La Lernejo por Robinsonoj/12

El Vikifontaro
XII
Kiu finiĝas ĝustatempe per belega kaj feliĉa fulmobato.

Kial ne konfesi tion ? Godfredo iĝis nova homo en tiu situacio nova por li, tiom malserioza, tiom malgrava, tiom malmulte atentema, dum li devis nur lasi sin vivi. Fakte, neniam la zorgo pri la morgaĵo venis maltrankviligi lian ripozon. En la tro riĉega hotelo de la strato Montgomerio kie li dormis siajn dek horojn sen interrompiĝi, la faldo de rozfolio[1] ankoraŭ neniam ĝenis lian dormadon.

Sed ne plu estos tiel. Sur tiu neesplorita insulo, li vidis sin komplete malkunigita de la resto de la mondo, forlasita al siaj propraj rimedoj, trudita fronti la vivbezonojn, en kondiĉoj kie viro, eĉ multe pli sperta, estintus tre malhelpita. Sendube, ne plu vidante reaperi la Revon, oni ekserĉus ĝin. Sed kio ili estis ambaŭ ? Miloble malpli ol pinglo en fojnostako, ol sablero funde de la maro ! La nekalkulebla riĉaĵo de la onklo Kolderupo ne estis respondo por ĉio !

Tial, kvankam li trovis rifuĝejon preskaŭ akcepteblan, Godfredo tie dormis nur per malkvieta dormo. Lia cerbo laboris kiel ĝi neniam faris. Estas ĉar ĉiaspecaj ideoj asociiĝis : tiuj de la pasinteco kiujn li amare bedaŭris, tiuj de nuntempo pri kiuj li strebis al la realigon, tiuj de la estonteco kiuj ankoraŭ pli maltrankviligis lin !

Sed, antaŭ ĉi tiuj gravaj malfacilaĵoj, la racio kaj poste, la rezonado kiu tute nature rezultas, aperis iom post iom el la limboj kie ili dormetis en li ĝis nun. Godfredo estis decidita lukti kontraŭ la malbona fortuno, ĉion provi kiom nur eble por elkaŝiĝi. Se li elsaviĝis, tiu ĉi leciono certe ne estus perdita en la estonteco.

Tuj ĉe tagiĝo, li staris kun la intenco komenci pli kompletan instaladon. La temo de provianto, ĉefe tiu de la fajro kiu estis ligita al ĝi, superis ĉiujn aliajn, ajnajn ilojn aŭ armilojn fabrikendajn, provizajn vestojn kiujn necesus akiri, sub minaco esti baldaŭ vestinta nur laŭ polinezia modo.

TOrteto ankoraŭ dormis. Oni ne vidis lin en la ombro, sed oni aŭdis lin. Tiu kompatinda homo, eltirita el la sinkado, restinta tiel senzorga je kvardek kvin jaroj kiel sia lernanto estis ĝis tiam, ne povis esti al li grava elturniĝulo. Li eĉ estus ŝarĝa superfluo ĉar necesus zorgi pri liaj ĉiaj bezonoj; sed tamen estis kunulo ! Li pli bone valoris, finpensinte, ol la plej inteligenta el la hundoj, kvankam li sendube estis verŝajne malpli utila ! Li estis estulo kapablanta paroli, kvankam tekse-mikse; babili, kvankam ĉiam estis nur malmulte seriozaj aferoj; plendi, tio kio pli ofte venis al li ! ĉiaokaze, Godfredo aŭdus homan voĉon vibri en sia orelo. Tio ĉiam valorus pli bone ol la papagon de Robinsono Kruso ! Eĉ kun TOrteto, li ne estus sola, kaj nenio senkuraĝigus lin tiom kiom la perspektivo de plena soleco.

"Robinsono antaŭ Vendredo, Robinsono post Vendredo, kia diferenco !" li pensis.

Tamen tiumatene, la 29an de Junio, Godfredo ne bedaŭris esti sola por efektivigi sian projekton esplori la medion de la sekvojaro. Eble li estus sufiĉe bonŝanca por malkovri kelkan frukton, kelkan manĝeblan radikon kiujn li alportus por la ekstrema kontentigo de la instruisto. Li do forlasis TOrteton kun liaj sonĝoj kaj foriris.

