La Lernejo por Robinsonoj/4

El Vikifontaro
IV
En kiu T. Orteto, dirita Torteto, estas konvene prezentita al la leganto.

Se T. Orteto estintus esperantano, liaj samideanoj ne mankus agrable nomi lin TOrteto. Sed ĉar tiu nomo taŭgas al li, ni ne hezitos tiel nomi lin. Cetere, se TOrteto ne estis esperantano, li indis esti tio.

En lia vojaĝrakonto de Parizo al Jerusalemo, Chateaubriand (Legu: Ŝatobrian) parolas pri vireto "pudrita kaj frizita kiel antaŭe, kun pomverda vestaĵo, jako el serĝo, ĵaboto kaj manumoj el muslino, kiu skrapis poŝviolonon kaj dancigis Madelon Friket[1] al Irokezoj".

La Kalifornanoj ne estas Irokezoj, tute male, sed tamen, TOrteto estis instruisto de dancado kaj sinteno en la ĉefurbo de Kalifornio. Se oni ne elpagis al li liajn lecionojn, kiel al lia antaŭulo, per kastoraj feloj kaj per ursaj ŝinkoj, oni pagis ilin al li per dolaroj. Se, parolante de siaj studentoj, li ne diris "tiuj sovaĵaj gesinjoroj", estas, ke liaj studentoj estis tre civilizitaj, kaj, laŭ li, li ne malmulte kunlaboris al ilia civilizado.

TOrteto, fraŭlo, sin donis kvardek kvin jarojn je la epoko kiam ni prezentas lin al legantoj. Sed, antaŭ kelkaj jardekoj, lia geedziĝo al jam matura fraŭlino estis plenumiĝonta.

Dum tiu epoko, kaj pri tio, oni petis al li "du aŭ tri liniojn" koncerne lia aĝo, lia personeco, lia situacio : Jen tio kion li kredis, ke li devus respondi. Tio sendevigos nin fari lian portreton, ĉe la duobla vidpunkto de la moralo kaj la aspekto.

"Li naskiĝis la 17an de julio 1835, je kvarono post la tria matene. Lia alteco estas kvin futoj , du coloj, tri lineoj (+/-1,678m).

Lia dikeco, mezurita supre la koksoj, estas ekzakte du futoj, tri coloj (724mm).

Lia pezo pliigita ekde la pasinta jaro de ses funtoj, estas cent kvindek unu funtoj kaj du uncoj (+/-75,56Kg)".

"Li havas oblongan kapon.

Liaj haroj, maldensaj super la frunto, estas griziĝante kaŝtanbrunaj; lia frunto estas alta, lia vizaĝo ovala, lia vizaĝhaŭto kolora.

Liaj okuloj -bonega vidpovo- estas grizaj kaŝtanbrunaj, la okulharoj kaj la brovoj hele kaŝtanbrunaj; la palpebroj estas iom enprofundiĝintaj en siaj orbitoj sub la brova arko.

La nazo, el meza grandeco, estas disigita de fendeto al la pinto de la maldekstra naztruo".

"Liaj tempioj kaj liaj vangoj estas glataj kaj senbarbaj.

Liaj oreloj estas grandaj kaj plataj.

Lia buŝo, kun meza grandeco, estas tute sen malbonaj dentoj.

Liaj lipoj, maldikaj kaj iomete kunpremitaj,, estas kovritaj de densaj lipharoj regrimpantaj sur la vangoj; lia ronda mentono estas ankaŭ ombrita de multkolora barbo.

Iu malgranda belgrajno ornamas lian graspufetan kolon, ĉe la nuko".

"Fine, kiam li estas en la bano, ni povas vidi ke li havas blankan kaj malmulte harkovritan haŭton".

"Lia vivado estas trankvila kaj ordema. Sen havis fortikan sanon, dank' al sia granda sobreco, li sukcesis gardi ĝin bonstatan ekde sia naskiĝo. Li havas bronkojn tre facile iritiĝemaj : Tial, li ne havas la malbonan kutimon de la tabako. Li ne pli uzas da alkoholaĵoj, nek da kafo, nek da likvoro, nek da pura vino. Unuvorte, ĉio kio povus reagi sur la nervoza sistemo estas rigore forigita el sia higieno. La malforta biero, la akvo ruĝigita per vino estas la solaj trinkaĵoj kiujn li povas preni sen danĝero. Estas pro sia singardo ke li ŝuldas neniam esti konsultinta kuraciston ekde kiam li estas en la mondo".

