La granda mensogo/Antaŭparolo de la verkinto

El Vikifontaro

Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/10 la milito povus esti mallongigata, anstataŭ esti plilongigata — kio devas esti la ne evitebla sekvo ĉe la konservado de la lasta metodo.

Miaj klarigoj estis tiel energiaj, ĉar laŭ mia opinio la civila loĝantaro kontraŭe la batalantaj sampopolanoj havas speciale grandan moralan respondecon; ĝi efikigu sian influon pli je mallongigo ol je plilongigo de ĉiuj teruraj suferoj de la batalantoj sur tero kaj maro.

Mi akcentis ĉi tion tiel forte, ĉar, kontraste al tio, kion oni komence certigis al ni, la milito efektive ne estas milito inter kontraŭstarantaj politikaj idealoj, inter „aŭtokratio“ kaj „demokratio“. Oni nur pripensu unufoje, en kia koalicio ni en realeco komencis la militon! En interligo kun la plej reakcia aŭtokratio de la mondo, kun aŭtokratio makulita per ĉia speco de hontindaĵoj. Ni restis ĝia konfederito kaj submetis al ĝiaj ambiciaj celadoj eĉ niajn naciajn interesojn, ĝis la momento, kiam la tiel longe subpremita popolo levis sin kaj liberigis sin de ĝi. Cetere „demokratio“ estas sensenca nomo por registara sistemo, ĉe kies ekstera politiko oni tute ne povas paroli pri nacia kontrolo. La decidoj de la ekstera politiko de nacio estas decidoj pri vivo kaj morto de la burĝoj. Do, se la nacio ne kontrolas sian eksteran politikon, la „demokratio“ ne povas decidi pri ĝia propra sorto, indiferente, ĉu ĝi havas parlamentan konstitucion, aŭ ĉu reĝo gvidas ĝin. Krome „demokratio“ estas sensenca nomo, se ĝi estas aplikata por plutokratia regsistemo, ĉe kiu la potenco pri la lando kaj ĝiaj trezoroj troviĝas en proporcie malmultaj manoj kaj sub kiu la vivsituacio de milionoj da burĝoj fakte estas preskaŭ mizera.

La milito estas la plej bona pruvo por la fundamentaj eraroj kaj maljustaĵoj, sur kiuj konstruiĝas nia tuta moderna civilizacio, kaj same la milito estas la rezultato de malnovaj kaj daŭraj kulpoj de ĉiuj civilizitaj registaroj kaj popoloj, indiferente, ĉu temas pri iliaj reciprokaj interrilatoj aŭ pri ilia traktado al naturpopoloj. La ideo, ekstermi tiel profunde radikantajn malbonaĵojn per frakasanta militista triumfo de unu militanto kontraŭ la alia, estas pereiga iluzio. Tia triumfo nur eternigus tiujn malbonaĵojn, ĉar ĝi elmetus la mondon nur al la ripeto de la kaŭzoj elvokintaj tiujn.

Mia firma konvinko, ke ne unu sola nacio, sed ĉiuj popoloj estas respondigotaj pri la milito, baziĝas sur amaso da faktoj kaj elmontroj, sur eldiroj de eminentaj politikistoj, militistoj kaj ĵurnalistoj el la rondo de niaj konfederitoj. Mi ne kredas, ke mia pruvmaterialo en iu loko efektive estas refutebla. Same kiel la datoj estas ne renverseblaj, tiel ankaŭ rilate al la montritaj de mi citaĵoj neniu povos diri, ke ili ne plej precize estas redonitaj. Miaj libroj kaj broŝuroj en Anglujo kaj en konfederitaj kaj neŭtralaj landoj estas legitaj de dekmiloj, spite de la „terura bojkoto per la gazetaro“, pri kiu Bernard Shaw parolis. Ĉar objektiva kritiko ne povis stariĝi kontraŭ tio, aŭ, kie ĝi estis provata, ĝi ne sukcesis malfortigi la prezentitan de mi pruvmaterialon, oni sufiĉe uzis insultojn. Ĉar per polemiko oni ne povis atingi ion kontraŭ mi, oni provis ekflamigi kontraŭ mi la pasiojn kaj antaŭjuĝojn de la fipopolo, kiu precipe, kvankam ne tute, konsistas el la amaso de la ne inteligenta meza klaso, kiu ankoraŭ ĉiam senkritike akceptas tion, kion la gazetoj publikigas.

Oni nomis min amiko de germanoj kaj germana „agento“. Kial ĉi tiuj nomoj por angla verkisto, kiu — kaj en tio mi diferencas de granda nombro da eminentaj reprezentantoj de niaj regantaj klasoj — nek ĝuis germanan gastemon (imperiestran kaj alian), nek havis iajn komencajn aŭ aliajn interrilatojn kun Germanujo? Same malmulte Germanujo iam estis mia „spirita hejmlando“, eduka hejmo aŭ alia hejmo, same malmulte mi kompreneble iam partoprenis en germanaj-anglaj armil-asocioj, kiuj farigas murdinstrumentojn uzatajn nun kun la plej granda senpartieco por buĉado al angloj kaj germanoj. Kaj tio tute krom la fakto, ke la nacia kontrolo pri la ekstera politiko, la decido pri disputata landposedo laŭ la memdestinrajto de iliaj loĝantoj kaj laŭ aliaj principoj, por kiuj mi pledas, estas la antitezo de ĉio tio, kion la „prusa militarismo“ prezentas, kiel entute la antitezo de ĉia speco de militarismo!

La kaŭzoj, pro kio mi tiel klopodas por la plej grava laŭ mia opinio tezo — nome tiu, ke Germanujo kaj Aŭstrio, kvankam ankaŭ ilia parto de la respondeco pri la milito estu sufiĉe grava, tamen ne solaj estas kulpigeblaj pri ĝia eksplodo kaj ke la riproĉo kontraŭ ili, precipe tiu kontraŭ Germanujo, ke ĝi ekflamigis la militon, por „subigi Eŭropon“, estas perfekta malsaĝaĵo —, estas tre simplaj. Mi efektive ne povas silente rigardi, kiel Britio iras renkonte al sia ruiniĝo, kiu laŭ mia opinio devas okazi, se ĝia militpolitiko ankaŭ plue staras sub la signo de tiaj opinioj.

Mi deziras al la popoloj de Eŭropo, ja al ĉiuj popoloj, post la nuna milito la eblecon, liberigi sin el la ĉenoj de la politika, ekonomia kaj sociala sklaveco, kiu malhelpas ilian tutan evoluadon. Sed laŭ mia opinio ili ne volos kaj povos tion, se ili ne ekkonos, ke la kaŭzo de l’ milito estas serĉota ne nur en la krimo de unu aŭ du registaroj, sed en la sistemo, el kiu ĉi tiuj registaroj devenigis sian potencon. Se la popoloj atentas tion, ili persistos pri baldaŭa finigo al la milito sur la vojo de l’interkonsento, kiu sola donas al ili la eblecon, komune agadi por sia emancipo.

La rusa popolo nun estas atingita ĉi tiun staton de la konvinko. La brita popolo ankoraŭ ne atingis ĝin, sed ĝi estas sur la vojo al la celo.

La sekvonta elmontro de mia konvinko, tion mi esperas, helpu ĝin al tio, iom rapidigi la evoluon en ĉi tiu direkto.

E. D. Morel