La Lernejo por Robinsonoj/18

El Vikifontaro
XVIII
Kiu traktas pri la morala kaj fizika edukado de simpla indiĝeno de la Pacifiko.

Godfredo tuj relevis la kompatindulo kiu restis terĵetiĝinta antaŭ li. Li fronte rigardis lin.

Estis maksimume tridekkvinjaraĝa viro, nur vestita de ŝirpeco de ŝtofo kiu zonis al li la lumbojn. Per liaj trajtoj, kiel per la formo de lia kapo, oni povus rekoni en li la tipon de la afrika nigrulo. Konfuzi lin kun la mizeraj degenerintoj de la polineziaj insuloj, kiuj, pro la kaviĝo de la kranio, la longo de la brakoj, similas tiel strange al simio, tio ne estintus ebla.

Nun, kiel okazis ke negro el Sudano aŭ Abisenio falis en la manojn de indiĝenoj de iu insularo de Pacifiko, ni povus scii tion nur se tiu ĉi nigrulo parolus anglan, aŭ unu el du aŭ tri Eŭropaj lingvoj kiujn Godfredo povis aŭdi. Sed baldaŭ estis akceptita ke tiu malfeliĉulo uzis nur tute nekompreneblan idiomon - verŝajne la lingvaĵo de tiuj indiĝenoj, ĉe kiuj sendube li alvenis tre juna.

Efektive, Godfredo tuj alparolis lin per la angla : li ricevis neniun respondon. Li tiam komprenigis al li per signoj, ne senpene, ke li volis scii lian nomon.

Post kelkaj senprofitaj provoj, tiu ĉi nigrulo kiu cetere havis tre inteligentan kaj eĉ tre honestan vizaĝon, respondis al la demando kiu estis farita al li per tiu ĉi sola vorto :

- Karefinotuo.

- Karefinotuo ! ekkriis TOrteto. Ĉu vi vidas tiun nomon ?… Mi ja proponas nomi lin "Merkredo" ĉar hodiaŭ estas merkredo tiel kiel tio ĉiam okazas en la insuloj al Robinsonoj ! Ĉu estas permesebla nomiĝi Karefinotuo ?

- Se tio estas lia nomo al tiu viro, respondis Godfredo, kial li ne konservus ĝin ?

Kaj en tiu momento, li sentis manon premi sur sia brusto, dum la tuta fizionomio de la nigrulo ŝajnis demandi al li kiel li mem nomiĝis.

"Godfredo" li respondis.

La nigrulo provis ripeti tiun nomon; sed kvankam Godfredo plurfoje ripetis ĝin al li, li ne sukcesis klare prononci ĝin. Tiam li direktis sin al la instruisto kiel por scii la lian.

- TOrteto, afable respondis tiu ĉi.

- TOrteto, ripetis Karefinotuo.

Kaj necesis ke tiu arigado de silaboj estis dece adaptita por la aranĝo de la voĉkordoj de lia gorĝo, ĉar li elparolis ĝin tre klare.

La instruisto ŝajnis ekstreme flatita. Vere, tio meritis tiun impreson !

Tiam Godfredo, volante profiti de la inteligenteco de tiu nigrulo, klopodis komprenigi al li ke li deziris scii kiu estis la nomo de la insulo. Li do montris al li per la mano la tuton da arbaroj, herbejoj, montetoj, poste la marbordon kiu ĉirkaŭas ilin, poste la maran horizonton kaj li pridemandis lin per la rigardo.

Karefinotuo, ne tuj komprenante tion kio temis, imitis la gestadon de Godfredo, li turniĝis trarigardante la tutan spacon.

- Arneka, li fine diris.

- Arneka ? rediris Godfredo piedbatante la grundon por pli bone emfazi sian demandon.

- Arneka, ripetis la nigrulo.

Tio informis nenion al Godfredo nek pri geografia nomo kiun devis porti la insulo, nek pri ĝia situo en la Pacifiko. Liaj memoroj neniel revokis al li tiun nomon : estis probable indiĝena nomo, eble nekonata de la kartografoj.

