La Lernejo por Robinsonoj/6

El Vikifontaro
VI
En kiu la leganto estas invitita konatiĝi kun nova rolanto.

La vojaĝo estis komencinta. Tio ne estis malfacila, ni volonte konsentos.

Tiel kiel ofte ripetis la instruisto TOrteto, kun nekontestebla logiko : "Iu vojaĝo ĉiam komenciĝas ! Sed kien kaj kiel ĝi finiĝas, estas tio kiu gravas !" La kajuto okupita de Godfredo malfermiĝis, funde de la pobferdeko de la Revo, sur la oficirejo de malantaŭo, kiu utilis kiel manĝoĉambron. Nia juna vojaĝanto estis loĝigita tie tiel komforte kiel eble. Li dediĉis al foto de Fina la plej bonan lokon sur la plej lumigita el la paneloj de sia ĉambro. Spaco por dormi, lavotablo por sia sinlavado, kelkaj ŝrankoj por siaj vestoj kaj sia tukaro, tablo por labori, brakseĝo por sidiĝi, kion plie necesis al tiu dudekdujara pasaĝero ? Kun ĉi tiuj kondiĉoj, li estus dudekdufoje ĉirkaŭvojaĝinta la mondon ! Ĉu li ne estis en la aĝo de tiu praktika filozofio kiun la bonfarto kaj bona humoro konsistigas ? Ha ! Gejunuloj vojaĝu se vi kapablas, kaj eĉ se vi ne kapablas tion… vojaĝu !

TOrteto, li, ne plu estis bonhumora. Lia kajuto, apud la kajuto de lia lernanto, ŝajnis al li tre mallarĝa kaj lia dormloko tre malmola, la ses kvadrataj jardoj kiun ĝi okupis, unuatempe tre nesufiĉa por ke li povus trejni siajn batsaltojn kaj siajn paŝojn de bureo. Ĉu do la vojaĝanto en li ne inkludus la instruiston de dancado kaj de sinteno ? Ne ! Estis denaske, kaj kiam TOrteto alvenos je la tempo enlitiĝi por la lasta dormo, siaj piedoj troviĝos ankoraŭ metitaj en horizontala linio, la kalkanoj unu kontraŭ la alia ĉe la unua pozicio.

La manĝoj devis esti komune prenitaj, kaj estis tio kio estis farita - Godfredo kaj Torteto, unu fronte al la alia, la kapitano kaj la vickapitano okupantaj ĉiu unu el la finoj de la ruliĝada tablo. Tiu ĉi timiga fakvorto, "ruliĝada tablo", jam lasis kompreni ke la loko de la instruisto tro ofte estus malplena !

Komence, en tiu bela monato de junio, estis bela brizo el la nordoriento. La ŝipestro Turkoto sukcesis aranĝigi la velaron por kreskigi sian rapidecon kaj la Revo, ĉiuj veloj disvolvataj, bone fortikigataj, ne tro ruliĝadis de unu flanko al la alia. Krome, ĉar la ondego prenis ĝin malantaŭe, la tangado ne troe lacigis ĝin. Tiu ĉi rapido ne estas tiu kiu faras, sur la vizaĝo de la pasaĝeroj, la nazojn pinĉitajn, la okulojn kavajn, la fruntojn palegajn, la vangojn senkolorajn. Estis do akceptebla. Oni rapidegis rekte al la sudokcidento sur beleta maro apenaŭ ŝaŭmanta : la usona marbordo ne malfruis malaperi sub la horizonto.

Dum du tagoj, neniu navigada incidento okazis, kiu indus esti raportita. La Revo efektivigis bonan veturon. La komenco de tiu vojaĝo estis do favora - kvankam la kapitano Turkoto lasis kelkfoje aperi maltrankvilon kiun li vane strebis kaŝi. Ĉiutage kiam la suno trapasis la meridianon, li ekzakte mezuris la ŝipsituacion. Sed oni povis rimarki ke tuj li kuntrenis la adjunkton en sian kajuton, kaj tie, ambaŭ restis en sekreta intertrakto, kvazaŭ ili estintus diskuti cele al kelka grava eventualaĵo. Ĉi tiu detalo restis sendube nerimarkita de Godfredo kiu komprenis nenion pri la navigaciaj aferoj, sed la ŝipanara estro kaj kelkaj el la matrosoj ne mankis miri pro tio.

Tiuj bravuloj estis tiaj des pli ke du aŭ tri fojojn, ekde la unua semajno, dum nokto, kun nenio kiu neprigis tiun manovron, la direkto de la Revo estis videble ŝanĝita, poste reakirita dumtage. Tio kio klariĝis kun velŝipo, submetita al ŝanĝoj de atmosferaj fluoj, ne plu klariĝis kun vaporŝipo kiu povas sekvi la linion de la ĉefcirkloj kaj ferlas siajn velojn kiam la vento ne plu estas favora al ĝi.

