Saltu al enhavo

La Lernejo por Robinsonoj/7

El Vikifontaro
VII
En kiu ni vidos ke Vilhelmo V. Kolderupo
eble ne malpravis asekurigi sian ŝipon.

Dum la tagoj kiuj sekvis, la 13an, 14an kaj 15an de junio, la barometro malpliiĝis malrapide, sed senĉese, sen rekreskado, tio kio indikis inklinon persisti sub ŝanĝema vetero, inter pluvo aŭ vento kaj ŝtormo. La brizo senteble malvarmetiĝis pasante en la sudokcidento. Estis kontraŭa vento por la Revo; ĝi devis lukti kontraŭ sufiĉe fortaj ondegoj kiuj atakis ĝin fronte. La veloj estis do ferlitaj en siaj ingoj, kaj necesis funkcii per helico, sed laŭ modera premo por eviti la malbonajn bataĵojn. Godfredo tre bone eltenis tiujn provojn de tangado kaj de ruliĝado, sen eĉ perdi nur momenton sian bonhumuron. Tre evidente, tiu brava knabo ŝatis la maron.

Sed TOrteto, li, ne ŝatis la maron, kaj ĝi bone repagis tion al li. Necesus vidi la kompatindan instruiston de sinteno ne plu sin tenanta, la instruisto de danco dancanta kontraŭe al ĉiuj reguloj de la arto. Restadi en sia kajuto, dum tiuj skuoj kiuj ŝancelis la vaporŝipon ĝis ĝiaj varangoj, li ne povis tion.

"Aeron ! Aeron !" li ekĝemis.

Sekve li ne plu forlasita la ferdekon. Iu ruliĝa bato, kaj li iris de iu flanko al la alia. Iu tanga bato, kaj li estis ĵetata antaŭen, eĉ se li estos preskaŭ tuj retroĵetata. Li apogis sin ĉe la apogreloj, realkroĝis sin al ŝnuregoj, li afektis sintenojn absolute kondamnitajn de la principoj de moderna koregrafio ! Ha ! Kial li ne povis leviĝi en la aeron laŭ balona movado por eskapi el la nivelŝanĝoj de tiu ĉi moviĝema planko ! Iu dancisto el siaj prapatroj diris ke, se li konsentis reakiri sinregon sur la scenejon, estis nur por ne humiligi siajn kamaradojn. Li, TOrteto, li volintus neniam reiri sur tiun ĉi ponton kiun la tangaj batoj ŝajnis kuntiri en la abismon.

Kian ideon la riĉa Vilhelmo V. Kolderupo havis sendi lin sur ĝi !

- Ĉu tiu malbona vetero daŭros ? li demandis dudekfoje tage al la kapitano Turkoto.

- Hm ! La barometro ne estas trankviliga ! respondis nevarie la kapitano, kunigante la brovojn.

- Ĉu ni baldaŭ alvenos ?

- Baldaŭ, Sro TOrteto… Hm ! Baldaŭ !… Ankoraŭ necesas la tempo por alveturi !

- Kaj ni nomiĝas tion la Pacema Oceano ! ripetis la malfeliĉulo inter du singultoj kaj du balanciĝoj.

Ni diros, plie, ke la instruisto TOrteto ne nur suferis pro marmalsano, sed ankaŭ ke la timo kaptis lin vidante tiujn ĉi altajn ŝaŭmantajn ondegojn, kiuj elĵetiĝis ĝis la paveza alteco de la Revo, aŭdante la valvojn, levatajn de fortaj ekbatoj, kiuj tralasis eskapi la vaporon tra ellastuboj, sentante la vaporŝipon svingegatan kiel korkon sur tiuj akvomontoj.

- Ne ! Neeblas ke tio ne renversiĝas ! li ripetis, fikse rigardante al sia lernanto per senvivaj okuloj.

- Trankvile, Torteto ! respondis Godfredo. Ŝipo estas konstruita por flosi, diable ! Estas kialoj por tio !

- Mi diras al vi ke ili ne estas !

Kaj dum tiu pensado, la instruisto surmetis sian savzonon. Li portis ĝin tage kaj nokte, strikte rimenligita al sia brusto. Oni ne devigus lin forlasi ĝin por oro. Ĉiun fojon kiam la maro lasis al li paŭzmomenton, li reŝveligis ĝin per forta elspiro de aero. Vere ja, neniam li trovis ĝin sufiĉe plena !

