion ?

- La dokumenton kompreneble ! La dokumenton skribitan de Ludoviko la XVIa, kaj estas tio kion mi tenis inter miaj manoj. Sama aspekto, sama parolturno, samaj ruĝaj sigeloj. Mi komprenas kial Lupeno ne volis lasi al mi iun dokumenton el kiu mi povis profiti per la sola ekzameno de la papero, de la stampoj, ktp.

- Kaj do ?

- Kaj do, ĉar la dokumento kies mi konas la tekston estas aŭtentika, ĉar mi vidis la spurojn de ruĝaj sigeloj, ĉar Maria-Antoneta mem certigas, per tiu ĉi noto de sia mano, ke la tuta rakonto de la broŝuro reproduktita de S-ro Masibano estas aŭtentika, ĉar vere ekzistas historia problemo de la Kava Nadlo, mi estas certa sukcesi.

- Kiel ? Aŭtentika aŭ ne, la dokumento, se vi ne sukcesas deĉifri ĝin, ne utilas ĉar Ludoviko la XVIa detruis la libro kiu donis la klarigon de tio.

- Jes, sed la alia ekzemplero, eltirita el la flamoj de la gvardia kapitano de la reĝo Ludoviko la XIVa, ne estis detruita.

- Kion vi scias ?

- Pruvu la malon.

Botreleo silentis, poste malrapide, kun okuloj fermitaj, kvazaŭ li provis precizigi kaj resumi sian penson, li elparolis :

- Posedanto de la sekreto, la gvardia kapitano komencas komuniki pecetojn de ĝi en la taglibro kiun retrovis sia pranepo. Poste silento. La klarigo de la enigmo, li ne donas ĝin. Kial ? Ĉar la tento uzi la sekreton enfiltriĝas iom post iom en li, kaj ke li cedas al ĝi. La pruvo ? Lia murdo. La pruvo ? La belega juvelo malkovrita sur li kaj kiun li tutcerte eltiris el tia reĝa trezoro kies la kaŝejo, nekonata al ĉiuj, precize konsistigas la misteron de la Kava Nadlo. Lupeno subdiris tion al mi : Lupeno ne mensogis.

- Tiel, Botreleo, ke vi konkludas ?

- Mi konkludas ke necesas fari ĉirkaŭ tiu rakonto la plej da reklamoj kiel eble, kaj ke oni scius per ĉiuj ĵurnaloj ke ni serĉas libron titolatan la Traktato de la Nadlo. Eble ni eltrovos ĝin funde de iu provinca biblioteko.

Tuj la noto estis redaktata, kaj tuj, sen eĉ atendi ke ĝi povu trafi rezulton, Botreleo eklaboris.

Iu komenco de spuro aperis : la murdo okazis ĉirkaŭ Gajlono. La saman tagon, li iris al tiu urbo. Certe ja, li ne esperis reludi krimon elfarita ducent jarojn antaŭe. Sed tamen ekzistas kelkaj kanajlaĵoj kiuj lasas spurojn en la memoroj, en la tradicioj de la landoj.

La lokaj kronikoj kolektas ilin. Iam, tiu provinca erudiciulo, tiu amatoro de malnovaj legendoj, tiu elvokanto de malgravaj incidentoj de la pasinta vivo, fariĝas la temo de ĵurnala artikolo aŭ de komuniko al la Akademio de ĝia ĉefurbo.

Li vidis tri aŭ kvar el tiuj erudiciuloj. Ĉefe kun unu el ili, iu maljuna notario, li traserĉis, li foliumis la registrojn de la malliberejo, la registrojn de la malnovaj prefektejoj kaj de la parokoj. Neniu notico aludis la murdon de iu gvardia kapitano dum la XVIIa jarcento.

Li ne senkuraĝiĝis kaj daŭrigis siajn serĉadojn en Parizo kie eble okazis la enketo de la juĝafero. Liaj klopodoj ne sukcesis.

Sed la ideo de alia spuraro ĵetis lin en novan direkton. Ĉu neeblis koni la nomon de tiu gvardia kapitano kies la nepo elmigris kaj kies pranepo servis la armeoj de la Respubliko, estis komisiita al Templo dum la malliberigo de la reĝa familio, servis Napoleono, kaj faris la militiro de Francio ?

Per multe da pacienco, li finstarigis liston kie almenaŭ du nomoj proponis preskaŭ kompletan similecon, S-ro de Larbejrio, sub Ludoviko la XIVa, la civitano Larbrio, sub la Teroro.

Jam estis grava punkto. Li precizigis tion per artikoleto kiun li komunikis al la gazetaro, petante ĉu oni povis liveri al li informojn pri tiu Larbejrio aŭ pri liaj posteuloj.

Estis S-ro Masibano, la Masibano de la broŝuro, la membro de la Instituto, kiu respondis al li.