Tamen, Karefinotuo ne ĉesis rigardi la du blankulojn, ne sen iu konfuzo, irante de unu al alia, kvazaŭ li volis bone estigi en sia menso, la malsimilecojn kiuj distingigis ilin. Lia buŝo ridetis malkovrante belegajn blankajn dentojn kiujn TOrteto ne ekzamenis sen ia sinĝeno.

- Se tiuj dentoj, li diris, neniam mordis homan karnon, mi volas ke mia poŝviolono disrompiĝas en mia mano !

- Ĉiuokaze, TOrteto, respondis Godfredo, nia nova kamarado ne plu aspektas kiel senhelpulo kiun oni baldaŭ kuiros kaj manĝos ! Tio estas la ĉefaĵo !

Tio kio allogis pli aparte la atenton de Karefinotuo, estis la armiloj kiujn portis Godfredo kaj TOrteto - kiel la fusilo kiun ili tenis en siaj manoj tiel ankaŭ la revolveron surmetita ĉe ilia zono.

Godfredo facile ekrimarkis tiun senton de scivolo. Evidentis ke la sovaĝulo neniam vidis pulvopafilon. Ĉu li opiniis ke ĝi estis unu el tiuj feraj tuboj kiuj ekĵetis fulmon, okazigis sian propran liberiĝon ? Oni povis dubi tion.

Godfredo volis tiam doni al li, ne sen kialo, altan ideon pri la potenco de la blankuloj. Li pretigis sian fusilon, poste montrante al Karefinotuo rokperdrikon kiu flugetadis en la herbejo je kvindeko da paŝoj, li vigle alŝultrigis, kaj pafis : la birdo falis.

Pro la bruo de la pafado, la nigrulo faris nekredeblan salton kiun TOrteto ne povis reteni sin admiri laŭ la koregrafia vidpunkto. Superanta tiam sian ektimon, vidante la flugaĵon kiu, pro rompita flugilo, sin trenis en la herboj, li prenis sian elanon, kaj tiel rapida kiel ĉashundo, li kuris al la birdo, poste per energiaj kaprioloj, duonĝoja, duonmirigita, li alportis ĝin al sia mastro.

TOrteto tiam havis la ideon montri al Karefinotuo ke la Granda Spirito rekompencis, ankaŭ li, per la fulma potenco. Tial, vidante alcionon, kviete sidiĝinta sur malnovan trunkon, apud la rivereto, li pafcelis ĝin.

- Ne ! tuj eligis Godfredo. Ne pafu, TOrteto !

- Kaj kial ?

- Pensu do ! se pro misŝanco, vi maltrafus tiun ĉi birdon, ni estus malfortigitaj en la menso de tiu nigrulo !

- Kaj kial mi maltrafus ĝin ? respondis TOrteto, ne sen iomete da inciteco. Dum la batalo, je pli ol cent paŝoj, per la unua fojo kiun mi uzis fusilon, ĉu mi ne plenbruste trafis unu el tiuj antropofagoj ?

- Vi evidente tuŝis lin, diris Godfredo, ĉar li falis, sed kredu min, TOrteto, por la komuna intereso, ne elprovu dufoje la bonsorton !

La instruisto, iom ĉagrenita, lasis sin persvadi, tamen; li remetis sian fusilon sur sian ŝultron - brave - kaj ambaŭ sekvitaj de Karefinotuo, revenis al Vilĉjo-Arbo.

Tie, estis vera miro por la nova gasto de la insulo Fina, tiu aranĝo tiel taŭge lokita en la malsupra parto de sekvojo. Ni unue devis indiki al li, uzante ilin antaŭ li, por kiu uzado servis ĉi tiuj iloj, ĉi tiuj instrumentoj, ĉi tiuj uzataĵoj. Necesis ke Karefinotuo apartenis aŭ vivis ĉe sovaĝuloj klasifikitaj en la lasta rango de la homa skalo, ĉar la fero mem ŝajnis esti nekonata de li. Li ne komprenis ke la kuirpoto ne ekbrulis kiam ni metis ĝin sur ardantajn karbojn; li volis depreni ĝin, por la granda malplaĉo de TOrteto taskita zorgi pri la diversaj fazoj de buljono. Antaŭ spegulo kiu estis prezentita al li, li ankaŭ spertis kompletan miregon : li turnis ĝin, li returnis ĝin por vidi ĉu sia propra persono ne troviĝis malantaŭen.

