Saltu al enhavo

La Puto kaj la Pendolo

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Puto kaj Pendolo.
Tradukita de Alexander Pride
Presa Esperantista SocietoParis (p. 3-25)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Edgar Allan Poe

La puto kaj la pendolo

Rakonto el la Hispana Inkvizicio

Esperantigita de Alex. PRIDE (Esperantisto 8223)

Per Esperanto Por Esperanto

Paris Presa Esperantista Societo 33, rue Lacépède, 33

1907

Antaŭparolo

Jam de longe la amerikaj verkistoj estas konataj pro ilia lerta verkado de mallongaj rakontoj. Malmultaj el ili, tamen, sukcesis en tiu fako de la literaturo tiel bone kiel Edgar Allan Poe (1809-1849). Pro la stato de malriĉeco kaj mizero en kiu li vivis, ĉiuj liaj verketoj ne estas egale lertaj, sed ĉirkaŭ dudek el ili estas preskaŭ perfektaj, kaj unu el tiuj ĉi mi tradukis la jenan. La bonaĵoj devenas de la verkisto; la malbonaĵoj devenas de la tradukinto.

La Puto kaj la Pendolo

Mi estis malsana, malsana ĝis morto, pro tiu longa agonio, kaj kiam fine oni malligis min kaj permesis al mi sidiĝi, mi sentis ke konscieco estis tuj forlasonta min. La juĝo, la timita kondamno al morto, estis la lasta vorto kiu klare venis en mian orelon. Post tio, la sonado de la inkvizitoraj voĉoj ŝajnis fariĝi nedifinita zumo. Ĝi pensigis min pri turnado, eble pro ĝia simileco en mia fantazio al la zumado de muelilorado. Tio daŭris nur mallongan tempon, kaj baldaŭ mi aŭdis nenion plu. Tamen kelkatempe mi vidis; sed kun kia terura trograndigo! Mi vidis la lipojn de la nigrevestitaj juĝantoj. Ili ŝajnis al mi blankaj,—pli blankaj ol la papero sur kiun mi skribas tiujn ĉi vortojn—kaj maldikaj ĝis groteskeco, maldikegaj pro la grandeco de ilia esprimo de severeco, de nemovebla decideco, de malestimo por homa turmentego. Mi vidis ke la juĝo de tiu, kiu por mi estis la Sorto, ankoraŭ elfluis el tiuj lipoj. Mi vidis ilin formantajn la silabojn de mia nomo, kaj mi tremis ĉar nenia sono venis al mi. Mi vidis ankaŭ, dum malmultaj momentoj de delira teruro, la preskaŭ nevideblan svingadon de la nigraj drapoj kiuj kovris la murojn de la ĉambro. Kaj tiam mia rigardo falis sur la ses altajn kandelojn sur la tablo. Unue ili surhavis mienon de bonfarado, kaj ŝajnis blankaj malgrasaj anĝeloj kiuj savus min; sed tiam subite naŭzo envenis mian animon kaj ĉiu fibro en mia korpo vibris kvazaŭ mi estis tuŝinta la fadenon de elektro-produktilo, dum la anĝeloj fariĝis sensignifaj fantomoj havantaj kapojn el flamo, kaj mi vidis ke de ili mi ricevus nenian helpon. Tiam venis en mian animon, simile al riĉa muzika noto, penso pri la dolĉa ripozeco en la tombo. La penso venis malrapide, kaj ŝajnis longtempe antaŭ ol ĝi alvenis al ĝia plena graveco, sed ĵus kiam mia animo fine komencis plene senti kaj kompreni ĝin, la figuroj de la juĝantoj malaperis magie el mia vido, la altaj kandeloj foriĝis; iliaj flamoj estingiĝis tute, la nigreco de mallumeco kovris ĉion, kaj ĉiuj miaj sentoj ŝajnis englutataj en terura rapidega malsuprenirado kvazaŭ de animo en la Inferon. Tiam silento kaj senbrueco kaj nokto kovris la universon.

Mi estis sveninta; sed ankoraŭ mi ne diras ke mia tuta konscieco estis perdita. Tion de ĝi kio restis mi ne penos difini, aŭ eĉ priskribi, sed ĉio ne estis perdita. En la plej profunda dormo—ne! En deliro—ne! En sveno—ne! En morto—ne! Eĉ en la tombo, ĉio ne estas perdita. Alie ne estas senmorteco por la homaro. Vekiĝante el la plej profunda dormado, ni rompas la fadenojn de ia sonĝo. Sed post sekundo (tiel malfortaj estas tiuj fadenoj) ni ne memoras tion kion ni sonĝis. En la reveno al vivo el sveno estas du gradoj; unue tiu de la sentiĝo de spirata, due tiu de la sentiĝo de korpa ekzisteco. Ŝajnas kredinde ke, se atinginte la duan gradon, ni povus revoki la impresojn de la unua, ni trovus tiujn impresojn plenaj de memoroj pri la vivo ekstermonda. Kaj tiu vivo estas—kio? Kiamaniere povas ni distingi inter ĝiaj ombroj kaj tiuj de la tombo? Sed se la impresoj de tio, kion mi estas nominta la unua grado ne estas laŭvole revokeblaj, tamen post longa intertempo ĉu ili ne revenas nevokitaj, dum ni miras el kie ili venas? Li kiu neniam svenis, ne estas li kiu trovas strangajn palacojn kaj kurioze-konatajn vizaĝojn en la karboj brilantaj—ne estas li kiu vidas vagantajn en aero malgajajn vidaĵojn kiujn ĉiu persono ne estas permesata vidi—ne estas li kies cerbo konfuziĝas serĉante la signifon de iu muzika kordo, kiu neniam antaŭe altiris lian atenton.