"Sinjoro,

"Mi turnas vian atenton al tekstero de Voltero, kiun mi rimarkis en lia manuskripto de la Jarcento Ludoviko la XIVa (ĉapitro XXV : Apartaĵoj kaj anekdotoj de la reĝado). Tiu ekstrakto estis forigita en la diversaj eldonoj.

"Mi aŭdis rakonti al ĵus mortinta S-ro de Komartino, intendanto de la Financoj kaj amiko de la ministro Ŝamiljardo, ke iam la reĝo hastege foriris en sia kaleŝego, post la novaĵoj ke S-ro de Larbejrio estis murdita kaj senigita je belegaj juveloj. Li ŝajnis en grandega emocio kaj ripetis : "Ĉio estas perdita... Ĉio estas perdita..." La sekva jaro, la filo de tiu Larbejrio kaj lia filino, kiu estis edziniĝita de la markizo de Velino , estis ekzilitaj en iliajn landojn de Provenco kaj Bretonio. Necesas ne dubi ke tie ekzistas kelka propraĵo".

"Necesas dubi pri tio tiom malpli, mi aldonus, ke S-ro Ŝamiljardo, laŭ Voltero, estis la lasta ministro kiu havis la strangan sekreton de la Fermasko.

"Vi ekkomprenas, sinjoro, la profiton kiun ni povas eltiri el tiu ekstrakto, kaj la evidenta interligo kiu interplektiĝas inter la du aventuroj. Miaflanke, mi ne kuraĝas imagi tro precizajn hipotezojn pri la konduto, pri la suspektoj, pri la antaŭtimoj de Ludoviko la XIVa en tiuj cirkonstancoj, sed ĉu aliparte ne estas permesebla, ĉar S-ro Larbejrio postlasis filon, kiu verŝajne estis la avo de la civitano oficiro Larbrio, kaj filinon, ĉu ne eblas racie supozi ke parto el la paperoj lasitaj de Larbejrio alfalis al la filino, kaj ke, inter tiuj paperoj, troviĝis la fama ekzemplero kiun la gvardia kapitano savis el la flamoj ?

"Mi konsultis la Adreslibron de la Kasteloj. Ekzistas ĉirkaŭ Renno iu barono de Velino. Ĉu estus posteulo de la markizo ? Trafe maltrafe, mi hieraŭ skribis al tiu barono por demandi al li ĉu li ne posedis malnovan libreton kies la titolo mencius tiun ĉi vorton de la Nadlo. Mi atendas lian respondon.

"Mi havos la plej grandan kontentiĝon paroli pri ĉiuj ĉi aferoj kun vi. Se tio ne tro ĝenas vin, vizitu min. Akceptu, sinjoro, ktp…

"P.S. : Kompreneble, mi ne komunikas al la gazetaro tiujn bagatelajn malkovrojn. Nun kiam vi alproksimiĝas al la celo, la diskreteco estas nepre postulata".

Tio estis absolute la opinio de Botreleo. Li eĉ aldonis pli : du ĵurnalistoj turmentante lin tiun matenon, li donis al ili la plej fantaziajn informojn pri sia mensostato kaj pri siaj projektoj.

Posttagmeze li rapide kuris ĉe Masibano kiu loĝis ĉe la numero 17 de la kajo Voltero. Je sia granda surprizo, li eksciis ke Masibano neatendite ĵus foriris, lasante al li noton en la okazo se li prezentiĝus. Izidoro ĝin malfermis kaj legis :

"Mi ricevas depeŝon kiu donas al mi kelkan esperon. Mi do foriras kaj dormos en Renno. Vi povus enveturiĝi en la vesperan trajnon kaj, sen halti en Renno, daŭrigi ĝis la malgranda stacidomo Velino. Ni renkontiĝus en la kastelo, situita je kvar kilometroj de tiu stacio".

La programo plaĉis al Botreleo kaj ĉefe la ideo ke li alvenos al la kastelo samtempe kun Masibano, ĉar li timis kelkan mallertaĵo fare de tiu ĉi sensperta viro. Li revenis ĉe sian amikon kaj pasigis la reston de la tago kun li. Vespere li entrajniĝis en la ekspreso al Bretonio. Je la sesa, li eltrajniĝis en Velino. Li piediris, inter densaj arbaroj, dum kvar kilometroj de ŝoseo. De malproksime, li ekvidis sur altaĵo longan sinjordomon, sufiĉe hibridan konstruaĵon, miksitan de Renesanco kaj de Ludovikon Filipo, sed havantan tamen pompan aspekton kun ĝiaj kvar turetoj kaj ĝia levponto ĉirkaŭkovrita per hedero.

Izidoro alproksimiĝante sentis sian koron batadi. Ĉu li vere tuŝis la finon de sia vojo ? Ĉu la kastelo enhavis la misterŝlosilon ?

Li ne estis sen timo. Tio ĉio ŝajnis al li tro bela, kaj li demandis al li ĉu, ĉifoje ankoraŭ, li ne obeis al infera plano ŝpinita de Lupeno, ĉu ekzemple Masibano ne estis instrumento inter la manoj de sia malamiko.

