La Lernejo por Robinsonoj/17

El Vikifontaro
XVII
En kiu la fusilo de la instruisto Torteto mirinde sukcesas.

Sed tiam ekkrio elglitis el Godfredo, kiu eksaltigis la instruiston. Ni ne plu povis dubi, sovaĝuloj devis scii ke la insulo estis okupata de homaj estuloj, ĉar la flago ĝis tiam hisita ĉe la ekstremaĵo de la kabo, kunprenita de ili, ne plu flirtis ĉe la duono de la masto de Flag-Punkto !

Venis do la tempo ekplenumi la projektitan planon : skolte vidi ĉu la indiĝenoj estis ankoraŭ sur la insulo kaj kion ili faris.

- Ni iru, li diris al sia kunulo.

- Iri ! sed… respondis TOrteto.

- Ĉu vi pli preferas resti ĉi tie ?

- Kun vi, Godfredo… jes !

- Ne… sole !

- Sole… neniam !…

- Do venu !

TOrteto, bone komprenante ke nenio ŝanĝigus Godfredon pri lia decido, decidiĝis akompani. Restadi sole en Vilĉjo-Arbo, li ne havintus la kuraĝon.

Antaŭ eliri, Godfredo certiĝis ĉu siaj armiloj estis funkcikapablaj. Ambaŭ pafiloj estis ŝargitaj per kuglo, kaj unu el ili transpasis en la manon de la instruisto, kiu ŝajnis tiom ĝenita pro tiu ĉi ilaĵo kiom iu indiĝeno de Pomotuo[1] estintus. Plie, li devis pendigi unu el ĉastranĉiloj al sia zono, al kiu estis jam alkroĉita la kuglujon. La ideo ja venis al li kunpreni ankaŭ sian poŝviolonon – eble imagante al si ke sovaĝuloj estus sentemaj je la ĉarmo de tiu ĉi violonaĵo de kiu la tuta talento de virtuozo ne kompensis la akrecon.

Godfredo iom penis por igi lin rezigni tiun ideon, tiom ridindan kiom ne tre praktikan.

Tiam estis verŝajne la sesa matene. La kulmino de la sekvojoj gajiĝis pro la unuaj radioj de la suno.

Godfredo malfermetis la pordon, li faris iun paŝon eksteren, li observis la grupon de arboj.

Kompleta soleco.

La bestoj estis reirintaj en la herbejon. Ni vidis ilin trankvile paŝtiĝi je kvarono de mejlo. Nenio apud ili signis la plej etan timeton.

Godfredo gestis al TOrteto kuniĝi kun lin. La instruisto, tute mallerta kun sia bataljungaĵo, sekvis lin, ne sen montri kelkan heziton.

Godfredo tiam refermis la pordon, post certigi al si ke ĝi plene konfuziĝis kun la arboŝelo de la sekvojo. Poste, estanta ĵetinta piede de la arbo faskon da vepraĵoj, kiuj estis retenitaj de kelkaj dikaj ŝtonoj, li direktis sin al la rivereto kiun li intencis laŭiri laŭflue de la bordoj, se necese, ĝis ĝia elfluejo.

TOrteto sekvis lin, ne sen antaŭigi ĉiun el siaj paŝoj per malserena rigardo ronde elĵetita ĝis la horizontolimo; sed la timo resti sole faris ke li tute ne lasis sin preterdistanci.

Alvenintaj ĉe la rando de la arbogrupo, Godfredo haltis. Tiam elprenante sian lornon el ĝia ujo, li trarigardis tre atentege la tutan parton de la marbordo kiu disvolviĝis de la promontoro de Flag-Punkto ĝis la nordorienta angulo de la insulo.

Neniu vivanta estulo montriĝis tie; neniu fumo de kampadejo leviĝis en la aero.

