La Lernejo por Robinsonoj/2

El Vikifontaro
II
Kie Vilhelmo V Kolderupo, de San-Francisko, baraktis kontraŭ J-R Taskinaro, de Stoktono.

Iam estis eksterordinare riĉa viro kiu kalkulis dolarojn milion-ope kiel aliaj kalkulas mil-ope. Estis Vilhelmo V. Kolderupo.

Oni diris lin pli riĉa ol la duko de Vestminstero kies la enspezaro sumiĝas okcent mil pundojn, kaj kiu povas elspezi potage dek mil dolarojn, tio estas iom pli ol ses dolaroj pominute - pli riĉa ol la senatano Ĝons, de Nevado, kiu ricevas tridek-kvin milionojn por anuitato - pli riĉa ol Sro. Makej mem al kiu liaj du milionoj sepcent kvindek mil pundoj de ĉiujara rento certigas pohore mil kvincent sesdek dolarojn, aŭ pominute dudek ses dolarojn.

Mi parolas nek pri tiuj malgravaj milionuloj, la Rothschildoj, la Van-Der-Biltoj, la duoj de Notumberlando, la Stevardoj; nek pri direktoroj de la potenca Kalifornia banko kaj aliaj eminentuloj bone rentumataj de la malnova kaj de la nova mondo, al kiuj Vilhelmo V. Kolderupo estis en pozicio povi almozdoni. Li, sen sin ĝeni, donintus milionon, kiel vi aŭ mi donus dudek cendojn.

Estis en la minekspluato de la unuaj orejoj de Kalifornio kiujn tiu estiminda spekulanto ĵetis la solidajn fundamentojn de sia nekalkulebla riĉaĵo. Li estis la ĉefa partnero de la svisa kapitano Sutero, sur la terenoj de kiu, en 1848, estis malkovrita la unua minvejno. Ekde tiu epoko, bonsorto kaj inteligenteco helpantaj, oni trovas lin interesita de ĉiuj grandaj ekspluatejoj de ambaŭ mondoj. Li tiam ĵetis sin sentime tra la komercaj kaj industriaj spekuladoj. Lia neelĉerpebla fonduso nutris centojn da fabrikoj, liaj ŝipoj eksportis la produktojn tra la tuta universo. Lia riĉeco tiel pliiĝis laŭ progreso ne nur aritmetika, sed geometria. Oni diris pri li, tion kion oni ĝenerale diras pri tiuj "miliarduloj", ke li ne konis sian havaĵon. Reale, li konis ĝin pli malpli je unu dolaro, sed li ne multe fanfaronis pri tio.

Ĝuste kiam ni prezentas lin al niaj legantoj kun la tuta respekto kiun meritas homo de "tiom da diskonateco" Vilhelmo V. Kolderupo posedis du mil kontorojn dislokitajn en ĉiuj punktoj de la terglobo; okdek mil salajrulojn en siaj diversaj oficejoj de Ameriko, de Eŭropo kaj de Aŭstralio; tricent mil korespondantojn; iun ŝiparon de kvincent ŝipoj kiuj senĉese trasulkis la marojn por lia profito, kaj li elspezis ne malpli ol unu milionon jare nur por stampoj de kvitancoj kaj sendadoj de leteroj. Fine estis la honoro kaj la gloro de la riĉega Frisko [1] – amika dorlotnomo kiun la usonanoj familiare donas al la ĉefurbo de Kalifornio.

Iu aŭkcia propono ĵetita de Vilhelm V. Kolderupo povis do nur esti iu propono el la plej seriozaj. Tiel, kiam la spektantoj de la "aŭkcio" ekrekonis tiun kiu ĵus kovris per cent mil dolaroj, la prezanoncon de la insulo Spencero, estiĝis neretenebla movo, ŝercoj tuj ĉesis, mokaĵoj estis anstataŭitaj de admiraj interjekcioj kaj huraoj ekeksplodis en la aŭkcia ĉambro.