Li ekridegis.

"Hej, mi fariĝas komika. Oni vere kredus ke Lupeno estas neerarema sinjoro kiu antaŭkalkulas ĉion, speco de ĉiopova Dio, kontraŭ kiu ekzistas nenio por fari. Diable ! Lupeno eraras, Lupeno ankaŭ tute dependas de la cirkonstancoj, Lupeno faras mispaŝojn, kaj estas ĝuste dank'al la eraro kiun li faris perdante la dokumenton, ke mi komencas superi lin. Ĉio rezultas el tio.

Kaj liaj penadoj, entute, utilas nur por ripari la eraron elfaritan". Kaj ĝoje, plena de konfido, Botreleo sonoris.

- Sinjoro deziras ? diras servisto aperanta ĉe la sojlo.

- Ĉu la barono de Velino povas ricevi min ?

Kaj li transdonis sian vizitkarton.

- Sinjoro la barono estas ne ankoraŭ elitiĝinta, sed se Sinjoro volas atendi.

- Ĉu ne jam estas iu kiu demandis lin, iu sinjoro kun blanka barbo, iomete fleksita ? diris Botreleo kiu konis Masibanon per la fotoj kiun la ĵurnaloj donis.

- Jes, tiu sinjoro alvenis antaŭ dek minutoj, mi enkondukis lin en la vizitejon. Se Sinjoro ankaŭ bonvolas sekvi min.

La intervidiĝo de Masibano kaj de Botreleo estis tute gemuta. Izidoro dankis la maljunulon pro la unuarangaj informoj kiujn li ŝuldis al li, kaj Masibano esprimis al li sian admiron per la plej varma maniero. Poste ili interŝanĝis siajn impresojn pri la dokumento, pri la ŝancoj kiujn ili havis malkovri la libron, kaj Masibano ripetis tion kion li eksciis rilate al S-ro de Velino. La barono estis sesdekjarulo kiu, vidvo ekde multaj jaroj, vivis tre izolata kun sia filino, Gabriela de Vilemon, kiu kruele estis ĵus skuita de la forpaso de sia edzo kaj de sia plejaĝa filo, mortitaj sekve de akcidento de aŭto.

- S-ro la barono invitas tiujn ĉi sinjorojn bonvoli supreniri.

La servisto kondukis ilin al unua etaĝo, en grandan ĉambron kun nudaj muroj, kaj simple meblita per letermebloj, per fakmebloj kaj per tabloj kovritaj de paperoj kaj de registroj. La barono akceptis ilin kun multe da afableco kaj tiu bezonego paroli kiun ofte tro solecaj personoj travivas. Ili multe malfacile prezentis la celon de ilia vizito.

- Ha jes, mi scias, vi skribis al mi pri tio, sinjoro Masibano. Temas pri libro, ĉu ne, kie oni parolas pri Nadlo, kaj kiu mi heredus de iu praulo ?

- Fakte ja.

- Mi diros al vi ke miaj prauloj kaj mi malpaciĝis. Ni havis strangajn ideojn tiutempe. Mi ja estas el mia epoko. Mi rompis kun la pasinteco.

- Jes, obĵetis Botreleo nervozigita, sed ĉu vi havas neniun rememoron esti vidinta ĉi tiun libron ?

- Sed jes ! Mi telegrafis tion al vi, li ekkriis alparolante al Masibano, kiu, incitetata, iris kaj reiris en la ĉambro kaj rigardis tra la aliaj fenestroj, jes ja !... Aŭ almenaŭ ŝajnis al mia filino ke ŝi vidis tiun titolon inter la kelkaj miloj da libroj kiuj embarasas la libroŝrankon. Ĉar por mi, sinjoroj, la legado... La ĵurnalojn mi eĉ ne legas... Mia filino kelkfoje, kaj eĉ ! Nur ke ŝia eta Georgo, la filo kiu restas al ŝi, fartas bone ! Kaj kondiĉe ke miaj farmopagoj enkolektas, ke miaj lupagoj regule falas !... Vi konstatas mian situacion... Mi loĝas en ĝi, sinjoroj... Kaj mi konfesas ke mi tute nekonas la unuan vorton de tiu rakonto kies vi letere priinformis min, sinjoro Masibano...

Izidoro Botreleo, incitegita per tiu babilado, subite interrompis lin :

- Pardonu, Sinjoro, sed do tiu libro...

- Mia filino serĉadis ĝin. Ŝi serĉadis ĝin ekde hieraŭ.

- Kaj do ?

- Nu ŝi retrovis ĝin, ŝi retrovis antaŭ unu aŭ du horoj. Kiam vi alvenis...

- Kaj kie ĝi estas ?

- Kie ĝi estas ? Sed ŝi metis ĝin sur tiu tablo... Vidu... Tien...