La kabopinto estis ankaŭ senhoma, sed sendube ni trovus tie multajn spurojn de freŝe faritaj paŝadoj. Pri la masto, Godfredo ne eraris. Se la stango ankoraŭ stariĝis sur la lasta roko de la kabo, mankis al ĝi sian flagon. Evidente la indiĝenoj, post esti venintaj ĝis tiu loko, ekprenis la ruĝan ŝtofon kiu devis eksciti ilian avidecon. Poste, ili nepre reiris al sia boato ĉe la elfluejo de la rivereto.

Godfredo tiam turnis sin por ĉirkaŭpreni per rigardo la tutan okcidentan marbordon.

Estis nur vasta dezerto de Flag-Punkto ĝis preter la ĉirkaŭo de Revo-Golfeto.

Cetere, neniu boato aperis ĉe la surfaco de la maro. Se la indiĝenoj reprenis sian prahon, necesis konkludi ke nun ĝi tuŝetis la bordon, sub la kovro de rokoj kaj sufiĉe proksime por ke ne eblis ekvidi ĝin.

Tamen Godfredo ne povis, ne volis resti en la dubo. Gravis al li scii ĉu, jes aŭ ne, la praho definitive forlasis la insulon.

Nu, por certigi sin pri tio, necesis atingi la lokon kie la indiĝenoj antaŭtage alteriĝis, tio estas la elfluejo mem de la rivereto, kiu formis malvastan krekon.

Estis tio kio tuj estis provitaj.

La randoj de la eta rivero, ombrataj de kelkaj bosketoj da arboj, estis borderitaj de arbustoj sur spaco de proksimume du mejloj. Pretere, sur kvin- aŭ ses-cent jardoj ĝis la maro, la rivereto fluis inter senŝirmaj randoj. Tiu aranĝo estis do ebligonta alproksimiĝi, sen riski esti vidata, proksime de la elŝipiĝejo. Tamen, povis esti ke la sovaĝuloj jam kuraĝis sekvi almonten la fluejon de la rivereto. Tial, por sin pretigi antaŭ tiu ĉi okazo, estus oportune antaŭenpaŝi nur kun ekstrema singardo.

Tamen Godfredo pensis, ne sen prudento, ke en tiu frua horo, la indiĝenoj, lacaj pro longa ŝipirado, ne devis esti forlasintaj la ankrejon. Eble eĉ ili ankoraŭ dormis tie aŭ en sia pirogo, aŭ sur tero. Tiuokaze, ni vidus ĉu ne taŭgus surprizi ilin.

La projekto estis do senprokraste ekplenumita. Gravis ne lasi sin preterpasi. En tiaj cirkonstancoj, plej ofte la avantaĵo apartenas al la unuaj batoj. La fusiloj ŝargitaj, ni kontrolis la prajmojn, la revolveroj ankaŭ estis vizititaj; poste Godfredo kaj TOrteto komencis malsupreniri, desfilante sin, la maldekstran bordon de la rivereto.

Ĉiu estis kvieta en la ĉirkaŭaĵo. Rotoj da birdoj flirtis de iu rando al alia, postflugante unu la aliajn tra la altaj branĉoj, sen montri ajnan timeton.

Godfredo paŝis fronte, sed oni povas kredi ke lia kunulo devis peni laŭpaŝe sekvi lin. Irante de iu arbo al alia, ambaŭ tiel vojiris al la marbordo, sen tro riski esti vidata. Ĉi tie, arbedotufoj kaŝis ilin al la kontraŭa bordo; tie, iliaj kapoj mem malaperis meze de altaj herboj kies svingado pliĝuste anoncintus la trairon de viro ol tiun de besto. Sed ĉiaokaze, la sago de pafarko aŭ la ŝtono de ŝtonĵetilo povis ĉiam alveni surprize. Taŭgis malfidi.

Tamen, malgraŭ la rekomendoj kiuj estis faritaj al li, TOrteto misoportune stumblante kontraŭ iuj stumpoj samnivele kun tero, suferis du aŭ tri falojn, kiuj povintus malutili al la situacio. Godfredo fine bedaŭris igi sin sekvi de tia mallertulo. Vere, la kompatindulo ne povis esti granda helpo por li. Pli bone estus, sendube, lasi lin en Vilĉjo-Arbo, aŭ, se li ne volus konsenti, kaŝi lin en iu arbeta densejo; sed estis tro malfrue.