- Sed, li estas apenaŭ simio, tiu ĉi brunhaŭtulo ! ekkriis la instruisto, farante disdegnan paŭton.

- Ne, Torteto, respondis Godfredo, li estas pli ol simio ĉar li rigardas malantaŭ la spegulo – tio kio siaflanke pruvas rezonadon pri kiu neniu besto kapablas !

- Fine, mi bonvolas, ni konsentu ke li ne estas simio, diris TOrteto, skuante la kapon kun ne tre konvinkita mieno; sed ni ja vidos ĉu tia estulo povos servi por io !

- Mi certas, respondis Godfredo.

Ĉiuokaze, Karefinotuo ne montris sin malfacila antaŭ la manĝaĵojn kiuj estis prezentitaj al li. Li unue flaris ilin, heziteme gustumis ilin, kaj finfine, la tagmanĝo de kiu li prenis sian parton, agutia supo, la rokperdriko mortigita de Godfredo, ŝultro de ŝafaĵo, akompanita de kamasio kaj ignamo, apenaŭ sufiĉis por trankviligi la malsaton kiu voris lin.

- Mi vidas ke tiu ĉifonulo havas bonan apetiton ! diris Godfredo.

- Jes, respondis Torteto, kaj ni bone farus atenti pri siaj instinktoj de kanibalo, ĉe tiu knabego !

- Nu, Torteto ! Ni scipovos rezignigi al li guston de la homa karno, se li iam havis tiun emon !

- Mi ne asertus tion, respondis la instruisto. Ŝajnas ke kiam oni gustumis ĝin !…

Dum ambaŭ tiel interbabiladis, Karefinotuo aŭskultis ilin per granda atento. Liaj okuloj brilis pro inteligenteco. Ni ekkonsciis ke li volintus kompreni tion kio estis dirata en sia ĉeesto. Li tiam parolis, li ankaŭ, tre vortabunde, sed estis nur sinsekvo de onomatopeoj tute sen signifo, de akratonaj interjekcioj kie regis la a kaj la u, kiel en la plejmulto de polineziaj lingvaĵoj.

Fine, kia ajn li estis, tiu nigrulo, tiel providence savita, estis nova kunulo; ni diru tion, li devis esti sindona servanto, vera sklavo, kiun la plej neatendita hazardo ĵus sendis al gastigantoj de Vilĉjo-Arbo. Li estis fortoplena, lerta, agema; poste, nenia tasko malkuraĝigis lin. Li montris realan kapablecon imiti tion kion li estis vidinta fari. Estis tiamaniere ke Godfredo procedis por lia eduko. La zorgo de la dombestoj, la plukado de radikoj kaj de fruktoj, la dispecigo de la ŝafoj aŭ agutioj kiuj devis servi por la manĝo de la tago, la produkto de speco de cidro kiun ni eltiris el sovaĝaj pomoj de la mancinelo, li zorgeme plenumis ĉiujn, post esti vidinta ĝin fari.

Kion ajn TOrteto povis pensi, Godfredo neniam sentis iun ajn malfidon de tiu sovaĝulo, kaj ŝajnis ke li neniam devis plendi pri li. Se li maltrankviliĝis, estis pro la ebla reveno de la kanibaloj kiuj nun konis la situacion de la insulo Fina.

Ekde la unua tago, iu kuŝejo estis rezervita por Karefinotuo en la ĉambro de Vilĉjo-arbo, sed plejofte, krom se la pluvo falis, li preferis dormi ekstere en iu arba kavo, kvazaŭ li volintus pli bone posteniĝi por gardi la loĝejon.

