La Lernejo por Robinsonoj/14

El Vikifontaro
XIV
En kiu Godfredo trovas vrakon al kiu sia kunulo kaj li faras bonan akcepton.

Suferi tion kion oni ne povas malebligi, estas filozofia principo kiu, se ĝi eble ne instigas al la plenumo de la grandaj aferoj, certe estas treege praktika. Godfredo estis do plene decidinta de nun subordigi al ĝi siajn ĉiujn agojn. Ĉar nepris vivi en tiu ĉi insulo, la plej saĝa estis vivi ĉi tie kiel eble la plej bone, ĝis kiam iu okazo estus donita forlasi ĝin.

Ni zorgis, sen pli prokrasti, taŭge aranĝi iom la internon de Vilĉjo-Arbo. La afero de pureco, manke de komforto, superis ĉiujn aliajn. La kuŝejoj el herboj estis ofte renovigataj. La uzaĵoj limiĝis je simplaj konkaĵoj, tio estas vera; sed la teleroj aŭ la pladoj de iu usona servistejo ne proponintus pli da pureco. Necesas ripeti tion por lia laŭdo, la instruisto TOrteto admirinde lavis la vazaron. Sia tranĉilo helpanta, Godfredo, dank'al larĝa peco de arboŝelo glatigita kaj al kvar piedoj plantitaj en la grundon, sukcesis starigi tablon meze de la ĉambro. Krudaj stumpoj servis kiel skabelojn. La gastoj ne plu estis kondamnitaj manĝi sur siaj genuoj, kiam la vetero ne permesis tagmanĝi en libera aero.

Estis ankoraŭ la bezono de vestoj kiu ne estis sen multe maltrankviligi. Ni do domaĝis ilin kiel eble plej bone. Kun tiu temperaturo kaj sub tiu latitudo, estis neniu ĝenaĵo esti duonnude. Sed fine, kuloto, jako, ĉemizo el lano, iam eluziĝus. Kiel ni povus anstataŭi ilin ? Ĉu okaze ni vestos nin per feloj de tiuj ĉi ŝafoj, tiuj ĉi kaprinoj kiuj, post nutri la korpon, ankoraŭ utilus por vesti ĝin ? Verŝajne tio necesus. Dume, Godfredo ofte lavigis la malmulte da vestoj kies ili disponis. Estis ankoraŭ al TOrteto, ŝanĝita al lavmaĉino, kiun alfalis tiun taskon. Li cetere plenumis ĝin, kontentige por ĉiuj.

Godfredo, li, pli specife zorgis pri la laboroj de proviantado kaj de aranĝo. Li krome estis la provizanto de la servistejo. La kolekto de manĝeblaj radikoj kaj de mancinelfruktoj ĉiutage postulis al li kelkajn horojn; simile, la fiŝkaptado per nasoj el plektitaj junkoj kiujn li lokmetis aŭ en la fluantan akvon de la rivereto, aŭ en la kavojn de la marbordaj rokoj kiujn la malfluso lasis senakva. Tiuj ĉi rimedoj sendube estis tre primitivaj, sed bela krustulo aŭ kelka frandinda fiŝo tempaltempe troviĝis sur la tablo de Vilĉjo-Arbo, sen paroli pri moluskoj kies la rikolto okazis mane kaj senpene.

Sed ni konfesos tion - kaj oni bonvolos akcepti ke el ĉiuj kuiriloj, ĝi estas la plej necesega - la kuirpoto, la simpla kaserolo el giso aŭ el fero martelita, mankis. Ĝia malesto nur sentiĝis tro malbone. Godfredo ne sciis kion inventi por anstataŭigi la vulgaran bolilon kies uzo estas universala. Neniu vianda supo (= olapodrido), neniu bolita karno aŭ fiŝo, nur rostitaĵoj kaj kradrostaĵoj. Neniam la grasa supo aperis komence de manĝoj. Kelkfoje TOrteto amare plendis; sed la rimedo por kontentigi tiun kompatindulon !

Aliaj zorgadoj cetere absorbis Godfredo. Vizitante la diversajn arbojn de la grupo, li trovis duan sekvojon, kun alta staturo, kies malsupra parto, kavigita de la tempo, ankaŭ prezentis sufiĉe larĝan kaverneton.

Estis tie ke li starigis kokejon en kiu la kortobirdoj estis baldaŭ hejmiĝantaj. Tie la virkoko kaj la kokinoj facile kutimiĝis, la ovoj elkoviĝis en la seka herbo, la kokidoj komencis multiĝi. Ni ĉiunokte reenfermis ilin por ilin ŝirmi kontraŭ la rabobirdoj kiuj, desupre de la branĉaro, gvatis tiujn facilajn viktimojn kaj finfine detruus la tutajn kovitarojn.