Ni petas pri indulgo por la ektimegoj de TOrteto. Al tiu kiu ne kutimas al la maro, ĝiaj sturmoj estas taŭgaj por kaŭzi ian timegon, kaj ni scias, tiu ĉi kontraŭvola pasaĝero ne eĉ riskis sin ĝis tiu ĉi tago sur la pacaj akvoj de la golfeto de San-Francisko. Do, malsaneto surŝipe de marŝipo en forta brizo, teruro ĉe la bato de ondegoj, ni povas senkulpigi lin pri tio.

Cetere, la vetero fariĝis pli kaj pli malbona kaj minacis la Revon per kelka baldaŭa ventoblovo kiun la semaforoj sciigintus al li, se li estintus proksimume de la marbordo.

Se la ŝipo dumtage estis terure skuita, se ĝi jam funkciis nur kun malforta vaporo por ne difekti sian maŝinon, okazis tamen ke, ĉe krutaj nivelŝanĝoj de likvaj tavoloj, la helico sinsekve el- aŭ en- akviĝis. Sekve, grandegaj batadoj de siaj padeloj en la plej profundaj akvoj, aŭ frakasoj super la floslinio kiuj povis difekti la firmecon de la sistemo. Tiam estis kiel obtuzaj eksplodbruoj kiuj okazis sub la malantaŭo de la Revo, kaj la piŝtoj troakceliĝis per rapideco kiun la maŝinisto ne bridis senpene.

Tamen, Godfredo estis instigita fari rimarkon kies kaŭzon li ne unuatempe trovis : estas ke, dum la nokto, la skuoj de la vaporŝipo estis treege malpli drastaj ol dum la tago. Ĉu li devis do konkludi ke tiam la vento kalmiĝis, ke okazis ia kvietiĝo post la sunsubiro ?

Tio mem estis tiom evidenta, ke dum la nokto de la 21a ĝis 22a de junio, li volis konstati tion kio okazis. Precize, la tago estis aparte malbona, la vento plifortiĝis, kaj ne ŝajnis ke la nokto devis lasi la maron malfortiĝi, tiel kaprice kirlata dum longaj horoj.

Godfredo ellitiĝis do ĉirkaŭ noktomezo, varme vestis sin kaj supreniris sur la ferdekon.

La vaĉanaro vigilis antaŭe. La kapitano Turkoto staris sur la ponto.

La fortego de la brizo certe ne malaltiĝis. Tamen la kolizio de la ondegoj kiujn devis disfendi la steveno de la Revo, estis tre malplifortigita.

Sed, suprenrigardante al la kamensupro, tute envolvita de nigra fumo, Godfredo vidis ke tiu fumo, anstataŭ forŝvebi de antaŭe malantaŭen, male forbloviĝis de malantaŭe antaŭen, kaj sekvis la saman direkton kiel la ŝipo.

- La vento ŝanĝiĝis do ? li diris al si.

Kaj tre feliĉa pro tiu cirkonstanco, li grimpis sur la ponton; poste, alproksimiĝante al la kapitano :

- Kapitano ! li diris.

Tiu ĉi, kapuĉinta en sia kapoto el vakstolo, ne aŭdis lin veni, kaj, antaŭ ĉio, ne sukcesis maski iun movon de konfuzo vidante lin apud li.

- Vi, sinjoro Godfredo, vi… sur la ponto ?

- Mi, kapitano, kaj mi venas demandi al vi…

- Kion do ? vigle respondis la kapitano Turkoto.

- Ĉu la vento ne ŝanĝis ?

- Ne, sinjoro Godfredo, ne… kaj, bedaŭrinde, mi timas ke ĝi fariĝas ŝtormo !

- Sed ni nun estas kun dorsvento !

- Dorsvento… fakte… dorsvento !… replikis la kapitano videble ĉagrenita pro tiu ĉi observo. Sed estas ja kontraŭvole !

- Kion vi volas diri ?

- Mi volas diri ke, por ne riski la sekurecon de la ŝipo, mi devis taki al la kontraŭa direkto kaj fuĝi antaŭ la vetero !

- Jen tio kio kaŭzos al ni ekstreme bedaŭrindajn malfruojn ! diris Godfredo.

- Tre bedaŭrindajn, fakte, respondis la kapitano Turkoto; sed tuj kiam tagiĝos, se la maro iom malfortiĝas, mi profitos por reakiri mian kurson okcidenten. Mi do instigas vin, sinjoro Godfredo, reiri al via kajuto. Kredu min ! Provu dormi, dum ni rivalas kontraŭ la maro ! Vi estos malpli skuata !

