La kolomba premio/III

El Vikifontaro
II Indekso : La kolomba premio
de Alexandre Dumas (filo)
Tradukita de Benedict Papot
III
IV

Dek kaj duono monatoj post tiu sceno, homo pala, longbarba, kavvanga, preskaŭ per ĉifonaĵoj vestita, sidadis en malalta, malhela, malsaniga ĉambreto de malbona Londona gastejo. Li estis lasinta fali la kapon sur la bruston, kaj maldekstramane tenis pistolon kun kies ĉano li ludis per la dekstra mano. Tiu ĉi pala, malgrasa, ĉifonvestita homo estis Leo, kiu estis traboronta la kapon per kuglo.

Letero kuŝis sur la tablo. Tiu ĉi letero portis la nomon kaj adreson de Julio.

Ĝi enhavis nur jenajn vortojn:

"Mi faris ĉion por perlabori la sumon postulitan de via patro, mi estas pli malriĉa ol kiam mi vin vidis unuafoje kaj mi ne manĝis de du tagoj. Kiam vi ricevos tiun ĉi leteron mi estos mortinta pripensante pri vi. Pistola kuglo estos farinta tion, kion malsato estus farinta se mi ankoraŭ kuraĝus esperi.

Estu feliĉa, Julio, tio estas mia lasta deziro antaŭ ol mi mortos.


Leo

18an de Julio, 1839

Leo lastfoje tralegis tiun leteron kaj sigelis ĝin, dirante:

"Nu! kia bono estus atendi ĝis la ses semajnoj antaŭ la 15'a de Septembro, 1839 estos pasintaj?"

Kaj li ŝargis la pistolon kiun li tenis en la mano antaŭ ol li premos ĝin kontraŭ sia tempio; ĉar sciante ĉion, li ankoraŭ sciis, ke estas tra la tempio kaj ne tra la buŝo, ke oni devas pafi kiam oni volas certe kaj subite morti.

Momenton kiam li estis premonta la malstreĉilon la pordo subite malfermiĝis, lasante eniri dikan homon, kun ruĝega vizaĝo, vestitan je drapa vesto kaj blanka antaŭtuko suprenturnita de la angulo. Tiu ĉi homa mastodonto estis la mastro de la gastejo kie vivis Leo, se oni povas nomi tion vivi.

La unua movo de Leo, tiu ĉi movo kiun oni neniam povas malhelpi, ne estis premi la malstreĉilon sed kaŝi sian pistolon post la dorson.

Sed tiun ĉi movon vidis la mastro kiu alproksimiĝante diris:

"Kion do vi tie faras?" Kaj li altiris al si la manon kaj la pistolon.

"Vi estis pafonta kuglon tra la kapo?" Leo faris jesan signalon.

"Kiel pri la kvindek frankojn kiujn vi ŝuldas al mi?"

"Mi ne havas ilin."

"Tiel, vi ne nur ne pagas min, sed ankoraŭ vi mortigas vin ĉe mi, kaj embarasas min per malviva homo! Donu al mi vian pistolon."

"Kial?"

"Vi demandas tion al mi? Por malhelpi vian memmortigon antaŭ ol vi pagos min! Poste tio estos tute indiferenta al mi, tamen vi devos vin mortigi ekstere."

"Tiel, mi ne eĉ havas la liberecon morti," murmuretis Leo, kiun la mizero, la malespero, la malsato kaj la konfuzo kiu ĉiam antaŭiras la memmortigo, igis tute senpova, kaj kiu, apenaŭ sciante kion li faris, altiris sian armilon al la mastro, dirante:

"Malgraŭ ĉio, mi ŝuldas monon al vi, mi estas via, faru el mi kion vi volas. Oni arestu min se tio al vi ŝajnas bone."

"Ĉu vi do estas tre malfeliĉa?"

"Ho jes! mi estas tia."

"Ĉu vi ne scias kiel fari ion?"

"Mi scias ĉion."

"Ĉion!"

"Jes, ĉion, de araba kaj greka ĝis la rimedo por fari malkaran sapon. Tamen mi mortas de malsato."

"Kompreneble! Nenio el ĉio tio nutras homon, kaj vi ne estas la unua."

"Mi volis doni lecionojn: oni proponis al mi mil ducent frankojn jare. Mil ducent frankojn por pasigi la tutan tagon instruante al amaso de ok ĝis dekjaraj malsprituloj, el kiuj, ĉiu estas pli nescia, pli malagrabla, pli malbela ol la alia."

"Poste?"

"Poste, mi faris tradukon el arabaj kantoj, belegaj kantoj, tute nekonataj ĉe Eŭropo kaj kapablaj aliformigi la tutan nordan literaturon."

"Nu?"

"Nu, la eldonisto postulis de mi du mil frankojn por presi mian tradukon."

"Vi devus provi ion alian."