Koncerne la agutiojn, la ŝafojn, la kaprinojn, ĝis nun, ŝajnis senutile imagi por ili aprejon aŭ brutejon. Kiam la malbona sezono estos venanta, ili juĝos. Dume, ili prosperis en tiu abunda paŝtejo de la herbejo, havantaj abunde tie specon de furaĵo kaj multe da tiuj manĝeblaj radikoj kies la anoj de la porka gento estimis plej multe. Kelkaj kaprinoj estis naskintaj ekde la alveno sur la insulo, sed ni lasis al ili preskaŭ ilian tutan lakton por ke ili povos zorgi pri la nutrado de la idoj.

El tio sekvis ke Vilĉjo-Arbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis nun tre movoplenaj. La dombestoj, tutsataj, venis, dum la varmaj horoj de la tago, serĉi tie rifuĝon kontraŭ la varmego de la suno. Tute ne estis timo ke ili iris perdiĝi for, nek ankoraŭ pli io ajn por maltrankviliĝi pri la sovaĝbestoj ĉar ne ŝajnis ke la insulo Fina enhavis ununuran danĝeran beston.

Tiel okazadis la aferoj, kun la nuntempo preskaŭ certigita, sed iu venonteco ĉiam zorgodona, kiam neatendita fariĝo okazis, kiu devis signife plibonigi la situacion. Estis la 29a de julio.

Godfredo vagis dum la mateno sur tiu parto de la strando kiu formis la marbordon de la granda golfeto, al kiu li donis la nomon de Revo-Golfeto. Li esploris ĝin, por kontroli ĉu ĝi estis tiom riĉa de moluskoj kiom la norda marbordo. Eble li ankoraŭ esperis ke kelka vrako retroviĝus tie, tiom ŝajnis al li stranga ke la surfo ne ĵetis iun solan el la ŝipaj disrompitaĵoj al la marbordo.

Nu, tiun tagon, li antaŭenpaŝis ĝis la norda pinto kiun ĉesigis sabla strando kiam sia atento estis altirita de roko el bizara formo, kiu elmergiĝis je la alteco de la lasta aluvio el algoj kaj fukoj.

Ia antaŭsento instigis lin hastigi sian paŝadon. Kia estis sia surprizo, sia ĝojo ankaŭ, kiam li rekonis ke tio kion li rigardis kiel rokon, estis kofro duone enterigita en la sablo.

Ĉu estis iu el la pakaĵoj de la Revo ? Ĉu ĝi troviĝis en tiu loko ekde la ŝippereo ? Ĉu ne estis plivole ĉiu kiu restis de iu alia pli freŝdata katastrofo ? Estintus malfacile diri tion. Ĉiaokaze, de kie ĝi alvenis kaj kion ajn ĝi povis enhavi, tiu kofro devis esti bona kaptaĵo.

Godfredo ekzamenis ĝin ekstere. Li vidis nenian spuron de adreso. Ne iun nomon, ne eĉ unu el tiuj dikaj inicialoj, detranĉitaj el maldika metala plato, kiuj ornamas la usonajn kofrojn. Eble ene troviĝus iu papero kiu indikus ĝian devenon, la naciecon, la nomon de ĝia proprietulo ? Ĉiaokaze, ĝi estis hermetike fermita kaj ni povis esperi ke ĝia enhavo tute ne estis difektita pro ĝia restado en la marakvo. Fakte, estis iu tre forta kofro el ligno, tegita per dika haŭto, kun kupraj fortigiloj ĉe ĉiuj ĝiaj anguloj kaj kun larĝaj rimenoj kiuj ĉirkaŭligis ĝin ĉiuflanke.

Kia ajn estis sia senpacienco voli viziti la enhavon de tiu kofro, Godfredo tute ne projektis ĝin rompi, sed malfermi ĝin post esti cediginta la seruron. Pri transporti ĝin de la fundo de Revo-Golfeto al Vilĉjo-Arbo, ĝia pezo ne permesis tion, kaj ne necesis eĉ pensi tion.

"Nu, diris Godfredo al si, ni malplenigos ĝin surloke, kaj faros tiom da vojaĵoj kiel necesos por transporti ĉion kion ĝi entenas".

Oni povis konsideri ĉirkaŭ kvar mejloj de la pinto de la promontoro al la sekvoja grupo. Tio postulus do kelkan tempon kaj kaŭzus nepran lacecon. Nu la tempo ne mankis. Pri la laciĝo, ne estis nun oportune atenti tion.

