Saltu al enhavo

La Lamenigilo

El Vikifontaro
La Lamenigilo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA LAMENIGILO
M. LALLEMAND

Estis, en la fumplena fabrikejo, tra la blua lumo falinta el la vitrokadroj kaj la fulma invadego vomita de la fornoj, estis ĉiaj febroj: klakado de la kupraj stangetoj ruĝaj sur la grasaj benkoj; perfidema murmuro de la motoroj; kriegado de la segiloj; spiregado de la vagonetoj direktantaj al la kontrolo la brilajn ringojn; surda ronkado de la blovmaŝinoj; martelado obstina de la pistiloj; timegindaj vibradoj de la akvopremiloj.

Estis precipe, apud tiuj du fornoj kies pordoj ne povis konservi la pezan fumon, la infera bruado de la lamenigiloj, kiuj aŭdigis, plej base, la veran fundamentan muzikon, la bazajn agordojn; kvazaŭ la skizon mem de tiu florado da bruoj venantaj skribi sin per malpezaj notoj akutaj de satana melodio.

Kaj tie, apud tiuj lamenigiloj, la viroj brilnudbruste kuris, kuradis. La pordo por elŝarĝado de la forno glitis balanciĝante; unu el ili, la vizaĝo lavata de lumo, alkaptis la stangon rozkoloritan en la fajro, ĝin trenis al la cilindroj kun palaj rebriloj; la alia, laŭ daŭra movado, ĝin puŝis al la komenco de la kanelaĵo senkompata kiu ĝin ensorbis per kvazaŭa ŝultropuŝo monstreca. Aliflanke, lia kunlaboranto pinĉis la forkureman beston por ĝin oferi al pli malampleksa faŭko. Kaj kvinfoje sama lukto kontraŭ la nerva serpento ora okazis. Laste, malvarma, mortigita, la metalo ĝemis sub la segilo, en furiozado de fajreroj.

Dudekfoje oni diris al Julio, kiu estis kun ni, ke li faras danĝeran ludon saltante tiel sur la glata ferplanko kie eniĝas la stango. Sed Julio respondis per sia malobeema valona[1] lingvo:

— “Se ci tie-ĉi devas morti, ci ne mortos aliloke!“

Kaj li aldonis:

— “Tio estas la sorto!“

Ofte inter du desegnetoj mi iris ĉeesti tiun inferan turniron, hipnotizata, elŝirata el mi mem de tiu ruĝa ŝtormo kie la maŝino vinktas al sia senkompata artifika vivo la kreaĵojn sentemajn kaj amantajn.

Tiu-ĉifoje mi estis signinta al Julio, pasante, per rideto signifanta: “Tiu malbenita maŝino nin malhelpas diri bonan tagon, sed nenio estas, la koro havas tiun intencon!“ Kaj mi memoras, kion al mi diris Julio la unuan fojon, kiam mi lin estis revidinta, kiam li manĝis sian supon varmigitan sur la fornangulo, kun netradukebla prononca maniero: “Kiam mi havis mian folion por veni ĉiu, mi estis plenkontenta, ci divenas!“

Kaj tiun fojon mi estis ĝuste serĉanta la specialiston, sin okupantan pri tiuj lamenigiloj, Alberton, bonan homon kun kiu mi estis ĝojigata paroli, la veran kuraciston de la monstro, kiam la submastro atentigis pri malglataĵoj sur la profiloj aŭ pri ia milimetro perdita.

Kvin minutojn poste, sama ondo min portis kun ĉiuj tiuj homoj al la lamenigilo. “Viro vundokaptita!“ Moto kutima kaj terura.

Labirinto da korpoj, tra kiu nenion oni vidas kaj kie oni kun penego trairas. Oni kuras al la skribejo. La virinoj foriĝas, ne volante vidi, poste ili estas venkataj de la logo kaj, unu mano sur la terure korbatanta brusto, proksimiĝas.

