La transportado de malgrandaj komercaĵoj en Granda Britujo (Fervoja Esperantisto, Aprilo 1913)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La transportado de malgrandaj komercaĵoj en Granda Britujo.
La transportado de malgrandaj komercaĵoj en Granda Britujo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Marto 1913
La transportado de malgrandaj komercaĵoj
en Granda Britujo
(Daŭrigo.)

Por transporti la komercaĵon, la fervojaj kompanioj uzas vagonojn diversformajn, plejparte tiuj ĉi estas malfermitaj, t. e. sentegmentaj, kaj por protekti la enhavojn kontraŭ la pluvo kaj neĝo oni kovras la vagonojn per drapkovriloj. La ĵus pasintajn jarojn la kompanioj konstruis multajn komercvagonojn kovritajn, kaj ĉe kelkaj stacioj tiuj preskaŭ elpuŝis la malkonvritajn por la transporto de ĝenerala komercaĵo. La enhavebleco de la diversaj tipoj diferencas de 8120 ĝis 25375 kilogramoj kaj, sen ŝarĝaĵo, ili havas la pezon po 5075 ĝis 15225 kilogramoj. Tiuj nur estas la vagonoj uzataj por ordinara komercaĵo.

Por minimumigi la difekton de sendaĵeroj sevke de malzorga ŝarĝo, inspektoroj neatendite vizitas la ŝarĝejojn kaj ekzamenas la manieron laŭ kiu la ŝarĝistoj enmetas la komercaĵojn en la vagonojn. La inspektoroj ankaŭ inspektas la ŝarĝaĵon ĉe la stacioj de alveno antaŭ ol ĝi estas alvagonigita. La administracioj ankaŭ eldonis kelkajn cirkulerojn por klarigi al la ŝarĝistoj k. t. p. kiamaniere paki la sendaĵojn difektemajn. Aliajn rimedojn kontraŭ la transporta difekto oni trovas en specialformaj vagonoj kaj puŝveturiloj por malfortaj fabrikaĵoj, pereemaj kreskaĵoj, k. t. p. : ekzemple vitraĵo, fromaĝo nepakita, ovoj, fiŝaĵo, frukto, panfermentilo, viando, k. c.

La komercistoj en Britujo persiste forsendas difekteblajn fabrikaĵojn fervoje sen kia ajn pakprotektilo, aŭ nesufiĉe pakitajn, kaj, spite de la rimedoj supre cititaj, estas tre malfacile ilin ŝarĝi kaj marŝarĝi sen risko de difekto okazanta. Por sin protekti kontraŭ plendontoj, tiuokaze la kompanioj fervojaj nur konsentas transporti tiajn fabrikaĵojn je la risko de la pesdanto, kaj ne respondas pri transporto sen difekto.

Multe da malhelpo faras sendantoj kiuj rifuzas skribi sur etikedoj la adresojn al kiuj ili sendas pakaĵon. Tre ofte nur signo aŭ cifero estas montrita, kaj se okazus ke la pakaĵo apartiĝus de la fakturo preskaŭ certe la pakaĵo perdiĝos. Por eviti perdon tiuj sendaĵoj, la fervojaj ekzamenistoj alfiksas etikedojn montrante la nomon de la stacio de forsendo kaj alveno.

Per mallonga artikolo oni ne povas priskribi detale la metodon de transportado, sed la leganto ekscios ke per la organizo supre montrita la entreprenoj fervojaj faras al al komercistoj bonan servon, ĉar, sekve de rapida ekspedo kaj livero de la sendaĵoj, ne estas necese, ke la komercistoj konstruu aŭ luu grandajn magazenojn por pogrande konservi la fabrikaĵojn, kaj tiu ĉi ebligas al la komercistoj kaj butikistoj aĉeti kaj vendi laŭ pli favoraj kondiĉoj.

W. F. Lawrence.

Adresŝanĝo : S-ro W. Lawrence transloĝis. Nun li estas trovebla 6, Dodgrow Terrace, Acomb, apud York.