La juĝo de Zeŭs

El Vikifontaro


La juĝo de Zeŭs.
Fablo greka de H. Sienkiewicz.

Unu fojon, en vespero, sur la rokoj de l’ Pnikso renkontis sin Apollo kaj Hermes kaj, ekstarinte sur la rando de roka pendaĵo, rigardadis Atenojn.

La vespero estis belega; la suno jam estis ruliĝinta de l’ Arĥipelago al la maro Jona kaj subakvigadis malrapide sian radian kapon en la turkisan, glatan akvegon. Sed la suproj de l’ Himeto kaj Penteliko lumis ankoraŭ, kiel superverŝitaj per fandita oro, kaj ekster tio sur la ĉielo estis la ruĝo vespera. En ĝiaj briloj dronadis la tuta Akropolo. La blankaj marmoroj de la Propileoj, de l’ Partenono kaj Ereĥtejono, ŝajnis esti rozaj kaj tiel facilaj, kiel se la ŝtono estus perdinta ĉian pezon, aŭ kiel se ili estus sonĝa montriĝo. La pinto de la ponardego de la giganta Atene-Promaĥos flamis en la ĉielruĝo, kiel torĉo ekbruligita super Attiko.

Sur la ĉielo balanciĝadis sur la disfalditaj flugiloj kelkaj akcipitroj, kiuj flugis por la nokto al la nestoj, kaŝitaj en la rokoj.

La homoj revenadis amase de la kampaj laboroj al la urbo. Sur la vojo de l’ Pireus iris muloj kaj azenoj, portante pendigitajn sur la flankoj korbojn plenajn de olivoj aŭ de ora vinberaĵo; post ili, en ruĝaj nuboj da polvo, iris la kaprinoj tordokornaj — antaŭ ĉiu kaprinaro kapro blankabarba, sur la flankoj hundoj akrasentaj, poste paŝtisto, ludanta je fajfilo aŭ maldika pajleto avena.

Inter la brutaroj moviĝadis malrapide antaŭen veturiloj, portantaj la dian avenon, tiritaj de bovoj maldiligentaj; tie kaj ie preteriradis taĉmentoj da hoplitoj vestitaj en kupro, rapidantaj por la nokta gardo al la Pireus aŭ al Atenoj.

Malsupre la urbo bolis ankoraŭ per vivo. Apud granda fontano, kuŝanta proksime de Poikile, junaj knabinoj, vestitaj en blankaj vestoj, ĉerpadis akvon, kantante, ridante laŭte, aŭ defendiĝante de la knaboj, kiuj ĵetadis sur ilin katenojn, plektitajn el hederoj kaj branĉoj vinberaj. Aliaj ĉerpinte jam akvon, kun amforoj apogitaj sur la ŝultro kaj mano levita supren, iris la domojn, facilaj kaj graciozaj, similaj al nimfoj senmortaj. Delikata venteto, blovante de la ebenaĵo attika, alportadis al la oreloj de la du dioj la resonojn de rido, de kantoj kaj kisoj.

La „Malproksime-trafanta“ Apollo, por kies okuloj nenio sur la ĉielo estis pli aminda ol virino, turniĝis al la „Argon-detruinto“ kaj diris:

— Ho filo de Maja, kiel belaj estas la Atenaninoj!

— Kaj virtaj, mia Radiulo — respondis Hermes — ĉar sub la zorgo de Pallas ili restas.

La arĝentarka dio eksilentis kaj rigardis kaj aŭskultis plue. Dume la ĉielruĝoj malrapide estingiĝadis, la movo iom post iom ĉesadis; la Scitaj sklavoj fermis la pordegojn kaj fine fariĝis mallaŭte. La nokto ambrozia ĵetis malluman, ornamitan per steloj kurtenon sur la Akropolon, la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon.

Sed la krepusko ne daŭris longe. Baldaŭ el la Arĥipelago elnaĝis la pala Selene kaj komencis veladi kiel arĝenta ŝipeto sur la ĉiela vastaĵo. Kaj ree lumiĝis la marmoroj sur la Akropolo, nur ili lumis nun per klarverda lumo kaj estis ankoraŭ pli similaj al sonĝa apero.

— Oni devas konfesi — diris la „Malproksime-trafanta“ — ke Atene miregindan al si elektis sidejon.

