La Lernejo por Robinsonoj/3

El Vikifontaro
III
kie la konversacio de fina holanej kaj de godfredo morgan estas akompanata de piano.

Vilhelmo V. Kolderupo estis revenita en sia hotelo de la strato Montgomerio. Ĉi tiu strato estas la strato Regento, la Broadway Broadway [1], la bulvardo de la Italoj en San-Francisko. Tutlonge de tiu granda ĉefstrato kiu trapasas tra la urbo paralele kun ĝiaj kajoj, estas la movado, la vigleco, la vivo : multoblaj tramoj, kaleŝoj jungitaj de ĉevaloj aŭ muloj, klopodemaj homoj kiuj svarmas sur la trotuaroj el ŝtonoj, antaŭ la riĉe varoplenaj butikoj, ankoraŭ pli multnombraj frandemuloj ĉe la pordoj de "drinkejoj" kie debitiĝas trinkaĵoj oni ne povas pli kaliforniaj.

Estas senutile priskribi la hotelon de la magnato de Frisko. Posedanta tro da milionoj, li havis tro da lukso. Pli da komforto ol da gusto. Malpli da arta ol da praktika senco. Oni ne povas havi ĉion.

Ke la leganto kontentiĝu scii ke troviĝis pompa akceptosalono, kaj en tiu salono, iu piano kies la agordoj propagiĝis tra la varma etoso de la hotelo je la momento kiam eniris la dikega Kolderupo.

"Bone ! li diris al si, ŝi kaj li estas tien ! Iun vorton al mia kasisto, poste ni babilos post momento !" Kaj li ekalpaŝis al sia kabineto por finsolvi ĉi tiun malgrandan aferon de la insulo Spencero kaj ne plu pensi pri ĝi. Finsolvi ĝin, estis tutsimple plenumi kelkajn valorojn de investaĵoj por pagi la aĉeton. Kvar linioj al lia kambiagento, ne bezonis pli. Poste Vilhelmo V. Kolderupo zorgus pri alia "kombinaĵo" kiu pli alie tenis lin al la koro.

Jes ! Ŝi kaj li estis en la salono : ŝi antaŭ sia piano; li, duonkuŝanta sur kanapo, malatenteme aŭskultanta la klarajn notojn de la arpeĝojn kiuj eskapis el la fingroj de tiu ĉarmulino.

- Ĉu vi aŭskultas min ? ŝi diris.

- Sendube.

- Jes ! Sed ĉu vi aŭdas min ?

- Ĉu mi aŭdas vin, Fina ! Neniam vi tiel bone ludis tiujn ĉi variaciojn de Auld Robin Gray[2].

- Ne estas Auld Robin Gray kiun mi ludas, Godfredo…, estas Feliĉa momento

- Ha ! Mi kredis ! respondis Godfredo per seninteresiĝa tono pri kiu estintus malfacile mistaksi.

La fraŭlino levis siajn du manojn, lasis dummomente siajn disigitajn fingrojn pendantajn super la klavaro, kvazaŭ ili tuj refalos por aperigi agordon. Poste, donante duonturnon al sia tabureto, ŝi restis dum kelkaj momentoj por rigardi la tro kvietan Godfredon kies la rigardoj strebis eviti la ŝiajn.

Fina Holanej estis la baptofilino de Vilhelmo V. Kolderupo. Orfino, edukita per siaj zorgoj, li donis al ŝi la rajton konsideri sin kiel sia filino, la devon ami lin kiel patro. ŝi ne malsukcesis tion.

Ŝi estis juna ulino, "beleta siamaniere", kiel oni diras, sed tutcerte ĉarma, ia deksesjara blondulino kun ideoj de brunulino, tio kio legiĝis en la kristalo de ŝiaj nigrebluaj okuloj. Ni ne povus malsukcesi kompari ŝin al lilio, ĉar estas komparo nevarie uzita en la plej bona societo por indiki la usonajn belulinojn. Ŝi do estis lilio, se vi bonvolas tion, sed lilio greftita sur ia fortika kaj solida eglanterio. Certe ŝi estis tre bonkora, tiu juna fraŭlino, sed ŝi ankaŭ havis multe da praktikemo, tre propran irmanieron, kaj ne lasis sin kuntiri pli ol konvenis, en la iluziojn aŭ la revadojn kiuj estas de ŝia sekso kaj de ŝia aĝo.

