La Lernejo por Robinsonoj/13

El Vikifontaro
XIII
Kie Godfredo ankoraŭ vidas leviĝi malpezan fumon de alia punkto de la insulo.

Jen fulmotondro kiu oportune okazis ! Godfredo kaj TOrteto ne estis trudita, kiel Prometeo, riski sin en la spacoj por iri ŝteli la ĉielan fajron ! Fakte ja, estis la ĉielo, kiel diris TOrteto, kiu estis sufiĉe kompleza por sendi ĝin al ili per vojo de fulmo. Al ili nun la zorgado gardi ĝin !

- Ne ! Ni ne lasos ĝin estingiĝi ! ekkriis Godfredo.

- Des pli ke la ligno ne mankos por nutri ĝin ! respondis TOrteto kies kontentiĝo eksteriĝis per etaj ĝojkrioj.

- Jes ! Sed kiu prizorgos ĝin ?

- Mi ! Mi provizos, tagon kaj nokton, se necese, rebatis TOrteto, svingante flamantan brulaĵon.

Kaj estas ja tio kion li faris ĝis la sunleviĝo.

Mortinta ligno, oni diris tion, abundis sub la grandega kanopeo de sekvojoj. Tial, ekde la tagiĝo, Godfredo kaj la intruisto, post esti amasigintaj konsiderindan stokon de ili, ne domaĝis ĝin en la fajrejo flamigita de fulmo. Starigita ĉe la piedo de unu el la arboj, en mallarĝa interaĵo de radikoj, tiu ĉi fajro flamis kun hela kaj gaja fulmetado. TOrteto senspiriĝanta, malŝparis sian tutan blovadon elspiri sur ĝi, kvankam tio estis tute senutila. En tiu sinteno, li prenis la plej nekomunajn pozojn, sekvante la grizecan fumon kies la volviĝoj perdiĝis en la supron de la foliaro.

Sed ne estis por admiri ĝin ke ni tiom deziris ĝin, tiun ĉi nemalhaveblan fajron, ankaŭ ne pli por varmigi sin. Ni destinis ĝin por pli interesa uzado. Temis liberiĝi de tiuj senviandaj manĝoj de krudaj konkuloj kaj de radikoj de ignamo kies bolanta akvo aŭ simpla kuirado en la cindro neniam liberigis la nutrajn elementojn. Estis por tiu laboro ke Godfredo kaj TOrteto strebis dum parto de mateno.

- Ni ja manĝos unu aŭ du kokidojn ! ekkriis TOrteto, kies la makzelo anticipe klakadis. Ni povus aldoni al ĝi ŝinkon de agutio, femuraĵo de ŝafo, pecon de kaprino, kelkajn partojn de tiu ĉasbesto kiu kuras tra la herbejo, sen kalkuli du aŭ tri fiŝojn de sensala akvo, akompanota per kelkaj fiŝoj de maro ?

- Ne tiel rapide, respondis Godfredo kiun la prezento de tiu ĉi iom modesta menuo metis en gaja humoro. Necesas ne riski misdigeston por ripari fasto ! Ni domaĝu niajn provizaĵojn, Torteto ! Konsentite por du kokidoj – ĉiu la sian - kaj se la pano nesufiĉos al ni, mi ja esperas ke niaj radikoj de kamasio, taŭge preparitaj, anstataŭigos ĝin sen tro da malavantaĵo !

Tio kostis la vivon de du senkulpaj birdoj kiuj, senplumigitaj, kuirpretigitaj, preparitaj de la instruisto, poste trapikitaj per bastoneto, baldaŭ rostis antaŭ brilanta flamo.

Dume, Godfredo zorgis taŭgigi la radikojn de kamasio por ilin trovigi en la unua serioza matenmanĝo kiu baldaŭ estos vorita en la insulo Fina. Por estigi ilin manĝeblaj, bezonis nur sekvi la indianan metodon kiun la usonanoj devis koni, pro esti plurfoje vidinta tion utiligitan en la herbejoj de la okcidenta Ameriko.