Inter oftaj kaj fervoraj penoj memori, inter diligentaj klopodoj retrovi ian signon de la stato de ŝajnanta malpleneco en kiun mia spirito estis falinta, estas momentoj kiam mi sonĝas pri sukceso, estas mallongaj, tre mallongaj periodoj kiam mi revokas memorojn, kiuj, la klara racio de posta tempo certigas min apartenas al tiu stato de ŝajnanta malkonscieco. Tiuj ombraj memoroj parolas malklare pri altaj figuroj kiuj levis kaj portis min silente malsupren—malsupren—ankoraŭ malsupren—ĝis terura kapturno premis min je la nura ideo de la senfineco de la malsuprenirado. Ili parolas ankaŭ pri malpreciza teruro ĉe mia koro, pro la nenatura kvieteco de tiu koro. Tiam venas memoroj de subita senmoveco de ĉiuj aĵoj, kvazaŭ tiuj, kiuj portis min estis preterkurintaj dum ilia malsuprenirado, la limojn de la senlimaj, kaj estis paŭzintaj pro la lacigeco de ilia laboro. Post tio mi memoras platecon kaj malsekecon; kaj tiam ĉio estas frenezeco—la frenezo de memoro kiu okupas sin pri malpermesitaĵoj.

Tre subite revenis al mia animo movado kaj sonado—la tumulta movado de mia koro kaj en miaj oreloj la sonado de ĝia batado. Tiam paūzo, en kiu ĉio estis konfuzata. Tiam denove sonado kaj movado kaj palpado,—vibretanta sento trakuris mian korpon. Tiam konscieco de ekzistado. sen pensado—stato kiu daŭris longtempe. Tiam, tre subite, pensado, kaj teruro. kaj fervoraj klopodoj por kompreni mian veran staton. Tiam forta deziro refali en nekonsciecon. Tiam rapidega reviviĝo de la animo kaj sukcesa atento movi. Kaj nun, plena rememoriĝo de la juĝado, de la juĝantoj, de la nigraj drapoj, de la kondamno, de la malsaneco, de la sveno. Tiam tuto forgeseco de ĉio, kion nur post longa penado mi povas nun neklare memori.

Ĝis nun, mi ne malfermis la okulojn. Mi sentis ke mi kuŝas sur mia dorso, malligita. Mi levis mian manon kaj ĝi falis peze sur ion malsekan kaj malmolan. Tie mi permesis ĝin resti multajn momentojn, dum mi penis sciiĝi kie kaj kio mi estis. Mi deziregis sed timis uzi miajn okulojn. Mi timis la unuan vidon de miaj ĉirkaŭaĵoj. Ne ĉar mi timis rigardi teruraĵojn, sed mi timis ke estus nenion por vidi. Fine kun malespero en la koro mi rapide malfermis miajn okulojn. Viaj plej malbonaj pensoj tiam estis konfirmataj. La mallumeco de eterna nokto ĉirkaŭis min. Mi klopodis spiri. La denseco de la malheleco śajnis premi kaj sufoki min. La atmosfero estis netolereble densa. Mi kuŝadis kviete, kaj penis pripensi. Mi memoris la inkvizitorajn procedojn, kaj penis el tiuj trovi mian nunan staton. La juĝo estis donita: kaj ŝajnis al mi ke tre longa tempo jam pasis. Sed ne dum unu momento mi supozis ke mi estis vere morta. Tia supozo, spite ĉio, kion ni legas en rakontoj, estas tute malkonforma al vera ekzisteco; sed kie kaj en kia stato mi estis? La kondamnituloj mi sciis, mortiĝis kutime je la "auto-da-fé", kaj unu el tiuj okazis la ĝustan nokton de mia juĝado. Ĉu mi estis ree metita en mian subteran malliberejon, por atendi la venontan buĉadon kiu ne okazus ĝis post multaj monatoj? Tio, mi tuj vidis, ne povus esti. Suferuloj estis nepre postulitaj. Terurinda ideo nun subite kuregigis la sangon torente tra miaj vejnoj, kaj dum mallonga tempo mi denove svenis.

Resaniĝinte, mi ree ekstariĝis, tremanta konvulsie en ĉiu fibro. Mi etendis miajn brakojn sovaĝe supre kaj ĉirkaŭ mi je ĉiuj flankoj. Mi palpis nenion; sed mi timis movi unu paŝon, pro la timo ke mi estus haltigata de la muroj de tombo. Ŝvito fluis el ĉiu trueto, kaj staris kiel grandaj malvarmaj gutoj sur mia frunto. La agonio de necerteco fariĝis fine netolerebla kaj mi singardeme iris antaŭen, kun miaj brakoj etendataj kaj miaj okuloj streĉataj el iliaj ingoj, esperante trovi ian malfortan radion de lumo. Mi antaŭeniris multajn paŝojn, sed ankoraŭ ĉio estis mallumeco kaj malpleneco. Mi spiris pli libere. Ŝajnis evidente ke oni ne intencis ke mia estus la plej terurinda el mortoj.