La 12a de junio matene, tre neatendita incidento okazis surŝipe.

La kapitano Turkoto, sia adjunkto kaj Godfredo estis tuj altabliĝintaj por matenmanĝi, kiam eksterkutima bruo aŭdiĝis sur la ferdeko. Preskaŭ tuj la ŝipanara estro, puŝante la pordon, aperis sur la sojlo de la pobferdeko.

- Kapitano, li diris.

- Kio estas do ? vigle respondis Turkoto, kiel maristo ĉiam alarmpreta.

- Tie estas… ĉino ! diris la ŝipanara estro.

- Iu ĉino ?

- Jes ! Vera ĉino kiun ni ĵus hazarde malkovris, funde de la holdo !

- En la bilĝo ! ekkriis la kapitano Turkoto. Je la nomo de ĉiuj diabloj de Sakramento, ke oni sendu lin al la marfundo !

- Tute bone ! respondis la ŝipanara estro.

Kaj la bonegulo, kun la malestimo kiun devas senti ĉiu Kaliforno pri filo de la ĉiela Imperio, trovante tiun ĉi ordonon oni ne povas pli natura, farintus al si nenian skrupulon plenumi ĝin.

Tamen la kapitano Turkoto leviĝis; poste sekvata de Godfredo kaj de la vickapitano, li forlasis la manĝoĉambron de la pobferdeko kaj direktis sin al la prukastelo de la Revo.

Tie, fakte, ĉino, strikte tenita, baraktis en la manoj de du aŭ tri matrosoj kiuj ne evitigis al li batpuŝoj. Li estis viro kun tridek kvin ĝis kvardek jaroj, kun inteligenta fizionomio, bona kompleksio, glata vizaĝo, sed iom pale malgrasega sekve de tiu ĉi sesdek-hora restado en la fundo de malbone ventolita ŝipkelo. Nur hazardo malkovrigis lin en lia malluma rifuĝejo.

La kapitano Turkoto tuj faris signon al siaj knabegoj liberigi la malfeliĉan entrudiĝinton.

- Kiu vi estas ? li demandis al li.

- Iu filo de la Suno.

- Kaj kiel vi nomiĝas ?

- Seng-Vu, respondis la ĉino kies nomo, en ĉiela lingvo, signifas "kiu ne vivas".

- Kaj kion vi faras ĉi tie surŝipe ?

- Mi marveturas !… trankvile respondis Seng-Vu, sed kaŭzante al vi nur kiel eble la malplej da damaĝo !

- Vere ! La malplej da damaĝo !… Kaj ĉu vi kaŝis vin en la holdo ĉe la momento de la foriro ?

- Kiel vi diras, kapitano.

- Por fari vin rekonduki senpage de Ameriko al Ĉinio, ĉe la alian flankon de la Pacifiko ?

- Se vi bonvolas tion.

- Kaj se mi ne volas tion, flavhaŭta fremdulo, se mi petegus vin bonvoli reiri al Ĉinio naĝante ?

- Mi provus, respondis la ĉino ridetante, sed verŝajnas ke mi dronus survoje !

- Nu, malbenita Johano [Kromnomo kiun la Usonanoj donas al la ĉinoj] ekkriis la kapitano Turkoto, mi tuj sentigigos al vi kiel ŝpari la transirajn kostojn ! Kaj la kapitano Turkoto, multe pli kolere ol la cirkonstanco pravigis ĝin, estis eble ekplenumonta sian minacon kiam Godfredo intervenis.

- Kapitano, li diris, iu ĉino plie surŝipe de la Revo, estas iu ĉino malplie en Kalifornio, kie estas tiom da ili !

- Kie ili estas tro ! respondis la kapitano Turkoto.

- Tro multe, fakte, reparolis Godfredo. Nu, ĉar tiu ĉi kompatinda mizerulo juĝis trafe malembarasi San-Francisko de sia ĉeesto, tio meritas kelkan kompaton !… Ba ! Ni forĵetos lin preterpasante Ŝanhajon, kaj neniam plu oni reparolos pri li !

Dirante ke estas tro da ĉinoj en la Kalifornia ŝtato, Godfredo tiel uzis la dirmanieron de vera Kalifornano. Certas ke elmigrado de la gefiloj de la ĉiela Imperio – ili estas tricent milionoj en Ĉinio kontraŭ tridek milionoj da Usonanoj en Usono - fariĝis danĝero por la provincoj de la Malproksima Okcidento. Tial la leĝofarantoj de tiuj ŝtatoj, Kalifornio, Baja Kalifornio, Oregono, Nevado, Utaho, kaj la Kongreso mem, zorgis pri la disvastiĝado de ĉi tia nova epidemio al kiu la Jankioj donis la signifan nomon de "flava pesto".