Poste granda silento sekvis tiun ĉi brukriadon. La okuloj plilarĝiĝis, la oreloj stariĝis. Niaflanke, se ni estintus tie, nia spiro ĉesintus, por nenion perdi pri la sentoplena sceno kiu tuj okazos se iu alia aĉetanto aŭdacis ekbatali kontraŭ Vilhelmo V. Kolderupo.

Sed ĉu estis verŝajne ? Ĉu eĉ estis eble ?

Ne ! Kaj unue, sufiĉis rigardi Vilhelm V. Kolderupo por akiri tiun ĉi konvinkon, ke li neniam cedus ĉe afero kie lia financa valoro estus spitita.

Li estis granda viro, forta, dikkapa, larĝaj ŝultroj, membroj firme alkroĉitaj, fera ostaro solide fiksita. Lia rigardo, bona sed decida, ne volonte sin klinis. Lia griziĝanta hararo "tufiŝis " ĉirkaŭ lia kranio, abunda kiel en la infanaĝo. La rektaj linioj de lia nazo formis ortangulan triangulon geometrie desegnitan. Neniu lipharo. Barbo usonmaniere tondita, abunde densa ĉe la mentono, kies la du supraj pintoj kuniĝis al la lipanguloj, kaj kiu supreniris al la tempioj per grizaj vangharoj. Blankaj dentoj, simetrie ordigitaj ĉe la randoj de maldika kaj kuntirita buŝo. Iu el tiuj realaj kapoj de komodoro, kiuj restariĝas dum ŝtormo kaj alfrontas la fulmotondron. Neniu uragano kapablus kurbigi ĝin, tiom ĝi estis solida sur la potenca kolo kiu servis al li kiel pivoto. En tiu ĉi batalo de pliproponoj, ĉiu movo kiun ĝi farus desupre malsupren signifus cent mil dolarojn plie.

Ne estis por batali.

- Unu miliono ducent mil dolaroj, unu miliono ducent mil, diris la aŭkciisto, kun la propra akĉento de agento kiu fine vidas ke sia labortempo estos profitdona al li.

- Por unu miliono ducent mil dolaroj, ĉu estas aĉetanto ! ripetis la anoncisto Gingraso.

- Ho ! Oni povas sentime pliproponi ! murmuris la drinkejestro Oakhursto, Vilhelmo Kolderupo ne cedos !

- Li scias ke neniu sin riskos en tio, respondis la spicvendisto de la strato Komercisto !

Ripetitaj "ĉit !" invitis la du estimindajn komercistojn gardi kompletan silenton. Oni volis aŭdi. La koroj batadis. Ĉu kuraĝus laŭtiĝi iu voĉo kiu respondus al la voĉo de Vilhelmo V. Kolderupo ? Li, majesta por vidi, ne movis. Li staris tie, tiel kvieta kiel se la afero ne interesus lin. Sed, - tio kion liaj najbaroj povis observi - liaj du okuloj estis kiel du pistoloj, ŝargitaj per dolaroj, pretaj por pafi.

"Neniu diras vorton ?" demandis Dino Felporgo.

Neniu diris vorton.

- Unufoje ! Dufoje !…

- Unufoje ! Dufoje !… ripetis Gingraso, tre kutimigita al ĉi tiu malgranda dialogo kun la komisiito.

- Mi tuj adjudikos !

- Ni tuj adjudikos !

- Por unu miliono ducent mil dolaroj la insulo Spencero, tiel kiel ĝi daŭras kaj enhavas !

- Unu miliono ducent mil dolaroj !

- Tio estas bone vidita ?… Bone aŭdita ?

- Ne estas bedaŭro ?

- Por unu miliono ducent mil dolaroj la insulo Spencero!…

La premataj brustoj spasme leviĝis kaj malleviĝis. Ĉu, dum la lasta sekundo, iu plipropono fine okazos ? La komisiito Felporgo, dekstra mano etendita super sia tablo, skuis la eburan martelon… Unu bato, nur unu bato, kaj la adjudiko estus definitiva !

La publiko ne estintus pli impresita antaŭ senjuĝa uzo de la leĝo de Lynch [2] !

