La Lernejo por Robinsonoj/1

El Vikifontaro
kie la leganto trovos, se li volas, la eblecon aĉeti insulon en la Pacifika oceano.

"Insulo por vendi, kontante, plus taksoj, al tiu kiu plej ofertas kaj lasta pliproponanto !" refoje kaj refoje rediris, sen paŭzi por spiri, Dino Felporgo, aŭkciisto de la "aŭkcio" kie estis pridiskutata la kondiĉoj de tiu ĉi malofta vendo.

"Insulo por vendi ! Insulo por vendi !" ripetis per ankoraŭ pli laŭta voĉo la anoncisto Gingraso, kiu iris kaj reiris meze de vere tre ekscitita popolamaso.

Fakte amaso kiu kunpremiĝis en la vasta halo de la aŭkciejo, ĉe la numero 10 de la strato Sakramento. Troviĝis tie, ne nur kelkaj usonanoj de la ŝtatoj de Kalifornio, de Oregono, de Utaho, sed ankaŭ kelkaj el tiuj francoj kiuj konsistigas almenaŭ sesonon de la loĝantaro, meksikanoj envolvintaj en ilia ponĉo, ĉinoj kun ilia tuniko kun larĝaj manikoj, iliaj pintaj ŝuoj, ilia konusa ĉapelo, kanakoj de Oceanio, eĉ kelkaj nigrapieduloj, dikventruloj kaj platkapuloj, alkuris de la bordoj de la rivero Trinidado.

Ni rapidu aldoni ke la sceno okazis en la ĉefurbo de la ŝtato de Kalifornio, en San-Francisko, sed ne dum tiu epoko kiam la ekspluato de novaj orejoj altiris la oresploristojn de la du mondoj – de 1819 ĝis 1832. San-Francisko ne plu estis kio ĝi estis en la komence, iu karavanejo, iu elŝipiĝejo, iu gastejo, kie tranoktis unu nokton la impetuloj kiuj rapidis al la orkampoj de la okcidenta deklivo de la Siera-Nevado. Ne, ekde kelkaj dudek jaroj la malnova kaj nekonata Jerba-Buena cedis lokon al iu senkompara urbo, elnombranta cent mil loĝantojn, konstruita dorsflanke de du montetoj, ne estanta sufiĉe da spaco ĉe la strando de la marbordo, sed tute preta etendiĝi ĝis la lastaj altaĵoj de la fono – urbo, fine, kiu detronigis Limon, Santiagon, Valparaison, ĉiujn siajn aliajn rivalojn en la okcidento, de kiuj la Usonanoj faris la Reĝinon de la Pacifiko, la "gloron de la okcidenta marbordo"!

Tiun tagon – la 15an de majo – ankoraŭ malvarmis. En tiu lando, rekte submetita al ago de la polusaj fluoj, la unuaj semajnoj de tiu ĉi monato elvokas pliĝuste la lastaj semajnoj de marto en la Mezeŭropo. Tamen ni ne estus ekkonsciantaj funde de ĉi tiu publika aŭkcioĉambro. La sonorilo, kun sia senĉesa svingado, estis alvokinta grandan popularan ĉeestantaron, kaj somera temperaturo perligis sur la frunto de ĉiu ŝvitogutojn kiujn la ekstera malvarmo estus rapide solidigintaj.

Ne pensu ke ĉi ĉiuj klopodemuloj venis al la aŭkcioĉambro kun la intenco akiri. Mi eĉ diras ke tie troviĝis nur la gapuloj. Kiu estintus sufiĉe freneza, se li estintus sufiĉe riĉa, por aĉeti Pacifikan insulon kiun la registaro nutris la strangan ideon vendigi ? Oni do opiniis ke la prezanonco ne estus kovrita, ke neniu amatoro lasus sin altiri en la febro de la aŭkcioj. Tamen ne estis kulpo de la anoncisto kiu provis stimuli la aĉetontoj per siaj eksklamacioj, siaj gestoj kaj la elparolado de siaj ĉarlatanaĵoj girlandataj de la plej allogaj metaforoj.