“Estas la malgranda Julio“… Mi sukcesis trapasi tiun tremetantan muregon. Li estas tie, la kruro en la plej larĝa kanelaĵo, maldikigita kaj sanga, inter la du cilindroj ankoraŭ turniĝantaj. Alberto estras la funkciigon kiu ne havas finon. Julio instinkte elturniĝis, la vizaĝo al la fornoj, al alia kruro alkroĉita al ferplanko, dum komenco de disŝirado.

Poste ĉiuj ekdisiĝas, la inĝeniero, de ni ĉiuj amata pro liaj bonaj okuloj kaj pro la tuta kvietigo kiun li en si havas, la inĝeniero alvenas kaj tuj prenas la turmentekzekutiton en ambaŭ brakojn, dum la malrapidiĝinta maŝino ankoraŭ surde murmuras, ne volante definitive ĉiun tiun karnon kontuzitan, preskaŭ neniigitan.

Tiam la dolĉa kapo sanktula de mia amiko kliniĝas al tiu de Julio kiun li enbrakigas tra larmoj ne plu rekoneblaj… Vortoj en komenciĝinta silento alvenas: “Mi’edzino, mi’infanetoj…“ La cilindroj disiĝis; kaj estas ondo tute simila kiel la unua kiu refluas al la malsanejo, kie la doktoro ĵus alvenis, kun tiu profesia indiferenteco kiu tiom da malbono faras…

Vespere, en Rouen, Julio demandis, ĉu oni al li tranĉos la kruron. Li ne vidis, sub la kovrilo, la malplenaĵon jam estanta. Oni konsolis, dirante ke nur unu semajno sufiĉos; kaj li ankoraŭ parolis pri sia edzino revenonta Francion el okupataj regionoj kun siaj etuloj… Li sufiĉe frue resaniĝos, eble…

… Estis pluvinta, sed la suno ridetis pale, tiel timema ankoraŭ! Ĉiu estis tie, en la pavumita korto de tiu malĝojega domego, kien li jam venis kun ni, la malgranda Julio, por enterigo tute sendistinga.

Enterigo de malriĉulo, en urbo kie kutimaj manoj ne levos la ĉerkon kaj aranĝos la kronojn, sed tiu malbelega samaspekteco de la oficiala solidareco.

Ni ĉiuj tie estis, el lia vilaĝo kaj kelkaj parencoj, kiuj povis veni; la direktoro ankaŭ, kies aŭtomobilo reiris. Sed mia amiko restis en la laborejo, kie ies ĉeesto estis nepra, ĉeestinte ja dum la plej malbona momento, kiel ĉiam. Tie estis ankaŭ la malfeliĉulino, vokita por la morto de sia edzo, kiu alveninte antaŭtage de la enterigo, tiun ĉi ĉeestis por povi plori tutlibere.

Ĉar estis enterigo de mobilizito, ok helpsoldatoj, mizeraspektaj kaj enuigitaj de tiu deĵoro tenis siajn pafilojn ĉiuflanke de la ĉerko.

Kaj la meso, en la malvarma kapelo; pastro, kiu tion faris la tutan tagon, kiel la enterigistoj.

Kaj poste, precipe, la longa irado, de unu ekstremaĵo al la alia de la urbo, preter la tramveturiloj kaj kotaj veturilegoj, al tiu tombejo kun krucetoj ĉiuj similaj, kie la Morto vicigis de kvar jaroj siajn preferitojn, la malfeliĉajn viktimajn sentaŭgulojn.

Duonhoro poste, tutsubite, la personaro haltis: la maljuna patrinjo de julio ne plu povis iradi. Tiam oni petis de la pastro, kiu estis sur la veturilo, ĉu ne estus loketo por tiu multaĝulino…

Ploradoj veraj, ploroj de mizeraj homoj, martelitaj de la ŝtonoj ĵetataj laŭ la modo de tie, en Ardenio, sur la mizeran keston de Julio.

Kaj la premataj raspaj manoj, simple, kiel aliajn fojojn jam, malproksime el tie, aliloke.

— “Tio estas la sorto“…

Tradukis el la franca L. R. (S.A.T. 1887).

  1. Valonio — sudbelgia regiono.