La martelo malrapide malleviĝis, preskaŭ tuŝis la tablon, releviĝis, tremetis dummomente, kiel spado kiu eniĝas ĝuste kiam la skermisto tuj longiĝos; poste ĝi rapide ekfalis…

Sed antaŭ ol la seka bato estis plenumata, iu voĉo estis aŭdiganta tiujn ĉi ses vortojn : "Unu miliono tricent mil dolaroj !"

Estis iu unua ĝenerala "ha !" pro mirego, kaj iu dua ne malpli ĝenerala "ha !" pro kontentiĝo. Iu superproponanto prezentis sin. Do estus batalo.

Sed kiu estis tiu troriskemulo kiu maltimis lukti per dolaroj kontraŭ Vilhelmo V. Kolderupo, de San-Francisko ?

Estis J-R. Taskinaro, de Stoktono.

J-R. Taskinaro estis riĉa, sed li estis ankoraŭ pli dika. Li pesis kvarcent naŭdek pundojn. Se li estis nur "dua" dum la lasta konkurso de grasuloj de Ĉikago, estas ke oni ne lasis al li tempon por fini sian tagmanĝon, kaj li perdis dekon da funtoj.

Tiu koloso, al kiu bezonis specialaj seĝoj por ke li povu sidigi sian dikegan personon, loĝis en Stoktono, sur la Sankta- Joakimo. Tie estas unu el la plej gravaj urboj de Kalifornio, unu el la staplejoj por la sudaj minejoj, iu rivalo de Sakramento, kie koncentriĝas la produktaĵoj de la nordaj minejoj. Tie ankaŭ, la marŝipoj enŝipigas la plej grandan kvanton da Kalifornia tritiko.

Ne nur la ekspluatado de minejoj kaj la komercado de cerealoj havigis al J-R. Taskinaro la okazon gajni grandegan riĉaĵon, sed petrolo fluis tra lia kaso kiel alian Paktolon. Plie, li estis fama ludanto, feliĉa ludanto, kaj la "pokero", la ruleto de Okcidenta-Ameriko, ĉiam montriĝis prodigema rilate al li pri liaj plenigantaj numeroj. Sed tiom riĉa kiom li estis, estis malbona viro, apud la nomo de kiu oni ne plenkore metis la epiteton de "honorinda", tiom komune uzata en la lando. Finfine, kiel ni diras, li estis bona batalĉevalo, kaj eble ni metis sur lia dorso pli ol estis deca. Tio kio certas, estas ke en multaj okazoj, li sin ne ĝenis por uzi "Derringer-on", kiu estas la kalifornia revolvero.

Ĉiaokaze, J-R. Taskinaro tute speciale abomenis Vilhelmon V. Kolderupon. Li enviis lin pro lia riĉeco, pro lia situacio, pro lia honorindeco. Li malestimis lin kiel grasulo malestimas homon kiun li rajtas juĝi malgrasan. Ne estis la unua fojo ke la komercisto de Stoktono celis depreni de la komercisto de San-Francisko iun aferon, bonan aŭ malbonan, pro simpla spirito de rivaleco. Vilhelmo V. Kolderupo konis lin ĝisfunde, kaj montris al li en ĉiuj renkontoj, iun bone farita malrespekto por incitegi lin.

Iu lasta sukceso kiun J-R. Taskinaro ne pardonis al sia kontraŭulo, estis ke tiu lasta superis lin en la lastaj statbalotoj. Malgraŭ liaj penadoj, liaj minacoj, liaj kalumnioj, - sen kalkuli la milojn da dolaroj vane malŝparitaj de liaj balotaj makleristoj - estis Vilhelmo V. Kolderupo kiu sidis anstataŭ li ĉe la leĝdona Konsilio de Sakramento.

Nu, J-R. Taskinaro eksciis – kiel ? Mi ne povus diri tion al vi - ke la intenco de Vilhelmo Kolderupo estis iĝi aĉetanto de la insulo Spencero. Tiu insulo, sendube, estus al li tiom neutila kiom ĝi estus al sia rivalo. Ne gravis. Tie estis nova okazo por ekbatali, kontraŭi, eble venki. J-R. Taskinaro ne povis lasi ĝin eskapi.