La fantaziaĵoj, estas bone kiam oni dormas, ne kiam oni ne dormas. Nu, ŝi tiumomente ne dormis, kaj tute ne volis dormi.

- Godfredo ? ŝi reparolis

- Fajna ? respondis la junulo.

- Kie vi estas nun ?

- Apud vi… en tiu ĉi salono…

- Ne, ne apud mi, Godfredo ! Ne en ĉi tiu salono !… Sed for, tre for… trans la maroj, ĉu ne ?

Kaj maŝine la mano de Fina, serĉante la klavaron, devojiĝis en serio de malpligrandigitaj septoj kies la malĝojo signifis multon kaj kiujn eble ne komprenis la nevo de Vilhelmo V. Kolderupo.

Ĉar tia estis tiu juna viro, kia la parenceca rilato kiu kunigis lin al riĉa ĉi-tiea mastro. Filo de fratino de tiu aĉetanto de la insulo, sen gepatroj, ekde multaj jaroj, Godfredo Morgan estis, kiel Fina, edukita en la domo de sia onklo, al kiu la febro de negocoj neniam lasis intermiton por pensi geedziĝi.

Godfredo tiam atingis la aĝon de dudek du jaroj. Lia eduko plenumita lasis lin absolute senokupa. Licenciiĝinta, li ne estis multe pli scioplena pro tio. La vivo malfermis al li nur facilajn komunikilojn. Li povus turni dekstren, maldekstren : tio ĉiam kondukus lin ien kie bonsorto ne mankos al li.

Cetere Godfredo estis belstatura, distingita, ĉika, neniam pasiginte sian kravaton tra ringo, kaj plibeligante nek siajn fingrojn, nek siajn manumoj, nek la surĉemizon de sia ĉemizo per ĉiuj juvelaj fantaziaĵoj, tiom estimitaj de siaj samcivitanoj.

Mi surprizos neniun dirante ke Godfredo Morgan intencis edzinigi Finan Holanejon. Povintus esti alie ? Ĉiuj oportunoj ĉeestis. Cetere, Vilhelmo V. Kolderupo volis tiun geedziĝon. Li tiel certigus sian riĉaĵon al la du uloj kiujn li tenere amis plej multe en la mondo, sen kalkuli ke Fina plaĉis al Godfredo, kaj ke Godfredo tute ne malplaĉis al Fina. Necesis ke tiel estis por la bona konta administrado de la komercodomo. Ekde ilia naskiĝo, iu bankkonto estis malfermita al la junulo, iu alia al la junulino : nepris nur saldi ilin, transpasi la skribaĵojn al iu nova konto por la ambaŭ geedzoj. La inda negocisto vere esperis ke tiu okazus fine de ĉi monato, kaj ke la situacio estus definitive bilancita, krom eraro aŭ preterlaso.

Tamen, ĝuste, estis preterlaso, kaj eble eraro, tiel kiel ni tuj pruvos ĝin.

Eraro, ĉar Godfredo ne jam sentis sin tute matura por la grava afero de geedziĝo; preterlaso, ĉar oni malsukcesis konjekti tion koncerne li.

Fakte, liaj studadoj finitaj, Gofredo sentis kvazaŭ trofruan tediĝon de la mondo kaj de la jam preta vivo, kie nenio mankus al li, kie li ne havus deziron por prezenti, kie li havus nenion por fari ! La penso kuri tra la mondo tiam invadis lin : li ekkonsciis ke li ĉion lernis krom vojaĝi. Pri la malnova kaj la nova kontinento, li verdire konis nur unu solan punkton, San-Francisko, kie li naskiĝis, kiun li neniam forlasis, krom dumsonĝe. Nu, kio do estas tio, mi demandas al vi, iu junulo kiu ne rondiris du- aŭ trifoje ĉirkaŭ la globo _ ĉefe se li estas usunano ? Por kio li poste kapabas esti bona ? Ĉu li scias ĉu li kapablas sin tiri el embaraso pri la diversaj cirkonstancoj kien longdaŭran vojaĝon forĵetus lin ? Se li ne iom gustumis vivon de aventuroj, kiel li aŭdacus responsi pri li ? Fine ĉu kelkaj miloj da leŭgoj, traveturitaj sur la tersurfaco, por vidi, por observi, por kleriĝi, ne estas la necesega kompletigaĵo de bona edukado de junulo ?