Dum la dek kvin tagoj kiuj sekvis lian alvenon sur la insulo, Karefinotuo plurfoje akompanis Godfredon al ĉasado. Lia miro estis ĉiam ekstrema vidi fali la pecojn de ĉasbestoj tiel frapitaj de malproksime; sed tiam li rolis kiel hundon kun entuziasmo, fervoro, ke neniu malhelpo, heĝo, arbedotufo, rojo, povis haltigi. Iom post iom, Godfredo ja tre serioze amikiĝis kun tiu nigrulo. Estis nur unu progreso pri kiu Karefinotuo montris sin tute obstina : estis la uzo de la angla. Iu ajn peno kiun li metis en tio, li ne sukcesis elparoli la plej komunuzajn vortojn kiujn Godfredo, kaj ĉefe la instruisto TOrteto obstinanta en tiu ĉi tasko, klopodis lernigi al li.

Tiel pasis la tempo. Sed se la estanteco estis sufiĉe eltenebla dank'al feliĉa cirkonstancaro, se neniu tuja danĝero minacis, ĉu Godfredo ne devis demandi al si kiel li povus iam forlasi tiun ĉi insulon, per kiu rimedo li fine sukcesus repatriiĝi ! Neniu tago kiam li ne pensis al sia onklo Vilĉjo, al sia fianĉino ! Ne estis sen sekreta antaŭtimo ke li vidis proksimiĝi la malbona sezono kiu metus inter siaj amikoj, sia familio kaj li, iun ankoraŭ pli netransireblan malhelpon !

La 27an de septembro, cirkonstanco okazis. Se ĝi alportis kroman taskon por Godfredo kaj liaj du kunuloj, ĝi almenaŭ certigis al ili abundan provizon de nutraĵoj.

Godfredo kaj Karefinotuo estis okupataj per la rikolto de la konkuloj ĉe la ekstrema pinto de Revo-Golfeto, kiam ili mallofflanke ekvidis sennombrajn kvanton da movantaj insuletoj kiujn la fluso milde pelis al la marbordo. Estis kiel speco de flosanta insularo supre kiuj promenis aŭ flugetis kelkaj el tiuj marbirdoj kun vasta enverguro kiujn oni kelkafoje nomas sub la nomo de maraj akcipitroj.

Kio do estis ĉi tiuj masoj kiuj marveturis kunkune, leviĝante aŭ malleviĝante laŭ la movado de la ondoj ?

Godfredo ne sciis kion pensi kiam Karefinotuo ventraltere ĵetis sin; poste, ŝrumpigante sian kapon en siajn ŝultrojn, faldante sub li siajn brakojn kaj siajn krurojn, li komencis imiti la movadojn de iu besto kiu rampas malrapide sur la grundo.

Godfredo rigardis lin sen ion kompreni pri ĉi tiu stranga gimnastiko. Poste, subite :

"Testudojn !" li ekkriis.

Karefinotuo tute ne eraris. Estis tie, sur spaco de unu kvadrata mejlo, miriadoj da testudoj kiuj naĝis samnivele kun la akvo. Cent klaftojn antaŭ atingi la marbordon, la plimulto malaperis plonĝinte, kaj la akcipitroj, al kiuj la apogloko ekmankis, leviĝis en la aero desegnante larĝajn spiralojn. Sed tre feliĉe, cento da tiuj ĉi amfibioj ne malfruis grundi ĉe tajdobordo.

Godfredo kaj la nigrulo estis rapide kurantaj sur la strando renkonte al tiu mara ĉasbesto kies ĉiu ano estis almenaŭ tri al kvar futojn diametre. Nu la sola rimedo malebligi tiujn testudojn reiri al la maro, estis renversi ilin surdorsen; estis do pri tiu peniga tasko kiun Godfredo kaj Karefinotuo okupiĝis, ne sen granda laciĝo.