Unu horon post esti forlasintaj la grupo de sekvojoj, Godfredo kaj lia kunulo estis transirintaj unu mejlon - nur unu mejlon - ĉar la paŝado ne estis facila en tiuj altaj herboj kaj inter tiuj heĝoj da arbustoj. Nek unu nek la alia ĝis tie vidis ion suspektinda.

En tiu loko, la arboj mankis en spaco de almenaŭ iu cento da jardoj, la rivereto fluadis inter siaj nudaj randoj, la lando montris sin pli malkovrita.

Godfredo haltis. Li atente rigardis la tutan herbejon dekstren kaj maldekstren de la rivereto.

Ankoraŭ nenio maltrankviligebla, nenio kiu indikis la alproksimiĝon de la sovaĝuloj. Estas vere ke tiuj ĉi, ne povante dubi ĉu la insulo estas loĝita, tute ne estus antaŭenirantaj sen antaŭzorgado; ili metintus tiom da singardo riski sin paŝante almonten de la fluejo de la eta rivero kiom Godfredo metis por ĝin sekvi alvalen. Necesis do supozi ke, se ili ĉirkaŭe vagis, ne estis sen utiligi, ankaŭ ilin, la kovron de tiuj arboj aŭ de tiuj altaj arbustoj de lentiskoj kaj mirtoj, tre taŭge aranĝitaj por embusko.

Stranga efekto sed cetere sufiĉe pretervola. Laŭmezure, kiel li antaŭeniris, TOrteto, vidante nenian malamikon, perdis iom post iom siajn timetojn kaj komencis malestime paroli pri tiuj "kanibaloj de komedio". Godfredo, male, ŝajnis esti pli timoplena. Estis pliigante la antaŭzorgon, ke, post esti transpasintaj la nudan spacon, li revojiris ĉe la maldekstra rando sub la kovro de arboj.

Unu horo de paŝado tiam alkondukis lin al loko kie la randoj estis borderataj nur de ŝrumpintaj arbustoj, kie la herbo, malpli dika, komencis suferi la proksimecon de la maro.

Sub ĉi tiuj kondiĉoj, estis malfacile kaŝi sin, krom se antaŭeniri nur rampante sur la grundo.

Jen tio kion faris Godfredo, jen ankaŭ tio kion li konsilis al TOrteto por fari.

- Ne plu estas sovaĝuloj ! Ne plu estas hommanĝuloj ! Ili estas foririntaj ! diris la instruisto.

- Ili estas ! vive respondis Godfredo mallaŭte. Ili devas esti tien !… Ventralteren, TOrteto, ventrokuŝe ! Estu preta pafi, sed ne pafu sen mia ordono !

Godfredo elparolis tiujn vortojn kun ia ordonpova tono, ke la instruisto, sentante siajn krurojn malfortiĝi sub li, faris nenian penon por kuŝiĝi en la petita pozicio.

Kaj li prave obeis !

Fakte, ne estis sen kialo ke Godfredo ĵus parolis kiel li faris.

De la loko kiun ambaŭ tiam okupis, ni povis vidi nek la marbordon nek la lokon kie la rivereto enfluis en la maron. Tio rezultis el tio, ke kubuto de la bordoj subite haltigis la vidpovon je distanco de cent paŝoj; sed super tiu mallonga horizonto fermita de la ŝveladoj de la randoj, densa fumo leviĝis rekte en la aero.

Godfredo, kuŝiĝinta en la herbo, fingro sur la pafrisorto de sia pafilo, observis la marbordon.

"Ĉi tiu fumo, li diris al si, ĉu ĝi ne estus el naturo de tiuj kiuj mi jam dufoje duonvidis ? Ĉu necesis konkludi ke indiĝenoj jam surteriĝis norde kaj sude de la insulo, ke tiuj fumoj devenis de fajroj ekflamigitaj de ili ? Sed ne, tio ne eblas, ĉar mi neniam trovis aŭ cindrojn, aŭ postsignojn de fajro, aŭ estingitajn karbojn Ha ! Tiufoje mi bone ekscios kion kredi !"

