La Lernejo por Robinsonoj/5
Nenio pli estis por rediskuti. Antaŭ tiu longa vojaĝo, ambaŭ, tra la vivo, kiun oni nomas geedzecon, Godfredo baldaŭ ĉirkaŭiros la mondon – tio kio kelkfoje estas pli kolrompa. Sed li esperis reveni de tio tre elprovita, kaj foririnta kiel junulon, returne revenigi maturulon. Li estus vidinta, observinta, komparinta. Lia scivolo estus kontentigita. Restus nur al li restadi trankvile kaj fikshejme, por feliĉe vivi en la geedza hejmo kiun nenia tentiĝo ne plu inklinigos lin foriri. Ĉu li malpravis aŭ pravis ? Ĉu li kuris al kelka bona kaj solida leciono de kiu li profitus ? Ni lasos al la estonteco la taskon respondi.
Unuvorte, Godfredo estis kontentega.
Fina, malserena, sen lasi ion eliĝi, rezignaciis al tiu lernado.
La instruisto TOrteto, li, kutime tiom firma sur siaj kruroj, trejnitaj al ĉiuj ekvilibroj de la danco, estis perdinta sian kutiman aplombon kaj provis vane retrovi ĝin. Li ŝanceliĝis eĉ sur la pargeto de sia ĉambro, kvazaŭ li jam estis sur la planko de kajuto skuita de la batoj de ruliĝado kaj de tangado.
Koncerne Vilhelmo V. Kolderupo, ekde la prenita decido, li estis iĝinta silentema, ĉefe kun sia nevo. Liaj lipoj kunpremitaj, liaj okuloj duonkaŝitaj sub liaj palpebroj, indikis ke fiksa ideo instaliĝis en tiu kapo, kie kutime bolis la gravajn spekuladojn de komerco.
"Ha, vi volas vojaĝi, li fojfoje flustris, vojaĝi anstataŭ edziĝi, anstataŭ resti hejme, esti tute simple feliĉa !… Nu, vi vojaĝos !
La pretigoj estis tuj komencitaj.
Antaŭ ĉio, la demando pri la vojplano devis esti levita, diskutita kaj finfine solvita.
Ĉu Godfredo forirus suden, orienten aŭ okcidenten ? Tio devis unue decidiĝi.
Se li komencis per la sudaj kursoj, la kompanio "Panamo al Kalifornio kaj Brita Kolumbio", poste la kompanio "Pakaĵo Sudampton Rio-de-Ĵanejro", taskus al si veturi lin al Eŭropo.
Se li prenis orienten, la granda Pacifika fervojo povis alkonduki lin post kelkaj tagoj en Novjorkon, kaj de tie, la linioj Kunard, Inman, Blanka-Stelo, Hamburgo-Ameriko aŭ la franca Transatlantiko alvenigus lin sur la marbordo de la malnova mondo.
Se li volis preni okcidenten, per la "Transoceana vaporŝipo Orepoko", estus facile al li atingi Melburnon, poste la Sueza terkolo, per la vaporŝipoj de la "Duoninsula & Orienta Ko".
La transportrimedoj ne mankis, kaj, danke al ilia matematika interakordo, la mondoĉirkaŭiro estas nur simpla turistpromenado.
Sed ne estas tiel ke devis vojaĝi la nevon-heredanton de la nababo de Frisko.
Ne ! Vilhelmo V. Kolderupo posedis pro la bezonoj de sia komerco, iun kompletan vel- kaj vapor-ŝiparon. Li do decidis ke iu el siaj ŝipoj estus "metita sub la dispono de la juna Godfredo Morgan", kvazaŭ temis pri sangoprinco vojaĝanta por sia plezuro – per elspezoj de la regatoj de sia patro.