Godfredo kapjesis, li alĵetis lastan rigardon anksian al la malaltaj nuboj kiuj foriris per ekstrema rapideco; poste, forlasante la ponton, li reeniris en sian kajuton kie li malfruigis rekomenci sian interrompitan dormon.

La morgaŭon matene, la 22an de junio, tiel kiel diris la kapitano Turkoto, kvankam la vento ne senteble kalmiĝis, la Revo revojiris en bonan direkton.

Tiu navigado al okcidento dumtage, al oriento dumnokte, daŭris ankoraŭ kvardek ok horojn; sed la barometro antaŭsignis kelkan inklinon rekreski, ĝiaj osciladoj iĝis malpli oftaj; estis por supozi ke tiu ĉi veteraĉo baldaŭ ĉesos kun la ventoj kiuj komencis haŭli al norda parto.

Estas tio kio efektive okazis.

Tial, la 25a de junio, ĉirkaŭ la oka matene, kiam Godfredo supreniris sur la ferdekon, beleta venteto el nordoriento estis forpelanta la nubojn, la sunradioj kvazaŭ ludantaj tra la rigo metis siajn fajrajn nuancojn sur ĉiuj elstaraĵoj de la ŝipo.

La maro, el malhela verdo, tiam splendis en larĝa sektoro, rekte trafita de la sunbrila lumo. La vento trapasis nur laŭ malprecizaj ekblovegoj kiuj borderis per delikata ŝaŭmo la kresto de ondegoj, kaj la malaltaj veloj estis malrefitaj.

Eĉ verdire, ne plu estis laŭ veraj ondegoj kiujn la maro leviĝis, sed nur laŭ longaj ondiĝoj, kiuj milde lulis la vaporŝipon.

Ondiĝoj aŭ ondegoj, estas vere, estis tutsame por la instruisto TOrteto, tiel multe malsana kiam ĝi estis "tro mola" kiel kiam ĝi estis "tro malmola". Li do staris tie, duonkuŝanta sur la ferdeko, la buŝo duonfermita, kiel karpo kiu svenas el la akvo.

La vickapitano, sur la pobferdeko, sia lorno ĉe la okulo, rigardis al nordorienta direkto.

Godfredo alproksimiĝis al li.

- Nu, sinjoro, li diris gaje al li, hodiaŭ estas iom pli bona ol hieraŭ !

- Jes, sinjoro Godfredo, respondis la vickapitano, ni troviĝas nun en kvieta akvo.

- Kaj la Revo revojiris laŭ bona kurso !

- Ankoraŭ ne !

- Ankoraŭ ne ! Kaj kial ?

- Ĉar ĝi estis evidente elpelita en la nordorienton dum tiu ĉi lasta ŝtormego, kaj necesas ke ni ĝuste prenas ĝiajn birojn. Sed jen brila suno, perfekte klara horizonto. Je tagmezo, mezurante la altecon, ni ricevos bonan observon, kaj la kapitano donos al ni la kurson.

- Kie do estas la kapitano ? demandis Godfredo.

- Li forlasis la ŝipon.

- Forlasis la ŝipon ?

- Jes !… Niaj vaĉanoj kredis ekvidi, pro marblankeco, kelkajn subrifojn en la oriento, subrifojn kiuj ne aperas sur la mapoj de la ŝipo. La vaporŝalupo estis do ekipita, kaj sekvita de la ŝipanara estro kaj de tri matrosoj, la kapitano Turkoto iris esplorrigardi.

- Ekde longtempe ?

- Ekde proksimume unu horo kaj duono !

- Ha ! diris Godfredo, mi bedaŭras ne esti avertita. Mi havintus grandan plezuron akompani lin.

- Vi dormis, sinjoro Godfredo, respondis la vickapitano, kaj la kapitano ne volis veki vin.

- Mi bedaŭras; sed, diru al mi, al kiu direkto la ŝalupo rapidis ?

- Tien, respondis la adjunkto, rekte trans la triborda davito… al nordoriento.

- Kaj per lorno ĉu ni ne kapablas vidi ĝin ?

- Ne ! Ĝi estas ankoraŭ tro for.

- Sed ĝi ne povas malfrui reeniri ?

- Ĝi ne povas malfrui, respondis la vickapitano, ĉar la kapitano volegas preni siajn birojn si mem, kaj necesas por tio ke li reen estos surŝipe antaŭ tagmezo !