Maldika nebuleto ankoraŭ vualis la marbordon kaj la maron; sed jam tiu nebulo komencis disiĝi norden kaj orienten influate de la sunradioj kiuj nepre malaperigis ĝin iom post iom. La tago promesis esti tre bela.

Godfredo, post esti pintiginta solidan bastonon, supreniris dum du mejloj ĝis tiu parto de la marbordo kiun li ne konis, kies la kurbiĝo formis la longforman pinton de la insulo Fina.

Tie, li faris unuan manĝon el konkuloj, el mituloj, el ruditapoj kaj pli aparte el bonegaj ostretoj kiuj troviĝis tie tre abunde.

"Se necese, li diris al si, jen io por ne morti pro malsato ! Estas miloj da dekduoj da ostroj, sufiĉe por silentigi la kriojn de la plej postulema stomako ! Se TOrteto plendas estas ke li ne ŝatas tiujn ĉi moluskoj !… Nu, li ekŝatos ilin !"

Certas ke, se la ostro ne povas absolute anstataŭi panon kaj viandon, ĝi havigas tamen tre nutran manĝaĵon, kondiĉe esti grandkvante glutita. Sed ĉar tiu molusko estas el tre facila digesto, oni povas sendanĝere uzi ĝin, se ne trouzi ĝin.

Tiun lunĉon finitan, Godfredo rekaptis sian bastonon kaj oblikve trairis al la sudoriento por almonte sekvi la dekstran bordon de la rivereto. Tiu vojo devi konduki lin tra la herbejo ĝis la aretoj da arboj videtitaj antaŭtagon, preter la longaj linioj de arbedoj kaj arbustoj kiujn li volis atente ekzameni.

Godfredo do antaŭpaŝis en tiun direkton dum proksimume du mejloj. Li sekvis la bordon de la rivereto, tapiŝita de mallonga kaj densa herbaro kiel velura ŝtofo. Bandoj da akvobirdoj brue ekflugis antaŭ tiu estulo, nova por ili, kiu venis malserenigi ilian kampon. Tie ankaŭ, pluraj specioj de fiŝoj naĝis tra la vivaj akvoj de la rivereto kies la larĝo en ĉi tiu parto povis esti taksita je kvar aŭ kvin jardoj.

Da tiuj fiŝoj, evidente ne estus malfacile ekkapti; ankoraŭ nescesis povi kuiri ilin, ĉiam estis la nesolvebla afero.

Tre feliĉe, Godfredo alveninta ĉe la unuaj linioj de arbustoj, identigis du specojn de fruktoj aŭ radikoj, inter kiuj unuj bezonis sperti provon de la fajro antaŭ esti manĝataj, sed inter kiuj la aliaj estis manĝeblaj en sia natura stato. El tiuj du vegetaĵoj, la usonaj indianoj faras konstantan uzadon.

La unua estis unu el tiuj arbustoj nomitaj "Kamasioj" kiuj eĉ kreskas sur terenoj netaŭgaj por ajna kultivado. Per iliaj radikoj, kiuj similas cepon, oni faras ian farunon, tre glutenriĉan kaj tre nutran, krom se oni preferas manĝi ilin kiel terpomojn. Sed en la du kazoj, ĉiam necesas submeti ilin al ia kuirado aŭ rostado.

La alia arbusto produktis ian longforman bulbon kiu portas la indiĝenan nomon de "Ignamo[2]" kaj se ĝi eble havas malpli da nutraĵaj elementoj ol la kamasio, estis multe pli preferinde en ĉi tiu cirkonstanco, ĉar ni povas ĝin manĝi kruda.

Godfredo, tre kontenta pri ĉi tiu malkovro, satiĝis sen pli prokrasti, per kelkaj el ĉi tiuj bonegaj radikoj kaj, ne forgesante la lunĉon de TOrteto, li ligis dikan faskon kiun li ĵetis sur sian ŝultron, poste li revojiris al Vilĉjo-Arbo.

Se li estis bone ricevita alvenante kun sia rikolto de ignamoj, estas senutile insisti. La instruisto avide delektiĝis, kaj necesis ke sia lernanto instigis lin moderiĝi.

- Hej, li respondis, ni havas hodiaŭ tiujn radikojn, kiu scias ĉu ni havos ilin morgaŭ ?