"Tion mi faris. Mi petis laboron ĉe la franca registaro, kopion de pentraĵo."

"Tion vi tuj ricevis. Oni diras, ke en Francujo, la registaro multe kuraĝigas la belartojn."

"Oni proponis al mi okcent frankojn por fari kopion laŭ Velaskes kiu necesus jaron da laboro."

"Ha! tio estas tre amuza! Daŭrigu," diris la mastro metante la manojn sur la koksojn kaj ŝajne tre interesata pri tio, kion li aŭdadis.

"Ha! Tio vin amuzas?"

"Multege!"

Kaj la mastro sidiĝis, li ĵus pripensis, ke li estus pli komforta sidante ol starante.

"Mi tiam min turnis al ĵurnalo," daŭrigis Leo, "por traduki fremdajn novaĵojn kaj skribi sciencajn artikolojn. Post monato, mi estis perlaborinta okdek frankojn, kaj mi ricevis la ordonon jam ne skribi sciencajn artikolojn tial ke abonintoj skribis, ke tio enuigis ilin."

"Ha jes! Tiuj ĉi sciencaj artikoloj estas netolereblaj!" diris la mastro ridegante.

"Tiam, mi kunmetis miajn lastajn rimedojn kaj mi venis en Anglujon."

"Vi faris bone."

"Parolante bonegan anglan, mi intencis instrui francan al viaj junaj sinjoroj, sed mi nesingardeme elparolis la vorton 'ĉemizo' antaŭ sinjorino, patrino de unu el viaj samlandanoj kaj tiun tagon mem oni forpermesis min."

"Kaj post tio?"

"Post tio, mi faris nenion. Mi venis loĝi ĉe vi, kaj mi ŝuldas al vi kvindek frankojn."

"Vi antaŭe devis kontentiĝi havante la unuan oficon kiun vi trovis, tiu po mil ducent frankojn."

"Kontentiĝi! mi plivolas morti."

"Mi ja kontentiĝas laŭ tio, kion mi havas," diris la mastro fiere, "kaj de dudek jaroj mi kuiras."

"Eble mi kontentiĝus se mi ne amus."

"Vi amas?"

"Jes! Por ricevi tiun, kiun mi amas, mi devis perlabori kvindek mil frankojn antaŭ unu jaro."

"Kvindek mil frankojn antaŭ unu jaro! kiam mi ankoraŭ ne havas pli ol dudek kvin mil frankojn, la duono de tio, kion vi volas, kaj eĉ nur post dudek jaroj da laboro! Vi estis frenezulo, mia kara!"

"Kaj post ses semajnoj finos la jaron. Jen kial mi plivolis morti hodiaŭ ol atendi ĝis la fino."

La mastro ŝajnis profunde enpensi.

"Mi havas ideon!" li subite ekkriis.

"Vi?"

"Jes, mi! Vi bezonas kvindek mil frankojn?"

"Jes."

"Se mi havigos al vi sesdek mil frankojn, ĉu vi donos al mi dek mil?"

Leo rigardis la mastron kiel oni rigardas frenezulon.

"Mi parolas al vi serioze."

"Vi povas havigi al mi sesdek mil frankojn?"

"Antaŭ ol unu monato."

Leo leviĝis kaj sin ĵetis je la kolo de la mastro kiu forpuŝante lin per la mano daŭrigis:

"Ĉu vi havas bonan stomakon?"

"Bonegan, sed kial?"

"Ĉu vi iam trouzis ĝin?"

"Neniam."

"Vi edziĝos je via amatino."

"Kiel?"

"Kuraĝu! Estas tio kion vi necesas."

"Kion vi volas diri?"

"Vestiĝu!"

"Mi ne havas aliajn vestojn ol tiujn."

"Tial, mi prunte donis al vi, kaj mi venigos raziston kiu razos vian barbon. Ni estas irontaj ĉe granda sinjoro, lordo de Anglujo."

"Kiu al mi donos sesdek mil frankojn?"

"Kiu ebligos, ke vi ilin perlaboros, se vi havas bonan stomakon."

"Mi tute ne komprenas."

"Vi ne bezonas kompreni. Ĉu vi havas bonan stomakon?"

"Jes, mi ripetas al vi."

"Ĉu vi ŝatas manĝi kolombon?"

"Mi tre multe ŝatas tion."

"Vi estas savita kaj mi profitos dek mil frankojn. Atendu min, mi baldaŭ revenos."

Dudek minutoj post tiu interparolado, Leo, razita, vestita per vesto kvaroble tro larĝa por li, sed pli pura ol tiu kiun li portis dum unu monato, eliris el la gastejo kune kun la mastro, ne ankoraŭ sciante kien li iras nek kian rilaton povis havi la kolomboj kun la amo, kaj la kvindek mil frankoj kiujn li bezonis.