Jen kiel Godfredo procedis :

Iu kvanto de plataj ŝtonoj, kolektitaj sur la strando, estis metitaj en la ardejon por sorbiĝi de fortega varmego. Eble TOrteto opiniis ke estis domaĝe utiligi tian bonan fajron "por kuiri ŝtonojn", sed ĉar tio neniel malhelpis la pretigadon de liaj kokaĵoj, li ne alimaniere plendis pri tio.

Dum la ŝtonoj tiel varmiĝis, Godfredo elektis lokon de grundo, de kiu li elradikis la herbon sur la spaco de ĉirkaŭ unu kvadrata jardo; poste siaj manoj armitaj per larĝaj konkoj, li forigis la teron ĝis profundo de dek coloj. Tio farita, li metis funde de tiu truo fajron el seka ligno kiun li ekbruligis, por komuniki al la grundo, kompaktigita funde de la truo, sufiĉe konsiderindan varmecon.

Kiam tiu tuta lignaĵo estis konsumita, post forpreno de la cindro, la radikoj de kamasio, antaŭe purigitaj kaj skrapitaj, estis etenditaj en la truon; maldika tavolo de herbo kovris ilin, kaj la brulaj ŝtonoj metitaj super, servis kiel bazo por nova fajro kiu estis flamigita ĉe ilia surfaco.

Fine, estis speco de forno kiu estis tiamaniere aranĝita, kaj post sufiĉe mallonga tempo - duonhoron maksimume - la operacio devis esti konsiderita kiel finita.

Fakte, sub la duobla tavolo de ŝtonoj kaj de herboj kiu estis forigita, oni retrovis la radikojn de kamasio modifitaj de tiu akra rostado. Pistante ilin, oni povintus akiri farunon tute taŭgan por fari specon de pano; sed, lasante ilin en ilia natura stato, estis kvazaŭ oni manĝis terpomojn el tre nutroriĉa kvalito.

Estis tiel ke tiuj radikoj estis servitaj tiun ĉi fojon, kaj ni lasas por pensi kian tagmanĝon faris la du amikoj per tiuj junaj kokidoj kiujn ili voris ĝis la ostoj, kaj tiuj bonegaj kamasioj kiujn ili ne bezonis ŝpari. La kampo ne estis for, kie ili abunde kreskis. Necesis nur sin klini por ilin rikolti centope.

Tiu manĝo elfarita, Godfredo okupiĝis prepari iun kvanton da tiu faruno, kiu konserviĝas preskaŭ senfine kaj povas esti transformita al pano por la ĉiutagaj bezonoj.

Tiu tago forpasis en ĉi tiuj diversaj okupiĝoj. La fajrejo estis ĉiam provizita per la plej grava zorgo. Oni pli speciale ŝargis ĝin per brulaĵo por la nokto –tio kio ne malebligis TOrteton plurfoje ellitiĝi por kunpuŝi la lignokarbojn kaj kaŭzi pli aktivan bruladon. Poste, li revenis enlitiĝi; sed, ĉar li sonĝis ke la fajro estingiĝis, li tuj releviĝis, kaj li tiel rekomencis tiun karuselon ĝis la tagiĝo.

La nokto fluis sen incidento. La kraketadoj de la fajro, kunigitaj kun la kokokrio, vekis Godfredon kaj lian kunulon kiu finfine endormiĝis.

Unue, Godfredo surpriziĝis senti ian trablovon kiu venis de supre, ene de Vilĉjo-Arbo. Li do estis instigata pensi ke la sekvojo estis malplena ĝis la disbranĉiĝo de la malaltaj branĉoj, ke tien malfermiĝis truon kiun decus ŝtopi se ni volus esti enfermitaj kaj ŝirmitaj.