Izidoro eksaltis. Ĉe la fino de la tablo, sur senordaĵo de paperaĵoj, estis libreto kovrita per ruĝa marokeno. Li brutale surmetis sian pugnon, kvazaŭ li malpermesis al iu ajn en la mondo tuŝi ĝin... kaj iom ankaŭ kvazaŭ li mem ne kuraĝis preni ĝin.

- Nu, ekkriis Masibano, tute emociita.

- Mi havas ĝin... jen ĝi ... nun, tio estas...

- Sed la titolo... ĉu vi certas !

- Nu kompreneble ! Rigardu.

Li montris la orajn literojn gravuritajn en la marokeno "La mistero de la kava Nadlo".

- Ĉu vi estas konvinkata ? Ĉu ni fine mastras la sekreto ?

- La unua paĝo ... Kio estas sur la unua paĝo ?

- Legu : "La tuta vero denuncata laŭ la unua fojo. Cent ekzempleroj presitaj de mi mem kaj por la sciigo de la Kortego".

- Estas tio, jen ĝi, flustris Masibano, la voĉo konfuzita , estas la ekzemplero elprenita el la flamoj. Estas la libro mem kiun Ludovikon la XIVa kondamnis.

Ili foliumis ĝin. La unua duono rakontis la klarigojn donitajn de la kapitano de Larbejrio en sia taglibro.

- Ni pasu, ni pasu, diris Botreleo kiu deziris nur alveni al la solvo.

- Kion "ni pasu" ! Tute ne. Ni jam scias ke la fermaskulo estis malliberigita ĉar li konis kaj volis diskonigi la sekreton de la reĝa familio de Francio ! Sed kiel li konis ĝin ? Kaj pro kio li volis malsekretigi ĝin ? Fine, kiu estas tiu ĉi stranga ulo ? Iu duonfrato de Ludoviko la XIVa, kiel asertis Voltero, aŭ la itala ministro Matiolio, kiel certigas tion la moderna kritiko ? Ha ! Tiuj estas demandoj de ĉefa intereso !

- Pli poste ! Pli poste ! Botreleo protestis, kvazaŭ li timis ke la libro flugas el liaj manoj antaŭ ol li konis la enigmon.

- Sed, obĵetis Masibano kiun tiuj historiaj detaloj pasiigis, ni havas tempon, post... Ni unue vidu la klarigon.

Subite Botreleo ĉesis. La dokumento ! Meze de iu paĝo, maldekstren, liaj okuloj vidis la kvin misterajn liniojn de punktoj kaj ciferoj. Per iu rigardo, li konstatis ke la teksto estis identa al tiu kiun li tiom studadis. Sama aranĝo de la signoj... Samaj interspacoj ebligantaj malkunigi la vorton "demoiselles"[1] kaj difini la du terminojn de la "Aiguille Creuse"[2] malkune unu de la alia.

Iu malgranda noto antaŭis : "Ĉiuj necesaj informoj estis kolektitaj de la reĝo Ludoviko la XIIIa, ŝajnas, en malgranda tabelo kiun mi transskribas ĉi suben".

Sekvis la tabelo. Poste venis la klarigo mem de la dokumento.

Botreleo legis per hakata voĉo :

"Kiel ni vidas, tiu tabelo, eĉ kiam ni anstataŭigis la ciferojn per vokaloj, okazigas neniun lumon. Ni povas diri ke por deĉifri tiun ĉi enigmon, necesas unue koni ĝin. Maksimume estas fadeno kiu estas donita al tiuj kiuj scias la padojn de la labirinto. Ni prenu la fadenon kaj ni paŝu, mi gvidos vin".

"La kvara linio unue. La kvara linio enhavas la mezurojn kaj indikojn. Sekvante la indikaĵojn kaj notante la enskribitajn mezurojn, oni neeviteble alvenas al la celo, kondiĉe scii, nature, kie ni estas kaj kien ni iras, unuvorte kondiĉe esti informita pri la vera signifo de la Kava Nadlo. Estas tio kion oni povas ekscii per la tri unuaj linioj. La unua estas tiel konceptita venĝi min kontraŭ la reĝo, mi cetere antaŭsciigis lin..."

Botreleo haltis, mirfrapita.

- Kio ? Kion okazas ? Masibano reagis.

- La senco ne plu estas.

- Fakte, rekomencis Masibano. "La unua estas tiel konceptita venĝi min kontraŭ la reĝo..." Kion tio signifas ?

- Fulmotondro ! kriegis Botreleo.

- Nu ?

- Elŝiritaj ! Du paĝoj ! La sekvantaj paĝoj !... Rigardu la stumpetojn !...

Li tremis, tute skuita pro furiozo kaj elreviĝo. Masibano kliniĝis :

- Estas vere... Restas pecetoj de du paĝoj, kiel ongletoj. La spuroj ŝajnas sufiĉe freŝaj. Tio ne estis tranĉita, sed eltirita…, sovaĝe elŝirita... Jen ĉiuj paĝoj de la fino portas signojn de ĉifado.