Okazis do tio ĉi : estas ke, ekde baldaŭ unu jaro, Godfredo absorbiĝis en la vojaĝlibroj, kiuj abundas en nia epoko, kaj tiu legado pasiigis lin. Li malkovris la ĉinian Imperion kun Marko Polo, Amerikon kun Kolumbo, la Pacifikon kun Cook, la Sudan Poluson kun Dumont de Urvilo. Li enkapigis al si la ideon iri tien kien tiuj famaj vojaĝantoj iris sen li. Vere, li ne opinius tro multekosta pagi iun kelkjaran esplorvojaĝon koste de pluraj atakoj de malajaj piratoj, de kolizioj sur maro, de ŝiprompiĝoj sur senhoma marbordo, eĉ se li devus vivi kiel Selkirk aŭ kiel Robinsono Kruso ! Robinsono ! fariĝi iu Robinsono ! Kiu juna imagpovo ne iom revadis pri tio, legante, tiel kiel Godfredo ofte, tro ofte faris, la aventurojn de fantaziaj herooj de Defoe|Danielo Defoe aŭ de Wyss (Eo: Vees) ?

Jes ! La rekta nevo de Vilhelmo V. Kolderupo atingis tiun ŝtupon kiam sia onklo pensis ĉeni lin, kiel oni diras, per la geedziĝaj ligiloj. Pri vojaĝado kun Fina, iĝinta sinjorino Godfredo Morgan, ne, tio ne eblis ! Necesis fari tion sole aŭ ne fari tion. Kaj cetere, lia fantazio pasinta, ĉu Godfredo ne estus en pli bonaj kondiĉoj por subskribi sian kontrakton ? Ĉu oni estas bona por la feliĉo de iu virino, kiam antaŭe, oni eĉ iris nek en Japanion nek en Ĉinion, nek eĉ en Eŭropon ? Ne ! certe ja.

Kaj jen kial Godfredo estis nun distrita apud fraŭlino Fina, indiferenta kiam ŝi parolis al li, surda kiam ŝi ludis al li la ariojn kiuj antaŭe ĉarmis lin.

Fina, kiel serioza kaj pensema knabino, bone rimarkis tion. Diri ke ŝi ne sentis ioman ĉagrenon miksitan kun iom da doloro, estus sencele misakuzi ŝin. Sed, kutiminta konsideri la aferojn laŭ ilia pozitiva flanko, ŝi jam faris al si tiun ĉi rezonon : "Se nepre necesas ke li foriras, pli bone estas ke tio estu antaŭ la geedziĝo ol poste !" Kaj jen kial ŝi diris al Godfredo tiujn ĉi simplajn vortojn, tre signifoplenaj : "Ne !… Vi ne estas apud mi nune… sed trans la maroj !"

Godfredo stariĝis. Li faris kelkajn paŝojn en la salono, sen rigardi Finan, kaj senintence, lia montrofingro alvenis premi sin sur iun el la pianoklavoj.

Estis obtuza bemola "Re", el la oktavo sub la liniaro, tre plendinda noto kiu respondis anstataŭ li.

Fina komprenis kaj, sen pli vasta diskuto, ŝi estis alpremonta sian fianĉon al la muro atendante ke ŝi helpas lin fari breĉon, por ke li povas fuĝi tien kien lia fantazio forportos lin, kiam la salona pordo malfermiĝis.

Vilhelmo V. Kolderupo aperis, iom aferplena, kiel ĉiam. Estis la komercisto kiu ĵus finis operacion kaj sin preparis por komenci alian.

- Nu, li diris, nun necesas nur definitivigi la daton.

- La daton ? respondis Godfredo ektremante. Kiu dato, bonvolu, onklo mia ?

- La dato de via geedziĝo al ambaŭ ! respondis Vilhelmo V. Kolderupo. Ne estas la dato de la mia, mi supozas !

- Tio eble estus pli urĝa ! Fina diris.

- Hm !… Kio ?… ekkriis la onklo. Kion tio signifas ?… Ni diras fine de ĉi monato, ĉu ne ?

- Baptopaĉjo Vilĉjo, respondis la junulino, ne estas geedziĝa dato kiun necesas decidi hodiaŭ, estas la dato de foriro !

- De foriro ?…

- Jes, la foriro de Godfredo, reparolis Fino Fina, de Godfredo kiu antaŭ edziĝi, sentas la bezonon trakuri iom la mondon !

- Vi volas foriri… vi… ? ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo, alpaŝante al la junulo kies li ekkaptis la brakon, kvazaŭ li timis ke tiu "kanajlo de nevo" eskapas de li ?