— Ha! saĝa ŝi estas! Kiu do povis pli bone ol ŝi elekti — respondis Hermes. — Ĉe tio Zeŭs havas mirindan al ŝi malfortecon. Ŝi bezonas nur, petante pro io, karesi lin sur la barbo, tuj li eknomas ŝin sia Tritogeneja, filineto amata, ĉion li promesos kaj ĉion per klino de kapo permesos.

— La Tritogeneja enuigas min iatempe! ekmurmuris la filo de Latona.

— Ankaŭ mi rimarkis tion, ke ŝi fariĝas nun enua! — respondis Hermes.

— Kiel maljuna peripatetiko. Kaj ĉe tio ŝi estas ankaŭ virta ĝis abomeno, tute, kiel mia fratino, Artemis.

— Aŭ, kiel ŝiaj propraj servantinoj, la Atenaninoj.

La Radiulo turniĝis al la Argon-detruinto:

— Jam la duan fojon vi rememorigas, kiel intence, pri la virto de la Atenaninoj. Ĉu ili vere estas tiel konstantaj?

— Fable, ho filo de Latona!

— Efektive! — diris Apollo. — Kaj ĉu vi pensas, ke estas en tiu ĉi urbo eĉ unu virino, kiu kontraŭstarus al mi?

— Mi pensas, ke jes!

— Al mi, al Apollo?

— Al vi, mia Radiulo!

— Al mi, kiu sin katenos per la poezio, sorĉos per la kanto kaj muziko?

— Al vi, mia Radiulo.

— Se vi estus honesta dio, mi estus preta veti. Sed vi, Argon-detruinto, se vi perdos, vaporiĝos tuj kune kun viaj sandaloj, kun via bastono, kaj mi vin ree ne ekvidos!

— Ne. Mi metos unu manon sur la teron, la duan sur la maron kaj ĵuros per la Hades. Tian ĵuron tenas ne sole mi, sed eĉ la membroj de l’ magistrato en Atenoj.

— No! Tion vi ree troigas. Sed bone! Se vi perdos, vi devas liveri sur Trinakia’n aron da longakornaj bovoj, kiujn vi ŝtelos, ĉe kiu plaĉos al vi, tiel, kiel en sia tempo, estante ankoraŭ knabeto, vi ŝtelis miajn brutarojn sur Pieria.

— Konsento. Kaj kion mi ricevos, se mi gajnos?

— Elektu, kion vi volas.

— Aŭskultu min, Malproksimen-trafanto, mi estos sincera kun vi, kio, kiel vi scias, ne ofte okazas al mi. Unu fojon, sendita de Zeŭs, mi jam ne rememoras en kia afero, mi transflugadis ĝuste super via Trinakia, kaj ekvidis Lampecia’n, kiu kune kun Featuza gardas tie viajn brutarojn. De tiu ĉi tempo mi ne havas trankvilon. Lampecia ne eliras al mi el la okuloj, el la memoro, mi amas ŝin kaj sopiras al ŝi tagon kaj nokton. Se mi gajnos, se troviĝos en Atenoj virino tiel virta, ke ŝi kontraŭstaros al vi, vi donos al mi Lampecia’n. Nenion pli mi postulas.

La Arĝentarka komencis balanci la kapon.

— La amo do scias ennestiĝi eĉ en la koro de la patrono de komercistoj! Sed tre volonte. Mi donos al vi Lampecia’n, tiom pli, ke ŝi nun ne povas vivi harmonie kun Featuza. Parolante en parentezoj, ambaŭ estas enamiĝintaj en min kaj pro tio ili sin reciproke insultas.

Granda ĝojo ekradiis el la okuloj de l’ Argon-detruinto.

— Sekve la veto staras — li diris. — Nur ankoraŭ unu: la virinon, super kiu vi volas ekprovi vian dian forton, mi mem al vi elektos.

— Se ŝi nur estas bela!

— Ŝi estos inda je vi.

— Konfesu, ke vi jam ian elserĉis.

— Mi konfesas.

— Virgino, edzino aŭ vidvino?

— Kompreneble, edzino. Fraŭlinon aŭ vidvinon vi povus gajni al vi per la promeso de edzinigo.

— Kia estas ŝia nomo?

— Erifila. Ŝi estas edzino de bakisto.