"Tamen, jen kiu estas stranga ! diris Godfredo al si. Kiel, dum la antaŭaj noktoj, mi ne sentis tiun trablovon ? Ĉu tio estus pro la fulmobato ?…"

Kaj por respondi al tiuj demandoj, venis al li la ideo ekstere ekzameni la trunkon de la sekvojo.

Esploro elfarita, Godfredo rapide komprenis tiun kiu okazis dum la fulmotondro.

La fulmospuro estis videbla sur la arbo, kiu estis vaste senŝeligita pro la pasado de la fluido de la forko ĝis la radikoj. Se la sparko enŝoviĝus ene de la sekvojo anstataŭ sekvi la eksteran randon, Godfredo kaj sia kunulo povintus esti fulmobatitaj. Sen suspekti ion, ili tie travivis veran danĝeron.

"Oni rekomendas, diris Godfredo, ne rifuĝi sub la arboj dum fulmotondroj ! Bonege estas por tiuj kiuj povas alimaniere fari ! Sed, por ni, la eblo eviti tiun danĝeron, ĉar ni loĝas en arbo ! Nu ni vidos !"

Poste, rigardanta la sekvojon ĉe la loko kie komencis la longa spuro de la fluido :

"Estas evidente, li diris al si, ke tie kie la fulmo frapis ĝin, ĝi estis fortege disiganta ĝin ĉe la supro de la trunko. Sed tiam ĉar la aero eniĝas hejmen tra tiu aperturo, estas ke la arbo estas kava laŭ ĝia tuta alteco kaj ankoraŭ vivas nur dank‘al sia ŝelo ? Jen situacio kiun konvenas ekkompreni !"

Kaj Godfredo tuj serĉis kelkan kenan branĉon per kiu li povis fari torĉon.

Iu bosketo de pinoj liveris al li la torĉon kiun li bezonis; la rezino elŝvitiĝis el tiu branĉo kiu, tuj post esti flamigita, donis tre helan lumon.

Godfredo tiam eniris la kavon kiu servis al li kiel loĝejo. Post la ombro tuj sekvis la lumon, kaj estis facile distingi kio estis la interna aranĝo de Vilĉjo-Arbo.

Ia volbo, neregule hakita, plafonis je dekkvino da futoj super grundo. Levante sian torĉon, Godfredo tre klare ekvidis la aperturon de mallarĝa dukto kies la disvolviĝo perdiĝis en la ombro. Evidente la arbo estis kavigita laŭ sia tuta longo; sed eble restis alburna parto ankoraŭ nedifektita. En tiu kazo, helpante sin per tiuj elstaraĵoj, estus, se ne facile almenaŭ fareble, supreniri ĝis la branĉoforko.

Godfredo kiu pensis pri la estonteco, decidis scii sen plu prokrasti kie tiurilate oni staras.

Li havis duoblan celon : unue hermetike ŝtopi tiun orificion tra kiu la vento aŭ la pluvo povis enŝoviĝi - tio kio estigus Vilĉjo-arbon preskaŭ neloĝeblan; poste ankaŭ, certiĝi ĉu, antaŭ danĝero, atako de bestoj aŭ de indiĝenoj, la supraj branĉoj de la sekvojo ne proponus oportunan rifuĝejon.

Oni povis ĉiaokaze provi. Se ia netransirebla malfacilaĵo estus trafata en la mallarĝa trairejo, nu, Godfredo devus nur malsupreniri.

Post esti fiksinta sian torĉon en la interspaceto de du dikaj radikoj samnivele kun la grundo, jen li do kiu komencas supreniri sur la unuajn internajn elstaraĵojn de la arboŝelo. Li estis lerta, fortika, facilmova, kutiminta al gimnastiko kiel ĉiuj junaj Usonanoj. Estis nur ludo por li. Baldaŭ li atingis, en tiu neregula tubo, pli mallarĝan parton tra kiu, apogante sin per la dorso kaj la genuoj, li povis grimpi kiel kamenskrapisto. Lia tuta timo estis ke iu difekto de la larĝeco haltigos lin en lia grimpado.