- Sed kiu ? Kiu ? Izidoro ĝemis tordante al si la pugnojn... Iu servisto ? Iu komplico ?

- Tio tamen povas datumi de kelkaj monatoj, rimarkigis Masibano.

- Tamen... necesas ke iu elserĉis, prenis ĉi tiun libron… Nu, vi, Sinjoro, ekkriis Botreleo, krude alparolante al Barono, ĉu vi scias nenion ?... Ĉu vi suspektas neniun ?

- Ni povus pridemandi mian filinon.

- Jes... jes... Tio estas... eble ŝi scios...

S-ro de Velino sonorigis al sia servisto. Kelkajn minutojn poste, S-ino de Vilemon eniris. Ŝi estis juna virino, kun suferplena kaj rezignita mieno. Tuj Botreleo demandis al ŝi :

- Ĉu vi trovis tiun libron supre, Sinjorino, en la libroŝranko ?

- Jes, en paketo de volumoj kiu ne estis malligita.

- Kaj vi legis ĝin ?

- Jes, hieraŭ nokte.

- Kiam vi legis, ĉu la du paĝoj kiuj estas tie, mankis ? bone memoru, la du paĝoj kiuj sekvas tiun tabelon de ciferoj kaj punktoj ?

- Sed ne, sed ne, ŝi diris tre surprizita, mankis neniun paĝon.

- Tamen, oni elŝiris...

- Sed la libro ne forlasis mian ĉambron tiunokte.

- Tiumatene ?

- Tiumatene, mi mem malsuprenigis ĝin ĉi tien kiam oni sciigis la alvenon de S-ro Masibano.

- Do kio ?

- Do mi ne komprenas... Krom se... sed ne...

- Kio ?

- Georgo... mia filo... Ĉimatene... Georgo ludis kun tiu ĉi libro.

Ŝi rapidege eliris, akompanita de Botreleo, de Masibano kaj la barono. La infano ne estis en sia ĉambro. Ni serĉis lin ĉiuflanken. Fine ni trovis lin kiu ludis malantaŭ la kastelo. Sed tiuj tri uloj ŝajnis tiel agititaj, kaj oni postulis lin kontojn per tiom da aŭtoritato, ke li komencis hurli. Ĉiuj kuris dekstren, maldekstren. Oni pridemandis la servistojn. Estis nepriskribebla tumulto. Kaj Botreleo havis la teruran impreson kvazaŭ la vero foriris el li kiel akvo kiu elŝvitiĝas tra la fingroj. Li baraktis por remastri sin, prenis la brakon de S-ino de Vilemon kaj, sekvita de la barono kaj de Masibano, li revenigis ŝin en la salonon, kaj diris al ŝi :

- La libro estas nekompleta, ja, du paĝoj estas elŝiritaj... sed vi legis ilin, ĉu ne, Sinjorino ?

- Jes.

- Vi scias kion ili enhavis ?

- Jes.

- Ĉu vi povus ripeti tion al ni ?

- Perfekte. Mi legis la tutan libron kun multe de scivolo, sed tiuj ĉi du paĝoj ĉefe mirfrapis min pro la intereso de la konfidencoj, iu grava intereso.

- Nu, parolu, Sinjorino, parolu, mi petegas vin. Tiuj riveloj estas de escepta seriozaĵo. Parolu, mi petegas vin, la perditaj minutoj ne plu retroviĝos. La Kava Nadlo...

- Ho ! Estas tute simple, la Kava Nadlo signifas...

Je tiu momento servisto eniris.

- Leteron por Sinjorino...

- Ej !... sed la poŝtisto estas pasinta.

- Estas knabo kiu transdonis ĝin al mi.

S-ino de Vilemon malsigelis, legis, kaj almetis la manon al sia koro, tute preta sveni, subite livida kaj terurita.

La papero estis surtere glitinta. Botreleo levprenis ĝin kaj, eĉ sen pardonpeti, li siavice legis :

"Prisilentu... alie, via filo ne vekiĝos..."

- Mia filo... mia filo... Ŝi balbutis, tiel malforte kiel ŝi ne povis eĉ iri al la helpo de tiu kiun oni minacis.

Botreleo trankviligis ŝin :

- Ĉi tio ne estas serioza... tio estas ŝerco... nu, kiu profitus ?

- Krom se, subparolis Masibano, se estus Arseno Lupeno.

Botreleo mansignis al li silenti. Kompreneble, li bone sciis tion, ke la malamiko tie estis, denove, atenta kaj decidema al ĉio, kaj tial li ĝuste volis eltiri de S-ino de Vilemon la suverenajn vortojn, tiom longe atenditajn, kaj eltiri ilin, tujtuj, ĉe la minuto mem.