— De bakisto? — demandis nekontente la Radiulo — tio ĉi plaĉas malpli al mi.

— Kion do vi volas! mi en tiuj rondoj la plej ofte turniĝas… La edzo de Erifila nun ne estas en la domo; li forveturis Megara’n. Tiu ĉi bakistedzino estas la plej bela virino, kiu iam paŝadis sur la patrino tero.

— Mi estas scivola.

— Ankoraŭ unu kondiĉon, mia Arĝentarka. Promesu al mi, ke vi uzos nur rimedojn indajn je vi kaj agos en nenia okazo, kiel agus ekzemple tia maldelikatulo, kiel Ares, aŭ eĉ, parolante inter ni, kiel agadas nia komuna patro, la Nubojn-kolektanto.

— Por kiu vi min havas! — diris Apollo.

— Sekve ĉio estas priparolita kaj mi povas al vi montri Erifila’n.

La aero forportis tuj la ambaŭ diojn de la Pnikso kaj post momento ili sin trovis ambaŭ super unu el la domoj proksime de la Stoa. La Argoni-detruinto levis per la potenca manplato la tutan supron de l’ domo, egale facile, kiel mastrino, kuiranta manĝaĵon, levas la kovrilon de poto, kaj, montrante virinon, sidantan en butiko, fermita de la strato per kupra krado kaj lana kurteno, li diris:

— Rigardu!

Apollo ekrigardis kaj ŝtoniĝis.

Neniam Attika, neniam la tuta tero greka produktis pli belan floron ol tiu ĉi virino. Ĉe l’ brilo de triobla lampo, ŝi sidis klinita super la tablo kaj notadis ion diligente sur marmoraj tabuletoj. Ŝiaj longe mallevitaj haroj de palpebroj ĵetadis ombron sur la vangojn, sed en momentoj ŝi levadis la kapon kaj la okulojn supren, kvazaŭ pripensante kaj rememorigante al si, kion ankoraŭ ŝi devas enskribi, kaj tiam estis videblaj ŝiaj miregindaj steloj okulaj, tiel bluaj, ke apud ili la turkisa dronaĵo de l’ Arhipelago ŝajnis pala kaj kolorperdinta. Tio estis ĝuste la vizaĝo de Kiprida, blanka kiel la mara ŝaŭmo, rozigita, kiel la stelo matena, kun buŝo kiel Syria purpuro, kaj kun ora ondaĵo de haroj — bela, la plej bela sur la tero — bela kiel floro, kiel lumo, kiel kanto!

Kiam ŝi mallevadis la okulojn, ŝi ŝajnis trankvila kaj dolĉa, kiam ŝi ilin levadis enpensiĝe — inspirita. Sub la Radiulo komencis tremi la diaj tibioj; subite li apogis la kapon sur la ŝultron de Hermes kaj ekmurmuretis:

— Hermes, kiel mi ŝin amas! Tiu ĉi aŭ neniu!

Hermes ekridetis ruze kaj estus ekfrotinta el ĝojo la manojn sub la faldoj de la ĥleno, se en la dekstra mano li ne tenus la bastonon.

Dume la orharulino prenis novan tabuleton kaj komencis skribi sur ĝi. Malfermiĝis ĉe tio ŝia buŝo dia kaj eksonis ŝia voĉo, simila al la voĉo de belsona formingo:

— …Membro de l’ Areopago Melanokles por pano en la daŭro de du monatoj: draĥmojn kvardek kvin kaj kvar obolojn… ni skribu pro rondeco draĥmojn kvardek ses… Pro Atena! ni skribu kvindek — la edzo estos kontenta! Ha, tiu ĉi Melanokles… Se vi ne povus ataki nin pro falsa pezo, mi donus al vi krediton… Sed kun tiu ĉi akridaro oni devas esti bone…

Apollo ne aŭskultis la vortojn, li nur malsobriĝadis per la sono de la voĉo, per la sorĉo de la figuro, kaj murmuretis:

— Tiu ĉi, aŭ neniu!