Tamen li daŭrigis supreniri, kaj kiam li trafis elstaraĵon, li tie ripozis por reakiri la spiron.

Tri minutojn post esti forlasinta la grundon, se Godfredo ne atingis sesdek futojn alten, li ne devis esti for de tio, kaj konsekvence restis al li transiri nur dudekon da futoj.

Efektive, li jam sentis pli freŝan aeron blovi sur sia vizaĝo, li avide spiris ĝin ĉar ne estis vere tre freŝa interne de la sekvojo.

Post esti ripozanta dum minuto, post esti forskuinta la eretan polvon elŝiritan de la flankoj, Godfredo daŭrigis supreniri en la tubo kiu iom post iom mallarĝiĝis.

Sed tiumomente, lia atento estis altirita de ia bruo kiu tute prave ŝajnis al li suspektebla. Ŝajnis ke gratbruo okazis interne de la arbo. Preskaŭ tuj ia siblado aŭdiĝis. Godfredo ekhaltis.

"Kio tio estas ? li demandis al si. Ia besto kiu rifuĝis en tiu ĉi sekvojo ? Ĉu ĝi estus serpento ?… Ne, ni ankoraŭ ne ekvidis ĝin sur la insulo !… Devus pliĝuste esti ia birdo kiu provas forfuĝi !"

Godfredo ne eraris, kaj ĉar li daŭrigis grimpi, ia pli akra grakado, sekvita de vigla batado de flugiloj, montris al li ke temis tien nur iu flugaĵo, nestiĝinta en la arbo, kaj kiun li sendube ĝenis la ripozon.

Pluraj "huŝ ! huŝ !" kiun li eligis per la tuta vigleco de siaj pulmoj, baldaŭ decidigis la entrudulon forkuri.

Estis, fakte, specio de altkreska monedo, kiu ne prokrastis eskapi tra la truo kaj hastege malaperis en la alta supro de Vilĉjo-Arbo.

Kelkajn momentojn poste, la kapo de Godfredo trapasis tra la sama aperturo, kaj baldaŭ li troviĝis tute komforte sidinta sur la branĉoforko de la arbo, ĉe la komenciĝo de ĉi tiuj malaltaj branĉoj kiujn la okdek futoj de alteco disigis de la grundo.

Tie, kiel dirite, la grandega trunko de la sekvojo subportis iun kompletan arbaron. La kaprica interplektiĝo de la neĉefa branĉaro aspektis kiel tiuj tre densaj arbegaroj kiujn neniu breĉo igis trairebla.

Tamen Godfredo sukcesis, ne sen kelka peno, gliti sin de iu branĉo al alia, por atingi iom post iom la lastan etaĵon de tiu kolosa vegetaĵo.

Multaj birdoj ekflugis je lia alproksimiĝo eligante kriojn, kaj ili iris rifuĝi sur la najbarajn arbojn de la grupo kiun Vilĉjo-Arbo superstaris per sian tutan kapon.

Godfredo tiel daŭrigis grimpi tiom kiom li povis, kaj haltis nur kiam la ekstreme supraj branĉoj komencis fleksiĝi sub sia pezo.

Iu vasta horizonto de akvo ĉirkaŭis la insulon Finan, kiu disvolviĝis ĉe liaj piedoj kiel reliefa mapo.

Liaj okuloj avide trarigardis tiun parton de maro. Ĝi estis ankoraŭ dezerta. Necesis ankoraŭfoje konkludi, ke la insulo troviĝis ekster la komercaj markursoj de Pacifiko.

Godfredo sufokis profundan suspiron, poste, liaj rigardoj malleviĝis al tiu mallarĝa spaco sur kiu la destino kondamnis lin vivi sendube longtempe, eble ĉiam ! Sed kia estis lia surprizo, kiam li revidis, norden tiufoje, fumon simila al tiu kiun li jam kredis ekvidi en la sudo. Li do elrigardis kun la plej ekstrema atento.