Kaj nun, dum mi ankoraŭ daŭrigis mian singardeman antaŭeniradon, venis en mian memoron mil malprecizaj popoldiroj pri la teruraĵoj de Toledo. Pri la subteraj malliberejoj oni rakontis multajn strangajn aferojn—fabloj mi ĉiam nomis ilin—sed tamen strangaĵoj, kaj tro teruraj por ripeti krom murmure. Ĉu oni lasis min perei pro malsateco en tiu ĉi subtera mondo de malheleco; aŭ kia sorto, eble eĉ pli terurinda, atendis min? Ke la fino estus morto, kaj morto kun pli ol ordinara doloro, mi konis, tro bone la karakteron de miaj juĝantoj por dubi. La speco kaj la horo sole okupis aŭ distris min.

Miaj foretendataj manoj fine tuŝis ian fortikan haltigilon. Estis muro verŝajne el ŝtono,—tre ebena, ŝima kaj malvarma. Mi sekvis ĝin, paŝante ankoraŭ kun singardemeco. Tio tamen ne donis al mi ian rimedon por trovi la grandecon de la malliberejo; ĉar mi povas ĉirkaŭiri kaj reveni al la loko kie mi komencis ne rekonante ĝin,—tiel unuformaj ŝajnis la muroj. Mi tial serĉis la tranĉilon kiu estis en mia poŝo kiam oni kondukis min en la inkvizitoran ĉambron; sed ĝi estis malaperinta; miajn vestojn oni estis anstataŭigitaj per kovrilo el maldelikata tuko. Mi estis intencinta meti mian tranĉilon en ian fendeton inter la ŝtonoj por rekoni la lokon de mia ekiro. La malfacilaĵo estis nur malgrava, kvankam en mia malordigita fantazio ĝi ŝajnis unue nevenkebla. Mi disŝiris parton de la bordero de mia vesto kaj eletendis la ĉifonaĵon sur la planko. Dum mia irado ĉirkaŭ mia malliberejo mi ne povus maltrafi tiun fragmenton kiam mi finis mian ĉirkaŭiradon. Tion almenaŭ, mi pensis; sed mi forgesis la grandecon de la malliberejo kaj mian propran malfortecon. La planko estis malseka kaj glata. Mi ŝanceliĝis antaŭen dum kelka tempo; tiam mi falis. Mia troa laceco decidigis min kuŝadi; kaj baldaŭ dormo kaptis min.

Vekiĝante kaj etendante brakon, mi trovis apud mi panon kaj kruĉon da akvo. Mi estis tro laca por miri tion; sed manĝis kaj trinkis kun avideco. Post nelonge mi daŭrigis mian vojaĝon ĉirkaŭ la malliberejon, kaj post multe da laboro alvenis fine al la ĉifonaĵo de mia mantelo. Ĝis la tempo kiam mi falis, mi kalkulis kvindek du paŝojn, kaj rekomencinta mian iradon, mi estis kalkulinta kvardek ok paŝojn kiam mi alvenis al la ĉifonaĵo. Estis tute, tial, cent paŝoj kaj allasante ke du paŝoj egalas unu metron, mi supozis ke la ĉambro estis kvindek metrojn ĉirkaŭe. Tamen mi renkontis multajn angulojn en la muro kaj tial mi ne povis diveni la ĝustan formon de la ĉambro.

Mi havis malmultan kaŭzon por tiuj serĉoj, sed malpreciza scivoleco devigis min daŭrigi ilin. Forlasante la muron, mi decidis transiri la plankon de la subterejo. Unue mi iris kun grandega singardemeco, ĉar la planko, kvankam ĝi ŝajnis el fortikaĵoj, estis perfido pro ŝimo. Fine tamen mi kuraĝiĝis, kaj ne ŝanceliĝis paŝi sentime, penanta marŝi kiel eble plej senflankiĝante. Mi estis antaŭenirinta ĉirkaŭ dek aŭ dekdu paŝojn kiam la disŝirita bordero de mia mantelo envolvis miajn krurojn kaj faligis min.

Pro la konfuzeco kaŭzita de mia falo mi ne tuj komprenis tre maltrankviligantan cirkonstancon, kiu tamen post kelkaj sekundoj, dum mi ankoraŭ kuŝadis, altiris mian atenton. Estis tio ĉi; mia mentono kuŝis sur la planko de la ĉambro sed miaj lipoj kaj la supra parto de mia kapo, kvankam ŝajnantaj pli malsupre ol mia mentono, tuŝis nenion. Samtempe mia frunto estis banata de malseka vaporo, kaj stranga flarado de kadukantaĵoj eniris miajn naztruojn. Mi elmetis mian manon, kaj tremegis trovi ke mi estis falinta je la ĝusta rando de ronda puto, pri kies grandeco kompreneble mi ne havis tiumomente ian rimedon por sciiĝi. Palpante la ŝtonaĵojn iom malsupre de la rando mi sukcese eltiris malgrandan fragmenton kaj permesis ĝin fali en la profundegaĵon.