Ni ridis, sed ni ne troigis.

"Iu insulo ! Iu insulo por vendi ! ripetis Gingraso.

- Sed ne por aĉeti, respondis iu irlandano kies la poĉo ne estis sufiĉe provizata por pagi unu solan rulŝtonon.

- Iu insulo kiu, laŭ la prezanonco, ne kostus po ses dolaroj por akreo ! kriis la komisaro Dino Felporgo.

- Kaj kiu ne donus duon-kvaronon procenton ! rebatis iu grava farmisto, tre kompetenta pri agrikulturaj ekspluatoj.

- Iu insulo kiu ĉirkaŭmezuras ne malpli ol sesdek kvar mejlojn kaj ducent dudek kvin mil akreojn de surfaco !

- Ĉu almenaŭ ĝi estas solida sur sia fundo ? demandis iu meksikano, maljuna kutimulo de drinkejoj, kaj kies persona firmeco ŝajnis esti tre diskutebla ĝuste nun.

- Iu insulo kun ankoraŭ praarbaregoj, ripetis la anoncisto, kun herbejoj, montetoj, riveroj…

- Ĉu garantiita ? ekkriis iu Franco kiu ŝajnis ne tro inklina sin lasi kaptata per la logilo.

- Jes, mi garantias ! respondis la komisiisto Felporgo, tro malnova en la metio por emociiĝi de la publikaj ŝercoj.

- Ĉu du jaroj ?

- Ĝis la mondfino.

- Kaj eĉ transe !

- Iu insulo en plena posedo ! reparolis la anoncisto. Iu insulo sen ununura kruela besto, nek bestioj, nek reptilioj !…

- Nek birdoj ? aldonis iu ŝercemulo.

- Nek insektoj ? ekkriis iu alia.

- Iu insulo al tiu kiu plej ofertas ! pli fervore reparolis Dino Felporgo. Hej, civitanoj ! Iom da kuraĝo al la poĉo ! Kiu volas insulon en bona stato, estanta apenaŭ uzata, iu insulon de la Pacifiko, de tiu ĉi oceano el la oceanoj ? Ĝia prezanonco estas por nenio ! Unu miliono cent mil dolarojn ! Por unu miliono cent mil dolaroj, ĉu troviĝas aĉetonto ?… Kiu parolas ?… Ĉu estas vi, sinjoro ? Ĉu vi tien… vi kiu movas la kapon kiel mandareno el porcelano ?… Mi havas insulon !… Jen insulo !… Kiu volas insulon ?

- Transdonu la objekton ! diris voĉo, kvazaŭ temus pri pentraĵo aŭ porcelanvazo !

Kaj la tuta ĉeestantaro ekridegis, sed sen tio ke la prezanonco estis kovrita eĉ nur per duondolaro.

Tamen, se la koncerna objekto ne povis pasi de mano al mano, la insula mapo estis metita sub la dispono de la publiko. La amatoroj devis scii kion kredi pri ĉi tiu tergloba peco metita en prezkonkurado. Neniu surprizo estis timinda, neniu elreviĝo. Situo, orientiĝo, dispozicio de la terenoj, reliefo de la grundo, hidrografia reto, klimatologio, komunikaj rimedoj, ĉio estis facila por anticipe kontroli. Oni ne aĉetus katon en sako, kaj oni kredos min se mi asertas ke ne povis ekzisti trompon pri la naturo de la vendota komercaĵo. Cetere, la multnombraj gazetoj de Usono, tiel bone tiuj de Kalifornio kiel la ĉiutagaj, la dusemajnaj, la semajnaj, la dumonataj aŭ monataj folioj, revuoj, magazinoj, bultenoj, ktp, ne ĉesis ekde kelkaj monatoj altiri la publikan atenton al tiu insulo kies la aŭkcio estis aprobita per voĉdono de la Kongreso.

Tiu insulo estis la insulo Spencero, kiu estas situata en la okcidento-sudokcidento de la golfeto de San-Francisko, je proksimume kvarcent sesdek mejloj de la Kalifornia marbordo laŭ 32° 15' de norda latitudo, kaj 142° 18' de longitudo okcidente de Grenviĉo.