- Mi petegas vin, Sinjorino, resereniĝu... Ni ĉiuj estas ĉi tie... Estas neniu risko...

Ĉu ŝi estus parolante ? Li kredis tion, li esperis tion. Ŝi balbutis kelkajn silabojn. Sed la pordo denove malfermiĝis. La vartistino tiufoje eniris. Ŝi ŝajnis taŭzita.

- S-ro Georgo... Sinjorino ... S-ro Georgo.

Subite, la patrino reakiris siajn tutajn fortojn. Pli rapida ol ĉiuj, kaj pelita per instinkto kiu ne trompis, ŝi sin deĵetis malsupren en la ŝtuparo, trairis la vestiblon kaj kuris al la teraso. Tie, sur brakseĝo, la eta Georgo kuŝis senmove.

- Nu, kio ! Li dormas !...

- Li subite endormiĝis, Sinjorino, diris la vartistino. Mi volis malhelpi tion, transporti lin en lian ĉambron. Li jam dormis, kaj liaj manoj... liaj manoj estis malvarmaj.

- Malvarmaj ! balbutis la patrino... jes, estas vere... ha ! Dio mia, Dio mia... nur ke li revigliĝu !

Botreleo enŝovis siajn fingrojn en unu el siaj poŝoj, ekkaptis la kolbon de sia revolvero, per montrofingro kroĉkaptis la ellasilon, abrupte eltiris la armilon kaj pafis sur Masibanon.

Anticipe, por tiel diri, kvazaŭ li subobservis la gestojn de la junulo, Masibano evitis la pafon. Sed jam Botreleo sturmis kontraŭ li kriante al servistoj :

- Helpu min ! Estas Lupeno !...

Pro la fortego de la ekfrapo, Masibano falis sur iun el la brakseĝoj el vimeno.

Post sep aŭ ok sekundoj, li restariĝis, lasante Botreleon svenigita, sufokante kaj tenante en siaj manoj la revolveron la junulo.

- Nu... perfekte... ne movu... restu tiel dum du aŭ tri minutoj... ne plu... Sed vere, vi bezonis tempon por rekoni min. Necesis ke mi bone simulis lian kapon al Masibano, ĉu ne ?...

Li rektiĝis, kaj nun ekvilibre sur siajn krurojn, la torso solida, la sinteno timiginda, li rikanis rigardante la tri servistojn ŝtonigitajn kaj la barono mirstulta.

- Izidoro, vi faris mispaŝon. Se vi ne diris al ili ke mi estis Lupeno, ili saltis sur min. Kaj vigluloj kiel tiaj, ha, kion mi iĝintus, Dio mia ! Unu kontraŭ kvar !

Li proksimiĝis al ili :

- Hej, miaj infanoj, ne timu... Mi ne donos al vi doloreton... Atendu, ĉu vi volas pecon de hordea sukeraĵo ? Tio revigligos vin. Oj ! vi, ekzemple, vi tuj redonos al mi mian monbileton de dek Eŭroj. Jes ja, mi rekonas vin. Estas vi kiun mi pagis antaŭ momento por alporti la leteron al via mastrino... Nu rapide, malbona servisto...

Li prenis la ruĝbrunan bileton kiun transdonis al li la servisto kaj disŝiris ĝin en malgrandaj pecoj.

- La perfida mono... tio bruligas al mi la fingrojn.

Li demetis sian ĉapelon kaj profunde klinante sin antaŭ S-ino de Vilemon :

- Ĉu vi pardonas min, Sinjorino ? La hazardoj de la vivo - ĉefe de la mia - ofte devigas al kruelaĵoj kies mi estas la unua ruĝiĝi. Sed trankviligu vin pri via filo, estas simpla injekto, injekteto al la brako kiun mi faris al li, dum ni pridemandis lin. Post unu horo, maksimume, tio malaperos... Denove, miajn ĉiujn pardonpetojn. Sed mi bezonas vian silenton.

Li ankoraŭfoje riverencis, dankis S-ro de Velino pro lia afabla gastigo, prenis sian apogbastonon, ekbruligis cigaredon kaj proponis unu al la barono, donis rondmovan ĉapelsaluton, kriis per supereca toneto al Botreleo : "Adiaŭ, Bebo !" kaj foriris trankvile ĵetante cigaredajn elspiraĵojn en la nazo de servistoj...

Botreleo atendis kelkajn minutojn. S-ino de Vilemon, pli trankvila, vartis sian filon. Li antaŭenpaŝis al ŝi por direkti al ŝi lastan alvokon. Iliaj okuloj kruciĝis. Li nenion diris. Li komprenis ke nun, neniam ŝi parolos, kion ajn okazus. Ankoraŭ nun, en tiu cerbo de patrino, la sekreto de la Kava Nadlo estis enfosita tiel profunde kiel en la tenebro de la pasinteco.

Tiam li rezignis kaj foriris.