"Lia gesto estas lerta, lia paŝado vigla, lia karaktro malkaŝema kaj komprenema. Li plie montras ĝisekstreman delikatecon, kaj ĝis nun, estas la timo malfeliĉigi virinon kiu hezitigis lin riski sin en la ligoj de edzeco".

Tia estis la noto produktita de TOrteto; sed tiom alloga kiom ĝi povus esti por ja iom-aĝa fraŭlino, la kunvivado planita nesukcesis. La instruisto do restis fraŭlo, kaj daŭrigis doni siajn lecionojn de dancado kaj sinteno.

Estis ĉirkaŭ tiu epoko ke li eniris, pro tiu titolo, en la hotelo de Vilhelmo V. Kolderupo; poste, la tempo helpanta, siaj lernantoj forlasantaj lin iom post iom, li fine enviciĝis kiel plia dentrado en la dungitaro de la riĉega domo.

Finfine, li estis bravulo, malgraŭ siaj ridindaĵoj. Oni korligiĝis al li. Li amis Godfredon, li amis Finan, kiuj cetere redonis tion al li. Tial li havis nur unu solan ambicion en la mondo : komuniki al ili ĉiujn delikatecojn de sia arto, fari de ili , koncerne la bonan sintenon, du kompletajn estulojn.

Nu, ĉu oni kredos tion ? estis li, la instruisto Torteto, kiun Vilhelmo V. Kolderupo elektis por esti la akompananto de sia nevo dum tiu ĉi planita vojaĝo. Jes ! li havis kelkan motivon kredi ke TOrteto estis ne iom kontribuinta instigi Godfredon al tiu manio por movado, por elfini perfektiĝi kurante tra la mondo. Vilhelmo V. Kolderupo do decidis kurigi ilin ambaŭ. Ekde la morgaŭo, la 16an de aprilo, li sciigis al la instruisto veni trovi sin en sia kabineto.

Iu peto de la nababo estis ordono por TOrteto. La instruisto forlasis sian ĉambron, provizita de ĉi tiu malgranda poŝviolono kiun ni nomas violoneton, por esti preta je ajna okazo; li supreniris la grandan ŝtuparon de la hotelo, la piedoj akademie metitaj, kiel decas al dancmajstro, frapis sur la kabineta pordo, eniris, kun la korpo duonklinita, la kubutoj rondigitaj, la buŝo ridetanta, kaj li atendis en la tria pozicio, post esti krucigita unu antaŭ la alia, je la duono de ĝia longo, siajn piedojn kies la maleoloj kuntuŝiĝis kaj kies la pintoj estis eksteren direktitaj.

Ĉiu alia ol la instruisto TOrteto, metinta en tia malfirma ekvilibro, estus ŝanceliĝanta sur sia bazo, sed li sukcesis konservi absoluta stareco.

- Sinjoro Torteto, diris Vilhelmo V. Kolderupo, mi venigis vin por informi vin pri novaĵo kiu, mi kredas, ne mankos kialon por mirigi vin.

- Laŭ viaj deziroj ! respondis la instruisto, kvankam Vilhelmo V. Kolderupo tute ne ternis, tiel kiel oni povus kredi tion.

- La geedziĝo de mia nevo estas prokrastita dum unu jaro aŭ dekok monatoj, reparolis la onklo, kaj Godfredo, pro lia peto, baldaŭ foriros por viziti la diversajn statojn de la nova kaj la malnova mondo. - Sinjoro, respondis Torteto, mia lernanto Godfredo honoros la landon kiu vidis lin naskiĝi, kaj… - Kaj ankaŭ la instruiston de sinteno kiu inicis lin pri bona konduto, respondis la negocisto, per tono kies la naiva TOrteto neniel sentis la ironion.

Kaj fakte, kredante devi realigi "muntitan dancosalton", li alterne movis siajn piedojn laŭ ia flanka glitpaŝo, poste, iomete fleksante malrigide la genuon, li salutis Vilhelmon V. Kolderupon.