Neeble, cetere, imagi pli izolitan pozicion, ekster ĉiu mara aŭ komerca trafiko, kvankam la insulo Spencero estis ĉe sufiĉe mallonga distanco kaj troviĝis por tiel diri en usonaj marakvoj. Sed tie, la regulaj fluoj, oblikvantaj al nordo aŭ al sudo, okazigis ian lagon de trankvilaj akvoj kiu estas kelkfoje nomita per la nomo "Kurbiĝo de Fleŭrieŭ".

Estas en la centro de tiu grandega kirliĝo, sen rimarkinda direkto, kie kuŝas la insulo Spencero. Tial, malmultaj marŝipoj pasas ekvideble. La ĉefaj vojoj de Pacifiko, kiuj interligas la novan kontinenton al la malnova, ke ili direktiĝas aŭ al Japanio, aŭ al Ĉinio, ĉiuj okazas en pli suda regiono. La velŝipoj trovus senfinajn kalmojn ĉe la surfaco de tiu ĉi kurbiĝo de Fleŭrieŭ, kaj vaporŝipoj, kiuj trapasas laŭ la pli mallonga, povus havi neniun avantaĝon trairante ĝin. Do nek unuj nek la aliaj alvenas konatiĝi kun la insulo Spencero kiu stariĝas tie kiel la izolita plejaltaĵo de unu el la submaraj montoj de Pacifiko. Vere, por iu viro volanta eskapi la bruojn de la mondo, serĉanta la kvietecon en la soleco, kio pli bona ol tiu ĉi insulo perdinta je kelkaj centoj da leŭgoj de la marbordo ! Por iu libervola Robinsono, tio estintus la idealo de la kategorio ! Nur necesis sufiĉe pagi.

Kaj nun, kial Usono volis forvendi ĉi tiun insulon ? Ĉu estis fantazio ? Ne. Granda nacio ne povas agi pro kaprico kiel simpla individuo. La vero, jen ĝi : Pro la situo kiun ĝi okupis, la insulo Spencero delonge ŝajnis absolute senutila stacio. Setli ĝin estintus sen praktika rezulto. Milite vidita, ĝi proponis neniun intereson, ĉar ĝi superregus nur absolute senhoman porcio de Pacifiko. Komerce rigardita, saman mankon, ĉar ĝiaj produktaĵoj estus ne pagantaj la valoron de la frajtokosto, nek dum la iro nek dum la reiro. Tie establi prizonan kolonion, ĝi estintus tro proksima al la marbordo. Fine okupi ĝin por ajna intereso, tasko multe tro elspeziga. Tial ĝi restadis senhoma ekde nememorebla tempo, kaj la Kongreso, konsistigita el "eminente praktikaj" homoj, decidiĝis meti tiun ĉi insulon Spenceron en prezkonkurado, sub unu kondiĉo, tamen, estas ke la adjudikato estis civitano de la libera Ameriko.

Sed, tiun insulon, oni ne volis doni ĝin por nenio. Tiel la prezanonco estis fiksita je unu miliono cent mil dolaroj. Tiu sumo, ĉe financa societo kiu estus efektiviginta la aĉeton kaj la ekspluaton de tiu proprietaĵo, estintus nur bagatelo, se la afero proponintus kelkajn avantaĝojn; sed, oni ne povas tro ripeti tion, ĝi ofertis neniun; la kompetentaj homoj ne estimis pli ĉi tiun disiĝitan pecon de Usono ol iun insuleton perdita en la glacioj de la poluso. Tamen, ĉe iu privatulo, la sumo ne ĉesis esti konsiderinda. Necesis do esti riĉe por pagi al si tiun fantazion kiu povis neniuokaze enspezigi iun centono da procento ! Necesis eĉ esti riĉe senmezure, ĉar la afero devis esti traktata nur kontante, "cash", laŭ la usona esprimo, kaj estas certe ke, eĉ en Usono, ili ankoraŭ estas maloftaj, la civitanoj kiuj havas unu milionon cent mil dolarojn, kiel poŝmonon, por ĵeti en maron sen espero de repago.