Multajn sekundojn mi aŭdadis ĝian sonadon, dum ĝi frapis la flankojn de la puto; fine estis konfuza sono de subakviĝo, sekvata de laŭtaj eĥoj. Sammomente aŭdiĝis sono simila al rapida malfermo kaj tiel rapida fermo de pordo super mi, kaj malhela radio de lumo brilis subite tra la mallumeco kaj tiel subite malaperis.

Mi vidis klare la sorton preparitan por mi, kaj gratulis min pro la ĝustatempa okazo per kiu mi saviĝis. Alian paŝon antaŭ mia falo, kaj la mondo ne estus vidanta min plu. Kaj la morto ĵus evitita estis de tiu ĝusta speco kiu ŝajnis al mi fabla kaj malserioza en la rakontoj pri la Inkvizicio. Al tiuj kiuj suferis pro ĝia tiraneco estis la elekto inter morto kun ĝiaj plej teruraj korpaj agonioj, kaj morto kun ĝiaj plej timegindaj spiritaj teruroj. Mi estis rizervata por la lasta. Pro longa suferado miaj nervoj estis malfortigitaj ĝis mi tremis je la sono de mia propra voĉo, kaj mi estis konvena objekto por la speco de turmentego kiu atendis min.

Skuiĝante en ĉiu membro, mi serĉis la vojon al la muro—decidinte perei tie pli ol riski la terurojn de la putoj, pri kiuj mi imagis ke estis multaj en diversaj lokoj en la subterejo. En aliaj cirkonstancoj mi eble estus havinta sufiĉan kuraĝon por tuj finigi mian malfeliĉecon per salto en unu el tiuj profundegaĵoj, sed nuntempe mi estis la plej timema el timuloj. Ne estis eble por mi forgesi tion kion mi legis pri tiuj putoj—ke la tuja mortigo ne estis la parto de ilia plej timeginda intenco.

Maltrankvileco de spirito devigis min resti veka multajn longajn horojn, sed fine mi denove ekdormis. Revekiĝinte mi trovis ĉe mia flanko panon kaj akvon kiel antaŭe. Bruliganta soifo konsumis min, kaj mi tuj malplenigis la kruĉon. Verŝajne ĝi estis drogita, ĉar apenaŭ mi trinkis ĝin kiam mi fariĝis treege dormema. Profunda dormado kaptis min,—dormego simila al morto. Kiom longe ĝi daŭris mi ne scias; sed kiam mi denove malfermis miajn okulojn, la ĉirkaŭaĵoj estis al mi videblaj. Pro stranga sulfureca helo, pri kies deveno mi ne povis unue sciiĝi, mi vidis la grandecon kaj vidiĝon de la malliberejo.

Pri ĝia grandeco mi estis profunde trompiĝinta. La tuta rondo de ĝiaj muroj ne superis dudek kvin metrojn. Kelkajn momentojn, tiu fakto kaŭzis al mi multan senutilan maltrankvilecon.—Senutilan vere—ĉar kio povus esti malpli grava por mi, en la teruraj cirkonstancoj kiuj ĉirkaŭis min, ol la grandeco de mia kelo? Sed mia animo forte interesiĝis pri bagateloj, kaj mi okupis min penante trovi la erarojn kiujn mi faris en mia mezurado. Fine la vero frapis min. En mia unua esplorado mi kalkulis kvindek paŝojn ĝis la momento kiam mi falis; mi devis tiam estinta ne pli malproksime ol unu aŭ du paŝojn de la ĉifonaĵo, tio estas, mi estis preskaŭ farinta la ĉirkaŭiradon de la subterejo. Tiam mi dormis, kaj vekiĝinta mi ekiris laŭ mia antaŭ irado, kaj tio pensigis min ke la grandeco estis duoble ĝia vera. La konfuzeco de mia spirito malhelpis ke mi observu ke mi komencis mian paŝadon havanta la muron maldekstre, kaj finiĝis havanta ĝin je mia dekstra.

Mi estis trompiĝinta ankaŭ pri la formo de la ĉambro. Palpante mian vojon, mi trovis multajn angulojn, kaj tiuj donis al mi la ideon de malreguleco, tiel forta estas la efekto de tuta mallumeco sur persono vekiĝanta el dormo... La anguloj estis nur malmultaj malgrandaj niĉoj. La ĝenerala formo de la malliberejo estis kvadrata. Tio kion mi estis pensinta masonaĵo ŝajnis nun fero aŭ alia metalo, en grandaj plataĵoj kies kuniĝoj kaŭzis la niĉojn. La tuta supraĵo de tiu metala ĉambro estis malklare kolorigita per ĉiuj malbelegaj signoj ekzistigitaj de la superstiĉo de la monaĥoj. La figuraĵoj de diabloj kun timigantaj vizaĝoj kaj skeletaj korpoj, kaj aliaj vere pli terurindaj skizoj kovris kaj malbeligis la murojn. Mi vidis ke la konturoj de tiuj malbelegaĵoj estis sufiĉe netaj, sed la koloroj ŝajnis velkiĝintaj kaj malklaraj kvazaŭ pro malseka atmosfero. Mi nun ekvidis la plankon, kiu estis el ŝtono. En la centro estis la ronda puto kies buŝon mi estis evitinta, sed ĝi estis la sola en la ĉambro.