Kaj jen kial J-R. Taskinaro venis al la "aŭkciejo", meze de tiu amaso de gapantoj kiuj ne kapablis antaŭflari siajn intencojn; kial, malpleje, li pretigis siajn agrimedojn; kial, antaŭ agi, li atendis ke sia kontraŭulo estis kovrinta la prezanoncon, tiom alta kiom ĝi estus.

Fine Vilhelm V. Kolderupo ĵetis tiun ĉi pliproponon : "Unu miliono ducent mil dolaroj !" Kaj J-R. Taskinaro, ĝuste kiam Vilhelm V. Kolderupo povis kredi lin definitive adjudikprenanto de la insulo, manifestiĝis per tiuj vortoj ĵetitaj per stentora voĉo : "Unu miliono tricent mil dolaroj !" Ĉiuj, ni vidis tion, sin turnis.

"La dika Taskinaro !"

Estis la nomo kiu buŝalbuŝe pasis. Jes ! la dika Taskinaro ! Li estis tre konata ! Lia korpulenteco liveris temon por pli ol unu artikolo en la ĵurnaloj de la Unio. Mi ne scias kiu matematikisto eĉ demonstris, pere de eminentegaj kalkuloj, ke lia maso estis sufiĉe grava por influi tiun de nia satelito, kaj perturbi kun taksebla proporcio, la elementojn de la lunorbito.

Sed la fizika konsisto de J-R. Taskinaro ne estis en tiu momento por interesi la spektantojn de la aŭkciejo. Tio kio baldaŭ estos multe pli emocia, estas ke li rekte kaj publike ekrivalis kontraŭ Vilhelmo V. Kolderupo. Estas ke iu heroa batalo, pere de dolaroj, minacis komenciĝi, kaj mi ne tro scias por kiu el tiuj du kirasŝrankoj la vetantoj montrintus la plej entuziasmo. Ambaŭ ege riĉaj, tiuj ĉi senpardonaj malamikoj ! Estus do nur afero de memestimo.

Post la unua ekscitiĝa movado, rapide subpremita, nova silento fariĝis en la tuta kunveno. Oni aŭdintus araneon ŝpini ĝian araneoreton.

Estis la voĉo de la aŭkciisto Dino Felporgo kiu rompis tiun ĉi pezan silenton.

"Por unu miliono tricent mil dolaroj la insulo Spencero !" li kriis leviĝante por pli bone sekvi la serion de proponoj.

Vilhelmo V. Kolderupo estis turninta direkte al J-R. Taskinaro. La ĉeestantoj ĵus flankenpuŝis sin por cedi lokon al la du kontraŭuloj. La viro de Stoktono kaj la viro de San-Francisko povis vidalvide vidi unu la alian, observi unu la alian laŭ sia plaĉo. La vero devigas nin diri ke ili ne mankis tion. Neniam la rigardo de unu konsentintus kliniĝi antaŭ la rigardo de la alia.

- Unu miliono kvarcent mil dolaroj !" diris Vilhelmo V. Kolderupo.

- Unu miliono kvincent mil !, rebatis J.-R- Taskinaro.

- Unu miliono sescent mil !

- Unu miliono sepcent mil !

Ĉu tio ne memorigas al vi la anekdoton de tiuj du industriuloj de Glasgovo baraktantaj por scii kiu starigus, unu pli alte ol la alia, la kamentubon en sia fabriko, riskante katastrofon ? Sed tie, temis pri kamentuboj el orbrikoj.

Tamen, post la pliproponoj de J-R. Taskinaro, Vilhelmo V. Kolderupo metis kelkan tempon por pripensi antaŭ denove sin devontigi. Kontraŭe, li, Taskinaro, impetis kiel bombo kaj ŝajnis ne voli preni sekundon de pripenso.

"Unu mioliono sepcent mil dolaroj !, ripetis la aŭkciisto. Nu, sinjoroj, estas por nenio !… Ĝi estas donita !"

