La granda mensogo/Ĉapitro 1a

El Vikifontaro

Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/15 fidas, devenas malpli de la kolero pri iuj malamikaj agoj dum la irado de l’milito, ol de la firma konvinko, ke la malamiko, precipe kompreneble Germanujo, elvokis la militon — planis ĝin, instigis al ĝi kaj en la psiĥologia momento senkatenigis ĝin pro zorgeme antaŭkalkulitaj kaj antaŭpripensitaj celoj. Ĉi tiu opinio sendube baziĝas sur sincera konvinko, sed nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj pacmalhelpoj, kiu regas la tutan, vastan teritorion de la militantoj.

Mi persone de post militeksplodo neniam dubis pri tio, ke, se tiu konvinko enradikiĝus, ĉi tio donus al la milito timigan incitegon kaj plilongigus ĝin multe trans la templimon necesan por la honoro kaj intereso de la nacio; per tio multege pliiĝus la malfacilaĵoj, atingi pacon kun certa perspektivo al daŭro.

Konvinkite, ke tiu tute malĝusta opinio, se ĝi estas konservata, sekvigus al si la plej gravan malbonon, mi senlace kontraŭbatalis ĝin, esperante, ke la faktoj kaj argumentoj, kiujn mi prezentis, devus alkonduki pensoŝanĝon, kia laŭ mia opinio estus en la intereso de Anglujo speciale kaj de la mondo ĝenerale. Neniu estas ŝarĝata per mia agmaniero krom mi mem, same kiel mi sola portas la respondecon pri ĉi tiuj miaj eldiroj.

Tial estis por mi granda kontentiĝo, kiam mi antaŭ ne longe legis la jenan konstaton el la plumo de profesoro E. V. Arnold:

„Rilate al la antaŭhistorio de la milito la teorio, ke la milito estas efektivigita kun antaŭa pripenso, sekve de bone pripensita plano de la germana imperiestro (kiel puŝanta forto post relative pacema popolo), nun definitive devas esti forlasata, konsidere al la publikigo de la telegramo de l’ germanimperia kanceliero, en kiu ĉi tiu plej decide rekomendis al la Wien-a registaro la anglajn perad-proponojn de l’29a de Julio 1914.“

(Cambrigde Magazine)

Du punktoj en ĉi tiu konstato estas speciale interesaj. Unue, ke profesoro Arnold tion, kio dum tri militjaroj estas citita kiel decidiga kaŭzo por la akuzoj kontraŭ Germanujo, nomas „teorio“; due, ke profesoro Arnold en sia artikolo malakceptas ĉi tiun „teorion“ sekve de unu sola pruvaĵo, kiun la ekskanceliero en Novembro pasinta citis en sia parolado en Reichstag. La teksto de la parolado estas legebla en „Daily Telegraph“ de l’11a de Novembro 1916. La citita de profesoro Arnold telegramo, datita la 29an de Julio 1914, tekstas:

„Se la aŭstri-hungara registaro malakceptas ĉiun peradon, ni staras antaŭ mondbrulo, en kiu Anglujo estus kontraŭ ni, sed Italujo kaj Rumanujo plej verŝajne ne kun ni tiel, ke ni kun Aŭstrio-Hungarujo starus kontraŭe al tri gradaj ŝtatpotencoj. Sekve de la kontraŭeco de Anglujo, Germanujo devus porti la ĉefpezon de la batalo. La politika prestiĝo de Aŭstrio-Hungarujo, la batalilhonoro de ĝia armeo kaj ĝiaj rajtigitaj Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/18

En la sekvantaj linioj mi pruvos la ĝustecon de la konkludoj de profesoro Arnold kaj montros du specaĵojn; unue: la germana diplomatio en la lastaj tagoj de la krizo laboris mano en mano kun la nia, por eviti la militon, kaj due: ĉi tiuj provoj malsukcesis pro la kontraŭstaro de la caro kaj liaj ministroj.

Mi neniel volas malfortigi la opinion pri la sufiĉe grava parto de la respondeco trafanta la germanajn militaristojn per la ĝenerala atmosfero de la streĉeco kaj malkonfido, kiu estis ekestinta. Mi ankaŭ ne volas ekskui la ĝeneralan kaj motivitan konvinkon, ke en Germunajo ekzistis aroganta kaj atakema „militpartio“. Mi neniel volas kritiki la kondamnon pri la ne tolerebla, en Germanujo disvastiĝinta kulto de la militarismo mem, kondamno, kiu de neniu estas pli akre eldirita ol de la germana socialdemokratio, sed mi volas klarigi la militarismon kiel sekvon parte de la malfacila strategia situacio, parte de la granda radikaleco kaj de la organija talento, karakterizaj por la moderna Germanujo.

Mi ne volas influi ies juĝon pri tio, ke la puŝantaj al la milito fortoj estas serĉeblaj nur en profunde enradikiĝintaj malbonstatoj kaj ke ne nur nekapableco, eraroj kaj krimoj de diplomatio kaj registaroj dum la lastaj, la militon antaŭirintaj semajnoj esence kunhelpis al ties eksplodo.

Sed laŭ faktmaterialo mi volas provi, solvi la enigmon, al kelk-iu ankoraŭ tiel ne klarigeblan, kial la multe pli granda parto de la germana popolo estas firme konvinkita pri tio, ke ĝi faras defendan militon kaj faris ĝin de komenco. Kia terura malbono povus esti evitata, se en Anglujo oni pli bone komprenus la verecon de ĉi tiu konvinko de la germana popolo! —

Efektive Germanujo le 31an de Julio al la caro kaj liaj ministroj direktis ultimaton, en kiu la ĉesigo de la ĝenerala mobilizo, ordonita la 30an de Julio noktmeze, estis postulata. Ĉar la petpostulo restis sen respondo, Germanujo deklaris la militon. Ĝenerale ja tiu ŝtatpotenco, kiu unue deklaras la militon aŭ komencas malamikaĵojn, altiras al si specialan mallaŭdon. Sed en la milito kontraŭ Ruslando ekbatis Japanujo, kaj kun mortiga sukceso, sen tio ke okazis militodeklaro kaj eĉ nur ultimato antaŭirinta. Sed neniu ĝuste al Japanujo, kaj malpli al ĝi sola, aljuĝos la respondecon pri tiu milito. La registaro de la buroj direktis ultimaton al Granda Britio. Sed neniu sincera anglo nun asertas kaj neniu eminenta aŭtoritatulo de la kontinento laŭ mia scio iam elparolis, ke la sola respondeco pri la milito kontraŭ la buroj estas sur la flanko de la buro respubliko. La kazoj de Japanujo, Transvalo kaj Oranjo-ŝtato, aplikitaj por Germanujo, konfirmas, ke al tiu ŝtatpotenco, kiu faras la unuan baton, ne pro tio necese povas esti aljuĝata la kulpo pri milito. Ĉi tiu pli vere unue devas esti speciale pruvata. Eĉ se la kontraŭuloj de Germanujo povas alporti pruvmaterialon Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/21 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/22 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/23 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/24 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/25 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/26 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/27 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/28 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/29 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/30 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/31 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/32 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/33 Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/34