Puto kaj Pendolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


PUTO KAJ PENDOLO[1]
DE
EDGAR ALLAN POE.


Impia tortorum longas hic turba furores
Sanguinis innocui, non satiata, aluit.
Sospite nunc patria, fracto nunc funeris antro
Mors ubi dira fuit vita salusque patent.
(Verskvaro verkita por la pordoj de vendejo konstruota sur la loko, kie staris la «Club des Jacobins» en Parizo.)


Tiu longa agonio malfortigis, malfortigis min ĝis morto. Kiam miaj torturistoj, fine min malligis, kiam mi povis eksidi, mi eksentis, ke mi senkonsciiĝas. La verdikto, la terura verdikto estis la lasta nekonfuza parolo, kiu atingis miajn orelojn. Poste, la voĉoj de l’ inkvizitoroj dronis en la malprecizan zumadon de ia sonĝo, kaj mi nenion plu aŭdis. Sed ankoraŭ kelkan tempon mi konservis la postvidon de terura spektaklo! Mi vidadis, sed kun terura troigemo, la lipojn de la nigre vestitaj juĝistoj, lipojn blankajn kaj mallarĝajn (pli blankajn ol la paperfolio, sur kiu mi skribas tiujn liniojn), maldikajn ĝis strangegeco, maldikajn pro ilia esprimo de severeco, de neŝanĝebla decidemo, de krueleco kaj senkompato pri homaj doloroj. Mi vidis la decidon pri mia sorto elfluganta el tiuj lipoj en formo de mortkondamno. Mi vidis ilin tordataj de mortiga frazo. Mi vidis ilin formi la silabojn de mia nomo; kaj mi frosttremis, ĉar nenia sono postbruis. Mi ankaŭ, dum teruregaj minutoj de deliro, vidis flirtantaj la nigrajn drapiraĵojn de la ĉambrego. La ses kandelegoj, starantaj sur la tablo, unue ekŝajnis al mi kvazaŭ blankaj kaj graciaj anĝeloj, kompatemaj min savontaj anĝeloj; sed poste morta naŭzo eniris mian cerbon, kaj mi sentis tremi ĉiun fibron de mia korpo, kvazaŭ mi ektuŝus fadenon de elektra pilaro, dum la anĝelaj formoj ŝanĝiĝis en flamkapajn fantomojn: kaj mi komprenis, ke de ili mi nenian protekton devas esperi.
Penso pri dolĉa entomba ripozo tiam plenigis mian imagon kvazaŭ dia harmonio. Tiu penso venis kviete kaj senskue. La tempo necesa ĝis ĝia plena klariĝo ŝajnis longa; kaj, tuj kiam mia spirito fine sukcesis ĝin senti kaj ĝue akcepti, la figuroj de l’ juĝistoj magie malaperis, la kandelegoj estingiĝis, la mallumo densiĝis; ŝajnis al mi, ke mia animo forrapidas al Hadeso.
Kaj la Universo fariĝis nur nokto, silento, senmoveco.... Mi estis svenanta, kvankam ne tute senkonscia; sed mi ne povas diri, kiom restis da konscio. Tamen ĉio ne estis perdita.
Dum plej profunda dormado, dum svenado, dum morto, eĉ en la tombo ĉio ne estas perdita! Alie ne estus senmorteco por homo. Vekiĝante, ni ĉiam disŝiras la teksaĵon de ia sonĝo, kaj tiel rompebla estas tiu teksaĵo, ke post unu sekundo ni jam ne memoras, ke ni sonĝis.
Du sentoj nin ekkaptas dum ekreviviĝo post svenado: la sento pri morala kaj spirita ekzistado, kaj la sento pri korpa ekzistado. Verŝajne estas, ke, se ni povus, kiam revenis la dua sento, memori la impresojn de l’ unua, ni konstatus, ke ili elokvente parolas pri la transmonda profundegaĵo. Kia estas tiu profundegaĵo? Kiel distingi ĝiajn ombrojn de la ombroj de l’ tombo? Kiu neniam svenis, tiu neniam eltrovos magiajn palacojn, hejmajn figurojn en la kapricaj flamoj de l’ fajrejo; li ne rigardados sur la nuboj la melankoliajn kaj vagantajn sonĝaperojn; li ne meditos pri la parfumo de ia nekonata floro; li ne priokupiĝos pri la aŭdado de ia malproksima kaj mistera melodio!
Meze de mia energia penado por retrovi ian postsignon de tiu ŝajne malestanta stato, en kiun enŝoviĝis mia animo, mi iafoje kredis, ke mi sukcesas fiksi miajn memoraĵojn. En la ombroj de mia memoro pri tiu tiel sendaŭra tempo, mi revidas grandajn fantomojn, kiuj silente min forlevas kaj min transportas malsupren — denove malsupren — ĉiam pli malsupren — ĝis kiam maldolĉega kapturniĝo min ekkaptas kun la ideo pri senfina malsupreniĝado. Mi ankaŭ memoras pri konfuza teruro en mia koro, pro la nenatura kvieteco de tiu koro. Poste, mi ekkonscias subitan senmovecon de ĉiuj ĉirkaŭaj estaĵoj — kvazaŭ haltus la fantomoj, kiuj min portas, venkitaj de la enuo pro tiu senfina malsuprenirado. Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/3 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/4 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/5 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/6 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/7 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/8 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/9 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/10 Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/11 muregon de kanono. La flamaj muroj disiĝis. Forta brako ekkaptis la mian, ĵus kiam mi estis falonta en la abismon. Ĝi estis la brako de l’ generalo Lassalle. La Francoj ĵus eniris en Toledon. La Inkvizicio estis venkita.

Laŭ la angla teksto esperantigis
R. C. Bourcard.




26 rackham poe pitpendulum.jpg


Piednotoj[redakti]

  1. Tiu artikolo estis jam tute kompostita, kiam, la 13 de Novembro 1906, ni ricevis la numeron de l’ 1 de Oktobro de Lingvo Internacia entenantan interesan tradukon de l’ sama peco, faritan de Sro Alex. Pride. Malgraŭ tiu kurioza koincido, ni tamen publikigas tiun tekston, ĉar: 1e la traduko de Sro A. Pride estas tute laŭvorta, dum tiu ĉi estas tre libera, 2e la stiloj de l’ du tradukoj estas tre malsamaj. Ni do supozas, ke la komparo de tiuj tiel nesimilaj tradukoj povas esti tre interesa por la komunaj legantoj de ambaŭ Gazetoj.