Kaj oni povintus kredi ke, forportita de la kutimoj de la metio, li tuj aldonus, tiu inda Felporgo : "La kadro pli valoras ol tio !"

"Unu mioliono sepcent mil dolaroj ! kriegis la anoncisto Gingraso.

- Unu mioliono okcent mil, respondis Vilhelmo V. Kolderupo.

- Unu mioliono naŭcent mil ! respondis J-R. Taskinaro.

- Du milionoj !, tuj rebatis Vilhelmo V. Kolderupo, sen atendi ĉifoje.

Lia vizaĝo estis iomete paliĝinta kiam tiuj lastaj vortoj eskapis el lia buŝo, sed lia tuta sinteno estis tiu de homo kiu ne volas rezigni lukton.

J-R. Taskinaro estis ardata li. Lia grandega vizaĝo similis tiujn diskojn de fervojo kies la faco, turnita al ruĝo, neprigas la halton de la trajno. Sed, tre verŝajne, lia rivalo ignorus la signalon kaj superhejtus la vaporon.

J-R. Taskinaro sentis tion. La sango alfluis al lia vizaĝo, apopleksie kongestita. Li tordetis per siaj dikaj fingroj, ŝarĝitaj per tre multekostaj briliantoj, la dikegan oran ĉenon kiu ligiĝis al sia poŝhorlogo. Li rigardis sian kontraŭulon, poste fermis por momento la okulojn, por remalfermi ilin pli venena ol neniam.

- Du milionoj kvincent mil dolaroj ! li fine diris, esperante forigi ĉiun pliproponon per tiu ĉi mirindega saltego.

- Du milionoj sepcent mil !, respondis Vilhelmo V. Kolderupo per tre kvieta voĉo.

- Du milionoj naŭcent mil !

- Tri milionoj.

Jes ! Vilhelmo V. Kolderupo, de San-Francisko, diris tri milionojn da dolaroj !

La aplaŭdoj estis krevontaj. Ili tamen sin detenis pro la voĉo de la aŭkciisto kiu ripetis la proponon, kaj kies la levita martelo minacis malleviĝi pro nevola movo de la muskolo. Oni dirintus ke Dino Felporgo, tiom indiferenta kiom li estis antaŭ la surprizoj de iu publika vendo, ne plu kapablis sin reteni.

Ĉiuj rigardoj direktiĝis al J-R. Taskinaro. La dikventrulo sentis la pezon de tio, sed ankoraŭ multe pli la pezon de ĉi tiuj tri milionoj da dolaroj kiu ŝajnis dispremi lin. Li volis paroli, sendube por pliproponi, li ne plu kapablis tion. Li volis svingi la kapon… li ne plie kapablis tion fari. Fine lia voĉo aŭdiĝis, mallaŭte, sed sufiĉe por devontigi lin.

- Tri milionoj kvincent mil ! li flustris.

- Kvar milionoj, respondis Vilhelmo V. Kolderupo.

Tio estis la lasta klabbato. J-R. Taskinaro sinkis. La martelo frapis sekan baton sur la marmoro de la tablo…

La insulo Spencero estis adjudikita por kvar milionoj da dolaroj al Vilhelmo V. Kolderupo de San-Francisko.

"Mi venĝos !" murmuris J-R. Taskinaro.

Kaj, post esti ĵetanta tute malaman rigardon al sia venkanto, li iris returnen al Hotelo Okcidento.

Tamen, la huraoj, la "hip" tondris trifoje ĉe la orelo de Vilhelmo V. Kolderupo; ili akompanis lin ĝis la strato Montgomerio, kaj tia estis la entuziasmo de tiuj usonanoj en deliro ke ili eĉ forgesis kunkanti la "Yankee Doodle"[3].

  1. Iu kromnomo de San-Franscisko.
  2. Senprepara juĝisto dum la usona revolucio. La termino "linĉado" estintus kreita de lia nomo.
  3. Laŭvorte, "Jankia skribaĵo". En la kanto, "Yankee Doodle" estas persona nomo, eble Sro ĉiuj, juna usonano, iom komika.