La granda mensogo/Enkonduko de la eldonintoj
Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/6 reciproke sin disŝirantaj popoloj de Eŭropo kaj per kiu li ankaŭ ekstere de la limoj de Anglujo volis paroli al la homaro sanganta el mil vundoj.
Tiu broŝuro estis lia krimo. Per ĉiuj rimedoj la nuna angla registraro provis malhelpi ĝian konatiĝon kaj ĝian disvatiĝon. Sed spite de ĉiuj despotaj subpremaj antaŭrimedoj de la ĉefpotenculo de l’ iama libera Anglujo ĝi fariĝis konata, kaj ni nun komunikas ĝian enhavon al la publiko. La broŝuro titoliĝas: „Tsardom’s part in the war”. Per koncizaj, frapantaj frazoj ĝi atestas pri la malindulge logika akreco, pri la profunda veramo kaj la ĝenerala homamo de la verkinto, kiu pro tio devis iri en malliberejon.
Ĉiu legu la malgrandan broŝuron, kies konatiĝon la potenculoj de la angla „demokratio” ne volis toleri.
Sed ĝi ne nur estas atesto pri la ne koruptebla, vere demokratia sento de sia aŭtoro, sed ankaŭ pri lia vere profeta spirito.
Nome, kion Morel en sia broŝuro elmontras en mallongaj konturoj okaze nur rimarkige kaj preskaŭ per superhoma divenema talento, tion dokumente malkovris kaj al pli granda publikeco montris nur la evoluo de la internpolitikaj cirkonstancoj en Ruslando, la malkovroj de la Suĥomlinov-proceso, la publikigoj de la rusaj-francaj-anglaj-italaj sekretkontraktoj kaj la kune kun tio okazinta telegraminterŝanĝo inter Berlin kaj Wien.
Kion Morel el sia forta homa sento por justeco, el sia vere demokratia pensado kaj el ne kredeble akra enrigardo en la historiajn okazintaĵojn nur antaŭsentante perceptis kaj ekkonis per ne eraranta certeco kiel la definitive puŝantan forton por la eksplodo de la milito, tio nun estas pruvebla el la supre cititaj publikigoj kaj malkovroj kun ne gravaj diferencoj laŭ la historie ne kontesteblaj faktoj. „Tsardom’s part in the war” nun ne plu estas nur la brila kombinaĵo de politike kapabla kapo; la danĝera rolo, kiun la carismo kaj liaj koruptitaj incitantoj kaj helpantoj en Ruslando kaj en la Entente-landoj ludis por la malbono de ĉiuj popoloj de Eŭropo, senindulge estas malkovrita per la publikigoj de la registaro de l’ rusa popolo liberigita de la carismo.
Tio donas al la broŝuro ĝian apartan gravecon. Pro ĝi la verkinto estis ĵetata en malliberejon, kaj tri monatojn poste ĝi parto post parto historie estas pruvata kiel vera, nome per eldiroj de oficiroj kaj per dokumentoj de politikistoj, kiuj konspiris kun la nunaj juĝistoj de E. D. Morel, de viroj, kiuj estis interligitaj kun la registaro, per kies verdikto la verama buŝo de Morel estu silentigata en malliberejo.
Kaj kio estis la kaŭzo de ĉi tiu procedo?
En la postparolo de sia broŝuro, parolo, kiu estas varma alvoko al la ĝenerala homarsento, en ĉi tiu postparolo, en kiu li okaze parolas ankaŭ pri la angla „horror of conferring”, Morel mem rimarkigas tion. Estas la timo pri la konfeso de iliaj daŭrigataj mensogoj kaj pri la disigo de la nebulo da malveraĵoj, per kiu la nunaj potenculoj de Anglujo vualis la rigardon de sia popolo; estas ilia nekapableco, konfesi la propran blindiĝon, kiu naskis tiun „horror” kaj restigas la anglan registaron sur la vojo al la abismo.
Anglujo, rifuĝejo de la libereco, lando de la grandeco kaj vasteco! Kie restis la spirito, pro kiu tiel multaj jam kantis pri vi? La atestantoj de vireca sincero, la apostoloj de malnovaj idealoj devas timi ĉe vi, tiel ŝajnas almenaŭ, pro libereco kaj vivo. — —
La esperantigo de la broŝuro estas farita laŭ germana traduko, ĉar originalon ni bedaŭrinde ne povis ricevi; la sola originala ekzemplero veninta Germanujon, estas konservata de oficiala estraro. Do povas esti, ke la Esperanta teksto ne tute laŭvorte akordiĝas kun la angla, sed laŭsence ĝi sendube fidele redonas la anglan originalon.
En Aŭgusto 1918.