Tion-ĉi mi vidis neklare kaj kun granda penado ĉar mia propra stato estis multe ŝanĝinta dum la dormado. Mi nun kuŝis plenetendate, kun mia dorso sur speco de malalta trabaĵo el ligno. Al tiu mi estis alligita per longa rimeno. Ĝi pasis kun multa kunvolvado ĉirkaŭ miaj membroj kaj korpo, lasante al mia kapo kaj mia maldekstra mano nur liberecon tiagrade ke mi povis post multaj klopodoj provizi min kun manĝaĵoj el fajenca plado kiu sidis sur la planko je mia flanko. Mi vidis kun teruro ke la kruĉo estas forigita. Mi diras "kun teruro", ĉar mi estis konsumata de netolerebla soifo. Pligrandigi tiun soifon ŝajnis esti la intenco de miaj persekutantoj, ĉar la manĝaĵo en la plado estis viando pike spicita.

Rigardante supren mi vidis la plafonon de mia malliberejo. Ĝi estis ĉirkaŭ tridek aŭ kvardek piedojn super mi, kaj konstruita simile al la flankaj muroj. En unu el ĝiaj enkadraĵoj tre kurioza figuraĵo altiris mian rigardon. Ĝi estis la pentrita figuraĵo de Tempo, tiel kiel ĝi estas kutime prezentata, krom tio, ke anstataŭ falĉilo ĝi tenis tion kion je la unua rigardo, mi supozis esti la pentrita figuro de grandega pendolo, simila al tiuj, kiujn oni vidas en antikvaj horloĝoj. Estis io, tamen, en la vidiĝo de tiu maŝino, kiu kaŭzis min rigardi ĝin pli atente. Dum mi rigardis rekte supren al ĝi (ĉar ĝia loko estis ĝuste super mi), mi imagis, mi vidis ĝin moviĝantan. Post momento la fakto estis konfirmata. Ĝia svingo estis mallonga kaj kompreneble malrapida. Mi rigardadis ĝin dum kelkaj momentoj kun iom da timo, sed pli da miro. Fine, enuita de la vidado de ĝia movado mi turnis miajn okulojn flanken al aliaj objektoj en la ĉambro.

Mallaŭta bruo aŭdiĝis kaj rigardante la plankon mi vidis kelkajn grandegajn ratojn transirantajn ĝin. Ili estis elirintaj el la puto kiun mi povis ĵus vidi je mia dekstro. Eĉ dum mi rigardis, ili eliris arope kaj rapide, kun englutemaj okuloj, logitaj de la odoro de la viando. Multaj klopodoj estis bezonataj por gardi la pladon.

Pasis eble duonhoro, eble eĉ unu horo (ĉar mi povis nur neprecize kalkuli la tempon) antaŭ ol mi denove rigardis supren. Tio, kion mi vidis, mirigis kaj konfuzegis min. La svingo de la pendolo estis pligrandiĝinta je preskaŭ unu metro. Kiel komprenebla sekvo, ĝia rapideco estis ankaŭ multe pli granda. Sed tio, kio precipe maltrankviligis min, estis la ideo ke ĝi estis videble malsupreniĝinta. Mi nun vidis—kun tia teruro, ne estas necese diri—ke ĝia malsupra parto estis formita el duonrondo de brilanta ŝtalo, ĉirkaŭ unu futon longa de korno al korno, kun la kornoj supre kaj malsupra rando evidente akra, kiel razilo. Simila al razilo ankaŭ, ĝi ŝajnis fortika kaj peza, plidikiĝanta de la tranĉilo ĝi larĝa kaj fortika strukturo supre. Ĝi estis alligita al peza vergo el flava-kupro, kaj la tuto siblis dum ĝia svingiĝado tra la ero.

Mi ne povis plu dubi la sorton pretigitan por mi de monaĥoj lertaj en la turmentarto. Mia saviĝo de la puto estis sciigita al la inkvizitoraj agentoj—la puto kies teruroj estis elpensitaj por sentimuloj kiel mi—la puto, simbolo de la Infero, kaj rigardata de popoldiroj kiel la "Ultima Thule" de ĉiuj iliaj punoj. La falon en tiun puton mi estis evitinta pro nura hazardo, kaj mi sciis bone ke surprizo estis grava parto de ĉiuj groteskaĵoj de tiuj subterejaj mortigoj. Evitante la falon, ne estis ia parto de la diabla plano ĵeti min en la profundegaĵon; kaj tial malsama kaj malpli terura detruiĝo atendis min. Malpli terura! Mi preskaŭ ridis en mia agonio, kiam mi pensis pri tiu uzo de tia esprimo.