Kaj tamen la Kongreso estis tute rezoluta ne vendi sub tiu prezo. Unu miliono cent mil dolaroj ! Ne unu cendon malpli, aŭ la insulo Spencero restis la posedaĵo de la Unio.

Ni do devis supozi ke neniu aĉetonto estus sufiĉe malsaĝa por meti tian prezon.

Cetere, estis metita laŭ klara kondiĉo ke la proprietulo, se iu iam prezentas sin, ne estos reĝo de la insulo Spencero, sed respublika prezidento. Li tute ne rajtos havi regatojn, sed nur samcivitanojn kiuj nomumus lin por difinita tempo, eĉ se ili senfine reelektus lin. Ĉiaokaze, estos malpermesita al li originigi monarkojn. Neniam la Unio estos tolerantaj la fondiĝon de reĝlando, tiom malgranda kiom ĝi estu, en la usonaj akvoj.

Tiu kondiĉo eble estis taŭga por forigi kelkan ambician milionulon, kelkan defalintan nababon kiu volintus konkuri kun la neoficialaj reĝoj de Sandviĉaj Insuloj, de Markizoj, de Tuamotuoj aŭ aliaj insularoj de la Pacifika Oceano.

Per unu vorto, pro iu kialo aŭ iu alia, neniu prezentiĝis. La tempo forpasis, la anoncisto senspiriĝis pro elvoki la aŭkciajn proponojn, la aŭkciisto uzis sian organon, sen kapti unu solan el tiuj kapsignoj kiujn tiuj estimindaj agentoj estas tiel sagacaj malkovri, kaj la prezanonco ne estis eĉ diskutita. Necesas tamen diri ke, se la martelo ne laciĝis leviĝi super la skribotablo, la homamaso ne laciĝis atendi. La ŝercoj daŭrigis kruciĝi, la mokaĵoj ne ĉesis ĉirkaŭe rondiri. Tiuj ĉi proponis du dolarojn por la insulo, inkludante taksojn. Tiuj petis kompenson por fariĝi aĉetantoj.

Kaj ĉiam la blekadoj de la anoncisto :

"Insulo por vendi ! Insulo por vendi !"

Kaj neniu por aĉeti.

- Ĉu vi garantias ke tie troviĝas "flats"[1] [nomo kiun prenas la malaltaj terenoj kiam ili enhavas sedimentojn de orhavaj aluvioj] ? demandis la spicisto Stumpio de la strato Komercisto.

- Ne, respondis la aŭkciisto, sed ne maleblas ke tio estas, kaj la ŝtato fordonas al la aĉetinto ĉiujn siajn rajtoj pri tiuj orkampoj.

- Ĉu almenaŭ estas vulkano ? demandis Oakhursto, la drinkejestro de la strato Montgomero.

- Ne, neniu vulkano, rebatis Dino Felporgo; alie tio estus pli multekosta !

Grandega ekrido sekvis tiun ĉi respondon.

"Insulo por vendi ! Insulo por vendi !" kriegis Gingraso, kies la pulmoj tute vane laciĝis.

"Nur unu dolaron, nur duon-dolaron, nur unu cendon supre la prezanonco, diris lastfoje la aŭkciisto, kaj mi aljuĝas ! Unufoje !… Dufoje…!"

Kompleta silento.

- Se ĉiu silentas, la adjudiko baldaŭ estos forprenita !… Unufoje !… Dufoje !…

- Unu miliono ducent mil dolarojn !

Tiuj kvar vortoj tondris meze de la ĉambrego, kiel la kvar pafoj de revolvero.

La tuta kunveno, momente muta, turnis sin al la aŭdaculo kiu kuraĝis ĵeti tiun ĉi nombron…

Estis Vilhelmo V. Kolderupo, de San-Francisko.

  1. Angla vorto kiu simple tradukita signifas "apartamentoj" aŭ "senreliefaj, plataj"