La sekvaj tagoj estis dediĉitaj por rikolti tiun ĉi tutan kaptaĵon. La testuda karno, kiu estas bonega, freŝa aŭ konservita, povis esti konservata laŭ tiuj ĉi du formoj. Antaŭvide al vintro, Godfredo saligis la plej grandan parton por povi esti uzata en la ĉiutagaj bezonoj. Sed dum kelka momento, estis sur la tablo kelkaj buljonoj de testudo kiujn TOrteto ne estis la sola delektiĝi.

Krom ĉi tiu incidento, la monotoneco de ekzistado neniel plu estis malkvietigita. Ĉiutage la samaj horoj estis dediĉitaj al la samaj laboroj. Ĉu tiu vivo ne estus ankoraŭ pli malgaja kiam la vintra sezono devigus Godfredo kaj liaj kunuloj izoliĝi en Vilĉjo-Arbo ? Godfredo ne pensis pri tio sen iu malsereneco. Sed kion fari ?

Intertempe, li pluesploris la insulon Fina, li uzis por ĉasi la tutan tempon kiun ne postulis pli urĝa tasko. Plejofte Karefinotuo akompanis lin, dum TOrteto restis hejme. Certe, li ne estis ĉasisto, kvankam sia unua pafo estis majstraĵo !

Nu, estis dum unu el tiuj ekskursoj ke okazis neatendita evento, konvena por severe kompromiti en la venonta tempo, la sekurecon de la loĝantoj de Vilĉjo-Arbo.

Godfredo kaj la nigrulo estis ĉasantaj en la granda centra arbaro piede de la monteto kiu formis la ĉefan spinon de la insulo Fina. Ekde mateno, ili vidis pasi nur du aŭ tri antilopoj tra la altaj bosketoj, sed ĉe granda distanco por ke eblintus pafi ilin kun iu ŝanco mortigi ilin.

Nu, ĉar Godfredo, kiu tute ne serĉis maldikan ĉasbeston, ne strebis detrui por detrui, li rezignaciis reveni kun malplenaj manoj. Se li bedaŭris ĝin, ne estis tiom por la antilopa karno kiom por la haŭto de tiuj remaĉuloj, kiun li intencis fari bonan uzon.

Estis jam la tria posttagmeze. Antaŭ kiel post la tagmanĝo kiun lia kunulo kaj li faris en arbaro, li ne estis pli feliĉa. Ambaŭ do pretigis sin reveni al Vilĉjo-Arbo por vespermanĝa horo, kiam je la momento transpaŝi la randon de la arbaro, Karefinotuo eksaltis; poste, sin ĵetis sur Godfredo, li kaptis lin ĉe la ŝultroj kaj kuntiris lin per tia vigleco ke tiu ĉi ne povis rezisti.

Dudek paŝojn pli for, Godfredo haltis, li reakiris la spiron, kaj turnante sin al Karefinotuo, li pridemandis lin per la rigardo.

La nigrulo, tre timigita, per etendita mano, montris senmovan beston, je malpli ol kvindek paŝojn.

Estis griza urso kies la kruroj ĉirkaŭprenis arbotrunkon, kaj kiu movis supren malsupren sian dikan kapon, kvazaŭ li estis tuj ĵetonta sin al la du ĉasistojn.

Tuj, sen eĉ preni la tempon por pensado, Godfredo pafpretigis sian fusilon kaj pafis antaŭ ol Karefinotuo povis malhelpi lin.

Ĉu la giganta plandulo estis trafita de la kuglo ? Verŝajnas. Ĉu ĝi estis mortigita ? Ni ne povis certigi tion; sed ĝiaj kruroj malstreĉiĝis kaj ĝi ruliĝis al la piedo de la arbo.

Ni ne povis restadi pli. Rekta lukto kun tiom terura besto povus doni la plej fatalajn rezultojn. Ni scias ke, en la arbaroj de Kalifornio, la atako de grisaj ursoj elmetas, eĉ la profesiajn ĉasistojn, al la plej teruraj danĝeroj.

Tial, la nigrulo kaptis Godfredon ĉe la brako por rapide fortreni lin al Vilĉjo-Arbo. Godfredo, komprenante ke li ne povus esti tro singarda, ne kontraŭstaris.