Laŭ siaj ordonoj, la Revo, solida vaporŝipo de sescent tunoj kaj kun forto de ducent ĉevalpovoj, tuj estis rigata. Ĝi devis esti estrita de la kapitano Turkoto, marveterano, kiu jam kuris tra ĉiuj oceanoj ĉe ĉiuj latitudoj. Bona kaj aŭdaca maristo, tiu kutimiĝinto al tornadoj, tajfunoj kaj ciklonoj, jam nombris kvardek jarojn de navigado sur kvindek jaroj de aĝo. Sin kapeigi kaj alfronti la uraganon estis nur ludo por tiu ĉi "matroso", kiu neniam estis elprovita krom de "ter-malsano", tio estas kiam li ankrumis. Tial, pro tiu ekzisto senĉese skuita sur la ferdeko de iu ŝipo, li gardis la kutimon ĉiam balanciĝi dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen : li havis la tikon de tangado kaj de ruliĝado.
Iu vickapitano, iu maŝinisto, kvar hejtistoj, dek du matrosoj, entute dek ok viroj, devis formi la ŝipanaron de la Revo kiu, se ĝi kontentiĝis trankvile fari siajn ok mejlojn hore, posedis ne malpli da bonegaj navigaj kvalitoj. Ke ĝi ne havis sufiĉe da rapido por trapasi la ondegon kiam la maro estis malkvieta, estu ! Sed ankaŭ la ondego ne trapasis sur ĝi, avantaĝo kiu bone kompensas la nesufiĉecon de la irado, ĉefe kiam oni ne estas alie urĝigita. Cetere, la Revo estis rigita kiel goeleto, kaj per favora vento, kun siaj kvincent kvadrataj jardoj da velaro, ĝi ĉiam povis helpi al sia vaporo.
Tamen necesus ne kredi ke la vojaĝo de la Revo devus nur esti plezurvojaĝo. Vilhelmo V. Kolderupo estis tro praktikema viro por ne provi utiligi veturon de dekkvin aŭ dekses mil mejloj tra ĉiuj maroj de la terglobo. Lia ŝipo devis sendube foriri sen kargo, sed estis facile al ĝi teni sin en bonaj kondiĉoj de floskapablo, plenigante kun akvo siajn "balastakvujojn", kiu povintus mergi ĝin ĝisrande de la ferdeko en la kazo ke tio estintus necesa. Tial, la Revo intencis kargi survoje kaj viziti la diversajn kontorojn de la riĉa negocisto. Ĝi tiel veturus de iu komercloko al alia. Ne timu, la kapitano Turkoto ne estus embarasita peti siajn vojaĝkostojn ! La kaprico de Godfredo Morgan ne kostus unu dolaron al la onkla kaso ! Tiamaniere oni agas en la bonaj komercejoj.
Ĉio tio estis decidita en longaj interparoladoj, tre sekretaj, kiujn Vilhelmo V. Kolderupo kaj la kapitano Turkoto havis kune. Sed ŝajnas ke la aranĝo de tiu afero, tamen tiom simpla, ne iris glate, ĉar la kapitano bezonis fari multnombrajn vizitojn ĉe la kabineto de la negocisto. Kiam li eliris el ĝi, pli akrasentaj homoj ol la kutimuloj de la hotelo estus rimarkantaj ke li havis neordinaran mienon, ke liaj haroj estis hirtaj kiel taŭzitaj de ventego, kvazaŭ li malkombis ilin per nervoza mano, ke lia tuta persono, fine ruliĝis kaj tangis pli kolereme ol kutime. Oni povis ankaŭ aŭdi strangajn ekkriojn kiuj pruvis ke la kunvenoj ne okazis sen tumulto. Estas ke la kapitano Turkoto kun sia verdiremo, tute bone kapablis alfronti al Vilhelmo V. Kolderupo kiu lin sufiĉe ŝatis kaj estimis por permesi al li kontraŭdiri lin.
Fine, ŝajnas, ĉio glatiĝis. Kiu submetiĝis, ĉu Vilhelmo V. Kolderupo ĉu Turkoto ? Mi ne ankoraŭ kuraĝus decidiĝi, ne konante la temon mem de iliaj diskutoj. Tamen mi plivole vetus por la kapitano.
Ĉiaokaze, post ok tagoj de interparoladoj, la negocisto kaj la maristo ŝajnis esti en akordo; sed Turkoto ne ĉesis grumbli inter siaj dentoj :
"Ke la kvincent mil diabloj de la ŝtormovesto dronigu min al fundo de la ekvatora kalmo, se mi iam atendintus fari tian taskon, mi, Turkoto !"
