La Liro de la Esperantistoj/L’Espero

El Vikifontaro
2.
L’ Espero.

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugo l’o[1] al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
L’o la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
L’o promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de-l’ espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Ed rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.


Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de-l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.

Dr. Ludvik Zamenhof.

  1. lo (ĝi). Itale, hispane.