La transportado de malgrandaj komercaĵoj en Granda Britujo (Fervoja Esperantisto, Marto 1913)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La transportado de malgrandaj komercaĵoj en Granda Britujo.
La transportado de malgrandaj komercaĵoj en Granda Britujo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La transportado de malgrandaj komercaĵoj
en Granda Britujo

La komercaĵaro, kiun transportas la britaj fervojaj kompanioj, grandparte konsistas el multaj malgrandaj eroj, ĉar la plimulto de la komercistoj, butikistoj, k. t. p. ne havas grandajn magazenojn por konservi iliajn fabrikaĵojn aŭ vendaĵojn, kaj per tiu ĉi mallonga artikolo, mi deziras klarigi al miaj kolegoj alilandaj, kiamaniere oni aranĝas la transportadon.

Ĉar la komercistoj, kaj ankaŭ la maloftaj sendantoj, postulas de la fervojaj entreprenoj baldaŭan liveron de eĉ la plej malgrandaj sendaĵoj, tial la kompanioj sin okupas unue pri la rapideco de la transporto.

La kompanioj, kompreneble, ne konsentas sendi ĉiun malgrandan sendaĵon de la stacio, kie la forsendanto ĝin liveras al ili, al la urbo, kie loĝas la ricevonto, ĉar estas necese, ke la fervojaj ekspluatistoj havu sufiĉe da transporto por rekompenci ilin antaŭ or ili tiras vagonojn. Ili starigis pezan minimumon, por kiu ili konsentos vojaĝigi siajn vagonojn, ke se ne ekzistas sufiĉe da pezo, la komercaĵo devas esti sendata al la transŝarĝa stacio. La minimumo diferencas ĉe la diversaj fervojoj, sed ĝenerale estas proksimume 1015 kilogramoj por ordinara komercaĵo kaj malpli por frukto, fiŝaĵo, viando kaj aliaj pereemaj aĵoj. Por faciligi la ekspedon, tial, la administracioj starigis kelkajn staciojn centrajn kaj al tiuj oni sendas la malgrandajn pakaĵojn, por ke oni ilin kunigu kaj forsendu kune al la fino de la vojaĝo. Tiuj ĉi stacioj estas nomitaj « Transŝarĝaj stacioj » kaj ĝenerale ili estas lokitaj ĉe grandaj urboj. Apartenantaj al la pligravaj estas malpligrandaj subtransŝarĝaj stacioj, kiuj funkcias por helpi la rapidan liveron de trafiko en la kamparajn distriktojn.

De la urboj malgrandaj al la transŝarĝaj stacioj, kaj male, veturadas vagonoj, en kiujn oni enmetas pakaĵojn ĉe stacio post stacio, kiuj ne estas sufiĉe pezaj por rajti propran vagonon.

Tiujn ĉi vagonojn oni nomas « vojvagonoj » kaj ili nuligas la malhelpon, kiu alie kontraŭstarus la sendantajn kaj ricevantoj ĉe la urbetoj. Inter la diversaj transŝarĝaj stacioj, oni lasas veturi ĉiutage rektajn vagonojn sen konsidero pri pezo de la enhavoj, sed plejparte la enhavoj superas la minimumon.

Kvankam ekzistas multaj kompanioj fervojaj en Britujo, tiu ĉi fakto ne malhelpas la rapidan veturadon de malgrandaj sendaĵoj, ĉar la vagonoj de ĉiu kompanio vojaĝas sur la linioj de la aliaj, kaj estas eble sendi vagonojn rekten de la sudo de Anglujo al la nordo de Skotlando ; fakte tio ofte okazas.

Ordinare la komanioj fervojaj kolektas kaj liveras la komercaĵojn de kaj al la komercistoj, k. c. per ĉevalveturiloj aŭ aŭtomobiloj. En la okazo, ke la sendanto aŭ ricevanto mem transportus la sendaĵon al aŭ de la stacio, tiu postulus rabaton de la transportprezo.

W. F. Lawrence.

(Daŭrigota.)