Tamen la ŝipekipado de la Revo rapide progresis, kaj ĝia kapitano neglektis nenion por ke ĝi kapablu ŝipiri tuj de la unua dekkvino de junio. Oni metis ĝin en la ŝipriparejo, kaj ĝia kareno, zorge refarbita kun minio, kontrastis per ĝia akra ruĝo kontraŭ la nigro de ĝiaj superakvaj partoj.
Multaj ŝipoj el ĉiuj specoj kaj ĉiuj naciecoj venas en la haveno de San-Francisko. Tial, ekde multaj jaroj, la kajoj de la urbo, regule konstruitaj sur la marbordo, ne povis sufiĉi por la en- kaj el-ŝipigo de la varoj, se la inĝenieroj ne sukcesis starigi plurajn artefaritajn kajojn. Fostoj el ruĝa abio estis enpuŝitaj en la akvoj, kelkaj kvadrataj mejloj da planko kovris ilin per larĝaj platformoj. Estis tiom prenita de la golfeto, sed la golfeto estas vasta. Oni havis tiel verajn varfojn de malŝarĝado, kovritajn de gruoj kaj pakaĵoj, apud kiuj vaporŝipoj de la du oceanoj, tiuj de Kaliforniaj riveregoj, klipero de ĉiuj landoj, trampŝipoj de Usonaj marbordoj, povis loki sin flanken en perfekta ordo, sen kolizii unu la aliajn.
Estis ĉe unu el tiuj artefaritaj kajoj, fine de la strato Varf-Misio, ke estis firme alligita la Revo, post ĝia trapasado ĉe la baseno de karenriparado.
Nenio estis neglektita por ke la vaporŝipo, atribuita al vojaĝo de Godfredo, povas navigi en la plej bonaj kondiĉoj. Provizoj, taŭgaj aranĝoj, ĉio estis zorgeme preparita. La rigo estis en perfekta stato, la kaldronego elprovita, la maŝino de helico bonega. Oni eĉ enŝipigis pro la bezonoj de la ŝipo kaj facileco de la komunikado kun la tero, iun vaporŝalupon, rapida kaj nesubmergebla, kiu devis fari grandajn servojn dum la navigado.
Fine, mallonge, ĉio estis preta je la dato de la 10a de junio. Restis nur surmariĝi. La ŝipanoj enŝipigitaj de la Kapitano Turkoto por la velmanovroj aŭ la regado de la maŝino, konsistigis elektindan skipon, kaj estintus malfacile trovi iun pli bonan surloke. Vera stoko da vivantaj bestoj, agutioj, ŝafoj, kaprinoj, kokoj kaj kokinoj, ktp, parkitaj en la interferdeko; plie, la bezonoj de la materiala vivo troviĝis certigataj de pluraj kestoj de ladskatoloj el la plej bonaj markoj.
Pri la vojplano kiun devis sekvi la Revo, estis verŝajne la temo de la longaj prelegoj kiujn Vilhelmo V. Kolderupo kaj sia kapitano havis kune. Ĉio kio oni sciis, estis ke la unua indikita ŝiphaltejo devis esti Aŭklando, ĉefurbo de Nov-Zelando - krom en la okazo se la manko da karbo, necesigita pro la plidaŭrigo de kontraŭaj ventoj, devigus reprovizi sin, aŭ al unu el insularoj de Pacifiko, aŭ al unu el la ĉinaj havenoj.
Ĉiu ĉi detalo, cetere, malmulte gravis al Godfredo ekkiam li foriris trans la maron, kaj tute ne al Torteto, kies la konfuzita menso trogravigis tagon post tago la navigadajn eblecojn.
Estis ankoraŭ nur unu formalaĵo por plenumi : la formalaĵo de la fotografioj.
Fianĉo ne dece povas foriri por longa vojaĝo ĉirkaŭ la mondo sen kunpreni la bildon de tiu kiu li amas, kaj inverse, sen lasi al ŝi la sian.