Tiuepoke, oni nombris pli ol kvindek mil ĉielhomojn, nur en la Kalifornia ŝtato. Tiuj homoj, tre faremaj pri orlavado, ankaŭ tre paciencaj, vivante per pinĉopreno da rizo, per gluto da teo, per enspiraĵo da opio, emigis malplikostigi la manlaboron malfavore al enlandaj laboristoj. Tial oni devis submeti ilin al specialaj leĝoj, male al la Usona Konstitucio - leĝoj kiuj fiksis ilian enmigradon, kaj ne rajtigis ilin naturaliziĝi, pro timo ke ili fine akiros la plimulton en la Kongreso. Cetere, ĝenerale mistraktitaj, tiel kiel la Indianoj kaj la Negroj, por pravigi tiun reputacion de "pestuloj" kiel oni moknomis ilin, ili estis plej ofte parkitaj en speco de geto, kie ili zorge konservas la morojn kaj kutimojn de la ĉiela Imperio.

En la Kalifornia ĉefurbo, estas al la kvartalo de la strato Sakramento, ornamita per iliaj ŝildoj kaj per iliaj lanternoj, ke la premo de la homoj de alia raso, amasigis ilin. Estas tie kie oni milope renkontas ilin, trotetante en ilia bluzo kun larĝaj manikoj, ilia konusa ĉapo, iliaj ŝuoj kun levita pinto. Estas tie kie ili plejparte fariĝas spicistoj, ĝardenistoj aŭ lavistoj - krom se ili servas kiel kuiristoj aŭ apartenas al tiuj dramaj trupoj kiuj prezentas ĉinajn teatraĵojn ĉe franca teatro de San-Francisko.

Kaj - ne estas kialo por kaŝi tion – Seng-Vu aniĝis al unu el tiuj heterogenaj trupoj, en kiu li rolis kiel unua komikisto - se tamen tiu esprimo de eŭropa teatro povas almetiĝi al iu ajna ĉina artisto. Fakte, ili estas tiom seriozaj, eĉ kiam ili ŝercas, ke la Kalifornia romanisto Bret Hart povis diri ke li neniam vidis ridi ĉinan aktoron, kaj li eĉ konfesas esti ne povanta distingi ĉu unu el tiuj teatraĵoj, kiun li spektis, estis tragedio aŭ simpla farso.

Resume, Seng-Vu estis komikisto. La sezono finita, riĉa de sukceso, eble pli ol de sonantaj moneroj, li volis reiri al sia lando alie ol en kadavra stato [La kutimo de la ĉinoj estas fari sin entombigi en ilia lando, kaj ekzistas ŝipoj kiuj estas nur atribuitaj al tiu trafiko de kadavroj]. Pro tio, li tuthazarde enŝoviĝis ŝtelume en la holdon de la Revo.

Provizita per proviantoj, ĉu li do esperis fari inkognite tiun ĉi ŝipiradon de kelkaj semajnoj; poste surteriĝi ĉe iun punkton de la ĉina marbordo, kiel li enŝipiĝis sen esti vidita ? Estas eble, finfine. Enkalkulinte ĉion, la kazo certe ne estis nepardonebla ago.

Tial Godfredo pravis interagi favore al la entrudulo, kaj la kapitano Turkoto kiu sin montris pli malafabla ol li estis, tute senpene rezignis forĵeti Seng-Vuon elŝipe, barakti en la akvoj de Pacifiko.

Seng-Vu do ne reiris al sia kaŝejo funde de la ŝipo, sed li ne devis esti tre ĝenanta surŝipe. Flegma, metodema, malmute komunikema, li zorge evitis la matrosojn kiuj ĉiam havis kelkan batpuŝon por lia dispono; li nutris sin per sia provianta rezervo. Entute, li estis sufiĉe malgrasa por ke sia pezo, aldonita kiel superfluaĵo, ne senteble kreskigis la veturkostojn de la Revo. Se Seng-Vu pasis senpage, certe lia irado ne kostus unu cendon al kaso de Vilhelmo V. Kolderupo.

Lia ĉeesto surŝipe tamen okazigis de la flanko de la kapitano Turkoto, rimarkon kiun lia adjunkto sendube estis sola por kompreni la apartan sencon :

- Li certe malhelpos nin, tiu damnita ĉino, kiam necesos !… Finfine, des pli malbone por li !

- Kial li fraŭde enŝipiĝis sur la Revo ! respondis la vickapitano.

- Ĉefe por iri al Ŝanhajo ! rebatis la kapitano Turkoto. Diablen Johanoj kaj Johanidoj !