Kion enhavis tiu ĉi kofro ?… Antaŭ reiri al Vilĉjo-Arbo, Godfredo volis almenaŭ provi malfermi ĝin.

Li do unue demetis la rimenojn kaj tuj poste esti malbukintaj, li formetis, bone domaĝante ĝin, la ledan kapuĉon kiu kovris la seruron. Sed kiel malŝlosi ĝin ?

Tie troviĝis la plej malfacila tasko. Godfredo havis neniun levilon kiu povintus permesi al li apliki surpezon. Riski rompi sian poŝtranĉilon en tiu operacio, li bone atentis ne fari tion. Li do serĉis pezan rulŝtonon kun kiu li provus frakasi la serurbuŝon.

La strando estis surŝutita de malmolaj silikoj, el ĉiuj formoj, kiuj povis servi kiel martelo.

Godfredo elektis iun, dika kiel pugno, kaj li alfrapis vigla baton sur la kupran platon.

Je sia ekstrema surprizo, la serurlango, enŝovitaj en la serurbuŝo, tuj elŝoviĝis.

Aŭ la serurbuŝo rompiĝis sub la bato, aŭ la seruro ne estis ŝlosita.

La koro de Godfredo, ja, forte batadis ĝuste antaŭ kiam li relevis la fermoplaton de la kofro !

Fine, ĝi estis malfermita, kaj vere, se neprintus frakasi ĝin, Godfredo ne facile sukcesus.

Tiu kofro estis vera kiraskesto. La internaj vandoj estis kovritaj per zinkfolio, tiel ke la marakvo ne povis penetri. Tial la objektoj kiujn ĝi enhavis, tiom delikataj kiom ili estis, devis estis en perfekta stato de konservado.

Kaj kiaj objektoj ! Deprenante ilin, Godfredo ne kapablis bridi ekkriojn de ĝojo ! Certe tiu ĉi kofro devis aparteni al iu tre praktika vojaĝanto kiu intencis riski sin en landon kie li estus limigata al siaj propraj rimedoj.

Unue tolaĵo : ĉemizoj, mantukoj, littukoj, litkovriloj; poste vestoj : lanaj marjakoj, ŝtrumpetoj el lano kaj kotono, solidaj pantalonoj el kruda tolo kaj veluro, trikotveŝtoj, jakoj el kruda kaj solida ŝtofo; poste, du paroj de fortaj botoj, ĉasŝuoj, feltĉapeloj.

Due, kelkaj iloj de kuirado kaj de sinlavado : kuirpoto - la fama kuirpoto tiom petita ! - bolilo, kafokruĉo ,tekruĉo, kelkaj kuleroj, forkoj, tranĉiloj, malgranda spegulo, brosoj por ĉiu uzo; fine, tio kio ne estis por malŝati, tri kanistroj enhavantaj proksimume dekkvin duonlitrojn da brando kaj ratafio, kaj plurajn funtojn da teo kaj kafo.

Trie, kelkaj iloj : borileto, mansegilo, sortimento da najloj kaj najlegoj, ferladoj de ŝpato kaj ŝovelilo, feroj, feraĵoj de pioĉo, hakilo, adzo, ktp.

Kvare, armiloj : du ĉastranĉiloj en ilia ingo el ledo, unu karabeno kaj du piŝtofusiloj, tri seskameraj revolveroj, deko da funtoj de pulvo, pluraj miloj da kapsuloj kaj grandega provizo da plumberoj kaj kugloj - ĉiuj tiuj armiloj ŝajnis esti el angla fabrikado; fine, malgranda poŝa sukurkesto, iu lorno, iu kompaso, iu kronometro.

Troviĝis ankaŭ kelkaj volumoj el angla, pluraj pakoj el dudek kvin blankaj paperfolioj, krajonoj, plumoj kaj inko, kalendaro, Biblio eldonita en Novjorko, kaj manlibro de la perfekta kuiristo.

Vere, tio konsistigis inventaron el netaksebla valoro en la cirkonstanco. Tial Godfredo ne plu mastris sian ĝojon. Li tutintence mendintus tiun ĉi necesujon, por uzo de ŝiprompuloj en la embaraso, ke li ne estigintus pli kompletan.

Tio ja meritis dankon al Providenco kaj Providenco ricevis sian dankon, elirita el ŝuldanta koro.

Godfredo donis al si la plezuron etendi sian tutan trezoron sur la strandon. Ĉiu objekto estis vizitita, sed neniu papero troviĝis en la kofro kiu povintus indiki la devenon aŭ sur kiu ŝipo ĝi estis enŝipigita.