Kaj per lerte rampa movado kiun TOrteto imitis kiel eble plej bone, li sukcesis, sen elstari la herbojn per la kapo, direktiĝi al la kubuto de la rivereto.

De tie lia rigardo povis facile observi la tutan parton de la marbordo, tra kiu enverŝiĝis la eta rivero.

Iu krio preskaŭ eskapis lin !… Lia mano platiĝis sur la ŝultro de la instruisto, por malpermesi al li ĉiun movon !… Ne utilas iri pli !… Godfredo fine vidis tion kion li venis vidi !

Iu granda lignofajro flamigita sur la strando meze de la malaltaj rokoj, skuis al ĉielo sian fumnubon. Ĉirkaŭ tiu fajro, vigligante ĝin per novaj brakplenoj da ligno el kiu ili faris amason, la indiĝenoj kiuj surteriĝis la antaŭtagon, iris kaj venis. Ilia kanoto estis ŝnurligita al dika ŝtono kaj, levita de la fluso, ĝi balanciĝis sur la malaltaj ondoj de la surfo.

Godfredo povis distingi ĉion kio okazis sur la strando, sen uzi sian lornon. Li ne estis je pli ol ducent paŝoj de la fajro kies kraketadojn li eĉ aŭdis. Li tuj komprenis ke li devis tute ne timi surpriziĝi demalantaŭe, ke ĉiuj nigruloj kiujn li nombris en la praho, kuniĝis en tiu ĉi loko.

Dek el dek du, fakte, okupiĝis, iuj por prizorgi la fajron, la aliaj por enbati palisojn en grundo, kun la evidenta intenco starigi iun rostostangon je polinezia modo. Iu dekunua, kiu ŝajnis esti la ĉefo, promenis sur la strando, kaj ofte direktis la okulojn al la interno de la insulo, kvazaŭ li timis iun atakon.

Godfredo rekonis sur la ŝultroj de tiu ĉi indiĝeno, la ruĝan ŝtofo de sia flago, fariĝita tualeta ornamaĵo.

Koncerne la dekduan sovaĝulon, li kuŝis sur la grundo, preme ligita al iu fosto.

Godfredo tro bone komprenis por kia sorto tiu kompatindulo estis destinita. Tiu ĉi rostostango, estis por trapiki lin ! Tiu fajro, estis por rosti lin !… TOrteto do ne eraris la antaŭtagon, kiam, pro antaŭsento, li taksis tiujn homojn kiel kanibalojn !

Decas ankaŭ aprobi ke li ne pli eraris, dirante ke la aventuroj de Robinsonoj, realaj aŭ fikciaj, estis ĉiuj trakopiitaj unujn el la aliaj ! Certe ja, Godfredo kaj li tiam troviĝis en la sama situacio kiel la heroo de Danielo Defoe kiam la sovaĝuloj surteriĝis sur sian insulon. ambaŭ baldaŭ ĉeestos sendube en la sama sceno de kanibalismo.

Nu, Godfredo estis decidita ne konduti kiel tiu heroo ! Ne ! Li ne permesus murdaĉi la kaptiton kiun atendis tiuj stomakoj de hommanĝuloj ! Li estis bone armita. Liaj du fusiloj - kvar pafadoj – liaj du revolveroj - dek du pafadoj - povis facile supervenki dek unu kanajloj kiujn la eksplodbruo de pafarmilo eble sufiĉus forkurigi. Ĉi tiu decido fiksita, li atendis kun perfekta sinregado, la momenton por interagi per ekfulmo.

Li ne devis longe atendi.

Fakte, apenaŭ dudek minutoj fluis kiam la ĉefo alproksimiĝis al la fajrejo, poste, per gesto, li montris la kaptiton al la indiĝenoj kiuj atendis liajn ordonojn.