Estis la duono post la deka. Estis trajno je kvindek post la dekunua. Malrapide li sekvis la aleon de la parko kaj suriĝis sur la irejon kiu kondukis lin al la stacidomo.

- Nu, kion vi diras pri tio ?

Estis Masibano, aŭ pli ĝuste Lupeno, kiu ekaperis de la arbaro samlime kun la vojo.

- Ĉu estis bone elturniĝita ? Ĉu via malnova kamarado kapablas elturniĝi el danĝera situacio ? Mi certas ke vi ege miras, ĉu ne ? Kaj vi demandas al vi ĉu la nomata Masibano, ano de la Akademio de la Surskriboj kaj la Beletroj, neniam ekzistis ? Sed jes, li ekzistas. Oni eĉ vidigos lin al vi, se vi estas bonkonduta. Sed unue, mi redonas al vi vian revolveron... Vi rigardas ĉu ĝi estas ŝargita ? Perfekte, infanĉjo mia. Kvin kugloj kiuj restas kies nur unu sufiĉus por sendi min al la prapatroj... Nu, vi metas ĝin en via poŝon ?... Bonege... Mi pli bone ŝatas tion ol tion kion vi faris tie. Malafabla via eta ago ! Sed kio, oni estas juna, oni subite ekkonscias – ekfulmo ! – ke oni estis denove superruzita de tiu fama Lupeno, kaj ke li estas tie antaŭ vi je tri paŝoj... Pu !, oni pafas... Mi ne rankoras kontraŭ vi, sciu... La pruvo estas ke mi invitas vin sidiĝi en mia centĉevala. Tio taŭgas ?

Li metis siajn fingrojn en sian buŝon kaj fajfis.

La kontrasto estis ĝuplena inter la digna ŝajno de la maljuna Masibano, kaj la gesta kaj akĉenta bubaĵo kiun Lupeno afektis, Botreleo ne sukcesis sin deteni de ridi.

- Li ridis ! Li ridis ! ekkriis Lupeno saltadante pro ĝojo. Vi komprenas, tio kio mankas al vi, bebo, estas la rideto... Vi estas iom serioza je via aĝo... Vi estas tre simpatia, vi havas grandan ĉarmon de naiveco kaj de simpleco... sed vere, vi ne havas rideton.

Li stariĝis antaŭ li.

- Hej, mi vetas ke mi baldaŭ plorigos vin. Ĉu vi scias kiel mi sekvis vian enketon ? Kiel mi konis la leteron kiun Masibano skribis al vi kaj la rendevuo kiun li ĉimatene aranĝis ĉe la kastelo de Velino ? Per la babiladoj de via amiko, tiu ĉe kiu vi loĝas... Vi vin konfidas al tiu stultulo, kaj li havas nenion pli urĝan ol konfidi ĉion al sia koramikino... kaj lia koramikino ne havas sekreton kun Lupeno. Kion mi diris al vi ? Jen vi estas ĝenata ... Viaj okuloj malsekiĝas... la amikeco perfidita, ĉu ne ? Tio ĉagrenas vin... Ha, vi estas ĝuplena, infanĉjo mia... Pro neniaĵo, mi kisus vin ... vi ĉiam havas la mirajn rigardojn kiuj iras rekte en mian koron... Mi ĉiam memoros, la alian vesperon, en Gajlono, kiam vi konsultis min... Jes ja, estis mi, la maljuna notario... Sed ridu do, knabo... Vere, mi ripetas al vi, vi ne havas rideton. Ej, vi mankas... kiel mi diros ? Vi mankas "spontaneecon". Mi havas "spontaneecon".

Oni aŭdis la anhelon de iu tutproksima motoro. Lupeno bruske ekkaptis la brakon de Botreleo kaj, per malvarma tono, okul-en-okule :

- Nun tenu vin trankvile, ĉu ne ? Vi bone komprenas ke estas nenio por fari. Do por kio uzi viajn fortojn kaj perdi vian tempon ? Ekzistas sufiĉe da banditoj en la mondo... Persekutu ilin kaj forlasu min... Alie... Estas interkonsentita, ĉu ne ?

Li skuis lin por altrudi al li sian volon. Poste li rikanis :

- Idioto kiun mi estas ! Vi, lasi min trankvile ? Vi ne estas el tiuj kiuj cedas... Ha mi ne scias tion kio detenas min... Rapidege, vi estus ŝnurligita, buŝoŝtopita... kaj post du horoj, en la ombron dum kelkaj monatoj... Kaj mi povus kalkuli muŝojn tutsekure, fortiriĝi ĉe la kvieta retiriĝo kiun preparis al mi miaj prapatroj, la reĝoj de Francio, kaj ĝui trezorojn kiujn ili estis sufiĉe ĝentilaj kolekti por mi... Sed ne, estas dirita ke mi devos atenti ĝis la fino... Kion vi volas ? Oni havas siajn malfirmecojn... kaj mi havas unu por vi... Kaj kio fine, ĝi ne ankoraŭ okazis. De nun ĝis kiam vi ĝuste trafos la kavan nadlon, akvo fluos sub la ponto... Kion diable ! Necesis dek tagoj al mi, Lupeno. Certe necesos al vi dek jaroj. Ekzistas spaco, tamen, inter ni ambaŭ.

