La kolomba premio/IV

El Vikifontaro
III Indekso : La kolomba premio
de Alexandre Dumas (filo)
Tradukita de Benedict Papot
IV
V

Sro. Peters alkondukis Leon al unu el la plej riĉaj domegoj de Pikadilo.

"Ĉu Lia Moŝto, Lordo Lenisdalo estas dome?" demandis la mastro, starante respekte, kun la ĉapelo en la mano, antaŭ la galonita lakeo al kiu li sin turnis, signalante al Leo, ke li faru same. La lakeo respondis:

"Ne. Lia Moŝto ne akceptas hodiaŭ."

"Bonvolu diri al Lia Moŝto, ke estas iu pri la kolomboj," daŭrigis Peters.

"Ha! se estas pri la kolomboj vi povas eniri," respondis la lakeo.

Peters triumfe rigardis Leon kaj murmuretis: "Ĉio iras bone."

Leo kredis, ke li revas.

La lakeo enkondukis la du vizitantojn en riĉan, oran kaj silkan salonon kaj diris per multe pli respekta voĉtono ol antaŭe.

"Mi sciigos Lian Moŝton."

Post dudek minutoj aperis la Lordo.

Estis homo ĉirkaŭ sesdekjara, alta, maldika, kun blankaj haroj, distinga ekstero, kaj rigardoj de homo kiu kutimas protekti la petantojn kaj respondi al ili.

Peters sin levante, kiel Leo, kaj humilege salutante per tri aŭ kvar salutoj, diris:

"Via Moŝto, mi venas proponi al via ekscelenco tiun ĉi sinjoron, kiu deziras konkuri je la kolomba premio."

Sro. Lenisdalo rigardis Leon kiel naturisto rigardus insekton, kiun li unuafoje vidas.

"Vi estas franco?" demandis la moŝto, uzante la francan lingvon por paroli al Leo.

"Yes, my lord," li respondis angle, kio flatis la filon de Albiono.

"Kaj vi deziras konkuri je la kolomba premio?"

"Mi tute ne scias, Via Moŝto, sed antaŭ kvarono da horo mi estis trapafonta mian kapon kiam eniris Sro. Peters, la mastro, en mian ĉambron kaj, kortuŝite de la rakonto pri mia malfeliĉo li proponis al mi ebligi min gajni dekdu mil dolarojn post unu monato, nur ĝis nun mi ne sukcesis igi lin diri al mi kiamaniere."

La anglo respondis per malvarma diplomata voĉtono:

"Jen la afero, sinjoro. Ekzistas en Londono societo de spertuloj kies prezidanto mi estas. Tiu ĉi societo multe dezirante klarigi ĉiujn sciencajn demandojn proponis premion po dek du mil dolaroj al tiu, kiu, dum unu monato, manĝos ĉiutage kolombon je la vespermanĝo. Tio unuatempe ŝajnis facila, sed neniu ankoraŭ sukcesis, kvankam multaj provis la taskon. Kelkaj ĉesis post la deka kolombo, aliaj malsaniĝis je la dek kvina, kaj tri el la konkurantoj mortis inter la dudek dua kaj la dudek kvina. Tiam estis la premio nur tridek mil frankoj. La malfacileco ĝin gajni kaŭzis, ke ni ĝin duobligis. Ĉu vi deziras konkuri, sinjoro?"

Ni tute ne povas priskribi la miron de Leo. Li respondis, ne bone sciante kion li diras:

"Jes, Via Moŝto, sed vi liveros la kolombojn?"

"Kompreneble."

"Tial ke miaj rimedoj tute ne permesas al mi tiun elspezon."

"Kaj, kiam vi ekkomencos?"

"Hodiaŭ mem."

"Bonvolu sciigi al mi vian nomon," diris la moŝto, sidiĝante kaj malfermante grandegan registrolibron kun la blazonŝildo de Anglujo.

"Leo."

"Kiom aĝon vi havas?"

"Mi havas tridek jarojn."

"Kian metion?"

"Mi havas nenian; mi estis oficisto ĉe la ministrejo, sed mi forlasis mian oficon por utiligi miajn sciadojn aliamaniere."

"Vi do estas sperta?"

"Mi ricevis sufiĉe bonan instruadon."

"Ni havas, kiel anon de nia societo, rimarkindan heleniston, Lian Moŝton Burlanon."

"Mi aŭdis pri li, sed li faris multe da eraroj en sia Orfea traduko."

"Ni havas Lian Moŝton Gastrukon, la orientaliston."

"Kiu multe eraris en sia studado pri la poeto Sadio."

"Ĉu vi parolas arabe?"

"Jes, sinjoro."

"Ni ankaŭ havas konatan arkeologiiston."