- Jes, Onklo Vilĉjo, respondis Godfredo kuraĝe.

- Kaj dum kiom da tempo ?

- Dum dek ok monatoj, aŭ du jaroj maksimume, se…

- Se ?…

- Se vi bonvolas permesi tion al mi, kaj se Fina bonvolas atendi min ĝis tiam !

- Atendi vin ! Vidu tiun ĉi ŝajnulon kiu aspiras nur foriri ! ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo.

- Necesas lasi Godfredon fari, respondis la junulino. Baptopaĉjo Vilĉjo, mi bone pripensis ĉion ĉi. Mi estas juna, sed vere, Godfredo estas ankoraŭ pli juna ol mi ! La vojaĝoj maljunigos lin, kaj mi pensas ke necesas ne kontraŭi liajn inklinojn ! Li volas vojaĝi, ke li vojaĝas ! La bezono de ripozo poste alvenos al li, kaj li postrevene retrovos min.

- Kio ! ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo, vi konsentas lasi ekflugi tiun ĉi sturnon ?

- Jes, dum la du jaroj kiujn li petas !

- Kaj vi atendos lin ?…

- Onklo Vilĉjo, se mi ne kapablus atendi lin, estas ke mi ne amus lin !

Tio dirita, Fino Fina estis reveninta al sia piano, kaj, aŭ ŝi volis tion aŭ ne, siaj fingroj obtuze ludis tre laŭmodan pecon, la foriro de la fianĉo, kiu vere estis laŭigita al situacio, ni akceptos tion. Sed Fina, eble sen ekkonscii tion, ludis ĝin en minora "la", kvankam ĝi estis skribita en maĵora "la". Tial, la tuta sento de la melodio turnis laŭ tiu modalo, kaj ĝia ĝema etoso bone esprimis la intimajn impresojn de la junulino.

Tamen Godfredo, embarasata, silentis. Lia onklo nervozigis lin kaj turnante al ŝi sian kapon en la plenlumo, li rigardis ŝin. Tiamaniere, li pridemandis ŝin, sen bezoni paroli, kaj ŝi reciprokis al li sen bezoni respondi.

Kaj la lamentoj de tiu foriro de la fianĉo, ankoraŭ aŭdigis sin malĝoje. Finfine Vilhelmo V. Kolderupo, post esti rondirinta tra la salono, revenis al Godfredo, kiu estis staranta tie kiel kulpulo antaŭ sia juĝisto. Poste, laŭtigante la voĉon :

- Ĉu estas serioze ? li demandis.

- Tre grave, respondis Fino Fina, sen ekhalti, dum Godfredo kontentiĝis fari jesan signon.

- Tute bone ! rebatis Vilhelmo V. Kolderupo, fiksante al sia nevo nekutiman rigardon.

Poste, oni povintus aŭdi lin murmuri inter siaj dentoj :

"Ha ! vi volas senti vojaĝojn antaŭ edzinigi Finan ! Nu ! vi spertos tion, nevo mia !"

Li ankoraŭ faris du aŭ tri paŝojn, kaj haltante, kun la brakoj krucitaj, antaŭ Godfredo :

- Kien vi volas iri ? li demandis.

- Ĉien.

- Kaj kiam vi intencas foriri ?

- Kiam vi volos, onklo Vilĉjo.

- Estu, kiel eble la plej baldaŭ !

Kun tiuj lastaj vortoj, Fina abrupte haltis. La eta fingro de ĝia maldekstra mano ĵus tuŝis diesan "sol"… kaj la kvara ne agordis ĝin pri la toniko de la tonalo. ĝi estis restanta sur la "strebotono" kiel la Raulo el la Hugenotoj[3], kiam li fu?as fine de sia dueto kun Valentena.

Eble Fino Fina sentis la koron iom peza, sed ŝia decidiĝo diri nenion estis ja prenita.

Estis tiam ke Vilhelmo V. Kolderupo, sen rigardi Godfredon, alpaŝis al piano : "Fina, li diris serioze, neniam bezonas resti sur la"strebotono"! Kaj per lia dika fingro kiu vertikale falegis sur iun el la klavoj, li sonorigis naturan "la".

  1. Angla vorto kiu signifas "larĝa vojo".
  2. Titolo de skota balado verkita de la poetino Anna Lindsaj en 1772.
  3. Franca opero de Giacomo Meyerbeer kie Raulo estas protestanta nobelo.