Post tiu respondo, Godfredo iris sidiĝis ĉe la fino de la prukastelo; post esti alportigita al si sian maran lornon. Li volis elatendi la revenon de la ŝalupo. Koncerne tiun skoltadon kiun la kapitano Turkoto estis faranta, ĝi ne povis surprizi lin. Fakte estis nature ke la Revo ne riskos sin sur marparto kie la subrifoj estis rimarkataj.

Du horoj pasis. Estis nur ĉirkaŭ la deka kaj duono ke maldika fumo, subtila kiel streko, komencis deŝiriĝi super la horizonto.

Evidente estis la vaporŝalupo kiu, la skoltadon elfaritan, revenis al la ŝipon.

Godfredo volonte sekvis ĝin en la vidkampo de sia lorno. Li vidis ĝin iom post iom desegniĝi per pli netaj linioj, grandiĝi sur la mara surfaco, aperigi pli klare sian fumon, al kiu miksiĝis kelkaj vaporaj volutoj sur la hela fono de la horizonto. Estis bonega barko, kun alta rapido, kaj ĉar ĝi plenpreme funkciis, ĝi estis baldaŭ nudokule videbla. Ĉirkaŭ la dekunua, ni videtis antaŭe la blankan "pruondon" kiun sia steveno okazigis, malantaŭe la longan ŝaŭman disondon kiu vastiĝis kiel kometovosto.

Je kvarono post la dekunua, la kapitano Turkoto albordiĝis kaj saltis sur la ferdekon de la Revo.

- Nu, kapitano, kian novaĵon vi alportas ? demandis Godfredo kiu venis manpremi lin.

- Ha ! Saluton, sinjoro Godfredo.

- Kaj pri tiuj subrifoj ?…

- Nura ŝajno ! respondis la kapitano Turkoto. Ni vidis nenion suspektinda. Niaj knaboj eraris. Tial miaflanke tio tre surprizis min !

- Ek do ? diris Godfredo.

- Jes, ni baldaŭ revojiros; sed antaŭe necesas ke mi prenas niajn birojn.

- Ĉu vi ordonu enŝipigi la ŝalupon ? demandis la vickapitano.

- Ne, respondis la kapitano, ĝi povos ankoraŭ helpi nin. Metu ĝin posttrene !

La ordonoj de la kapitano ekestis plenumitaj, kaj la vaporŝalupo kiu estis lasita startpreta, sin lokis malantaŭe de la Revo.

Tri kvaronhorojn poste, la kapitano Turkoto, sian sekstanton enmane, mezuris la altecon de la suno, kaj la biroj estis determinataj, li donis la irotan vojon.

Tio farita, post esti lastfoje ekrigardinta al la horizonto, li alvokis sian adjunkton; kaj li kuntiris lin en sian kajuton kie ambaŭ restis en sufiĉe longa kunsido.

La tago estis belega. La Revo povis rapide veturi, sen la helpo de siaj veloj kiujn necesis ferli. La vento estis tre malforta, kaj kun la rapido transdonita de la maŝino, ĝi ne havintus sufiĉan forton por ŝveli ilin.

Godfredo ĝojegis. Tiu navigado sur bela maro, sub bela suno, ĉu estas io pli revigliga, io kio donas pli da impeto al pensado, pli da kontentiĝo al la animo ? Kaj tamen, estas apenaŭ se, kun tiuj favoraj cirkonstancoj, la instruisto TOrteto sukcesis iom revigliĝi. Se la marstato ne plu inspiris al li tujajn maltrankvilojn, sia fizika ekzisto sukcesis apenaŭ reagi. Li provis manĝi, sed sen gusto nek apetito. Godfredo volis fari al li formeti tiun savzonon kiu stringis al li la bruston; li energie rifuzis tion. Ĉu tiu ĉi kunaĵo el fero kaj ligno kiun ni nomas ŝipon ne riskis ekrompiĝi de iu momento al alia ?

Vesperiĝis. Dikaj vaporoj postrestis, sen malsupreniri ĝis la marnivelo. La nokto baldaŭ estos multe pli malhela ol tio kion la bela taga vetero faris prognozi.

Entute, estis neniu timenda danĝero en tiuj ĉi ĉirkaŭaĵoj, kiujn la kapitano Turkoto ĵus prenis ekzakte la birojn sur siaj mapoj; sed ŝipkolizioj ĉiam eblas, kaj ni devas timi ilin dum nebulaj noktoj.