Kion signifus skribi pri la longaj longaj horoj de teruro pli ol homa, dum mi kalkulis la siblantajn svingojn de la ŝtalaĵo? Colo post colo, linio post linio, kun malsupreniĝo videbla nur post intertempoj kiuj ŝajnis esti jaroj,—malsupren kaj ankoraŭ malsupren ĝi venis! Tagoj pasis—estas eble ke multaj tagoj pasis—ĝis ĝi svingiĝis tiel proksime super mi ke ĝi ventumis min per ĝia acida elspiraĵo. La odoro de la akra ŝtalo penetris en miajn naztruojn. Mi preĝis—mi enuigis Ĉielon pro miaj preĝoj—ke ĝi malsupreniru pli rapide. Mi fariĝis paroksisme freneza kaj baraktis levi min supren kontraŭ la svingiĝoj de la terurinda tranĉilo. Kaj tiam mi subite trankviliĝis kaj kuŝadis ridetante je la brilanta mortigilo, kvazaŭ infano je nekutima ludilo.

Estis alia intertempo de tuta senkonscieco; ĝi estis mallonga, ĉar rekonsciiĝinte, estis nenia videbla malsupreniĝo de la pendolo. Sed ĝi eble estis longa,—ĉar mi sciis ke estis diabloj kiuj notus mian svenon, kaj kiuj povus haltigi la pendolon laŭ ilia plezuro. Rekonsciiĝinte ankaŭ, mi sentis min tre—ho, nedireble—malsana kaj malforta kvazaŭ pro longa konsumiteco. Eĉ inter la agonioj de tiu tempo, la homa naturo deziris manĝaĵon. Kun doloraj penoj mi eletendis mian maldekstran brakon tiel malproksime kiel miaj ligiloj permesis, kaj kaptis la malgrandan porcion lasitan de la ratoj. Kiam mi metis parton de ĝi al miaj lipoj, venis al mi duon-formita penso de ĝojo, de espero. Sed kian kaŭzon havis mi por esperi? Ĝi estis, mi diras, duon-formita penso,—la homo havas multajn similajn kiuj estas neniam plen-formataj. Mi sentis ke ĝi estis de ĝojo,—de espero; sed mi sentis ankaŭ ke ĝi pereis dum ĝia formiĝo. Vane mi penis perfektigi—retrovi ĝin. Longa suferado estis preskaŭ foriginta ĉiujn miajn kutimajn povojn de pensado. Mi estis malspritulo, idiotulo.

La vibrado de la pendolo estis rektangule al mia longeco. Mi vidis ke oni intencis ke ĝi transiru la regionon de mia koro. Ĝi tranĉetus la eksteraĵon de mia robo; ĝi revenus kaj ripetus ĝian faron ree kaj ree. Spite ĝia grandega svingo (ĉirkaŭ tridek futojn aŭ pli) kaj la siblanta fortegeco de ĝia malsupreniĝo, sufiĉa eĉ por disfaligi tiujn ĉi ferajn murojn, la tranĉado de mia robo estus ĉio kion ĝi farus dum kelkaj minutoj. Kaj je tiu ĉi penso mi paŭzis. Mi ne kuraĝis preteriri tiun penson. Mi pripensadis ĝin kvazaŭ tiamaniere mi povus haltigi tie la malsupreniradon de la ŝtalaĵo. Mi pensis pri la sono de la pendolo dum ĝi pasadus tra la vesto—pri la stranga vibriganta sentiĝo kiun la frotado de tuko produktas ĉe la vejnoj. Mi pripensis tiun sensencaĵon ĝis miaj dentoj agaciĝis.

Malsupren, ĉiam malsupren ĝi venis. Ĝi svingiĝis dekstren, kun kriego de kondamnita spirito, al mia koro kun la kaŝa paŝo de tigro. Mi alterne ridegis kaj kriegis laŭ superrego de unu aŭ la alia ideo.

Malsupren—certe, senhalte, malsupren. Ĝi svingis ne pli ol tri coloj for de mia brusto. Mi baraktis perforte—freneze—por liberigi mian maldekstran brakon. Ĝi estis malligita nur de la kubuto ĝis la mano. Mi povis etendi mian manon de la plado apud mi al mia buŝo kun granda peno, sed ne pluen. Se mi povis malligi la ligilojn supre de la kubuto mi estus kaptinta kaj penus haltigi la pendolon. Tiel bone mi povus peni haltigi lavangon.

Malsupren—ankoraŭ senhalte—ankoraŭ neeviteble—malsupren. Mi spiregis kaj baraktis je ĉiu svingo. Mi kuntirigis min konvulsie je ĉiu ĝia vibro. Miaj okuloj sekvis ĝin, supren kaj malsupren, kun la avideco de la plej senintenca malespero; ili fermiĝis spasme je la malsupreniĝo, kvankam morto estus liberiĝo—ho kiel neesprimebla.

Ankoraŭ mia ĉiu nervo tremis kiam mi pensis pri la malgranda malsupreniĝo bezonata por meti la tranĉilon en mian bruston. Estis espero kiu devigis la nervon vibri—la korpon tremi. Estis espero—la espero kiu triumfas je la fino—kiu murmuras al la kondamnituloj eĉ en la malliberejoj de la Inkvizicio.