Godfredo, en turista kostumo, do ĵetis sin en la manojn de Stefenson kaj Ko, fotistoj de la Strato Montgomerio, kaj Fina, en sia urba tualeto, ankaŭ konfidis al la suno la taskon fiksi siajn ĉarmajn trajtojn, sed iom malĝojajn, sur la plakon de la lertaj operatoroj.
Estus ankoraŭ maniero vojaĝi kune. La portreto de Fina havis sian lokon tute adekvatan en la kajuto de Godfredo; tiu de Godfredo, en la dormoĉambro de la fraŭlino.
Koncerne TOrteto, kiu ne estis fianĉo kaj tute ne pensis esti tiu, oni tamen juĝis taŭga konfidi lian bildon al sentivigita papero. Sed, kio ajn estis la talento de la fotistoj, ili ne kapablis ricevi kontentigan kopion. La nepreciza kliŝo ĉiam estis nur konfuza nebulo en kiu neeblintus rekoni la faman instruiston de dancado kaj sinteno.
Estas ke la kliento ne kapablis sin reteni de moviĝo - malgraŭ la rekomendo uzata en ĉiuj atelieroj dediĉitaj al tiaj operacioj.
Oni provis aliajn rimedojn pli rapidajn de ekfotoj. Neeble. TOrteto jam anticipe tangadis kaj ruliĝadis tute kiel la kapitano de la Revo.
Ni devis fordecidi konservi la trajtojn de tiu rimarkinda viro. Neriparebla malfeliĉo por la estonteco, se – sed ni forigu tiun penson ! - se, kredante foriri nur al la malnova mondo, TOrteto forirus al tiu alia mondo el kiu oni ne revenas.
La 9an de junio, ni estis pretaj. La Revo devis nur ekveli. Ĉiaj paperoj, ŝarĝatesto, ĉarto, poliso, estis laŭ regulo, kaj du tagojn antaŭe, la agento de la firmao Kolderupo sendis la lastajn subskribojn.
Tiun tagon, granda adiaŭa matenmanĝo estis donita en la hotelo de la strato Montgomerio. Oni trinkis je la feliĉa vojaĝo de Godfredo kaj je lia rapida reveno. Godfredo ne ĉesis esti sufiĉe kortuŝita, kaj li tute ne provis kaŝi tion. Fina montris sin pli firma ol li. Koncerne TOrteton, li fordrinkis siajn antaŭtimojn en kelkaj pokaloj da ĉampano, kies la influo daŭris ĝis la forira momento. Li eĉ preskaŭ forgesis sian poŝviolonon kiu estis alportita al li ĵus kiam oni malligis la ligŝnurojn de la Revo.
La lastaj adiaŭoj estis donitaj surŝipe, la lastaj manpremoj interŝanĝiĝis sur la pobferdeko; poste la maŝino donis kelkajn rotaciojn de la helico, kiuj debordigis la vaporŝipon.
- Adiaŭ ! Fina.
- Adiaŭ ! Godfredo.
- Ke la ĉielo gvidu vin ! diris la onklo.
- Kaj ĉefe, ke ĝi revenigos nin ! flustris la instruisto TOrteto.
- Kaj neniam forgesu, Godfredo, aldonis Vilhelmo V. Kolderupo, la devizon kiun la Revo surhavas ĉe ĝia tabulo de malantaŭo : "La kuraĝo prave estas efika".
- Neniam onklo Vilĉjo ! Adiaŭ, Fina !
- Adiaŭ ! Godfredo.
La vaporŝipo malproksimiĝis, la poŝtukoj svingiĝis tiel longe ĝis ili restis videblaj de la kajo, eĉ iom plue.
Baldaŭ tiu ĉi golfeto de San-Francisko, la plej vasta de la mondo, estis transirita, la Revo transpasis la mallarĝan markolo de Golden-Gate[1], poste ĝi tranĉis per sia steveno, la akvojn de Pacifiko : estis kvazaŭ tiu "Ora-Pordego" ĵus refermis sur ĝi.
- ↑ Esperante "Ora-Pordego".