Tial, la signallampoj de la ŝipo estis zorge pretigitaj, iom post la sunsubiro; la blanka lumo estis hisita en la fronto de la antaŭmasto kaj la poziciaj lumoj, verda dekstre, ruĝa maldekstre, ekbrilis sur la stajoj. Se la Revo estis koliziita, almenaŭ ne estos pro sia malpraveco – tio kio estas nur nesufiĉa konsolo. Sinki, eĉ kiam ni estas laŭregula, estas ĉiam sinki. Kaj se iu surŝipe devis fari tiun ĉi rimarkon, certe, estis la instruisto TOrteto.

Tamen la digna ulo, ĉiam ruliĝanta, ĉiam tanganta, estis reokupinta sian kajuton, Godfredo la sian, unu kun certeco, la alia kun nur la espero, bone tranokti, ĉar la Revo apenaŭ svingiĝis sur la longaj ondegoj.

La kapitano Turkoto, post esti transdoninta la vaĉon al la adjunkto, ankaŭ reeniris sub la pobferdeko, por preni kelkajn ripozajn horojn. Ĉio estis funkcianta. La vaporŝipo povis navigi en perfekta sekureco, ĉar ne ŝajnis ke la brumo devis densiĝi.

Post dudek minutoj, Godfredo dormis, kaj la sendormeco de TOrteto, kiu laŭkutime enlitiĝis tute vestita, montriĝis ankoraŭ nur per distancaj suspiroj.

Subite - devis esti la unua matene - Godfredo ekestis vekata de teruraj kriegoj.

Li saltis el sia litkadro, surmetis en sekundo, sian pantalonon, sian jakon kaj piedvestis sin per siaj marbotoj.

Preskaŭ tuj, tiuj timigaj krioj aŭdiĝis sur la ferdeko : "Ni dronas ! Ni dronas !"

Rapidege, Godfredo estis el sia kajuto kaj ĵetis sin en la manĝoĉambron. Tie, li koliziis kun senforma maso kiun li ne rekonis. Devis esti la instruisto TOrteto.

La tuta ŝipanaro estis sur la ferdeko, kuranta meze de ordonoj kiujn donis la vickapitano kaj la kapitano.

- Iu kolizio ? demandis Godfredo.

- Mi ne scias… Mi ne scias… en tiu ĉi malbenita brumo… respondis la adjunkto, sed ni sinkas !

- Ni dronas ? rediris Godfredo.

Kaj, fakte, la Revo, kiu verŝajne ektuŝegis rifon, estis videble enprofundiĝanta. La akvo preskaŭ alvenis al ferdeka nivelo. Nenia dubo ke la fajroj de la maŝino jam dronis en la profundecoj de la kaldronejo.

- Al la maro ! Al la maro ! sinjoro Godfredo, ekkriis la kapitano. Ne estas momento por perdi ! La ŝipo sinkas okulmezure ! Ĝi kuntiros vin en sian akvokirlon !…

- Kaj Torteto ?

- Mi ekzorgas pri li !… Ni estas nur je duon-kablo de la marbordo !…

- Sed vi ?…

- Mia devo devigas min esti la lasta surŝipe, kaj mi restas ! diris la kapitano. Sed fuĝu !… Forfuĝu !

Godfredo ankoraŭ hezitis ĵeti sin al maro, tamen la akvo jam atingis la pavezan nivelon de la Revo.

La kapitano Turkoto, sciante ke Godfredo naĝis kiel fiŝo, tiam kaptis lin ĉe la ŝultroj kaj faris al li la servon elpeli lin elŝipe.

Jam tempis ! Sen la mallumo, ni sendube vidintus faŭkon kaviĝi ĉe la loko kiun okupis la Revo.

Sed Godfredo, per kelkaj naĝmovoj meze de tiu ĉi kvieta akvo sukcesis rapide malproksimiĝi de tiu ĉi funelo kiu altiras kiel kirliĝo de Malstromo !

Tio ĉio okazis en malpli ol minuto.

Kelkajn momentojn poste, meze de malesperaj krioj, la ŝiplumoj estingiĝis unu post la alia.

Ne plu estis dubo : la Revo ĵus alfundiĝis apike !

Koncerne Godfredo, li sukcesis atingi altan kaj larĝan rokon, ŝirmite de la surfo. Tie, alvokante vane en la ombro, aŭdante neniun voĉon respondanta al la sia, ne sciante ĉu li troviĝis sur izolita roko aŭ ĉe la fino de iu benko de rifoj, eble sola postvivanto de tiu ĉi katastrofo, li atendis la tagon.