Mi vidis ke post dek aŭ dekdu svingoj la ŝtalaĵo tuŝus mian robon, kaj kun tiu ĉi penso venis subite super mian animon la trankvileco de malespero. La unuan tempon dum multaj horoj—aŭ eble tagoj—mi pensis. Nun ekvidis mi ke la bandaĝo aŭ rimeno kiu alligis min estis senegala. Mi estis ligita per nenia aparta ŝnuro. La unua bato de la razilo trans iun parton de la rimeno tranĉus ĝin tiamaniere ke ĝi povus esti malvindita de mia korpo per mia maldekstra mano. Sed kiel terurinda estus tiam la proksimeco de la ŝtalaĵo! La rezultato de la plej malgranda barakto, kiel mortiga! Plie, ĉu la turmentantoj ne estus antaŭvidintaj tiun eblecon kaj neebligintaj ĝin? Ĉu estis kredinde ke la rimeno transiris mian bruston en la vojo de la pendolo? Timante trovi mian malfortan kaj verŝajne lastan esperon forigita, mi levis mian kapon por ke mi vidu klare mian bruston. La rimeno envolvis miajn membrojn kaj korpon ĉiudirekte, krom en la vojo de la detruanta pendolo.

Apenaŭ mia kapo falis en ĝian antaŭan lokon kiam trakuris mian cerbon tio kion mi ne povas pli bone priskribi ol kiel la neformita duono de tiu ideo de liberiĝo al kiu mi jam aludis, kaj de kiu nur duono venis en mian kapon kiam mi levis la manĝaĵon al miaj brulantaj lipoj. La tuta penso nun ĉeestis—malforta, apenaŭ racia, apenaŭ difinita—sed tamen tuta. Mi komencis tuj, kun la nerva energio de malespero, atenti ĝian faradon.

Dum multaj horoj la malalta trabaĵo sur kiu mi kuŝis, estis efektive kovrata de ratoj. Ili estis sovaĝaj, maltimaj englutemaj—iliaj ruĝaj okuloj brilegis sur mi kvazaŭ ili nur atendis senmovecon antaŭ ol fari el mi ilian manĝadon. "Al kiu manĝaĵo", mi pensis, "ili estis kutimintaj en la puto?"

Ili estis manĝintaj spite ĉiuj miaj penoj malhelpi ilin, la tutan restaĵon de la enhavo de la plado, krom malgranda porcio. Kun la pecoj de la olea kaj spicita viando kiuj ankoraŭ restadis mi ŝmiris la bandaĝon ĉie kie mi povis atingi ĝin; tiam levante mian manon de la planko, mi kuŝis senmove.

Unue la bestetoj estis surprizitaj kaj timigitaj pro la ŝango—la ĉeso de movado. Ili forkuris pro maltrankviliĝo; multaj reiris en la puton. Sed tio daŭris nur momenton. Mi ne kalkulis erare ilian englutemecon. Rimarkante ke mi kuŝis senmove, unu aŭ du el la plej maltimaj saltis sur la trabaĵon kaj flaris la rimenon. Tio ŝajnis esti signalo por komuna kurego. El la puto ili ĵetis sin en grandegaj aroj. Ili pendis sur la lignaĵo—ili kuris supre ĝin kaj saltis centope sur mian korpon. La regula svingiĝo de la pendolo ne maltrankviligis ilin iele. Evitante ĝiajn svingojn, ili okupis sin pri la ŝmirita rimeno. Ili premis—ili surrampis min en ĉiam pligrandiĝantaj aroj. Ili kuris sur mia gorĝo; iliaj malvarmaj lipoj tuŝis la miajn; mi estis duonsufokata pro ilia premado—naŭzo por kiu la mondo ne havas konvenan nomon plenigis mian bruston, kaj malvarmigis mian koron. Ankoraŭ unu momento, kaj mi sentiĝis ke la penado estus pasinta: sen ia dubo mi sentis la malligiĝon de la rimeno. Mi sciis ke en pli ol unu loko ĝi estis jam disigita. Kun pli ol homa decideco mi kuŝis senmove.

Kaj mi ne eraris en mia kalkulado—mi ne suferis vane. Fine mi sentis ke mi estis libera. La rimeno pendis rubande ĉirkaŭ mia korpo. Sed la bato de la pendolo jam premis mian bruston. Ĝi estis jam tranĉinta mian robon; ĝi estis jam tranĉinta la malsupran tolon. Dufoje ree ĝi svingiĝis, kaj akra sento de doloro trakuris ĉiun nervon. Sed la momento de saviĝo estis veninta. Kun svingo de la mano mi forĵetis miajn savintojn. Kun neŝancelebla movado—singardema, laŭflanka, malrapida, mi glitis el la ĉirkaŭpremo de la rimeno kaj el la atingebleco de la pendolo. Por momento almenaŭ, mi estis libera.

Libera!—sed en la manoj de la Inkvizicio! Mi estis apenaŭ forlasinta mian lignan liton de teruro, kiam la movado de la infera maŝino haltiĝis, kaj mi vidis ĝin tiriĝantan de ia nevidebla forto tra la plafonon. Tiu estis leciono kiun mi prenis en mian koron. Miaj ĉiuj movoj estis sendube observataj. Libera! Mi estis nur evitinta morton en unu formo de agonio por esti liverata al morto en ia alia kaj pli terura formo. Kun tiu penso, mi rigardis nerveme ĉirkaŭe la ferajn murojn kiuj enfermis min. Io malkutima, ia ŝanĝo, kiun unue mi ne povis ĝuste kompreni, estis videble okazinta en la ĉambro. Dum multaj momentoj de revanta kaj tremanta abstrakteco mi min okupis pri senutilaj divenoj. Dum tiu tempo mi sciiĝis unuatempe la devenon de la sulfureca lumo kiu heligis la subterejon. Ĝi eliris el fendeto ĉirkaŭ duoncolon larĝa, etendiĝanta tute ĉirkaŭ la malliberejo, je la malsupro de la muroj kiuj tial ŝajnis esti tute disigitaj de la planko. Mi penis, sed kredeble senrezultate, vidi tra la fendeton.