- Mi pensis, reparolis tiun ĉi, ke sendube vi malfacile disiĝus de via lernanto ?

- La klopodo estos dolora, respondis TOrteto, kaj tamen, se tio necesas…

- Ne necesos tion, respondis Vilhelmo V. Kolderupo kies la dika brovo krispiĝis.

- Ha !… respondis TOrteto.

Iomete konfuzita, li faris altigatan movon malantaŭen, por transpasi de la tria al la kvara pozicio; poste li metis inter siaj du piedoj la distancon de larĝeco - sen eble esti plene konscia pri tion kion li faris.

- Jes, aldonis la negocisto per seka voĉo kaj kun tono kiu ne akceptis eĉ ombron da repliko, mi pensis ke estus vere kruela disigi instruiston kaj lernanton tiel bone ligitajn por akordiĝi.

- Certe… la vojaĝoj !… respondis TOrteto kiu ŝajnis ne voli kompreni !

- Jes !… certe !… reparolis Vilhelmo V. Volderupo, ne nur la vojaĝoj plifortigos la talentojn de mia nevo, sed ankaŭ la talentojn de la instruisto al kiu li ŝuldas tiel korektan sintenon !

Neniam la penso prezentiĝis al tiu granda infano ke li iam devus forlasi San-Franciskon, Kalifornion kaj Amerikon por kuri trans la maroj. Tiuj ideoj ne povintus eniri la cerbon de homo pli sperta pri dancarto ol pri vojaĝoj, kaj kiu ankoraŭ konis la ĉefurbon nur ĝis deko mejloj ĉirkaŭe. Kaj nun oni proponis al li, ne, oni aŭdigis lin ke, vole nevole, li tuj devos elpatriiĝi, mem plenumi, kun ĉiuj ŝarĝoj kaj maloportunaĵoj kiujn ili enhavas, tiujn delokiĝojn konsilitajn de li al sia lernanto ! Certe estis en tio sufiĉe por konsterni tiel malmulte solidan cerbon kiel la lian, kaj la malfeliĉa Torteto, por la unua fojo en sia vivo, sentis nevolan ektremadon en la muskoloj de siaj kruroj, malrigidigitaj pro tridek kvin jaroj de trejnadoj !

- Eble… li diris, klopodante revenigi sur siaj lipoj tiun ŝablonan rideton de la dancisto, kiu estis momente viŝiĝinta, eble… mi ne valoras por… - Vi formiĝos ! respondis Vilhelmo V. Kolderupo kiel viro kun kiu estas nenio por diskuti.

Rifuzi, tio neeblis. TOrteto ne eĉ pensis tion. Kio li estis en la domo ? Iu aĵo, iu pakaĵo, iu varo povanta esti sendata ĉien en la mondo ! Sed la projektita ekspedo ne estis sen iom maltrankviligi lin.

- Kaj kiam devos efektiviĝi la foriron ? li demandis provante reakiri akademian pozicion.

- Post unu monato.

- Kaj sur kiu malserena maro, sinjoro Kolderupo decidis ke la ŝipo forportos mian lernanton kaj min ?

- En la Pacifiko, unue.

- Kaj sur kiu globusa punkto mi devos meti la piedon por la unua fojo ?

- Sur la grundo de Nov-Zelando, respondis Vilhelmo V. Kolderupo. Mi rimarkis ke Nov-zelandanoj ne dece rondigis la kubutojn !… Vi reĝustigos ilin !

Jen kiel la instruisto TOrteto estis elektita por esti la kunvojaĝanto de Godfredo Morgan.

Iu signo de la negocisto tiam komprenigis lin ke la aŭdienco finiĝis. Li do eksiĝis sufiĉe emociita por ke sia eliro kaj la specialaj gracioj kiujn li kutime disvolvis en tiu malfacila akto, tiel malmulte ne kontentigis entute.

Fakte, por la unua fojo en sia vivo, la instruisto TOrteto, forgesante, pro sia maltrankvilo, la plej bazajn regulojn de sia arto, foriris la piedojn turnitajn internen !

  1. El franca kanto, en kiu Madelon estas trompita de flirtema militisto.