La orhara parolis, skribante plu:

— Alcibiades, por dolĉaj kukoj sur mielo el Himeto por la hetero Ĥrizalis: minojn tri. Tiu ĉi neniam trarigardas la kalkulojn, ekster tio li ekfrapis min unu fojon en la Stoa sur la skapolon… ni skribu pro tio: minojn kvar. Se li estas malsaĝa, li pagu… Sed ankaŭ tiu ĉi Ĥrizalis!… Aŭ ŝi nutras per mielkukoj siajn karpojn en la lageto aŭ eble Alcibiades intence sin grasigas, por vendi ŝn poste al komercistoj Fenikaj por radetoj el osto elefanta al la ĉevala armaĵo.

Apollo ne atentis je la vortoj, li malsobriĝadis nur per la voĉo kaj murmuretis al Hermes:

— Tiu ĉi aŭ neniu.

Sed la filo de Maja kovris subite la domon kaj la mireginda apero perdiĝis, kaj al la Radiulo ŝajnis, ke kune kun ĝi malaperas la steloj, nigriĝas la luno kaj la tuta mondo kovriĝas per mallumo de la landoj Kimmeraj.

— Kiam la veto devas decidiĝi? — demandis Hermes.

— Hodiaŭ, tuj!

— Ŝi dum la neestado de l’ edzo dormadas en la butiko. Vi povas ekstari tie sur la strato, antaŭ tiu ĉi krado. Se ŝi formovos la kurtenon kaj malfermos al vi la kradon, mi perdis la veton.

— Vi perdis! — ekkriis la Malproksime-trafanto.

Kaj ne tiel rapide somera fulmo transkuras nokte inter la oriento kaj okcidento, kiel li ekflugis super la salaj ondoj de l’ Arĥipelago. Tie elpetinte de Afrodita malplenan ŝelon de testudo, li ligis sur ĝi sunajn radiojn kaj kun preta formingo revenis Atenojn.

En la urbo estis jam tute trankvile, la lumoj estingiĝis, nur la domoj kaj sanktejoj blankiĝadis en la brilo de la luno, kiu alte elnaĝis sur la ĉielon.

La butiko kuŝis en rompaĵo de muroj, kaj en ĝi, post krado kaj kurteno, dormis la belega Erifila. La Radiulo, ekstarinte sur la strato, komencis bati la kordojn de la formingo. Dezirante veki facile sian amatinon, li ekludis komence tiel mallaŭte, kiel mallaŭte en vespero printempa sonas la aroj da kuloj super la Illiso. Sed la kanto ŝveladis grade, kvazaŭ monta rivero post dia pluvo, kaj ĉiam pli potenca, dolĉa, pli malsobriganta, plenigis la tutan aeron, kiu komencis tremi volupte. La mistera birdo de Atene alflugis per mallaŭta flugo de l’ flanko de l’ Akropolo kaj sidiĝis nemova sur proksima kolono.

Tuj nuda brako, inda je Fidias aŭ Praksiteles, pli blanka ol Pentelikaj marmoroj, formovis la kurtenon…

En la Radiulo haltis la koro pro tuŝiteco.

Kaj eksonis la voĉo de Erifila:

— Kia azeno treniĝas en la nokto kaj gratas la kordojn! Ne sufiĉe, ke homo en la tago lace laboriĝas, ankoraŭ en la nokto oni ne permesas dormi al li!

— Erifila! Erifila! — vokis la Arĝentarka.

Kaj li komencis kanti:

El la Parnasaj plej altaj supraĵoj,
Kie en brilo kaj inter bluaĵoj
La inspiritaj, nur min adorante,
Muzoj en kantoj min gloras konstante:
Mi, dio, mi tiu lum’ adorata,
Venas!… La brakojn malfermu, amata!
Sur via brust’ kiel fulmo la brila
Pasus l’ eterno al mi, Erifila!…
— — — — — — —
— — — — — — —

Ĉe l’ sankta faruno ofera! — ekkriis la edzino de l’ bakisto —tiu ĉi fripono kantas al mi kaj min volas delogi; ĉu vi ne iros la domon, turmentulo?!

La Radiulo, volanfe ŝin konvinki, ke li ne estas ordinara mortemulo, eklumis subite tiel, ke de lia brilo lumiĝis la tero kaj la aero — sed Erifila, vidante tion, ekkriis:

— La sentaŭgulo kaŝis lanterneton sub la ĥleno kaj prezentas sin al mi por ia dio. Ho, filino de l’ potenca Zeŭs! per depagoj ili scias nin premi, sed eĉ ne estas gardistaro Scita en la urbo, per preni tiajn malsaĝulojn en la malliberejon.