"Lia Moŝto Starleo. Se mi havus la honoron lin koni, mi pruvus al li, ke li dufoje eraris pri la datoj, kiujn li fiksis al la egiptaj konstruaĵoj."

"Ĉu vi ankoraŭ konas Lian Moŝton Galbion?"

"La astronomiisto?"

"Jes."

"Tre bone, per liaj verkoj."

"Ĉu li ankaŭ eraris?"

"Pli ol la aliaj, ĉar mi eltrovis stelon kies ekziston li eĉ ne suspektis kaj kiun mi montros al li kiam ajn li deziros, stelon, kiu mezuras kvaroble la ĉirkaŭon de la tero."

"Nu, sinjoro, ĉu vi scias ĉion?"

"Preskaŭ, sinjoro."

"Kaj vi nun deziras scii ĉu vi povas manĝi tridek kolombojn en unu monato?"

"Ne, sinjoro, mi deziras akiri per kia ajn rimedo, se nur ĝi estos honesta rimedo, kvindek mil frankojn antaŭ ol monato, ĉar nur tiel mi povos edziĝi je la virino kiun mi amas."

"Nu, sinjoro, mi faros pli multe por vi, se vi meritos la premion; mi mem prezentos vin al la reĝo kaj allasigos vin en nian societon."

Kiel danko Leo klinigis la kapon. Sro. Lenisdalo daŭrigis:

"Ni do diras: nenian oficon?"

"Jes, Via Moŝto."

"Kie vi naskiĝis?"

"Parizon."

"Kaj kie vi nun loĝas?"

"Ĉe la Hotelo Nigra Leono, Terrura Strato."

"Tre bone. Nun, jenaj estas la kondiĉoj de la traktaĵo. Vi povas manĝi kaj trinki ĉion, kion vi deziras; sed, ĉiutage, dum unu monato, je la sesa vespere, vi manĝos rostitan kolombon. Du el ni ĉeestos vian manĝon kaj skribos raporton pri tio, kio okazos. La kolombo devas esti tute manĝita. Se vi forlasas la provon vi ne povos ree konkuri; malsaniĝante kaŭze de tiu ĉi nutrado vi ricevos kvin cent frankojn por la elspezo kaŭzita de la malsano; mortinte, kiel la tri konkurantoj pri kiuj mi ĵus parolis al vi, vi estos enterigita je la kosto de la societo kaj la kaŭzo de via morto estos gravurita sur vian tombŝtonon."

"Mi multe dankas vin pro ĉiuj tiuj informoj, Via Moŝto, sed, ĉu vi permesas al mi fari demandon al vi?"

"Parolu."

"Ĉu via societo ne proponis premion pri kelkaj sciencaj problemoj solvotaj terkulture, historie, astronomie, lingve?"

"Ne. Ĉio tio tute ne interesas nin. Ni antaŭ ĉio plivolas scii la kapablon de la homa korpo."

"Vi bone komprenas, Via Moŝto, ke mi plivolus utiligi mian spertecon ol mian stomakon."

"Ĉu vi ne bezonas kvindek mil frankojn?"

"Jes, Via Moŝto."

"Nu, tio estas la sola rimedo por ilin akiri. La oficoj kiujn niaj sciuloj atingis estos nur honoralportantaj oficoj de kiuj nur ilia memamo ricevas ion. Tiel, ni bone interkonsentas, ĉu ne?" daŭrigis lia moŝto, "tridek rostitajn kolombojn, de hodiaŭ la 31'a de Julio ĝis la 1'a de Septembro."

"Kie mi devas manĝi tiun manĝon?"

"Kie vi volas."

"Ĉe mi," diris Peters.

"Jes," diris la moŝto, kaj Peters demandis:

"Ĉu Via Moŝto permesos al mi, se tiu ĉi sinjoro meritos la premion, fari cirkulerajn prospektojn pri mia hotelo kaj priskribi en ili tiun eksterordinaran agon?"

"Mi konsiliĝos kun la societo pri tio."

"Kiel bona estas Via Moŝto!"

Lia moŝto daŭrigis:

"Adiaŭ, sinjoro, bonan sukceson. Mi varmege deziras tion pro vi kaj pro la scienco, kaj se vi sukcesos, kiel mi antaŭe diris al vi, la favoro de la reĝo estos via kaj la plej grandaj domoj de Londono estos malfermataj al vi."

"Nu!" al si diris Leo, elirante el la domo ĉiam akompanite de Peters, "kia bono estis lerni latinan, grekan, araban, italan, hispanan, anglan, germanan lingvojn, historion, geometrion, astronomion, terkulturon, biologion, fizikon, ĥemion kaj la moldan-valakan lingvon?--se mi devas manĝi tridek kolombojn en unu monato por edziĝi je ŝi kiun mi amas kaj akiri kvindek mil frankojn. Ho! scienco, vi estas nur vantaĵo!"