Kiam mi leviĝis, la mistero de la ŝanĝo en la ĉambro tuj fariĝis komprenebla. Mi jam skribis ke, kvankam la konturoj de la figuraĵoj sur la muroj estis sufiĉe netaj, la koloroj ŝajnis intermiksitaj kaj nedifinitaj. Tiuj koloroj estis nun surmetitaj kaj ĉiumomente surmetadis tremigantan kaj grandegan brilecon kiu donis al la fantomoj kaj diablaj portretoj vidiĝon kiu povus timigi nervojn pli maltimajn ol la miaj. Diablaj okuloj de sovaĝa kaj palega viveco rigardegis min de mil flankoj kie antaŭe neniu estis videblaj, kaj brilis kun la flama brileco de fajro kiu, mi povis apenaŭ kredi, estis malreala. Malreala! Eĉ dum mi spiris venis en miajn naztruojn la odoro de hejtata fero! Sufokanta odoro plenigis la malliberejon! Pli profunda brilo aperis ĉiumomente en la okuloj kiuj rigardegis miajn agoniojn! Ilia riĉa koloro de ruĝeco disvastiĝis tra la pentritajn sangajn teruraĵojn. Mi spiregis! Mi sufokiĝis! Ne estis ia dubo pri la intenco de miaj turmentantoj—ho! plej kruelaj!—ho! plej diablaj homoj! Mi forkuris de la brileganta metalo al la centro de la ĉambro. Inter la pensoj pri la fajra detruiĝo kiu minacis min, la ideo de la malvarmeco de la puto venis en mian animon kiel balzamo. Mi rapidis al ĝia rando. Mi ĵetis mian rigardon malsupren. La brilo de la brulanta plafono lumigis ĝiajn plej profundajn angulojn. Sed dum momento mia spirito rifuzis kompreni la signifon de tio kion mi vidis. Fine ĝi devigis sin—ĝi batalis vojon en mian spiriton. Ho! donu voĉon por paroli! Ho teruro! Ho, ian teruron krom tiu! Kun kriego mi kuris for de la rando, kaj kovrante mian vizaĝon per miaj manoj mi ploris korege.

La hejto rapide pligrandiĝis, kaj ree mi ĉirkaŭrigardis tremante kvazaŭ pro atako de febro. Okazis dua ŝanĝiĝo en la ĉambro, kaj nun la ŝanĝiĝo estis en la formo. Kiel antaŭe, estis senutile ke mi unue penu sciiĝi aŭ kompreni tion kio okazis. Sed ne longe mi estis permesata dubi. La inkvizitora venĝo estis plirapidigita pro mia dufoja saviĝo, kaj la Reĝo de Teruroj ne prokrastis plue. La ĉambro estis kvadrata. Nun mi vidis ke du el ĝiaj anguloj estis akraj kaj du, sekve malakraj. La terura ŝanĝiĝo rapide pligrandiĝis kun mallaŭte sonanta aŭ ĝemanta bruo. Post momento la ĉambro ŝanĝis sian formon en tiun de lozanĝo. Sed la ŝanĝiĝo ne ĉesis tie—mi ne esperis, ne deziris ke ĝi ĉesu. Mi povus premi la ruĝajn murojn al mia brusto kiel mantelon de eterna paco. "Morto", mi diris, "iu morto krom la puto".

Simplanimulo! Ĉu mi ne povus koni ke en la puton estis la intenco de la brulanta fero urĝi min? Ĉu mi povus kontraŭstari ĝian brilon? Kaj eĉ se jes, ĉu mi povus kontraŭbatali la premadon?

Kaj nun plata kaj pli plata fariĝis la lozanĝo kun rapideco kiu lasis al mi nenian tempon por pensado. Ĝia centro, kaj kompreneble, ĝia plej granda larĝeco estis ĝuste super la oscedanta profundegaĵo. Mi penis foriĝi—sed la fermiĝantaj muroj premis min senĉese antaŭen. Fine por mia bruligata kaj turmentata korpo ne estis plue unu colo por stari sur la firma planko de la ĉambro. Mi ne baraktis plu, sed la agonio de mia spirito soniĝis per unu laŭta longa kaj lasta kriego de malespero. Mi sentis ke mi ŝanceliĝis sur la ĝusta rando. Mi forturnis miajn okulojn.

Estis malakorda zumo de homaj voĉoj! Estis laŭta blovego kvazaŭ el multaj trumpetoj! Estis raŭka raspado kvazaŭ de mil tondroj! La fajraj muroj malantaŭen ruliĝis! Etendata mano kaptis min kiam mi falis svenanta en la puton. Estis la mano de generalo Lasalle. La franca militistaro estis enirinta Toledon. La Inkvizicio estis kaptita de ĝiaj malamikoj.