- Neniaj duboj, rebatis Godfredo, morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam ! Estas nur peno por iri pluki ilin !

- Nu, Godfredo; kaj tiu ĉi kamasio ?

- Per tiu kamasio, ni faros farunon kaj panon kiam ni havos fajron !

- Fajro ! kriis la instruisto, skuante la kapon ! Fajro ! Kaj kiel fari tion ?…

- Pri tio, mi ankoraŭ ne scias, respondis Godfredo sed, iamaniere aŭ alie, ni sukcesos !

- La ĉielo aŭdu vin, mia kara Godfredo ! Kaj kiam mi pensas ke estas tiom da homoj kiuj povas nur froti etan lignopecon sur la plandumo de sia ŝuo por ekhavi tion ! Tio furiozas min ! Ne ! Neniam, mi kredintus ke la malbona sorto alkondukintus min iun tagon al tia senhaveco ! Ni ne farus tri paŝojn en la strato Montgomerio, sen renkonti ĝentlemanon, cigaron en la buŝo, kiu plezure donus al vi tiun fajron, kaj tie ĉi…

- Ĉi tie ni ne estas en San-Francisko, Torteto, nek en la strato Montgomerio, kaj mi kredas ke estos pli saĝa ne kalkuli je la komplezon de la pasantoj !

- Sed ankaŭ, kial necesas ke kuirado nepras al la pano, al la viando ? Kiel la naturo ne faris nin por vivi per nenio ?

- Tio eble alvenos ! respondis Godfredo kun bonhumora rideto

- Ĉu vi pensas tion ?…

- Mi pensas ke almenaŭ scienculoj okupiĝas pri tio !

- Ĉu eblas ? Kaj sur kio ili baziĝas por serĉi tiun novan modon de nutrado ?

- Laŭ ĉi tiu rezonado, respondis Godfredo, estas ke digesto kaj spirado estas interrilataj funkcioj inter kiuj unu eble povus anstataŭi la alian. Do la tago kiam la kemio estos kaŭzinta ke la necesa manĝaĵo por la homa nutrado povas asimiliĝi per spirado, la problemo estos solvita. Nur sufiĉas por tio igi la aeron nutroriĉa. Ni spiros sian tagmanĝon anstataŭ manĝi ĝin, jen ĉio !

- Ha ! Estas do bedaŭrinda ke ĉi tiu altvalora malkovro ne ankoraŭ estis eltrovita ! ekkriis la instruisto. Kiel mi plezure spirus duondekduon da sandviĉoj kaj kvaronon da ladbovaĵo, nur por apetitigi min !

Kaj TOrteto, dronita en duone ĝuema revado en kiu li duonvidis frandindaj atmosferaj manĝaĵoj, pretervole malfermis la buŝon, plenpulme spiregis, forgesante ke li havis apenaŭ kion nutri sin laŭ la kutima maniero.

Godfredo eltiris lin el lia meditado, kaj revenigis lin en la realon.

Temis realigi pli kompletan instaladon ene de Vilĉjo-Arbo.

La unua zorgo estis strebi al purigado de la estonta loĝejo. Nepris, unue, eltiri plurajn kvintalojn da tiu vegetala polvo kiuj kovris la grundon kaj en kiu ni duonkrure sinkis. Du horoj de laboro apenaŭ sufiĉis por tiu peniga tasko, sed finfine la ĉambro estis malembarasita de tiu pulvora tavolo kiu leviĝis per nubetoj ĉe la plej eta movado.

La grundo estis firma, fortika kvazaŭ ĝi estis pargetata sur fortaj subtraboj, per tiuj larĝaj radikoj de sekvojo kiuj disbranĉiĝis ĉe ĝia surfaco. Ĝi estis malglata sed solida. Du anguloj estis elektitaj kiel loko de kuŝejoj, en kiuj kelkaj garboj da herboj, bone sekigitaj sub la suno, baldaŭ formos la tutan litaĵon. Pri la aliaj mebloj, benkoj, taburetoj aŭ tabloj, ne estus neeble fabriki la plej necesegaj, ĉar Godfredo posedis bonegan tranĉilon, ekipita de segilo kaj serpo. Fakte, necesis esti kapable, dum malbonaj veteroj, resti ene de la arbo, por manĝi, por labori. La taglumo ne mankis ĉar ĝi abunde eniĝis tra la aperturo. Pli poste, se necesiĝus bari tiun ĉi aperturon rilate al pli kompleta sekureco, Godfredo provus tratrui tra la sekvojoŝelon unu aŭ du embrazurojn kiuj utilus kiel fenestroj.