Godfredo stariĝis. TOrteto, sen scii kial, ne kredinde, faris same. Li eĉ ne komprenis kion intencis lia kunulo, kiu nenion diris pri siaj projektoj.

Godfredo ja kredis ke la sovaĝuloj, ekvidante lin, farus ajnan movadon, ĉu por forkuri al ilia boato, ĉu por sturmi al li…

Tio tute ne okazis. Eĉ ne ŝajnis ke li estis vidata; sed je tiu momento, la ĉefo faris pli signifan geston… Tri el liaj kunuloj alpaŝis al la kaptito, iris malligi lin kaj trudis lin piediri direkte al fajro.

Li estis ankoraŭ juna viro kiu, sentante sian lastan horon batita, volis rezisti. Decidinta, se li povis tion, kare vendi sian vivon, li komence ekpuŝadis la indiĝenoj kiuj tenis lin; sed li estis baldaŭ renversita, kaj la ĉefo kaptante ian hakilon el ŝtono, sin ĵetis por frakasi al li la kapon.

Godfredo eligis krion kiu estis sekvata de iu eksplodbruo. Iu kuglo siblis tra la aero, kaj necesis ke ĝi mortige vundis la ĉefon ĉar tiu ĉi falis teren.

Je la bruo de la pafado, sovaĝuloj, surprizitaj, kvazaŭ ili neniam aŭdis pafbruon, ekhaltis. Je la vido de Godfredo, tiuj kiuj tenis la kaptito momente liberlasis lin.

Tuj, tiu kompatinda ulo restariĝis, ekkuris al la loko kie li videtis tiun neatenditan liberiganton.

Ĝuste tiam tondris dua detonacio.

Estis TOrteto kiu, sen celi - li tiel bone fermis la okulojn, la bonega ulo ! - ĵus pafis, kaj la tenilon de lia fusilo albatis al lia dekstra vango la plej belan vangofrapon kiun neniam ricevis iu instruisto de dancado kaj sinteno.

Sed - kiel estas hazardo ! - dua sovaĝulo falis apud la ĉefo.

Tiam estis diskuro. Eble la postvivantoj pensis ke ili estis konfrontitaj de grandnombra trupo de indiĝenoj antaŭ kiu ili ne povus elteni ? Eble ili tutsimple teruriĝis pro la vido de tiuj du blankuloj kiuj ŝajnis disponi poŝfulmon ! Kaj jen ili, levprenantaj la du pafvunditojn, kunportantaj ilin, sin ĵetantaj en sian prahon pagajantaj per ĉiuj siaj fortoj por eliri el la malgranda kreko, disvolvantaj sian velon, kaptantaj la venton de la marmezo, veturantaj al la promontoro Flag-Punkto kiun ili ne malfruis preterpasi.

Godfredo ne pensis postkuri ilin. Por kio pli mortigi ? Li savis ilian viktimon, li fuĝigis ilin, tio estis la ĉefaĵo. Ĉio tio okazis en tiaj kondiĉoj ke certe tiuj kanibaloj neniam kuraĝus reveni al la insulo Fina. Ĉio do estis kiel eble plej bona. Restis nur ĝui venkon el kiu TOrteto ne hezitis atribui al si la grandan parton. Dum tiu tempo, la kaptito kuniĝis al sia savanto. Momenton, li haltis, kun la timo kiun pensigis al li tiuj superaj estuloj; sed preskaŭ tuj, li rekomencis sian kuron. Tuj kiam li alvenis antaŭ la du blankuloj, li kliniĝis ĝis la grundo; poste, prenante la piedon de Godfredo, li metis ĝin sur sian kapon kiel signon de submetiĝo.

Estis por kredi ke tiu indiĝeno de Polinezio, ankaŭ li, legis Robinsonon Kruson !

  1. Situanta okcidente de Tahitio, ĝi estas la malnova nomo de la "Tuamotuoj", insuloj. Pomotuo signifus "insulojn de la nokto" kaj Tuamotuoj "malproksimaj insuloj".