La Liro de la Esperantistoj/Al la „Esperantisto“

El Vikifontaro
1.
Al la „Esperantisto“.

En bona hor’! Ni aŭdis la signalon
Ed[1] bataleme saltas nia koro.
Konduku nin, komencu la batalon
Sub bona stelo, en feliĉa horo!

Amikoj de proksime, malproksime,
Salutas vin, ho nia luma stelo!
Konduku nin, senhalte ed sentime,
Al nia granda, sankta, glora celo!

Ne tre facila estos nia vojo
Ed ne malmulte ank’ ni suferos;
Sed batalante, kun plej granda ĝojo
Senhalte ni laboros ed esporos.

For estas jam la baroj de-l’ komenco,
L’unua muro estas trarompita,
Ed dolĉa estos nia rekompeco,
Kiam la celo estos alvenita.

Dr. Ludvik Zamenhof.
  1. Ed (kaj). Itale.