La aŭto alvenis, iu grandega veturilo kun fermita karoserio. Li malfermis la pordon, Botreleo eligis krion. En la limuzino, estis viro kaj tiu viro estis Lupeno aŭ pli ĝuste Masibano.

Li ekridegis, ekkomprenante.

Lupeno diris al li :

- Ne detenu vin, li bone dormas. Mi promesis al vi ke vi vidos lin. Vi nun klarigas al vi la aferojn ? Ĉirkaŭ noktomezo, mi sciis vian rendevuon ĉe la kastelo. Je la sepa matene, mi ĉeestis tien. Kiam Masibano pasis, mi devis nur kapti lin... Kaj poste, injekteton... Tio estis ! Dormu, bonulo mia... Ni tuj forlasos vin sur la taluson... en plensuno, por ne suferi malvarmon... Ni ekagu ... bone... perfekte... admirinde... Kaj nia ĉapelo en mano !.. kelkajn cendojn, bonvolu... Ha ! mia maljuna Masibano, vi zorgas pri Lupeno !

Estis vere grandega bufonaĵo vidi la du Masibano-jn unu antaŭ la alia, unu dormanta kaj la kapo svinganta, la alia serioza, plena de atento kaj respekto.

- Kompatu al malriĉa blindulo... Prenu, Masibano, jen du cendoj kaj mia vizitkarto...

- Kaj nun, infanoj, ni fulme forkuru... Vi aŭdas la mekanikon, po 120 kilometroj hore. Enaŭtiĝu, Izidoro... Estas plena kunsido de la Instituto hodiaŭ, kaj Masibano devas legi, je la tria kaj duono, malgrandan memuaron pri mi ne scias kion. Nu, li legos al ili, sian memuareton. Mi servos al ili iun ĝisfundan Masibanon, pli vera ol la vera, kun miaj ideoj al mi pri lagaj surskriboj. Escepte ĉifoje kiam mi estas de la Instituto. Pli rapide, ŝoforo, ni iras nur po 115... Vi timas, vi do forgesas ke vi estas kun Lupeno ?... Ha ! Izidoro, kaj oni aŭdacas diri ke la vivo estas monotona, sed la vivo estas adorinda afero, etulo mia, nur necesas scii, kaj mi scias... Se vi kredas ke ne estis por krevi pro ĝojo, antaŭ momento en la kastelo, kiam vi babilis kun la maljuna Velino kaj ke mi, gluita kontraŭ la fenestro, mi elŝiris la paĝojn el la historia libro ! Kaj poste, kiam vi pridemandis la sinjorinon de Vilemon pri la Kava Nadlo ! Ĉu ŝi parolus ? Jes, ŝi parolus... ne, ŝi ne parolus... jes... ne... mi havis la anseran haŭton... Se ŝi parolus, estus mia vivo por refari, la tuta skafaldo detruita... ĉu la servisto alvenus ĝustatempe ? Jes... ne... jen li... Sed Botreleo tuj senmaskigos min ? Neniam ! tro stulta ! Jes... ne... jen tio estas... ne, tio ne estas ... jes... li okulumas min... tio estas... li baldaŭ prenos sian revolveron... Ha ! Kia volupto !... Izidoro, vi tro parolas... Ni dormu, ĉu ? Mi ja falas pro dormemo... bonan vesperon...

Botreleo rigardis lin. Li jam ŝajnis preskaŭ dormi. Li dormis.

La aŭtomobilo, ĵetita tra la spaco, impetegis al horizonto senĉese atingita kaj ĉiam fuĝanta. Ne plu estis urboj, aŭ vilaĝoj, aŭ kampoj, aŭ arbaroj, nenio krom spaco, spaco vorita, ensuĉita. Botreleo longtempe rigardis sian vojaĝkompanon kun arda scivolo, kaj ankaŭ kun la deziro penetri tra la masko kiu kovris lin, ĝis sia reala fizionomio. Kaj li meditis pri la cirkonstancoj kiuj tiel enfermis ilin unu apud la alia en la intimeco de tiu ĉi aŭtomobilo.

Sed, post la emocioj kaj elreviĝoj de tiu ĉi mateno, siavice laca, li endormiĝis.

Kiam li vekiĝis, Lupeno legis. Botreleo klinis sin por vidi la titolon de la libro. Estis La Leteroj al Lucilio, de Seneko la filozofo.

  1. Vidu ĉe la ĉapitron 3, la elfranca traduko estas “fraŭlinoj”.
  2. Vidu ĉe la ĉapitron 3, la elfranca traduko estas “nadlo”, la tre akra pinto de roko, en monto.