Pri scii kiom alta staris la kavaĵo de la trunko, Godfredo ne povis tion sen lumo. Ĉio kion li povis konstati, estas ke stango de dek ĝis dek du futoj longa, renkontis nur malplenon kiam li movis ĝin super sia kapo.

Sed tiu demando ne estis el la plej urĝaj. Oni solvos ĝin poste.

La tago fluis en ĉi tiuj laboroj kiuj ne estis finitaj antaŭ la sunsubiro. Godfredo kaj TOrteto, sufiĉe lacaj, trovis bonegan sian litaĵon nur faritan el tiu seka herbo per kiu ili faris abundan provizon; sed ili devis kvereli kontraŭ la flugaĵoj kiuj plezure elektintus domicilon ene de Vilĉjo-Arbo. Godfredo do pensis ke taŭgus starigi kokejon en kelka alia sekvojo de la grupo, kaj li sukcesis malpermesi al ili la eniron de la komuna ĉambro nur barante ĝin per vepraĵoj. Tre feliĉe, nek la ŝafoj, nek la agutioj, nek la kaprinoj sentis la saman tenton. Tiuj ĉi bestoj kviete restis ekstere kaj tute ne havis la inklinon transpasi la nesufiĉan baron.

La sekvaj tagoj estis utiligitaj por diversaj laboroj de instalado, aranĝo kaj rikolto : ovoj kaj konkuloj por kolekti, radikoj de ignamo kaj mancinelpomoj por deŝiri, ostroj kiujn ni ĉiumatene iris eltiri el la marborda benko, ĉio ĉi postulis tempon, kaj la horoj rapide fluis.

La hejmaj iloj ankoraŭ limiĝis je kelkaj larĝaj konkaĵoj de duvalvuloj kiuj servis kiel glasojn aŭ telerojn. Estas vere ke, rilate al la speco de nutrado kiun la gastoj de Vilĉjo-Arbo disponis, tio ne bezonis pli. Estis ankaŭ la lavado de la tolaĵo en la klara akvo de la rivereto, kiu okupis la libertempon de TOrteto. Estis al li ke apartenis tiun taskon : cetere temis nur pri la du ĉemizoj, du naztukoj, kaj du paroj de ŝtrumpetoj, kiuj konsistigis la tutan vestaron de la ŝiprompiĝuloj.

Tial, dum tiu operacio, Godfredo kaj TOrteto estis nur vestitaj de sia pantalono kaj de sia marbluzo; sed kun la arda suno de tiu latitudo, tio ĉio rapide sekiĝis.

Ili tiel iris, sen esti suferantaj nek pro la pluvo nek pro la vento, ĝis la 3a de julio.

Jam la instalado estis preskaŭ akceptebla, konsiderante la nehavajn kondiĉojn en kiuj Godfredo kaj TOrteto estis ĵetitaj sur tiun insulon.

Tamen necesis ne neglekti la savŝancojn kiuj povis nur deveni de ekstere. Tial, Godfredo ĉiutage venis observi la maron tra la tuta vasteco de ĉi tiu sektoro, kiu disvolviĝis de la oriento al la nordokcidento, transe de la promontoro. Tiu parto de la Pacifiko ĉiam estis dezerta. Neniu ŝipo, neniu fiŝkapta boato, neniu fumo desegniĝanta sur la horizonto kaj indikanta, marmezen, la trapasadon de kelka vaporŝipo. Ŝajnis ke la Fina insulo situis ekster la komercaj itineroj kaj la pasaĝeraj transportoj. Bezonis do pacience atendi, fidi al la Plejpotenculo, kiu neniam forlasas la senpotenculojn.

Intertempe, kiam la tujaj vivbezonoj lasis al li kelkan libertempon, Godfredo, ĉefe instigita de TOrteto, revenis al tiu grava kaj koleriga afero de la fajro.

Li unue provis anstataŭigi tindron, kiu bedaŭrindege mankis al li, per alia tiaspeca substanco. Tamen eblis ke kelkaj specoj de fungoj kiuj kreskis en la kavoj de maljunaj arboj, post esti submetitaj al longdaŭra sekigado, povintus ŝanĝiĝi al bruligebla substanco.