Apollo ne forlasis la gajnon kaj kantis plue:

Brakojn malfermu kaj venu al koro,
De mi eterna atendas vin gloro…
Kaj super ĉiu olimpa diino
Nom’ via estos glorata sen fino…
Bela! mi donos al vi nemortecon,
Mi tiel vian ornamos belecon
Per la potenco de l’ vorto la dia,
Ke en Grekujo reĝino nenia
Estos egale kun vi adorata!
— — — — — — —
Brakojn malfermu, malfermu, amata!…
— — — — — — — — —
— — — — — — — — —
Mi de la mar’ prenos ĝian lazuron,
De l’ cielruĝo — la oron, purpuron,
Brilon de l’ steloj kaj roson de l’ floro;
Kaj tia luma, brilanta teksaĵo
Estos por mia amata de l’ koro
La ĉielarka Kiprida vestaĵo…

Kaj la voĉo de l’ dio de la poezio sonoris tiel belege, ke ĝi elvokis miregindaĵon. Jen en la ambrozia nokto ektremis la ora ponardego en la mano de Atene, staranta sur la Akropolo, kaj la marmora kapo de l’ giganta statuo turniĝis iom al la Katapolis, por pli bone aŭskulti la vortojn de l’ kanto… Aŭskultis la ĉielo kaj la tero; la maro ĉesis bruadi kaj ekkuŝis mallaŭte ĉe la bordoj, eĉ la pala Selene interrompis sian noktan migradon sur la ĉielo kaj ekstaris senmova super Atenoj.

Kaj kiam Apollo finis, eklevis sin facila vento kaj portis la kanton tra la tuta Grekujo; kaj kie ajn ekaŭdis eĉ unu ĝian tonon infano en lulilo, tie el tiu ĉi infano devis elkreski poeto.

Sed pli frue ankoraŭ ol la filo de Latona finis, kolera Erifila komencis kriegi laŭte:

— Malsaĝulo ia! Per roso li tie komercados kaj per steloj. Ĉar la edzo ne estas en la domo, tial vi pensas, ke ĉio estas permesita al vi? He, domaĝo, ke la helpantaron mi ne havas sub la mano; mi instruus vin la prudenton! Sed ankaŭ tiel mi deinstruos vin, fripono, treniĝi nokte kun muzikilo!

Tion dirinte, ŝi ekkaptis la vazon kun acidaĵo fermenta kaj tra la krado superverŝis al la Radiulo la radian vizaĝon, la radian kolon, la radian ĥlenon kaj formingon. Ekĝemis Apollo pro tio kaj, kovrinte sian kapon per duonaĵo de la malseka ĥleno, li foriris en honto kaj kolero.

Hermes, atendanta sur la Pnikso, ekkaptadis siajn koksojn, stariĝadis sur la kapo kaj turnadis el ĝojo la sceptron en la aero.

Sed kiam la ĉagrenita filo de Latona proksimiĝis al li, la ruza protektoro de komercistoj ŝajnigis kompaton kaj diris:

— Malagrable estas al mi, ke vi perdis, ho, Malproksime-trafanto!

— Iru for, ruzulo! — rediris kun kolero Apollo.

— Mi iros, nur vi fordonos al mi Lampecia’n.

— Cerbero al vi disŝiru la tibiojn! Mi ne donos Lampecia’n kaj mi diras, iru for! ĉar mi rompos vian bastonon sur via kapo.

La Argon-detruinto sciis, ke, kiam Apollo estas kolera, li ne konas ŝercojn, tial li retiriĝis singarde kaj diris:

— Se vi min volas trompi, tiam estu de nun Hermes kaj mi fariĝos Apollo. Mi scias, ke vi min superas per la potenco kaj povas malutili al mi, sed per feliĉo estas iu pli forta ol vi, kaj tiu ĉi nin disjuĝos. Mi vin vokas, Radiulo, al la juĝo de l’ Kronido!… Iru kun mi!

Apollo ektimis je l’ nomo de l’ Kronido, ne kuraĝis malkonsenti kaj ili ekiris.

Kaj dume komencis tagiĝi. Attika elkliniĝadis el la ombro. La rozofingra stelo matena leviĝis sur la ĉielo el la flanko de l’ arĥipelago.