Tre subtila vaporo, el pli malhela bluo ĉe ĝia pinto, leviĝis rekte en la kvieta kaj pura aero.

"Ne ! Mi ne eraras, ekkriis Godfredo. Tien ekzistas fumo, kaj konsekvence fajro kiu produktas ĝin !… Kaj tiu fajro povas nur esti ekbruligata de… De kiu ?…"

Godfredo tiam prenis kun ekstrema precizeco, la biron de la koncerna loko.

La fumo leviĝis ĉe la nordoriento de la insulo, meze de la altaj rokoj kiuj staris rande de la marbordo. Eraro ne eblis. Estis malpli ol kvin mejlojn de Vilĉjo-Arbo. Trairante rekte al nordoriento, trans la herbejo, poste, sekvante la marbordon, ni nepre devus alveni al rokoj kiujn ornamis tiu delikata vaporo.

Tute emociiga, Godfredo remalsupreniris la branĉan skafaldon ĝis la branĉoforko. Tie li haltis dum momento por elŝiri interplekton el musko kaj folioj; kaj poste, li enŝoviĝis tra la aperturo kiun li ŝtopis laŭeble kiel li povis, kaj lasis sin rapide gliti ĝis la grundo.

Iu sola vorto ĵetita al TOrteto por diri al li tute ne maltrankviliĝi pro sia foresto, kaj Godfredo ekĵetiĝis al la nordorienta direkto, tiel por atingi la marbordon.

Estis duhora kurado, unue tra la verda herbejo, meze de disaj bosketoj aŭ de longaj heĝoj el dornaj genistoj; poste laŭlonge de la marbordo. Fine la lasta roka ĉeno estis atingita.

Sed tiu fumo kiun Godfredo ekvidis de la supro de la arbo, li vane serĉadis revidi ĝin, de kiam li revene malsupreniĝis. Tamen, ĉar li precize biris la situon de la loko de kie ĝi elruliĝis, li sukcesis alveni tien sen eraro. Tie Godfredo komencis siajn esplorojn. Li zorge esploris tiun tutan parton de la marbordo. Li vokis…

Neniu respondis al lia voko. Neniu estulo montriĝis sur tiu strando. Ne iu roko prezentis al li postsignon aŭ de antaŭnelonge flamigitan fajron, aŭ de nun estingitan fajron kiun la maraj herboj kaj sekaj algoj forlasitaj de la ondoj, povis provizi.

"Tamen ne eblas ke mi eraris ! Godfredo ripetadi al si. Tio ja kion mi ekvidis estis fumo !… Kaj tamen !…"

Ĉar ne estis akceptebla ke Godfredo estintus trompita de iluzio, li fine pensis ke ekzistis kelkan varmegan akvofonton, specon de intermita gejsero kies lokon kiu devis ŝprucigi tiun ĉi vaporon li ne sukcesis retrovi.

Fakte, nenio pruvis ke ne estis en la insulo pluraj de tiuj naturaj putoj. En tiu kazo, la apero de fumkolono estintus klarigita de tiu simpla geologia fenomeno.

Godfredo, forlasante la marbordon, reiris do al Vilĉjo-Arbo, observante iom pli la landon dum la reveno ol li faris dum la iro. Kelkaj remaĉuloj montris sin, interalie alkoj, sed ili sagis tiom rapide, ke estintus neeble atingi ilin.

Ĉirkaŭ la kvara, Godfredo estis reveninta. Cent paŝoj antaŭ alveni, li aŭdis la akran knaradon de la poŝviolono, kaj baldaŭ retrovis sin antaŭ la instruisto TOrteto kiu, en la teniĝo de vestalo, religie viglis super la sankta fajro konfidita al sia gardado.