Pluraj el tiuj fungoj estis do rikoltitaj kaj elmetitaj al rekta ago de la suno ĝis ili pulvoriĝis. Poste, per la dorso de sia tranĉilo, ŝanĝita al fajrilo, Godfredo ŝprucigis el siliko kelkajn fajrerojn kiuj falis sur tiun substancon… Estis senutile. La spongeca materialo ne ekbrulis.

Godfredo tiam ekpensis uzi tiun eretan vegetalan polvon, sekiĝinta ekde tiom da jarcentoj, kiun li trovis sur la interna planko de Vilĉjo-Arbo.

Li ne pli bone sukcesis.

Senrimediĝinta, li ankoraŭ provis kaŭzi, per la fajrilo, la ekbruligon de speco de spongo, kiu kreskis sub la rokoj.

Li ne estis pli bonŝanca. La ŝtalero, flamigita dum la frapo de siliko, falis sur la substancon, sed tuj estingiĝis.

Godfredo kaj TOrteto estis vere senesperaj. Malhavi fajron estis neebla. De tiuj fruktoj, de tiuj radikoj, de tiuj konkuloj, ili komencis laciĝi kaj ilia stomako ne malfruus sin montri tute ribela pri tiu ĉi speco de manĝaĵo. Ili rigardis - ĉefe la instruisto - tiujn ŝafojn, tiujn agutiojn, tiujn kokinojn, kiuj iris kaj reiris ĉirkaŭ Vilĉjo-Arbo. Vidante tion, malsategoj trafis ilin. Ili avide rigardis tiujn ĉi vivantajn karnon !

Ne ! Tio ne povis tiel daŭri !

Sed neatendita cirkonstanco – ni diru providenca, se vi bonvolas - baldaŭ venis helpe al ili.

Dum la nokto de la 3a al 4a de julio, la vetero kiu inklinis ŝanĝiĝi ekde kelkaj tagoj, fariĝis malserena post prema varmeco kiun la marventeto estis senpova por mildigi.

Godfredo kaj TOrteto, ĉirkaŭ la unua matene, estis ekvekitaj de la eksplodoj de fulmo, meze de vera artfajraĵo de fulmadoj. Ankoraŭ ne pluvis, sed tio ne devis malfrui. Tiam estus veraj kataraktoj kiuj sin deĵetus de la nuba ĉielo sekve de la rapida kondensado de la vaporoj.

Godfredo stariĝis kaj eliris por observi la staton de la ĉielo.

Ĉio estis nur flamiĝo super la kupolo de la grandaj arboj, kies la foliaro aperis en la arda ĉielo, kiel delikataj eltranĉaĵoj de ombroteatro.

Subite, meze de ĝenerala brilo, iu pli arda fulmo strekis la spacon. La ektondro tuj bruegis kaj Vilĉjo-Arbo estis striita desupre malsupren de la elektra fluido.

Godfredo, duonfaligita de rebato, restariĝis meze de fajropluvo kiu falis ĉirkaŭ li. La fulmo flamigis la sekajn branĉojn de la supra branĉaro. Estis tiom da fajrigitaj karboj kiuj kraketadis sur la grundo.

Godfredo, per krio, alvokis sian kunulon.

- Fajron ! Fajron !

- Fajron ! respondis TOrteto. Benata estu la ĉielo kiu sendas ĝin al ni !

Ambaŭ tuj ĵetis sin sur tiujn braĵojn, inter kiuj unuj ankoraŭ flametis, inter kiuj la aliaj konsumiĝis sen flamoj ! Ili plukis ilin kune kun iu kvanto da tiu mortinta lignaĵo kiu ne mankis piede de la sekvojo kies la trunko estis nur lekita de la fulmo. Poste ili revenis en sia malluma loĝejo, ĝuste kiam la pluvo, abunde verŝiĝante, estingis la brulegon kiu minacis vori la supran branĉaron de Vilĉjo-Arbo.

  1. Aludo al Sibarito kiu ne kapablis dormi kiam unu el la rozpetaloj kiuj kovris lian lito, estis duige faldita.
  2. En la origana teksto estas la vorto Yamph devenanta de la angla Yam (ignamo).