Zeŭs estis pasiginta la nokton sur la supro de l’ Ida — kaj ĉu li dormis aŭ ne dormis kaj kion li tie faris, neniu tion sciis, ĉar la Nebul-portanto sin enkovris per nebulo tiel densa, ke eĉ Hera nenion tra ĝi povis vidi. Hermes tremis iom, proksimiĝante al la patro de la dioj kaj homoj.

La pravo estas sur mia flanko — li pensis — sed se okaze Zeŭs vekiĝis kolera, se okaze, antaŭ ol li elaŭskultos, li kaptos ĉiun je la piedo, turnos sur la kapon kaj ĵetos iajn tricent stadmojn atenajn! Ankoraŭ por Apollo li havas ian estimon, sed kun mi, kvankam mi estas lia filo, li ne faros ceremoniojn.

Sed vana estis la timo de l’ filo de Maja. La Kronido sidis sur la tero gaja, ĉar la nokto al li pasis gaje kaj en gloro ĝoja li ĉirkaŭkaptadis per lumantaj okuloj la teran rondon. La tero ĝojigita per la rideto de l’ patro de la dioj kaj homoj, naskis luman majan herbeton kaj junajn hiacintojn, kaj li, apogante sin sur ĝi per la manplatoj, ludis per la fingroj en la bukla floraro kaj ĝojis en la koro levita.

Vidante tion ĉi, la filo de Maja trankviliĝis kaj, farinte profundan saluton al la naskinto, kuraĝe komencis plendi la Radiulon — kaj ne tiel dense falas la neĝaj flokoj en la tempo de la neĝa blovado, kiel dense faladis la vortoj elokventaj.

Kiam li finis, Zeŭs silentis momenton, kaj poste li diris al Apollo:

— Ĉu ĉio ĉi estas vera, Radiulo?

— Vera, patro Kronido — rediris Apollo — sed se post la honto, kiu min renkontis, vi ankoraŭ ordonos al mi pagi la veton, tiam mi iros malsupren al Hades kaj lumos al la ombroj.

Zeŭs enpensiĝis ree kaj meditadis.

— Sekve tiu virino — li demandis fine — restis surda al via muziko, via kanto, kaj repuŝis vin kun malestimo?

— Ŝi elverŝis al mi vazon da fermenta acidaĵo sur la kapon, ho Tondrordonanto!

Zeŭs kuntiris la brovojn, kaj de tiu ĉi kuntiro ektremis tuj la Ida. Rompaĵoj de rokoj komencis ruliĝi kun krako en la maron kaj la arboj kuŝiĝis kiel apikoj, kiujn tranĉas la vento.

Ektimegis la ambaŭ dioj kaj kun tremantaj koroj ili atendis la juĝon.

— Hermes, — diris Zeŭs — trompu kiom vi volas la homojn, la homoj volas esti trompataj. — Sed la diojn lasu en paco, ĉar, se mi ekflamos per kolero kaj ĵetos vin en la eteron, tiam, defalinte, vi subakviĝos tiel profunde en la dronaĵo de l’ oceano, ke eĉ mia frato, Posejdon, ne eltiros vin el tie per la tridento.

Dia timo ekkaptis la glatajn genuojn de Hermes, kaj Zeŭs parolis plue ĉiam per pli potenca voĉo:

— Virino virta, precipe kiam ŝi amas alian, povas kontraŭstari al Apollo…

… Sed kun certo kaj ĉiam kontraŭstaros al li virino malsaĝa…

… Erifila estas malsaĝa, ne virta, kaj tial ŝi kontraŭstaris al li…

… Sekve vi trompis la Radiulon… kaj Lampecia’n vi ne havos… Kaj nun, iru en paco!

La dioj foriris.

Zeŭs restis sola en sia gloro ĝoja. Momenton li rigardis silente post la foriranta Apollo kaj ekmurmuris ne laŭte:

— Ho jes! Al li povas kontraŭstari virino malsaĝa.

Kaj tuj post tio, ĉar li ne estis elripozinta, li donis signon al la Dormo, kiu, sidante sur proksima arbo en figuro de falko, atendis la ordonojn de l’ patro de la dioj kaj homoj.

Trad. A. Grabowski.



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Henryk Sienkiewicz kaj de la tradukinto: Antoni Grabowski.