Ĉirkaŭe, cetere, la maro alportis neniun alian vrakon de freŝdata ŝiprompo. Nenion sur la rokoj, nenion sur la strando. Necesis ke la kofro estis transportita ĉe tiun ĉi lokon de la fluso, post esti flosanta pli-malpli longtempe. Fakte, ĝia volumeno kompare kun sia pezo, povis garantii al ĝi sufiĉan floskapablon.

La bezonoj de la materia vivo troviĝis do, kaj dum iom da tempo, trankviligitaj laŭ larĝa mezuro por la du gastoj de la insulo Fina : iloj, armiloj, instrumentoj, uzataĵoj, vestaĵoj, iu feliĉa bonsorto ĵus donis ĉiujn al ili.

Estas memkompreneble ke Godfredo ne povis pensi kunpreni ĉiujn tiujn objektojn al Vilĉjo-Arbo. Ilia transporto postulus plurajn vojaĵojn; sed taŭgus hasti pro timo de malbona vetero.

Godfredo relokis do la plejparton de tiuj diversaj objektoj en la kofron. Fusilo, revolvero, iu kvanto da pulvoro kaj plumberoj, ĉastranĉilo, lorno, kuirpoto, jen nur tio per kion li ŝarĝis sin.

Poste, la kofro estis zorge refermita, rebukita, kaj Godfredo, rapidpaŝe, revojiris al marbordo.

Ha ! Kiel li estis akceptita unu horon poste de Torteto ! Kaj la kontentiĝo de la instruisto kiam lia lernanto faris al li la elnomadon de iliaj novaj riĉaĵoj ! La kuirpoto, ĉefe la kuirpoto, kaŭzis al li deliron kiu eksteriĝis per serio de ĵetbatitaj saltoj finitaj per triumfa ses per ok salto !

Estis ankoraŭ nur tagmeze. Tial, Godfredo volis, post la tagmanĝo, tuj reiri al Revo-Golfeto. Li sopiris ke ĉiu baldaŭ estos sekure metita en Vilĉjo-Arbo.

TOrteto kontraŭdiris nenion kaj deklaris sin preta por foriri. Li eĉ ne plu devis atenti la fajron kiu flamis. Kun la pulvo, oni ĉie akiras fajron. Sed la instruisto volis ke, dum ilia foresto, la vianda supo povu milde boleti.

Rapidege, la kuirpoto plenigita de sensala akvo, ekricevis iun tutan pecon de agutiaĵo kun dekduo da radikoj de ignamo kiuj devis anstataŭi la legomojn, almetitaj de dika pinĉopreno da tiu salo kiun oni trovis en la kavo de rokoj.

"Ĝi bone senŝaŭmiĝos tutsole !" ekkriis TOrteto kiu ŝajnis tre kontenta pri sia faro.

Kaj jen ili, foririntaj per viveca piedo al Revo-Golfeto oblikvirante tra la plej mallonga.

La kofro estis ankoraŭ en ĝia loko. Godfredo zorge malfermis ĝin. Meze de admiraj ekkrioj de Torteto, estis realigita la laŭspecigo de la diversaj objektoj.

En tiu ĉi unua vojaĵo, Godfredo kaj sia kunulo, ŝanĝitaj al ŝarĝmuloj, sukcesis kunporti al Vilĉjo-Arbo, la armilojn, la municion kaj parton de la vestaĵoj.

Ambaŭ tiam ripozis pro sia laciĝo antaŭ la tablo kie fumis tiu buljono de agutio kiun ili deklaris bonega. Koncerne la viandon, laŭ la diro de la instruisto, estintus malfacile imagi ion pli bongustega ! Ho mirinda efiko de la senecoj !

La morgaŭon, la 30an, Godfredo kaj TOrteto foriris ekde la tagiĝo, kaj tri aliaj vojaĵoj elfinis malplenigi kaj transloki la kofran enhavon. Antaŭ la vespero, iloj, armiloj, instrumentoj, uzataĵoj, ĉio estis alportita, aranĝita, stokita en Vilĉjo-Arbo.

Fine, la 1an de aŭgusto, la kofro mem, ne sen peno trenita laŭlonge de la strando, trovis lokon en la loĝejo kie ĝi turniĝis en kofro por tuko.

TOrteto kun sia mensa lerteco, nun vidis la estontecon per rozaj okulvitroj. Oni do ne miros ke, tiun tagon, sian poŝviolonon enmane, li venis trovi sian lernanton kaj tre serioze diris al li, kvazaŭ ili estis en la salono de la hotelo Kolderupo : "Nu, kara Godfredo mia, ĉu ne estus tempo por daŭrigi niajn danclecionojn ?"